Bonega novaĵo por uzantoj de poŝtelefonoj en Birmo. Aŭtoritatoj de malsamaj regionoj kaj subŝtatoj komencos vendi [birme] poŝtelefonajn SIM-kartojn por la reto de CDMA kaj WCDMA nur por 1500 kjatoj aŭ ĉirkaŭ 2 usonaj dolaroj. Nur antaŭ kvin jaroj SIM-karto en Birmo povis kosti pli ol $2000.