Rusia kortumo verdiktis al 23-jara virino punon kun dujara prokrasto pro dissendo de pornografiaĵoj

La danĝera ludo de pornografio en RuNet. Redaktita de Kevin Rothrock.

La danĝera ludo pri pornografio en RuNet. Redaktita de Kevin Rothrock.

Rusia kortumo verdiktis al 23-jara virino punon kun dujara prokrasto pro kontraŭleĝa dissendo de pornografiaĵoj en Interreto.

La virino, kies nomo ne estas publikigita, loĝas en Kemerovo, kiu estas 2000 mejlojn oriente de Moskvo, ne malproksime de Novosibirsko [eo]. Juĝisto deklaris ke ŝi malrespektis la Artikolon 242 de la rusia kriminala kodo, kiu malpermesas “kontraŭleĝan distribuadon de pornografiaj materialoj” en Interreto. Ŝi elŝutis kaj kunhavigis tri pornografiajn filmojn en novembro 2012, uzante la popularan samtavolan komunikadan protokolon — BitTorento [eo]. La kondamno ne mencias kopirajtan problemon.

En kortumo la akuzito malkonfesis ke ŝi sciis ke ŝi ankaŭ kunhavigis la pornografiajn enhavojn, kiam ŝi elŝutis la filmojn, sed kemerovaj prokuroroj diras ke ŝi konfesis ĉi tiun konon, kiam ili komence konfiskis ŝian komputilon dum sia esplorado.

Kiam oni serĉas aktivadon de “porno torrent [pornografia torento]” en la rusia Interreto, montriĝas ke dekmiloj da rusiaj retumantoj ofte elŝutas kaj kunhavigas pornografiajn filmojn uzante samtavolan komunikadan teknologion. Rusiaj retejoj, ekzemple “porn-uptracker” kaj “toptracker”, dokumentas ke pli ol 100 000 uzantoj rigardis la plej popularajn “torrent trackers [torentosekviloj]” por pornografiaj filmoj.

 

Reviziita de Vastalto

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.