See all those languages up there? We translate Global Voices stories to make the world's citizen media available to everyone.

Sud-Afriko: Patrino de du filinoj kantas por konsoli sin kaj aliajn

[Ĉiuj ligiloj kondukas al anglalingvaj paĝoj.]

Ĉi tiu artikolo kun radioraporto de Jeb Sharp origine aperis en la internacia publika radio PRI por la programo La mondo kadre de la projekto Tra virinaj vivoj la 14an de januaro 2014 kaj estis republikigita laŭ interkonsento pri kunposedo de enhavoj.

Se vi haltos ĉe la restoracio “Ferryman's Tavern” [“Ŝipista trinkejo”] en la haveno de la urbo Kaburbo dimanĉan posttagmezon, probable vi trovos vin antaŭ loka bando ludanta por amaso da homoj. Kelkaj kantoj estas originaloj, kaj la aliaj estas kovroversioj de iamaj popularkantoj. Ili estas ĉiuj kantataj kun esperplena kaj infekta energio – probable vi ne povos preterpaŝi la lokon sen haltigi vian paŝon.

Listen to this story on PRI.org »

Ĉi tiu plurrasa bando estas nomata Masala kaj la kantisto estas Fancy Galada. Ŝi diras, ke la kantado konsolas ŝin. “Mi foje supreniras sur scenejon kun peza koro, sed kiam aŭdiĝas unua frazo, mi ekkantas, mi tuŝas ies koron kaj mi konsoliĝas.”

La aŭskultantaro laŭŝajne ricevas resanigan energion, kiu sonas ĉirkaŭ iliaj multaj vundoj. Fancy kreskis en la komunumo nomata Langa, tuj ekster Kaburbo, dum la kulmino de la luktado kontraŭ apartismo, la iama rasisma politiko de Sud-Afriko. Ŝi memoras soldatojn, kiuj invadis ŝian domon kaj metis pafilon sur ŝian bruston, kiam ŝi estis nur 12-jaraĝa. Ili estis serĉantaj armilojn.

“Ili teruris nin,” ŝi diras. “La memoro ankoraŭ estas en mia koro.”

La patrino de Fancy laboris por blankulaj familioj kiel servisto kaj vartisto kaj devis lasi siajn infanojn hejme dum ŝi laboris. La patro malaperis, kaj Fancy, kiel la plej aĝa filino, devis preni sur sin familiajn respondecojn.

“Mi kuiris mian unuan [manĝaĵon] en la aĝo de 10, ĉar [mia patrino] montris al mi kiel fari piedbenketon, do mi povis atingi la fornon kaj kuiri”, ŝi diras.

Fancy mem nun estas laboranta patrino. Ŝiaj filinoj estas 11-jaraĝa kaj 19-jaraĝa. Ŝi vivtenas sian familion per sia muziko – sed ŝi diras, ke estas malfacile teni ekvilibron inter dommastrumado kaj laboro.

“Mi estas patrino antaŭ ĉio”, ŝi diras. “Plej gravaj estas miaj du filinoj. Dank’ al ili, nun mi estas la homo, kia mi estas. Dank’ al ili, nun mi staras firme, sentas home kaj laboras pli diligente. Ili rememorigas al mi, kiel mia patrino kreskigis min.

Demandu Fancy pri virinaj rajtoj kaj statoj en hodiaŭa Sud-Afriko, kaj ŝi parolos al vi ĝissate.

“Ni ankoraŭ luktadas, por ke viroj aŭskultu nin, virinojn”, ŝi diras. “Ĝuste hieraŭ mi vidis viron batanta virinon.”

Kaj ŝia sekva diraĵo surprizis min. 

“Mi sentis grandan kompaton al li. Foje ili iras tien, kien ili devas ne iri. Mi sentis kompaton al li kaj al la virino. Ni kreskis tie, kie valoro de virinoj estis tre malalta. Oni ne rigardis virinojn kiel homojn. Ĉe ni eĉ ne estis la penso, ke virinoj havas valoron. Nia socio ŝanĝiĝas, sed la luktado daŭras.”

Kaj same daŭras la kantado de Fancy Galada.

Jeb publikigas artikolojn el Kaburbo kunlabore kun sud-afrika ĵurnalisto Kim Cloete.

Komenci konversacion

Aŭtoroj, Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bv. respekti al la aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.