Tago en la vivo de bambuŝosa rikoltulo en Mjanmao

Ko Pho La montras siajn ĵus kolektitajn bambuajn ŝosojn/ Htet Wai / The Irrawaddy

Ĉi tiu artikolo de Htet Wai estas de The Irrawaddy [eo], sendependa novaĵretejo en Mjanmao, kaj estas republikigita en Tutmondaj Voĉoj kadre de interkonsento pri kunhavigo de enhavo.

Malmultaj homoj konas Ko Pho La. Li estas la rikoltanto de bambuaj ŝosoj en Mjanmao.

Lia vivo ne estas facila. Li devas iri al arbaro por rikolti bambuajn ŝosojn.
Sinjoro Ko Pho La loĝas en Kyee Bin, vilaĝo okcidente de la strato Pathein-Monywa en la urbeto Ingapu, apud la montaro Arakan, en la regiono Iravadio tra kiu fluas la rivero Ajejarvadio.

Iuj vilaĝanoj laboras en bieno, la plimulto de ili perlaboras monon kiel rikoltantoj de bambuaj ŝosoj kaj fajro-lignaĵoj.

La unuaj malamikoj de Ko Pho La estas ne sovaĝaj bestoj, sed la moskitoj. Ofte, ankaŭ serpento estas minaco.

Ĝenerale, ili rikoltas po inter 10 kaj 20 viss [viss estas birma pezo-unuo]. 1 viss [en] egalas al proksimume 1.6329 kilogramoj. Ko Pho La provas ĉiufoje mezume rikolti 15 viss. Post sia reveno hejmen, li boligas la bambuajn ŝosojn pretigante ilin por vendado.

La bambuaj ŝosoj estas vendataj laŭlonge de la strato Pathein-Monywa. La prezo estas 300 kjatoj kontraŭ unu viss. La prezo en la vendopalaco de Kwin Kauk, apud la urbeto Kyee Bin, estas 800 kjatoj kontraŭ unu viss.

Bambua ŝoso estas populara kiel akompana plado.

Bambua ŝoso aperas dum la musona sezono [eo], de junio ĝis septembro.

Ko Pho La survoje por rikolti bambuajn ŝosojn / Htet Wai / The Irrawaddy

Bambua ŝoso ekkreskas en arbaro / Htet Wai / The Irrawaddy

Bambuŝosa rikoltanto revenas hejmen / Htet Wai / The Irrawaddy

La virino preparas la bambuan ŝoson por aĉetantoj / Htet Wai / The Irrawaddy

Konservita kaj fermentita bambua ŝoso en vendejo en Jangono / Htet Wai / The Irrawaddy

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.