Remalkovrante riĉaĵojn de la islama heredaĵo de Sankt-Peterburgo

Foto de la Sankt-Peterburga vendreda moskeo, konstruita en 1913. Nekonata aŭtoro. El la arĥivo de Renat Bekkin. Uzata kun permeso.

“Fenestro al Eŭropo” — tiel Petro la Granda nomis la konstruitan de li Sankt-Peterburgon, kiu ĝis nun estas konsiderata la plej “eŭropa” urbo de Rusio. Sed kiel ĉefurbo de la Rusia imperio, ĝi estis hejmo por pluraj etnaj kaj religiaj grupoj, alvenintaj de plej foraj lokoj de la imperio.

Inter ili estis tataroj, precipe islamanaj tjurkoj, kiuj ĝis nun formas unu el plej grandaj etnaj komunumoj de Rusio. La tataroj — same kiel aliaj reprezentantoj de la islama mondo, inter kiuj afganoj, azeroj, ĉeĉenoj, dagestananoj, irananoj kaj uzbekoj — loĝis, lernis kaj laboris en la urbo kaj ludis gravan rolon en ĝia evoluo.

En 2016 la historiisto Renat Bekkin [ru] publikigis sian unuan gvidlibron [ru] laŭ lokoj de la islama kaj tatara heredaĵoj en Sankt-Peterburgo. Tiu ĉi temo prezentas specialan atenton por la sciencisto: Bekkin mem estas peterburgano kun tataraj radikoj. Mi interparolis kun Bekkin por pli bone ekscii pri tiu mirinda, sed preskaŭ forgesita flanko de la peterburga historio. Jen eltiraĵoj el nia konversacio.

Filip Noubel (FN): Kio instigis vin krei gvidlibron laŭ historio de islamanoj (precipe tataroj) de Sankt-Peterburgo?

Ренат Беккин: В детстве я рассматривал семейные фотографии, сделанные в 1910–1920-х гг., и спрашивал маму, кто на них изображен. К сожалению, она не всегда могла обшить мне какие-либо сведения об этих людях.  Я гордился тем, что мы – коренные ленинградцы. Моя прабабушка умерла в блокаду, бабушка была блокадницей, затем участником войны. Когда у меня вызревала идея книги в конце 2000-х гг., я часто встречал в СМИ и в Интернете высказывания о мусульманах в Петербурге в стиле «понаехали тут черные всякие». Как это часто бывает, такие высказывания исходили от людей, приехавших в Петербург в поисках более сытной жизни из российской глубинки, и не имевших никакого представления о том, что такое многонациональный мегаполис. Я понял, что нужна книга, которая бы показала, что мусульмане не только не гости в Петербурге, но самые настоящие хозяева, одни из первых его жителей, участвовавшие в его строительстве. Мусульманский Петербург – это не чужеродное явление для города,  это органическая часть того, что мы понимаем под петербургской культурой.

Renat Bekkin (RB): Infanaĝe mi rigardis familiajn fotojn, faritajn en la 1910-aj — 1920-aj jaroj, kaj demandis la patrinon pri kiu estas bildigita sur ili. Bedaŭrinde ŝi ne ĉiam povis rakonti ion pri tiuj homoj. Mi fieris ke ni estas denaskaj peterburganoj. Mia praavino mortis dum la blokado, avino travivis ĝin, poste partoprenis la militon.

Fine de la 2000-aj jaroj, kiam mi kovis la ideon de la libro, mi ofte renkontadis en amaskomunikiloj kaj Interreto eldirojn pri la islamanoj en Peterburgo gurdantaj ke “inundis nun tiuj”. [ndlt: Temas pri la fifama rusa frazo, laŭvorte: “alveturis oni ĉi tie”, kiun foje aŭdas enmigrintoj aŭ venintoj el aliaj regionoj de Rusio (sendepende de etna apartneno), do temas pri ĉiutaga ksenofobio, ne danĝera, sed malkomforta]
Kiel ofte okazas, tion diris homoj, venintaj al Peterburgo el foraj lokoj de Rusio, serĉante pli bonan vivon kaj ne imagantaj kiom pluretna estas tiu urbego. Mi komprenis ke necesas libro, kiu montrus ke islamanoj estas ne nuraj gastoj en Peterburgo, sed ĝiaj veraj mastroj. La islama Peterburgo ne estas fremda fenomeno en tiu ĉi urbo, tio estas organika parto de tio, kion ni konsideras peterburga kulturo.

FN: Kiel vi sukcesis kolekti tiom riĉan arĥivan materialon, inkluzive de pluraj historiaj fotoj, prezentitaj en via libro?

РБ: Изначально я думал, что мы напишем эту книгу вместе с краеведом Альмирой Тагирджановой. Она к тому времени уже несколько лет вела экскурсии по основным объектам мусульманского Петербурга. Прийти к общему знаменателю мы так и не смогли, и я стал писать книгу самостоятельно. Однако в знак благодарности за консультации Альмиры Наимовны я посчитал необходимым указать ее имя на обложке книги. Тот, кто возьмет в руки путеводитель, может подумать, что перед ним компилятивный труд. На самом деле за каждой страницей в книге стоит работа в архивах, как государственных, так и частных. И конечно работа в поле: интервью, поиск надмогильных камней, установление местоположения самих кладбищ и др. Работа над путеводителем сопровождалась целым рядом находок и открытий. Установлено местоположение ряда ныне утраченных мусульманских кладбищ в Ленинградской области.

RB: Unue mi pensis ke ni verkos tiun ĉi libron kune kun la loka historiisto Almira Tagirĝanova. Ŝi tiutempe jam kelkajn jarojn ĉiĉeronis laŭ ĉefaj objektoj de la islama Peterburgo. Sed ni malsukcesis trovi komunan vidpunkton, do mi ekverkis la libron memstare. Tamen omaĝe al konsultoj de Almira Naimovna [la dua nomo estas patronomo] mi konsideris necesa indiki ŝian nomon sur la librokovrilo.

Homo, kiu prenos la gvidlibron en la manojn, povas ekpensi ke temas pri kompilaĵo. Sed efektive malantaŭ ĉiu paĝo en la libro staras laboro en arĥivoj — la ŝtataj kaj privataj. Kaj kompreneble laboro surkampe: intervjuoj, serĉado de tomboŝtonoj, eltrovado de situoj de la tombejoj ktp. Laboron pri la gvidlibro akompanis pluraj eltrovoj kaj malkovroj. Estis trovita situo de pluraj malaperintaj islamaj tombejoj en Leningrada provinco.

FN: En via libro estas prezentitaj ne nur historiaj monumentoj, sed ankaŭ biografioj de famaj islamanoj, loĝintaj en Sankt-Peterbugo de la 18-a jarcento ĝis la 1930-aj jaroj. Inter ili estis reprezentantoj de diversaj sociaj tavoloj: de parlamentanoj, religiestroj kaj poetoj ĝis kelneroj kaj elefantogardistoj. Kio plej forte influis vin?

Infanoj de la imamo Ĥalekov (Samija staras meze). Sankt-Peterburgo, 1928. Nekonata aŭtoro. El la arĥivo de Renat Bekkin. Uzata kun permeso.

РБ: Например, зодчий Степан Кричинский, который был одним из трех архитекторов, строивших Соборную мечеть. Исследователь Северного Полюса Исхак Ислямов, присоединивший к России Землю Франца-Иосифа. В ресторане «Самарканд», владельцем которого был купец Рахматулла Халитов, бывал Л.Н. Толстой.  В Луна-парке, созданным на деньги другого татарского купца Хабибуллы Ялышева, любил бывать поэт Александр Блок.

Но более всего мне запомнились встречи с живыми людьми, свидетелями эпохи. Так, например, мне посчастливилось общаться с дочерью Якуба Халекова – имам-хатиба Соборной мечети в 1921–1931 гг. Самия апа родилась в 1922 г. и конечно помнила многое из того, что происходило в 1920–1930-е гг. в мечети и вокруг нее.

Однако как я ни пытался разговорить ее, она упорно молчала. Дело в том, что отец ее был репрессирован. Чувствовалась, что она до сих пор не верит, что на дворе другое время, и можно беспрепятственно говорить о тех, кто был незаслуженно отправлен в ГУЛАГ.

RB: Ekzemple arkitekto Stepan Kriĉinskij [pl], kiu estis unu el tri arkitektoj, konstruintaj la vendredan moskeon. La esploristo de la Norda poluso Isĥak Islamov, aliginta al Rusio la Landon de Francisko Jozefo. La restoracion “Samarkand”, kies posedanto estis la negocisto Raĥmatulla Ĥalitov, frekventis Leo Tolstoj. Lunan Parkon [parko por amuzado], konstruigitan de alia tatara negocisto Ĥabibula Jaliŝev, ŝatis viziti la poeto Aleksando Blok.

Sed plej memorindaj por mi estas renkontiĝoj kun vivaj homoj, atestantoj de la epoko. Ekzemple mi estis bonŝanca konversacii kun la filino de Jakub Ĥalekov – imamo-ĥatibo de la vendreda moskeo en 1921-1931. Samija naskiĝis en 1922 kaj certe memoris multon el la okazaĵoj de la 1920-aj — 1930-aj jaroj en la moskeo kaj rilate al ĝi.

Tamen malgraŭ ĉiuj miaj klopodoj paroligi ŝin, ŝi obstine silentis. Tion kaŭzis ke ŝia patro estis politike reprezaliita [en]. Mi sentis ke ŝi ĝis nun ne kredas ke jam venis alia tempo kaj eblas senĝene paroli pri tiuj, kiuj estis senkulpe senditaj al Gulago.

FN: Sankt-Peterburgo iĝis la bazo por la islamanoj de la Rusia imperio, kiuj luktis por agnosko de la koloniismaj potencoj kaj postulis ne nur egalan reprezentadon de siaj lingvoj, religio kaj politikaj vidpunktoj, sed ankaŭ permeson konstrui proprajn arkitekturajn monumentojn. Ĉu ili sukcesis?

РБ: Я бы не сказал, что мусульмане все время пытались чего-то добиться. Первые последователи ислама попали в Петербург не по своей воле – это были пленные турки, привлеченные к строительству города. Есть поговорка, что Петербург построен на костях. Так вот в основание города было положено немало костей мусульман. Что касается признания, то как раз в столице империи добиться его было сложнее, чем в регионах с преимущественно мусульманским населением. С конца XVIII века мусульмане добивались разрешения на строительство мечети в Петербурге, но смогли сделать это только в начале XX столетия. Почти сто двадцать пять лет понадобилось, чтобы мусульмане смогли хоронить своих единоверцев не где придется, а в месте, специально выделенном под мусульманское кладбище.

RB: Mi ne dirus, ke la islamanoj ĉiam postuladis ion. La unuaj islamanoj trafis Peterburgon kontraŭvole – tio estis militkaptitaj tjurkoj, senditaj por partopreni konstruadon de la urbo. Ekzistas proverbo, ke Peterburgo estis konstruita sur ostoj. Do en la fundamento de la urbo kuŝas nemalmulte da islamanaj ostoj. Rilate la agnoskon, ĝuste en la ĉefurbo atingi ĝin estis pli malfacile ol en la regionoj kun dominanta islamana loĝantaro. Ekde la fino de la 18-a jarcento islamanoj postulis permeson konstrui moskeon en Peterburgo, sed sukcesis fari tion nur komence de la 20-a jarcento. Preskaŭ 125 jaroj necesis por ke islamanoj povu sepulti siajn samkredantojn ne ie ajn, sed en loko speciale destinita por islamana tombejo.

Tatara knabo. Foto farita en Sankt-Peterburgo ĉirkaŭ 1905. Nekonata aŭtoro. El la arĥivo de Renat Bekkin. Uzata kun permeso.

FN: Kiu nun prizorgas la islaman heredaĵon de Sankt-Peterburgo?

РБ: Этим занимаются отдельные энтузиасты. Официальные структуры, в том числе татарские, этими вопросами, к сожалению, не очень интересуются. Например, в 2019 г. в Левашовской пустоши под Петербургом был открыт памятник татарам – жертвам репрессий 1930-х гг.  Инициатива установить памятник принадлежала мне, но она бы так и осталась мечтой, если бы ее финансово не поддержал татарский меценат, коренной ленинградец Шамиль Измаилович Акбулатов. Что касается новых мигрантов – из Средней Азии, Закавказья и Северного Кавказа, – то для них тот мусульманский Петербург, который ассоциировался на протяжении трех веков истории города по преимуществу с татарами, – совершенно чуждое явление. Для них Соборная мечеть – это всего лишь место для совершения намаза, а не культурный объект, не символ национальной гордости как для татар.

RB: Tion faras disaj entuziasmuloj. Oficialaj instancoj, inkluzive de la tataraj, bedaŭrinde ne tre interesiĝas pri tiaj aferoj. Ekzemple en 2019 en la Levaŝova tombejo [en] estis malfermita monumento “omaĝe” al la tataroj – viktimoj de la reprezalioj en la 1930-aj jaroj. Starigon de la monumento iniciatis mi, sed tio restus nura revo, se ĝin ne subtenus finance la tatara mecenato, denaska leningradano Ŝamil Akbulatov.

Rilate la novajn enmigrintojn – el Centra Azio, Transkaŭkazio kaj Norda Kaŭkazio — por ili tiu islamana Peterburgo, kiu asociiĝis dum tri jarcentoj de la urba historio ĉefe kun la tataroj, estas tute fremda fenomeno. Por ili la vendreda moskeo estas nura loko por fari salah, ne kultura objekto, nek simbolo de la nacia fiero kiel por la tataroj.

Monumento honore al la tataroj — viktimoj de la Stalin-reprezalioj, en la Levaŝova tombejo. El la arĥivo de Renat Bekkin. Uzata kun permeso.

FN: Kiom bone ne-islamaj loĝantoj de Sankt-Peterburgo konas historion de la islamanoj de la urbo?

РБ: Можно сказать, что большая часть немусульманского населения города почти ничего не знает о мусульманском Петербурге. О самих же мусульманах господствует представление, что это были либо дворники, либо официанты. Об ученых, просветителях, врачах, меценатах, военных и других слышали совсем немногие. Не случайно в своей работе я уделял внимание не столько зданиям, сколько людям, которые в них жили и работали.

RB: Oni povas diri, ke plejparto de la ne-islama loĝantaro de la urbo preskaŭ nenion scias pri la islama Peterburgo. Pri la islamanoj mem dominas la ideo, ke ili estis stratpurigistoj aŭ kelneroj. Pri sciencistoj, klerigantoj, kuracistoj, mecenatoj, militistoj kaj aliaj scias nur malmultaj. Ne hazarde en mia verko mi atentis ĉefe ne konstruaĵojn, sed homojn, kiuj loĝis kaj laboris en ili.

Tatarino. Foto farita en Sankt-Peterburgo ĉirkaŭ 1905. Nekonata aŭtoro. El la arĥivo de Renat Bekkin. Uzata kun permeso.

 

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.