[La ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, krom [en] = en la angla] aŭ [ka] = en la kartvela lingvo]
La sekva artikolo estas partnera afiŝo de EurasiaNet.org, verkita de Monica Ellena, republikigita kun permeso. [ĉiuj ligiloj en la angla]
La fingroj de Dato Dolidze malrapide moviĝas sur la malnova poŝtelefono, kiam li skribas tekstmesaĝon al sia filo.
“Mia telefono havas nur la latinan alfabeton, do ĉiun fojon, kiam mi mesaĝas, mi bezonas transigi la kartvelajn literojn en la latinajn. Jen turmento”, diras la iom pli ol kvindek jarojn aĝa oranĝvendisto en la Tbilisa agrikultura bazaro.
Kvankam pli novaj saĝtelefonoj ebligas uzon de la kartvela alfabeto, multaj en Kartvelio — kie la averaĝa laborpago estas 333 dolarojn [ĉ. 300 €] monate — trovas sin, kiel Dolidze, devigataj konservi pli malmultekostajn kaj malnovajn telefonojn.
La unika alfabeto de Kartvelio estas unu el la pretervolaj viktimoj de tiaj ciferecaj damaĝoj.
La kurboriĉa kartvela alfabeto estis alloganta klerulojn kaj kaligrafiistojn dum jarcentoj, antaŭnelonge ankaŭ la Organizaĵon de Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo [UNESKO]. En decembro 2016 Unesko metis la kartvelan alfabeton en sian liston de nemateria kultura heredaĵo de la homaro [en].
La kartvela fakte prezentiĝas en tri skriboj: mĥedruli, kutime uzata hodiaŭ, kaj en du antikvaj skriboj, asomtavruli kaj nusĥuri, uzataj precipe en religiaj skriboj kaj en la plimulto da malnovaj dokumentoj. La tri skriboj, kiel diris Unesko en sia propono [en], “kunekzistas danke al siaj diferencaj funkcioj, reflektantaj la multflankan kulturan identecon de Kartvelio”.
Dubinde, ke la kartvelan alfabeton minacas nun danĝero. Sed ĝi estas lingvistika postiĝinto, uzata nur por la kartvela kaj parencaj lingvoj de Kartvelio, tiaj kiel la mingrela kaj la svana, parolataj de proksimume 3,7 milionoj da homoj, aŭ 0,06% de la monda loĝantaro. Dume, malgrandaj lingvoj tutmonde formortas po unu ĉiujn 14 tagojn [en], kaj iuj en Kartvelio klopodas, ke iliaj lingvo kaj alfabeto estu konservataj longtempe.
“Malgrandaj lingvoj estas aparte sendefendaj nuntempe kaj tial bezonas protektadon”, diras Nino Doborĝginidze, estro de la Instituto de Lingvaj Studoj de la Ŝtata Universitato “Ilia Ĉavĉavadze” [en] en Tbiliso. Manko de teknologia evoluigo por tiaj lingvoj, inkluzive la kartvelan, siavice malhelpas la internacian diskonigon de valoraj kartvellingvaj materialoj, ekzistantaj en diversaj komunikiloj, parole, manskribe kaj presite”.
Laŭ raporto de Unesko publikigita en 2015, el la 7100 lingvoj, nuntempe parolataj tutmonde, oni uzas enrete nur 500, kaj Google, la dominanta serĉilo de la mondo, subtenas nur 348. Kaj eĉ el tiuj lingvoj, kiuj sukcesis enretiĝi, por multaj estas limiĝoj: la kartvela, ekzemple, estas prezentata nur per unusola tiparo en Microsoft Word.
Sekve de la limigita interreta atingopovo de Kartvelio, la latina alfabeto estas ofte uzata. Eldonejoj aŭ provizantoj de servoj, ekzemple, emas uzi la latinan alfabeton en siaj reklamaj tekstoj: 25% da rabato de novaj alportaĵoj skribiĝas “25% p’asdaklebas akhal ch’amosvlis” anstataŭ “25% ფასდაკლებას ახალ ჩამოსვლის”.
Aperis privataj iniciatoj por subteni la reprezentadon de Kartvelio en Interreto. En 2015, industria dezajnisto Zviad Cikolia kunlaboris kun la plej granda pruntedonanto de Kartvelio, TBC Bank, kaj lanĉis la konkurson #WriteinGeorgian (“#Skribuenlakartvela”), alvokantan la kreemon de volontuloj por krei novajn stilojn por la alfabetaj signoj. Kartveloj reagis entuziasme, sendinte 160 novajn tiparojn dum kvin semajnoj.
“Nia lingvo kaj nia alfabeto estas nia heredaĵo; ĝi estas trezoro, kiu devas esti ne nur protektata, sed ankaŭ vivtenata kaj ĝisdatigata”, klarigas Cikolia, 45-jaraĝa fidela subtenanto de la uzo de la kartvela skribo en ĉiutaga cifereca komunikado. “La mondo pli kaj pli cifereciĝas, kaj niaj signoj devas esti kapablaj evolui kaj adaptiĝi al la realo, kiu jam ne estas nur surpapera”.
Laŭ vortoj de Cikolia, antaŭ marto 2016 ĉiuj tiparoj devus esti akireblaj en la retejo [ka] de la konkurso por libera elŝuto. “La estonteco estas gloka [angle glocal, kofrovorto el global kaj local; kosmopolita kaj regiona samtempe, ndlr]: malgraŭ la tutmondiĝo, mondcivitanoj plue ŝatos siajn naciajn tradiciojn”, rimarkas Cikolia. Konklude li rimarkigas ke “ŝanĝi la klavaron okupas du sekundojn, sed multaj homoj ne bonvolas fari eĉ tion”.
Najbara Armenio frontos similajn defiojn, ĉar ankaŭ ĝi havas unikan lingvon kun alfabeto, uzata sole por la armena.
Transliterigo estas ofta, precipe en la vasta diasporo, sed ne nur, klarigas Gegham Vardanjan, la ĉefredaktoro de la amasinforma diskutejo Media.am [am|en]. “Precipe ĉe la multaj armenoj, kiuj loĝas ekster Armenio, estas kutimo transliterumi tekstojn, konverti ilin en alian alfabeton. Ne ĉiuj uzas la latinan skribon: armenoj en Rusio verkas armene en la cirila alfabeto. La rezulto estas nur bizara, ofte simple nekomprenebla.”
Samkiel en Kartvelio, entuziasmuloj prenis la iniciaton. Zohrab Jeganjan, gazetara ataŝeo ĉe la ombudsmano de Armenio, laciĝis vidi mistrakton de la armena interrete kaj elverŝis siajn sentojn sur sian Facebook-paĝon. “Ni faru la 7-an de februaro la tago por skribi armene en Interreto”, skribis li en afiŝo de 2012. Sekvis grandega reago, kaj en Armenio, kaj en la diasporo.
“Estis homoj, kiuj sole parolis armene kaj decidis lerni skribi armene, komencantaj per mesaĝoj en sociaj amaskomunikiloj”, rakontis Jeganjan al EurasiaNet el Erevano. Laŭ liaj vortoj, dum la armena registaro estis relative neaktiva en subtenado de la alfabeto, estas signoj, ke la privata sfero pli kaj pli adoptas ĝin. “Antaŭ nelonge unu provizanto de telekomunikadaj servoj komencis sendi tekstojn al siaj klientoj en la armena skribo, anstataŭ la antaŭe uzata latina alfabeto”, li diris.
La popola apogo reenmodigis la naciajn skribojn, laŭ aserto de Jeganjan, ĉar homoj komencis kompreni, ke iliaj specifaj alfabetoj estas unike taŭgaj por reprezenti la sonojn de ilia lingvo.
“Transliterigo ne plu estas laŭmoda”, diras Jeganjan. Laŭ liaj vortoj, nuntempe “transliterigo ofte estas uzata por ridindigi ion aŭ iun”.