Indonezio alfrontas kritikojn pro manko de financa subteno meze de kvarantenoj

La indonezia prezidanto, Joko Widodo, anoncis la plilongigon de la restriktoj pro KOVIM-19 en Indonezio. Ekrankopio prenita de filmeto de ABC News.

Indonezio alfrontas “cunamon de KOVIM-19” kiu influas familiojn tra la insularo. En la tuta sudorienta Azio pliiĝis la kazoj en la lastaj semajnoj, sed Indonezio estas la lando en kiu ili plej multe rekreskis kaj ĝi estas konsiderata la nuna tutmonda epicentro.

La 28-an de julio, Indonezio registris pli ol 45 000 kazojn, alarme 15 000 pli ol en la antaŭa tago. Samtage, la lando registris 2 069 konatajn mortojn, la plej altan nombron ĝis nun. Kun entute preskaŭ 87 000 mortintoj kaj sen fino antaŭvidebla pro la Delto-varianto, tre kontaĝa, multaj civitanoj kritikas la registaron pro ĝia ŝajne neadekvata respondo al la pandemio kaj manko de sociekonomia subteno meze de striktaj limigoj pro KOVIM-19.

En la lastaj semajnoj, protestoj eksplodis tra la lando kontraŭ kvarantenoj truditaj de la registaro pro la pandemio.

Tiel statas la loka registaro de la urbo Bandungo ĉi-vespere, mi esperas ke ĉio iros bone.
————

Protesto antaŭ la urbodomo de Bandungo kontraŭ la restriktoj pro KOVIM-19 en Indonezio. La kvaranteno evidente influas laborpostenojn kaj manĝon. Multaj indonezianoj ankoraŭ memoras la tumultojn de la azia ekonomia krizo de 1997-2004.
??

Restriktoj pro KOVIM-19

La 3-an de julio, Indonezio lanĉis multnivelan krizan programon de limigoj de publika agado (konatan kiel PPKM) por bremsi la disvastiĝon de la viruso. Dum la pasinta monato, en Jogjakarto, Ĝakarto kaj Balio [ĉiuj eo], regionoj kun la plej altaj indicoj de KOVIM-19, estis restriktoj de nivelo 4. Ĉi tio inkluzivis rimedojn por socia distanciĝo, limigon de voĝaĵoj kaj enrestoracia manĝado, elirmalpermeson je la 8:00 ptm kaj devon labori hejme por neesencaj laboristoj, inter aliaj rimedoj.

Parte, la restriktoj estis aplikitaj por prepari la Eid al-Adha lundon, la 19-an de julio, unu el la ĉefaj islamaj festoj. Indonezio estas la lando kun la plej multaj islamanoj en la mondo kaj kutime spertas amasan migradon dum Eid, ĉar civitanoj vizitas siajn amikojn kaj familiojn tra la tuta regiono.

La aŭtoritatoj esperis redukti internan vojaĝadon en tiu periodo, post kiam kvaranteno de majo dum la Eid al-Futri pruviĝis relative malsukcesa, ĉar kreskis nombro de kazoj.

Dume, indoneziaj hospitaloj estas plenaj kaj oksigena provizo malpleniĝis. Ĝis la fino de julio, hospitaloj en Ĝakarto estis okupitaj je 73% de sia kapacito kaj tiuj en Balio je 80% nuntempe. Familioj enprofundiĝas en malesperon kaj necertecon kiam en hospitaloj mankas oksigeno, kaj komence de julio, la Ĝenerala Hospitalo Doktoro Sardjito de Jogjakarto registris mortojn de 63 pacientoj pro KOVIM-19 ekster la hospitalo atendintaj litojn kaj kuracadon.

Hodiaŭ, pluraj ĵurnalistoj publikigis la rezultojn de sia kunlabora raportado pri la oksigena krizo okazinta en Hospitalo Doktoro Sardjito la 3-an kaj la 4-an de julio. Ni intervjuis familiojn de pacientoj mortintaj tiutempe kaj kolektis datumojn pri mortoj dum la oksigena krizo. Jen la rezulto de nia raportado.
————

La indoneziaj amaskomunikiloj kunlaboras en la esploro pri la morto de pli ol 60 pacientoj en la hospitalo de Sardjito, en Jogjakarto, supozeble pro manko de oksigeno. Antaŭe, la administrantoj de la hospitalo neis la kazon.

La registaro ankaŭ luktas kontraŭ malrapida vakcina kampanjo kontraŭ KOVIM-19. Nur 6,9% de la loĝantaro estas plene vakcinitaj, ĉirkaŭ 19 milionoj da homoj el sume 276 milionoj. Komplikas la aferon ke la plej granda parto de la vakcinita loĝantaro en Indonezio – inkluzive de kuracistoj – estis vakcinita per Sinovac, kiu montriĝis malpli efika kontraŭ la Delto-varianto, pli agresema.

Ekde la 26-a de junio, Indonezio etendis siajn restriktojn pro KOVIM-19 ĝis la 2-a de aŭgusto, sed reduktis ilin de nivelo 4 ĝis 3, kaj permesis remalfermon de tradiciaj bazaroj, moskeoj kaj butikcentroj, permesas iom da enrestoracia manĝado kaj vastigas elirpermeson ĝis la 9:00 ptm. Kvankam indoneziaj kazoj pliiĝas, la indonezia financministro, Sri Mulyani Indrawati, deklaris ke la aŭtoritatoj provas protekti homojn konsiderante la ekonomion de la lando.

Financaj malfacilaĵoj

La etendon de la restriktoj sekvas multaj kritikoj kaj protestoj, ĉar civitanoj alfrontas ekonomiajn kaj sociajn malfacilaĵojn pro la kvaranteno. Multaj retumantoj vizitis Tviteron por atentigi pri la manko de registara subteno dum la KOVIM-aj restriktoj.

La protesto de la indonezianoj por ne plilongigi la kvarantenon ŝuldiĝas al la manko de socia kaj financa helpo de la registaro. Ĝi okazas pro malespero. Tio estas tre malsama kunteksto ol la protestoj kontraŭ vakcinoj kaj maskoj en multaj evoluintaj landoj.

Laŭ Asfinawati, direktorino pri Jura Helpo por Ĝakarto, multaj suspektas ke la registaro kontinue evitis nomi la restriktojn pro KOVIM-19 “kvaranteno”, ĉar la etikedo devigus ĝin doni al civitanoj pli grandajn sociajn avantaĝojn kaj subtenon, laŭ leĝoj pri kvaranteno kaj publika sano.

Yuni, kiu laboras kiel purigisto en Ĝakarto, deklaris al Australian Broadcasting Network (eo: Aŭstralia Elsendado-Reto):

If the government asks us to stay at home they have to give us a financial subsidy but in reality, it's just empty promises. Until now I've never received a thing.

Se la registaro petas nin resti hejme, ili devas doni al ni financan subvencion, sed fakte tio estas nur vanaj promesoj. Ĝis nun mi ricevis nenion.

La programo pri socia helpo de Indonezio estis plena je skandaloj dum la lastaj monatoj, ĉar la tiama ministro pri sociaj aferoj kaj oficialulo de Indonezia Demokrata Partio de Lukto (PDI-P), Juliari Batubara, estis akuzita pri misuzado de 2,7 miliardoj da indoneziaj rupioj (186 300 usonaj dolaroj) de la programo pri socia helpo kaj estis arestita en junio. Batubara estis kondamnita al 11 jaroj da malliberigo.

Ekde antaŭ la skandalo, multaj civitanoj malkonsentis pri ŝtataj helpaj programoj kaj denuncis ĝeneraligitan korupton. En intervjuo kun The Guardian, Eni Rochayati, kunordiganto de la Ĝakarta Urba Malriĉa Reto, diris:

[The] government said we would get Rp 300,000 [20 US dollars], but last year we received only around Rp 120,000 [8.3 US dollars],” said Eni. “When we received it we still have to share it with other neighbors who don’t get them.

La registaro diris ke ni ricevos 300 000 rupiojn [20 usonajn dolarojn], sed pasintjare ni ricevis nur ĉirkaŭ 120 000 rupiojn [8,3 usonajn dolarojn]”, diris Eni. “Kaj kiam ni ricevas ĝin, ni devas dividi ĝin kun aliaj najbaroj, kiuj ne ricevas ĝin.

Iuj urboj raportas nutraĵan malsekurecon kaj grandajn prezaltiĝojn rezulte de kvaranteno kaj interrompo de provizantaj linioj.

Manĝaĵaj prezoj kreskas en Jogjakarto. Dum interparolo kun sukvendistino, ŝi diris al mi, ke la frukto nun kostas kvaroble ol antaŭ la KOVIM-mezuroj.

Eni parolis pri la malfacilaĵoj de kvaranteno en la plej malriĉaj komunumoj en Indonezio.

Rich people can stay at their houses relying on their monthly income. But we have to go out there to earn money every day. If we don’t do that, then our family members who are still healthy will get sick from starving. … Stay at home, using masks, social distancing, all of these would not be working if we are starving. We don’t live alone. We have families, children to feed.

La riĉuloj povas resti en siaj domoj depende de sia monata enspezo. Sed ni devas eliri kaj gajni monon ĉiutage. Se ni ne faras tion, niaj familianoj, kiuj ankoraŭ sanas, malsaniĝos pro malsatego… Resti hejme, porti maskojn, distanciĝi socie, ĉio ĉi ne funkcius se ni malsatos. Ni ne vivas solaj. Ni havas familiojn, infanojn nutrendajn.

Multaj voluntuloj kaj komunumaj organizaĵoj ekagis en la foresto de la registaro. Retuloj iris al Tvitero per la etikedoj #WargaBantuWarga (civitanoj helpas civitanojn) kaj #SalingJaga (prizorgi unu la alian) por oferti helpon, kiel senpagajn pakaĵojn kaj transportadon, monon kaj rizajn donacojn.

La pandemio alproksimiĝas al sia pinto en Indonezio, kaj ĉi tiu komunuma prizorgo povus fariĝi normo, ĉar la reto pri financa sekureco de la lando estas subpremita kaj multaj entreprenoj devas fermiĝi pro la restriktoj.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.