Serĉe de la kara aŭstralia koalo

Koala and joey

Koalo kun ido – Bildo danke al Vikipedia aŭtoro benjamint444 (CC BY-SA 3.0 DEED)

Vikipedio komencis la unuan tagon de la jaro 2024 elektante la karan aŭstralian koalon por sia ĉefartikolo.

ĈEFARTIKOLO DE VIKIPEDIO

✧ koalo ✧

Koalo estas arboloĝanta, plantmanĝanta marsupiulo devena de Aŭstralio, rekonata tutmonde kiel simbolo de la lando. Ĝiaj plej proksimaj vivantaj parencoj estas vombatoj. Ĝi havas fortikan, senvostan korpon kaj grandan kapon kun rondaj, pufaj oreloj kaj larĝa, malhela nazo. Koalo havas korpan longecon de 60 ĝis 85 centimetroj kaj pezas 4 ĝis 15 kilogramojn. Fela koloro varias de arĝentgriza…

Dum Aŭstralio alfrontas arbarajn incendiojn kiuj povas esti katastrofaj, same kiel tiuj de la somero de 2019–2020, unu el ĝiaj preferataj bestoj, koalo, troviĝas sub minaco ankaŭ ĉe aliaj frontoj. Kiel Global Voices raportis en marto 2022, la nacia simbolo estis deklarita minacita specio. La perdo de habitato kaj la malsanoj, kiel klamidio, estas nur du el la minacoj.

La timoj pri la estonto de koalo ne estas novaj. La dokumenta filmo “Ĉu koalo estas kondamnita al estingiĝo” datiĝas de 1962:

Certe, kelkaj aferoj devas esti ĝisdatigitaj ekde 1962 — ekzemple, la mencio de ursoj en la jutuba titolo. Koaloj ne estas ursoj. Ili estas herbovoraj (plantmanĝantaj) marsupiuloj kun dieto de eŭkaliptaj folioj kaj poŝoj por porti siajn idojn. Ili pasigas la plejparton de sia tempo en arboj, dormante ĝis 20 horojn tage. Kiam necese, ili ankaŭ marŝas inter tiuj.

Kvankam mi vidis dekojn da koaloj en naturo en la lastaj tri kvaronoj de la jarcento, mi ne sukcesas rememori kiam tio okazis lastfoje. Estis kutime vidi ilin en arboj laŭlonge de kamparaj vojoj. Same kiel iliaj vidoj en arbaroj kaj naciaj parkoj, iliaj bruaj grumbloj oftis nokte en lokoj kiel la Nacia Parko Grampians en la ŝtato Viktorio.

Malgraŭ la ĉeesto de Giganta Koalo ĉe la enirejo de la parko Grampians, restas tre malmulte da ekzempleroj en la parko.

Giganta Koalo – Bildo danke al uzanto Flickr Knitspirit (CC BY-NC-ND 2.0 DEED)

La ĉeesto de du koaloj en 2020 portis iom da ĝojo:

Two koalas have been found in the Grampians in one of the first documented sightings in six years.

The rare find has been described as “fantastic” by Parks Victoria.

A member of Project Platypus Upper Wimmera Landcare spotted the sleepy marsupials, whose numbers were decimated by disease in the 1990s in the region.

Du koaloj estis trovitaj en la parko Grampians, tio estas unu el la unuaj registritaj vidoj en la lastaj ses jaroj.

La rara trovo estis priskribita kiel “mirinda” de la Parko Viktorio.

Membro de la projekto Platypus Upper Wimmera vidis la dormemajn marsupiulojn, kies nombro estis draste malaltigita de malsano en la jaroj 1990 en la regiono.

Politikistoj estas ofte fotitaj tenante koalon kiam ili vizitas Aŭstralion. Jen tia tipa foto de Barack Obama farita en 2014:

President Obama holding a koala

Prezidento Obama tenas koalon – Oficiala foto de Blanka Domo farita de Pete Souza (CC BY 3.0 US DEED)

Se vi pensas kreskigi koalon kiel hejmbeston, la esplorteamo Performance Lab de la Universitato de Queensland havas ĉi tiun averton: koaloj ne estas ĉarmaj kaj karesemaj.

Fakte, ekzistis multe da retaj diskutoj dum la jaroj pri homoj ricevantaj la sekse transdoneblan klamidian infekton pere de koala urino. Ĉi tiu fadeno en Reddit kaŭzis grandan diskuton: “Ĉu li trompis min aŭ ĉu mi ricevis sekse transdoneblan infekton de koalo?? Ĝisdatigo — li trompis min…”

Ŝajne, famuloj povas ĉesi maltrankviliĝi. Laŭ Luke Silver, studento doktoriĝanta ĉe la Universitato de Sydney:

…fortunately you are unable to catch Chlamydia from holding or touching a koala as the species which infects koalas is different from the species which infects humans.

…feliĉe oni ne povas ricevi klamidion tenante aŭ tuŝante koalon, ĉar la specio kiu infektas koalojn ne estas la sama specio kiu infektas homojn.

Aŭstraliano Bryce Stewart estas mara ekologiisto kaj fiŝbiologo kiu nuntempe loĝas en Britio. Li estis sufiĉe bonŝanca por vidi ekzempleron dum antaŭnelonga ferio en la suda hemisfero:

Mi vidis koalon ĉe la fino de nia ŝoforado hodiaŭ… Tio ne estas malbona komenco por 2024!! Mi deziras ankaŭ al vi ĉiuj mirindan jaron.

Fakte, Bryce raportas ke li vidis du ekzemplerojn proksime de Inverloch, en la orienta parto de la ŝtato Viktorio.

Ekzistas pluraj retejoj kiuj registras la vidojn de koaloj. La departemento pri naturmedio de la registaro de Queensland havas ankaŭ apon. La vidoj estas registritaj sur mapo ĉe ĝia retpaĝo, kun bildoj disponeblaj se la fotisto provizis ilin.

Ekzistas ne nur la Internacia Tago de Sovaĝa Koalo en marto, sed septembro estas ankaŭ la Monato Savu Koalon, kies lasta vendredo estas la Tago Savu Koalon. Ekzistas multnombraj neregistaraj organizoj kaj retejoj kiuj antaŭenigas la estonton de ĉi tiu simbola specio. La organizo Friends of the Koala asertas ke ĝi “havas jenan celon: savi koalojn de estingiĝo”. Ilia reta dokumentfilmo estis reklamita en ĉi tiu jutuba filmeto:

La organizo World Wildlife Fund-Aŭstralio prezentas dek interesajn faktojn pri la specio. Por tiuj kiuj volas helpi savi tiun preferaton de Aŭstralio, la organizo havas ankaŭ la programon Adoptu koalon.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.