Uzbekio: Fotoj, kiujn uzbekaj aŭtoritatoj ne volas vidigi al vi

EurasiaNet.org prezentas “Dudek fotoj, kiujn Uzbekio ne volas vidigi al vi” [angle], kolekton de nigra-blankaj bildoj de fotoĵurnalisto Timur Karpov. La fotoj estis forigitaj [ruse] el grupa ekspozicio en la Taŝkenta Domo de Fotografio du horojn antaŭ la malfermo de la ekspozicio la 25-an de januaro, ŝajne ĉar ili estis konsiderataj kiel “subfosado” al nacia fiero. Alia fotisto, kies bildoj estis konsiderataj kiel “ofendaj” fare de la organizantoj de la ekspozicio, estas Svetlana Ten. Ŝiajn fotojn oni povas vidi ĉi tie.

Karpov estas unu el la ok aktivuloj, kiuj estis arestitaj de uzbeka polico la 29-an de januaro, post senpermesa kunveno por subteni protestantojn en Ukrainio. Karpov estis ordonita de juĝejo pagi ĉirkaŭ 1 000 usonajn dolarojn da monpuno kaj nun estas liberigita.

 

Reviziita de Vastalto

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.