Birmo: Matennebula sunleviĝo en la ĉefurbo de la lasta birma reĝlando

Foto farita de Zaw Zaw / The Irrawaddy

Foto farita de Zaw Zaw / ဧရာဝတီ  / The IrrawaddyLa Iravadio

Ĉi tiu artikolo verkita de Zaw Zaw origine aperis en La Iravadio (angla eldono: The Irrawaddy / birma eldono: ဧရာဝတီ ) [‘Iravadio’ estis ankaŭ nomo de rivero en Birmo, kiu nun nomiĝas Ajejarvadio], politika sendependa novaĵretejo en Birmo, kaj reaperis en Global Voices [Tutmondaj Voĉoj] laŭ interkonsento pri kundivido de enhavoj.

Nordoriente de la fosaĵo ĉirkaŭ la palaco Mandalajo troviĝas la samnoma monteto, fama inter turistoj kaj fotistoj dezirantaj kapti tagiĝon en Mandalajoeksa ĉefurbo de la lasta birma reĝlando. [Ekde 2005 la ĉefurbo estas Nepjido,  (birme: နေပြည်တော်မြို့, Naypyitaw), eksa Pjinmano (ပျဉ်းမနားမြို့, Pyinmana, kvankam tiu ŝanĝo de ĉefurbo ne estis agnoskita de ĉiuj landoj kaj internaciaj organizaĵoj en la mondo].

Zaw Zaw, fotisto de The Irrawaddy, atingis la supron de la monteto Mandalajo frumatene la 12-an de januaro 2016 por atendi la sunleviĝon. Ĉe 12 celsiaj gradoj, vetero kaj loko estis perfektaj por kapti la momenton, en kiu la sunradio penetris la matenan nebulon de Mandalajo.

Nu, turistoj atentu! Vi devas atingi la supron antaŭ la 6-a matene, se vi volas ĝui ĉi tiujn memorojn pri la nebulo plenamplekse:

Foto farita de Zaw Zaw / The Irrawaddy

Foto farita de Zaw Zaw / The Irrawaddy /  ဧရာဝတီ

Foto farita de Zaw Zaw / The Irrawaddy

Foto farita de Zaw Zaw / The Irrawaddy /  ဧရာဝတီ

Foto farita de Zaw Zaw / The Irrawaddy

Foto farita de Zaw Zaw / The Irrawaddy /  ဧရာဝတီ

Foto farita de Zaw Zaw / The Irrawaddy

Foto farita de Zaw Zaw / The Irrawaddy / ဧရာဝတီ

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.