La blogo “Netradukebla” prilumas unikan vortotrezoron de malplimultaj lingvoj

Foto de Andy Simmons kaj uzata laŭ la permesilo CC BY-ND 2.0.

[Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, escepte de tiuj markitaj per [en], kiuj estas en la angla lingvo]

Blogo nomata “Untranslatable” [en — Netradukebla] faris elekton de vortoj el la tuta mondo, kiuj estas malfacile tradukeblaj aŭ netradukeblaj, kaj proponis ilin al lingvo-ŝatantoj.

[NDT: ‘netradukebla’ en la senco ke ne ekzistas traduko pro kultura distanco, t.e. ekvivalenta vorto aŭ malmultvorta esprimo en alia(j) lingvo(j). Ofte netradukeblaĵoj rilatas al konceptoj iom interesaj kaj/aŭ frenezaj, kaj/aŭ kiuj eble taŭgas en la percepto de kulturo aŭ estas ligitaj al stereotipoj. Prenu ĉi tiun liston [en] de japanaj netradukeblaj vortoj kiel ekzemple karoshi (morto pro troa kromlaborado) aŭ cundoki (de tsunde oku kiu signifas ‘stapli kaj foriri’) por indiki aĉeti librojn kaj ne legi ilin tiom rapide ol oni aĉetas ilin. La studo de tiuj perceptoj apartenas al la popola lingvistiko].

Ĉiu lingvo havas vortojn, kiuj esprimas sentojn aŭ situaciojn kiuj estas ofte kompleksaj aŭ tre specifaj. Kelkaj el tiuj netradukeblaj vortoj estas jam bone konataj (kiel la fama portugala saudade), aliaj estas profunde enradikiĝintaj en specifa kulturo, kiel la hispana sobremesa [en]. Komuna trajto de tiuj vortoj estas ke ne eblas doni simplan tradukon, per kio ili rezistas al provoj de simplaj tradukoj. Vorto aŭ frazo estas nesufiĉa kaj tial plena klarigo kaj foje iu kunteksto necesas por kompreni la pli profundan ideon esprimitan en tia ‘netradukebla’ vorto.

Tiuj unikaj vortoj estas kolektataj dum longa tempo el retaj glosaroj. Jen ekzemploj kun klarigoj en la angla, kun klarigoj en la franca kaj aliaj ekzemploj kun klarigoj en Esperanto [artikolo ‘Netradukeblaj vortoj’ en HorizonTaal paĝo 8). Tamen, tie kie tiaj listoj ofte estas limigitaj al la japana, germana, franca, portugala aŭ finna lingvoj, la lingvisto kaj kreinto de la blogo “Untranslatable” (netradukebla), Steven Bird, decidis koncentriĝi je malgrandaj lingvoj.

En sia blogo li kunhavigas vortojn en la lingvo motlava [en: mwotlap] de Vanuatuo kiel:

“vakasteglok” – Take care of your own parents, in recognition of all the care they've given you in your younger years.

vakasteglok” — zorgi pri viaj gepatroj pro dankemo por ĉiuj zorgoj, kiujn ili donis al vi, kiam vi estis juna.

Kaj vortoj en la ‘hunsrika’ lingvo aŭ la germana dialekto parolata en Suda Riogrando, Brazilo, kiel jene:

“kwadi” – The laziness one feels after warming oneself in the sun on cold days.

kwadi” — la mallaboremo, kiun vi sentas, post kiam vi varmigas vin en la suno je malvarmaj tagoj.

En la propraj vortoj en la paĝo PRI [en] de Bird:

They shed light on other cultures, reveal different patterns of thought, and spark our curiosity. Sometimes, they influence how we analyze and classify the world around us […] the linguists contributing to this site want to share more of these ‘untranslatable’ words, and in the process, show why these small languages are distinctive, valuable, and powerful.

Ili portas aliajn kulturojn je nia atento, elstarigas diversajn pensmanierojn kaj vekas nian scivolemon. Kelkfoje ili influas la manieron, laŭ kiu ni analizas kaj klasifikas la mondon ĉirkaŭ ni … La lingvisto kiu prizorgas ĉi tiun retejon, volas kundividi pli da tiuj ĉi “netradukeblaj” vortoj kaj dume montri kial malplimultaj lingvoj estas specialaj, valoraj kaj potencaj.

[NDTMalplimulta lingvo ne signifas malgranda lingvo. Ekzemploj: la franca estas malplimulta lingvo en Italio. La litova estas plimulta lingvo en Litovio, kie la rusa estas malplimulta lingvo. Konstitucie la irlanda ne estasmalplimulta lingvo”, sed la sola nacia lingvo kaj ĉefa oficiala lingvo de Irlando].

Untranslatable dorlotas parolantojn de malplimultaj lingvoj [Esperanto estas ankaŭ malplimulta lingvo kun netradukeblaj vortoj] kiuj posedas “lingvo-trezorojn” kaj invitas ties parolantojn aldoni siajn plej ŝatatajn vortojn ĉi tie [en].

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.