“Lingvoj ne mortas, oni mortigas ilin”: kio malkovriĝis malantaŭ la malaperigo de la indiĝenaj lingvoj en Meksiko

Ekrankopio de la video kie videblas la parolado de Yásnaya Elena Aguilar Gil.

Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en esperanto, krom aliel menciita, es = hispana.

La sekva estas reeldono de la traduko de la parolado donata de Yásnaya Elena Aguilar Gil en la Meksika Ĉambro de Deputitoj. La parolado estis verkita originale en la lingvo mixe [es] kaj okazis kadre de la Internacia Jaro de la Indiĝenaj Lingvoj [eo]. La originala teksta versio en la lingvo mixe troveblas ĉi tie [es] kaj inkluzivas pripensojn pri la malaperigo de la indiĝenaj lingvoj, ĝia rilato al la perdo de teritorio kaj la rolo de la ŝtato en tiuj eventoj.

Meksiko. Akvo kaj vorto. Meksiko kaj ĝiaj pluraj malkovritaj nomoj. Nëwemp: “en la loko de la akvo”, en mixe [es]. Giajmïï: “sur la akvo”, en la ĉinanteka lingvaro. Nangi ndá: “la tero inter la akvo”, en la mazatekaj lingvojKuríhi: “ene de la akvo”, en chichimeco jonas [es]. Nu koyo: “humeda popolo”, en lingvoj mixtecas [es]. Meksiko estas la nomo donita al tiu ĉi urbo kaj poste al tiu ĉi ŝtato, la meksika ŝtato, Meksiko.

Kio kaŝiĝas en la akvoj de Nëwemp?

Mi intencas priparoli kelkajn ideojn kaj provos respondi la demandon: kial lingvoj estas mortantaj? Nuntempe oni parolas proksimume ses mil lingvojn en la mondo. La katalogo de minacataj lingvoj [en] de la Universitato de Havajo raportas ke averaĝe po ĉiuj tri monatoj mortas lingvo en la mondo. Ankaŭ Unesko raportas ke post cent jaroj, proksimume duono de la nunaj parolataj lingvoj tra la mondo malaperos.

Neniam antaŭe en la historio okazis tio, neniam mortis tiom da lingvoj. Kial nun la lingvoj mortas? Antaŭ proksimume tricent jaroj, la mondo ekdisiĝis kaj ekestis internaj limoj. La mondo ekdividiĝis. Sen dokumentoj ne plu eblis vojaĝi aliloken. La mondo estis dividita en proksimume 200 ŝtatoj aŭ landoj, ĉiu el ili kun sia propra pensmaniero kiun oni privilegias kaj kun permesata kulturo. Por konstrui tian internan homogenecon, nur unu lingvo estis asignata kiel ŝtata lingvo. Lingvoj malsamaj al la ŝtata lingvo estis kontraŭbatalitaj kaj diskriminaciitaj.

Antaŭ ducent jaroj instaliĝis la nuna ŝtato nomata Meksiko. Tricent jarojn post la hispana konkero, en 1820, 65% de la popolo parolis indiĝenajn lingvojn. La hispana estis minoritata lingvo kiam la meksika ŝtato fondiĝis. Aktuale, ni la indiĝenlingvaj parolantoj reprezentas nur 6,5%. La hispana estas nun la superrega lingvo. Antaŭ 200 jaroj niaj lingvoj estis majoritataj: la naŭatla, la majaa, la majoa, la tepehŭa [es], la tepehŭana [es], la mixe [es] kaj ĉiuj indiĝenaj lingvoj.

Ene de 200 jaroj niaj lingvoj estis minoritigitaj.

Kiel tio eblis? Ĉu ni subite decidis forlasi niajn lingvojn? Tute ne. Temas pri procezo stimulita de registaraj politikoj. Niaj lingvoj estis malvalorigitaj favore al unusola lingvo, la hispana. Kun la celo malaperigi niajn lingvojn, oni frapis niajn praulojn, oni admonis kaj diskriminaciis ilin ĉar ili parolis tiujn lingvojn.

Oni diradis al ili “Via lingvo valoras nenion”, “Por esti meksika civitano vi devas paroli la nacian lingvon, la hispanan. Ĉesu uzi vian lingvon”, oni ripetadis al ili. La meksika ŝtato alstrebis devigan kastiliiĝon [altrudon de la kastilia lingvo] kun la celo elradikigi niajn lingvojn, precipe el la eduksistemo.

Meksiko prirabis nin je niaj lingvoj; la akvo de ĝia nomo malaperigas kaj silentigas nin. Kvankam la leĝoj ŝanĝiĝis antaŭ nelonge, niaj lingvoj daŭre estas diskriminaciataj en la sistemoj eduka, jura kaj sana.

Niaj lingvoj ne nur mortas, niajn lingvojn oni mortigas.

Niajn lingvojn oni mortigas ankaŭ kiam niaj teroj ne estas respektataj, kiam niaj teroj estas vendataj kaj kiam oni donas koncesiojn por niaj teroj. Kiam la konsultoj pri konsento aŭ malkonsento rilate al realigado de projektoj en niaj teritorioj ne estas taŭge plenumitaj.

Niajn lingvojn oni mortigas kiam oni murdas tiujn, kiuj defendas niajn terojn, kiel okazis ĉiam. Kiel ni povos fortigi niajn lingvojn kiam oni murdas tiujn, kiuj parolas ilin, kiam oni silentigas kaj malaperigas ilin? Kiel floros nia vorto en teritorio kiun oni ŝtelis de ni?

Estas ĝuste tio, kio okazas en mia komunumo, Ayutla Mixe, en Oaxaca. Ni ne havas akvon. Antaŭ ĉirkaŭ du jaroj, armitaj grupoj senigis nin je la natura fonto, kiun ni historie kutimis uzi por ni, kaj ĉi tiu maljustaĵo daŭras ĝis hodiaŭ, malgraŭ la fakto, ke ni denuncis ĝin kaj manifestaciis por nia rajto. Malgraŭ la leĝoj kiuj asertas ke akvo estas homa rajto, ĝi ne atingas niajn hejmojn kaj tio frapas, ĉefe, infanojn kaj maljunulojn.

Estas la tero, la akvo kaj la arboj kiuj nutras la ekziston de niaj lingvoj. Sub konstanta atako kontraŭ nia teritorio, kiel povas revigliĝi nia lingvo?

Niaj lingvoj ne mortas, oni mortigas ilin. La meksika ŝtato forviŝis ilin. La penso unusola, la kulturo unusola, la ŝtato unusola, kun la akvo de ĝia nomo, forviŝas ilin.

La parolado en la lingvo mixe reaŭskulteblas en tiu ĉi video:

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.