Renkontu Doaa de Nubiaj Voĉoj, la gastigantinon de la tviterkonto @DigiAfricanLang de la 5-a ĝis la 11-a de junio

En 2019, kiel parto de kampanjo en sociaj medioj por festi la enretan lingvan diversecon, aktivuloj kaj militantoj pri afrikaj lingvoj [eo] rotacie administros la tviterkonton @DigiAfricanLang por diskonigi siajn spertojn pri revivigo [eo] kaj disvastigo de afrikaj lingvoj. Tiu ĉi profilpaĝo temas pri Doaa de la projekto Nubian Voices (Nubiaj Voĉoj, @TheNubianVoices) kaj pri tio, kion ŝi planas diskuti dum sia semajno kiel gastiganto.

Rising Voices: Bonvolu rakonti iom pri vi.

I am a Nubian Egyptian journalist living in Cairo. I launched an initiative in July 2018 called “The Nubian Voices”. The initiative aims to give Nubians an opportunity to speak up, because Nubians are underreported in mainstream media. We focus on the Nubian Language and efforts to keep it. We feature all Nubian projects, startups and organizations that keep conversations about Nubia going.

Mi esta nubia egipta ĵurnalistino kiu vivas en Kairo. Mi lanĉis iniciaton en julio 2018, nomata “The Nubian Voices” (La Nubiaj Voĉoj). La celo de la iniciato estas doni al la nubioj oportunon sin esprimi, ĉar la nubioj estas subreprezentataj en la amaskomunikiloj. Ni fokusiĝas je la nubia lingvo kaj la klopodoj konservi ĝin. Ni montras ĉiujn nubiajn projektojn, noventreprenojn kaj organizojn kiuj diskutadas pri Nubio.

RV: Kiel statas nuntempe via lingvo interrete kaj eksterrete?

The Nubian Language has long been neglected in Egypt. There are no official efforts to document the language or its letters so it is subject to disappear. The only way for young Nubians to learn the Nubian language is verbally through the old generation because they would find no book to go back to. However, there has been some good efforts in that recently through blogs and mobile-based applications to document and save the language.

La nubia lingvo jam delonge estis neglektita en Egiptio. Ne ekzistas oficialaj klopodoj por dokumenti la lingvon aŭ ĝiajn literojn, do ĝi riskas malaperi. La nura maniero per kiu junaj nubioj povas lerni la lingvon estas buŝe de la maljuna generacio, ĉar ili ne trovas referencan libron. Tamen, lastatempe ekzistas kelkaj bonaj klopodoj pri tio, pere de blogoj kaj poŝtelefonaj apoj, por dokumenti kaj savi la lingvon.

RV: Pri kiuj temoj vi planas fokusiĝi dum la semajno en kiu vi administros la tviterkonton @DigiAfricanLang?

I am planning to focus on the efforts to preserve the Nubian Language and protect it from disappearing. The Language used to be written and read, but majority of Nubians don't know how to do that because there is no practice. We don't want that to happen with the spoken language.

Mi planas fokusiĝi pri la klopodoj konservi la nubian lingvon kaj savi ĝin je malapero. La lingvo estis kutime skribata kaj legata, sed la plejmulto el la nubioj ne scias kiel fari tion ĉar ne ekzistas praktikado. Ni ne volas ke tio okazu kun la parolata lingvo.

RV: Kiuj estas la ĉefaj kialoj de via cifereca aktivismo por via lingvo? Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj pri via lingvo?

My main motivation is to create an online platform where all Nubian projects and we initiatives will be gathered in one place. The platform will have a separate interactive section for the Nubian Language. This section can be the start of a physical book teaching the Nubian Language.

Mia ĉefa kialo estas krei enretan platformon kie estu kunigataj unuloke ĉiuj nubiaj projektoj kaj iniciatoj. La platformo havos apartan interagan sekcion por la nubia lingvo. Tiu sekcio povas esti la eko de printita libro kiu instruu la nubian lingvon.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.