Renkonto kun Yazmín Novelo, gastigantino de la tviterkonto @ActLenguas en la semajno inter la 10-a kaj la 16-a de junio 2019

Foto disponigita de Yazmín Novelo.  

En 2019, ni invitas diversajn gastigantojn administri la tviter-konton @ActLenguas [es] kaj kundividi siajn spertojn pri lingva revigligo kaj antaŭenigo de sia denaska lingvo. Tiu-ĉi profilo-paĝo temas pri Yazmín Novelo (@yaznovelo) kaj pri tio, kion ŝi intencas pridiskuti dum sia semajno kiel gastigantino.

RV: Bonvolu diri ion pri vi mem.

Soy originaria de Peto Yucatán, soy música, profesora y productora de radio. Creo que el abandono de nuestra lengua y su difícil situación está relacionado tanto con la falta de políticas y la indiferencia institucional gubernamental, como con la discriminación sustentada en ideologías negativas y erróneas sobre el maya hablante y su cultura. Es por eso que creo que la producción cultural y los medios de comunicación son fundamentales en la reconstrucción de la verdadera historia del pueblo maya.

Mi devenas el Peto, Jukatanio. Mi estas muzikisto, instruisto kaj radio-produktistoMi opinias, ke la rezigno pri nia lingvo kaj la malfacila stato en kiu ĝi troviĝas rilatas al la manko de [lingvo]politiko kaj institucia indiferenteco de la registaro, sed ankaŭ al la diskriminacio surbaze de negativaj kaj eraraj ideologioj pri la majaa parolanto kaj sia kulturo. Tial mi kredas ke la kultura produktado kaj la amaskomunikiloj estas fundamentaj en la rekonstruado de la vera historio de la majaa popolo.

RV: Kio estas la aktuala stato de via lingvo rete kaj eksterrete?

El maya es la segunda lengua mexicana más hablada si tomamos en cuenta que este lugar se le dá al Náhuatl con más de 20 variantes dialectales; a diferencia del maya que conglomera a más de medio millón de hablantes perfectamente interconectados a través del maaya t’aan como se le conoce al maya. En los medios tecnológicos existe iniciativas individuales y dispersas, sobre todo de jóvenes que están comunicándose en maya a través de las redes sociales digitales, algunos a través de blogs, pero sobre todo en el ámbito de la traducción de plataformas como Firefox y Facebook.

La majaa lingvo estas la dua plej parolata meksika lingvo, konsiderante ke tiu [dua] loko ŝuldiĝas al la naŭatla lingvo kiu havas pli ol 20 variantojn. Kontraste al la naŭatla lingvo, la majaa kunigas pli ol duonmilionon da parolantoj perfekte interkonektitajn pere de “maaya t’aan“, kiel oni nomas la majaan lingvon. En la teknologiaj medioj ekzistas individuaj kaj disaj iniciatoj, ĉefe de gejunuloj, kiuj interkomunikas en la majaa lingvo pere de la ciferecaj socimediaj retejoj, iuj pere de blogoj, sed ĉefe en la kampo de tradukado de platformoj kiel Firefox kaj Facebook.

RV: Kiujn temojn vi intencas enfokusigi dum la semajno, kiam vi administros la tviter-konton de @ActLenguas?

Cuando se habla de pueblos originarios existe una tendencia a hacerlo desde la condescendencia, mostrando la pobreza, el producto de un sistema que ha avasallado nuestra vida; sin embargo es importante mirar nuestra belleza y nuestra fuerza; creer que somos más que lo que la historia ha dicho de nosotros. Pienso enfocarme en mostrar al pueblo maya vivo, en acción y en su grandeza, porque es importante reconocer que seguimos aquí gracias a nuestra capacidad de resistencia, ahora seguiremos aquí gracias a nuestra capacidad de tomar nuestro futuro en nuestras manos.

Kiam oni parolas pri originaj popoloj, ekzistas inklino tion fari ekde la humiligado, montrante la malriĉecon, kiu estas produkto de sistemo kiu subpremis nian vivon. Tamen estas grave admiri nian belecon kaj nian forton; kredi ke ni estas pli ol tio, kion historio diris pri ni. Mi pripensas videbligi la majaan popolon viva, agema kaj en ĝia grandeco, ĉar gravas agnoski, ke ni ankoraŭ estas ĉi tie danke al nia rezisto. Nun ni daŭrigu ĉi tie danke al nia kapablo preni nian estontecon en propraj manoj.

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj de via cifereca aktivismo por via lingvo? Kion vi revas por via lingvo?

Sueño con poder vivir en mi lengua, o que quienes vienen detrás puedan hacerlo. Para ello es importante valorar nuestra lengua como apta para cualquier tiempo, no es una lengua del pasado, es una lengua ancestral con toda la capacidad de nombrar el mundo de hoy, por eso es importante hablarla en la calle pero también en las vías digitales. El maya de hoy vive en todas partes, nuestra lengua también puede hacerlo.

Mi revas ke mi povos vivi en mia lingvo aŭ ke tiuj kiuj venos poste povu tion fari. Tial gravas aprezi nian lingvon kiu taŭgas por la nuntempa uzado. Ĝi ne estas lingvo de la pasinteco. Kvankam antikva lingvo, ĝi plene kapablas esprimi la nuntempan vivon. Tial gravas paroli ĝin surstrate, sed ankaŭ en la cifereca mondo.  La hodiaŭaj majaoj loĝas en ĉiuj lokoj, ankaŭ nia lingvo povas vivi ĉie.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.