Ni prezentas Elías Caurey, gastiganton de la semajno inter la 11-a kaj la 17-a de novembro 2019 por @ActLenguas

Foto kun permeso de Elías Caurey.

En 2019, ni invitas diversajn gastigantojn administri la Tviter-konton @ActLenguas [es] por kundividi siajn spertojn pri lingva revigligo kaj antaŭenigo de sia denaska lingvo. Tiu-ĉi profilo-paĝo temas pri Elías Caurey kaj pri tio, kion li intencas pridiskuti dum sia semajno kiel gastiganto.

RV: Bonvolu paroli iom pri vi mem:

Soy Elías Caurey, escritor guaraní. Vivo en el territorio autónomo guaraní Charagua Iyambae. Mis acciones se centran en el trabajo sobre la revitalización lingüística y cultural de lo guaraní. Entre otras cosas, por este Año Internacional de las Lenguas Indígenas estoy como representante indígena ante el Comité IYIL2019 por América Latina y el Caribe.

Mi estas Elías Caurey, verkisto en la gvarania lingvo (‘guaraní’). Mi loĝas en la memstara gvarania teritorio Charagua Iyambae [es], en Suda Bolivio. Mia agado koncentriĝas en la reviviglo de la gvaraniaj lingvo kaj kulturo. Inter alie, en tiu-ĉi internacia jaro de la indiĝenaj lingvoj, mi estas indiĝena reprezentanto en la Komitato IYIL2019 por Latinameriko kaj Karibio.

RV: Kio estas la aktuala stato de via lingvo rete kaj eksterrete?

El guaraní, considerando sus diferentes variedades, es un idioma que tiene unos 11 millones de hablantes aproximadamente, siendo el segundo idioma originario con más presencia después del quechua en América del Sur. Su presencia en el ciberespacio está siendo cada vez más importante, hay un activismo virtual interesante por parte de los jóvenes, sobre todo, en la producción cultural.

La gvarania, se oni konsideras ĝiajn diversajn variaĵojn, estas lingvo kiu havas ĉirkaŭ 11 milionojn da parolantoj kaj estas la dua indiĝena lingvo plej parolata post la keĉua en Sudameriko. Ĝia ĉeesto en la kiberspaco iĝas pli kaj pli granda, ekzistas interesa aktivismo de la gejunuloj, ĉefe en kultura produktado.

RV: Je kiuj temoj vi planas koncentriĝi dum la semajno kiam vi administros la konton @ActLenguas?

Me interesa enfocarme en la producción cultural, fundamentalmente en la literatura, música y testimonios de vida.

Interesas min koncentriĝi je kultura produktado, ĉefe pri literaturo, muziko kaj atestoj de la vivo.

RV: Kiuj estas viaj ĉefaj motivoj en via cifereca aktivismo por via lingvo? Kion vi revas por via lingvo?

Considero que el ciberespacio es, en nuestro tiempo, una realidad ineludible y que si el idioma originario no está en esa realidad quedará marginada y perderá un espacio para su revitalización.

Mi konsideras ke la kiberspaco estas en nia epoko neevitebla realaĵo, kaj se la origina lingvo ne estas en tiu realaĵo, ĝi restos en la marĝeno kaj perdos spacon por sia revigligo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.