Loka lingvo kaj tutmonda reto: kreado de movteknologioj por parolantoj de minoritataj kaj indiĝenaj lingvoj

Foto de la kamparo en la graflando Galway, Irlando farita de Derek Lackaff en januaro 2016.

Originala versio de tiu ĉi artikolo aperis [en] en sekcio r12n de Medium, platformo de socia ĵurnalismo.

Antaŭan someron junulino el Irlando Caoimhe Ní Chathail sendis al sia movtelefona kompanio mesaĝon per Tvitero [en], informinte ke ŝi alfrontis certajn malfacilaĵojn dum uzado de ĝia retejo. Dum kelkaj monatoj la retejo montris eraron en ŝia nomo, ĉar super unu el ties literoj staras akcento (í). La kompanio proponis al la junulino uzi ŝian “anglan nomon”. Tiuj mesaĝoj estigis lavangon da komentoj inter uzantoj de tiu socia retejo en Irlando: la firmao tiel dubigis la interretan uzadon de la irlanda lingvo en la lando. Tamen post kelkaj semajnoj la kompanio renovigis la retejon, kiu nun akceptas la irlandajn nomojn. Tiu kazo, kvankam malgranda, bone ilustras kion devas alfronti la parolantoj de la irlanda en la cifereca medio.

La irlanda lingvo (Gaeilge) estas oficiala lingvo de Irlando, agnoskita kiel minoritata lingvo en Nord-Irlando kaj kiel oficiala lingvo de Eŭropa Unio. Edukado en la irlanda estas deviga en la bazaj kaj mezaj lernejoj. La lingvo havas riĉan literaturan heredaĵon kaj estas uzata en radio, televido kaj Interreto. Studentoj, studantaj ĝin ekster Irlando [en], povas trovi formalajn eblecojn por studi la lingvon en la universitatoj kiel Notre Dame [en] aŭ la Universitato de Sidnejo [en], aŭ en retejoj kiel MeetUp [en] kaj helpe de senpagaj aplikaĵoj kiel Duolingo. Malgraŭ subtenado kaj interesiĝo, la irlanda estas konsiderata “certe endanĝerigita“[en]. Laŭ nunaj pritaksoj, el 4,6-miliona irlanda loĝantaro ĉiutage la lingvon uzas nur ĉirkaŭ 40-70 mil homoj. La irlanda estas regiona lingvo, kiun oni parolas en lernejo nur en malmultaj, speciale markitaj kamparaj regionoj nomataj Gaeltacht. Do la irlanda estas minoritata lingvo en Irlando, kie plejparto de la homoj uzas en ĉiutaga vivo la dominantan lingvon — la anglan.

Procentaĵo de la parolantoj de la irlanda, uzantaj la lingvon en ĉiutaga vivo ekster lernejo. Laŭ censo de 2011. Bildo de SkateTier CC BY-SA 3.0 tra Wikimedia Commons

Unu el freŝaj studoj supozis, ke la irlanda povas efektive malaperi kiel la regiona lingvo dum la du sekvaj jardekoj [en]. Tio metas ĝin je la sama vico kiel milojn da aliaj lingvoj, kiuj povas malaperi en proksimaj jaroj aŭ jardekoj se ne okazos aktiva enmiksiĝo. Dum la teknika klasado de la lingvoj [en] kaj danĝeronivelo [en] estas diskutataj de sciencistoj, la tutmonda tendenco plu inklinas al ŝrumpo de la lingva diverseco, ĉar la lingvoj kiel la angla, hispana aŭ ĉina, forpremas lokajn kaj indiĝenajn lingvojn.

Kvankam la lingvoj aperadis kaj malaperadis dum la tuta historio de la homaro, la koloniismo, asimilado [en] kaj tutmondiĝo kaŭzis en lasta jarcento grandan premon sur la lingvojn, kiujn parolas plej malmulte da homoj. En Usono pli ol 150 lingvoj [en] de indiĝenaj popoloj ankoraŭ havas parolantojn, sed jardekoj da kultura subpremado endanĝerigis ilin. Ekzemple la lakotan lingvon parolas 2000 homoj, sed plejparto el ili aĝas 60 ĝis 70 jarojn. Transdonado de la lingvo de unu generacio al alia, de geavoj al gefiloj kaj genepoj, estas la ŝlosila faktoro de ĝia postvivado, do savado kaj revigligo de la lingvoj iĝas kurado kontraŭ la tempo.

Ekzistas multe da kialoj pro kiuj la parolantoj devas havi eblecon uzi sian propran lingvon kaj konservi la lingvan diversecon. La lingvo estas nerompebla ligo al certa kulturo kaj kodas unikan informon pri la homo kaj la mondo. Aliro al lingvo de siaj prauloj donas grandan avantaĝon al la popoloj, kiuj rezistas al aŭ restariĝas post la koloniismo. Kune kun mia kolego William J. Moner [en] mi antaŭnelonge lanĉis esploran projekton, kadre de kiu estas esplorata uzado de minoritata lingvo — la irlanda — en poŝtelefona medio. Ni opinias ke akirita sperto povas esti aplikata al miloj da aliaj endanĝerigitaj lingvoj kaj substrekas la rolon de dezajnado de interago en la revivigo de la lingvo.

Komputigado de etaj lingvoj

Komunikaj teknologioj kaj sociaj retejoj kiel parto de ili, prezentas samtempe eblecojn kaj problemojn por la konservado kaj renaskigo de la minoritataj lingvoj. Al avantaĝoj apartenas ebleco disvastigi kulturajn kaj novaĵajn amaskomunikilojn kaj lernomaterialojn. Krome aperas ebleco altigi la prestiĝon de la lingvo kaj stimuli ĝian uzadon fare de nova generacio, kio iĝas ĉiam pli aktuala dum junularaj kulturoj tutmonde transiras al interligitaj komunikaj kuntekstoj, kies ekzemplo povas esti tujmesaĝiloj kiel Snapchat, Facebook Messenger kaj WhatsApp.

Ciferecaj komunikaj platformoj potenciale ebligas al la anoj de la lingvaj komunumoj ĉiam esti konektitaj. Tamen persona komputilo perdas sian avantaĝon super movtelefonoj, do interago kaj enigo dependas grandparte de pli avantaĝaj procezoj kiel rekonado de parolo kaj gestoj, ol de tradicia enigado de teksto per klavaro. Kvankam tajpado de baza teksto pere de klavaro estas simpla komputada ekzerco, ebligado de pli avantaĝaj funkciaj eblecoj kiel korektado de ortografio aŭ pritraktado de parolo konsumas pli da tempo kaj resursoj. Iuj observantoj ekalarmis. Ekzemple la poeto kaj kantisto Sjón [en] diras jenon pri sia denaska islanda lingvo (330 000 parolantoj):

The broader and more serious implications are for the language as it is used in daily life. Technology is moving towards AI and speech-controlled applications, and the companies developing it do not see preserving languages spoken by few as their responsibility. When the day comes that we have to speak to our refrigerators in English (which I believe is not far in the future), Icelandic will retreat very fast.

Por la lingvo, kia ĝi estas uzata en ĉiutaga vivo, ekzistas pli larĝaj kaj seriozaj sekvoj. La modernaj teknologioj moviĝas direkte al artefarita intelekto kaj aplikaĵoj kun funkcio de parolrekonado. Firmaoj, kreantaj ilin, ne speciale atentas lingvojn kun malgranda nombro de parolantoj. Venos tago, kiam ni devos interparoli kun niaj fridujoj en la angla (kio ŝajne okazos tre baldaŭ) kaj la islanda tre rapide perdos siajn poziciojn.

Ĉe tio la islanda teknike eĉ ne estas konsiderata endanĝerigita lingvo.

Komputigado de la minoritataj lingvoj malfermas novajn eblecojn por konservado kaj renaskigo de la lingvoj. Tiuj eblecoj inkluzivas pli simplan kaj malpli trudeman lingvistikan dokumentaron, ekzemple pere de movtelefonaj aplikaĵoj kiel Aikuma [en]. Ili inkluzivas novajn eblecojn por lingvolernado, ĉar novaj tekstoj, sonaj kaj filmaj materialoj kaj programaro tiucela, iĝas pli alireblaj. Unu el miaj plej ŝatataj ekzemploj estas la ludo Never Alone [en], kiu estis kreita en proksima kunlaboro kun rakontistoj el indiĝenaj triboj en Alasko [en].

Alia amuza ekzemplo estas versio de la animacia serio Berenstain Bearstradukita kaj voĉigita en la lakota lingvo [en], kaj nun spektebla ĉe Youtube. Ankaŭ lokaĵigado aŭ tradukado de la programaro, speciale de tiu kun malferma kodo, estas promesplena kampo por minoritataj lingvoj. Kevin Scannell [en], fakulo pri informadiko el la Universitato de Saint Louis, listigas plurajn aplikaĵojn [en], inkluzive de Mozilla Firefox kaj LibreOffice, kaj retaplikaĵojn kiel Gmail kaj Twitter, kiuj alireblas en la irlanda danke al kontribuoj fare de li kaj de aliaj homoj.

Movteknikaĵoj konkeras la mondon

En la mondo okazas amasa transiro al movteknikaĵoj kaj evidentas ke ili modifas la lingvon — kaj aliel ol la komputiloj. La unua generacio de la tujmesaĝilaj platformoj konsistis plejparte el movtelefonoj kun malgranda ekrano kaj klavaro el ciferoj. La kutima cifer-klavaro havis nur 12 butonojn, plejparto de simboloj estis enigataj per kelkaj klavopremoj por elektado de necesa opcio. Ekzemple uzanto sesfoje premis la klavon kun surskribo “2” por enigi la simbolon Á, transirante tra simboloj A, B, C, 2 kaj Ä. La intuicia tekstotajpado estas eniga teknologio, destinata por solvi certajn problemojn kaj ebliganta al programaro “diveni”, kian vorton uzanto celas, surbaze de malpli granda nombro de klavopremoj. La prognozata teksto altigas tajporapidecon je ĝis 30% kaj estas vaste aplikata por grandaj lingvoj, sed subteno de etaj lingvoj kun malgrandaj komercaj merkatoj malfortiĝis. 

Transiro al akcentitaj literoj en moderna poŝtelefono.

Teknikaĵoj kun tuŝekrano kiel Apple iPhone kaj iPad, estas la dua generacio de la movtelefonaj platformoj. Ili kutime uzas “molan klavaron”, kiu aperas sur ekrano kaze de neceso enigi tekston. Por minoritata lingvo kun alfabeto, simila al tiu de la plejmulto, tio ne estas problemo. Ekzemple la nuntema irlanda lingvo [en] uzas plejparton de la literoj de la latina alfabeto kun kvin akcentitaj vokaloj (síneadh fada), alireblas pere de la angla klavaro helpe de unu plia premo. Tamen por plejparto de la uzantoj de la tuŝekranaj teknikaĵoj enigo de la simboloj plu estas io stranga. Por parolantoj de dominantaj lingvoj, klavaroj prezentas vastan gamon da eblecoj kiel pergesta tajpado [en], kontrolado de ortografio kaj aŭtomata korektado. Tio grave faciligas komfortecon de la uzado, ĝustecon kaj rapidecon de la enigo de la teksto en movteknikaĵoj, kio igas parolantojn de la minoritataj lingvoj transiri al la dominantaj lingvoj.

Kiel la irlanda povas adaptiĝi al Interreto?

Por pli bone kompreni kiel parolantoj de minoritataj lingvoj interagas kun movteknologioj ni kreis kaj realigis interretan enketadon ĉe la irlanda junularo, parolanta en la irlanda kaj studanta en Irlando. La enketado okazis surbaze de antaŭa enketado inter frislingvaj adoleskuloj [en] (la frisa estas regiona lingvaro en Nederlando). Kiel estis supozite, la partoprenintoj estis aktivaj uzantoj de sociaj retejoj, speciale de telefonaj aplikaĵoj. Estis rivelitaj jenaj niveloj de lingvoregado: la kompreno de la irlanda estis sufiĉe alta, la nivelo de la parolkapablo estis iom malpli alta, dum la skribonivelo estis ege malpli alta.

La uzantoj havis rakontindaĵojn pri sia sperto de uzado de la irlanda en la sociaj retejoj, kaj pri obstakloj, kiujn ili alfrontis. Respondoj al la demandoj dividendas je tri laŭtemaj kategorioj. La unua konsistis en tio, ke legantaro de la irlanda estis grave malpli granda ol tiu de la angloparolantoj. Multaj enketitoj havas amikojn, kiuj parolas la irlandan, sed multaj el ili ne kuraĝis uzi tiun ĉi lingvon en sociaj retejoj. Iuj esprimis opinion, ke vidi la irlandan en sociaj retejoj estis io “malkutima” aŭ “nenormala”. Neniu el la uzantoj diris, ke li klopodas filtri novaĵojn laŭlingve, uzante listojn de Facebook.

La dua kategorio estis ligita al la unua: la uzantoj rimarkigis, ke ilin legas homoj, parolantaj diversajn lingvojn kaj pro tio ili timis krei publikaĵojn en la irlanda por ne ekskludi, nek ofendi tiujn, kiuj ne parolas ilian lingvon. Tiu konkludo estis grandparte paradoksa, ĉar la uzantoj ankaŭ ĝenerale opinias ke la lingvo estas grava parto de iliaj kulturo kaj identeco.

La tria kategorio — movteknika amaskomunikilaro, estas ligita al konkretaj teknikaj problemoj. Eĉ spertaj retumantoj alfrontas pliajn obstaklojn tajpante en la irlanda sur movteknikaĵoj — anstataŭ uzi avantaĝan senĉesan tajpadon kun aŭtomata korektado, ili devas skrupule enigi literojn unu post alia. En multaj kazoj klavaro aktive kontraŭas ilin, ĉar la angla sistemo de la aŭtomata korektado substrekas ĉiujn irlandajn literojn kiel erarojn aŭ “korektas” ilin al la anglaj literoj. Problemo de ricevado de la “ĝusta” irlanda lingvo per la poŝtelefona klavaro iĝas pli akra por multaj potencialaj uzantoj de la irlanda, kiuj ne komplete ĝin regas. Iuj menciis, ke oni publike kritikis ilin aŭ ke ilin hontigis “gramatikaj snoboj” pro uzado de la “malĝusta” irlanda en Interreto.

Do la enketado montris kion devas pripensi kreantoj de la aplikaĵoj por parolantoj de minoritataj lingvoj.

Teknologiaj faktoroj

Plejparto de la demanditoj opinias, ke la nuntempaj movteknikaj interfacoj obstakligas uzadon de la irlanda lingvo. Ĉu temas pri aliro al la akcentitaj simboloj aŭ pri baraktado kontraŭ aŭtokorektado en alia lingvo, la interfaco mem povas instigi la uzantojn elekti lingvon de plimulto. En iuj malgrandaj lingvaj komunumoj uzantoj ne alfrontas problemojn pri transŝaltado de la klavaroj, malŝaltado de helpaj teknologioj kiel la senĉesa tajpado kaj aŭtokorektado, kaj ankaŭ pri enigo de vortoj literon post litero. Tamen en kunteksto de minoritata lingvo kiel la irlanda la uzantoj argumentite supozas ke la ĉirkaŭuloj parolas la anglan, do ili elektas la vojon malplej penigan de lingva kaj teknika vidpunktoj. Multaj retumantoj, kiuj libere parolas la irlandan, preferas sendi mesaĝojn en la angla, eĉ se en ĉiutaga vivo ili komunikas kun la familio kaj geamikoj irlande.

Ni ankaŭ trovis, ke indikoj pri populareco en sociaj retejoj instigas la irlandajn retumantojn uzi la dominantan lingvon. Tiaj indikiloj tendencas simpligi, sed ili okupas gravan lokon en ĉiu mesaĝo: temas pri la markoj “ŝatata”, “nombro de komentoj” aŭ “repepaĵo”. Laŭ la principoj de la ekonomio de atento, sekvi kiujn stimulas la sociaj retejoj, necesas eviti ĉion, kio povas potenciale limigi interagon kun la publikaĵo, ekzemple uzadon de la minoritata lingvo.

Kultura kunteksto

Ĉiuj parolantoj de la minoritata lingvo loĝas kaj komunikas en la komplika kultura kunteksto. La irlanda lingvo havas profundajn kaj kompikajn asociiĝojn por la irlandanoj, ekde la historia heredaĵo kaj sento de fiero, ĝis zorgiĝo pri la politikaj konfliktoj kaj doloriga sento de lingvolernado en lernejo.

Krome la irlandaj retumantoj povas esti certaj pri tio, ke la angla estos komprenata de ĉiuj uzantoj, dum la irlanda povas esti komprenebla nur por speciala kategorio de homoj. Tio malfaciligas stabilan uzadon de la irlanda, speciale por la gejunuloj. Se la celo estas stimuli ĉiutagan, kreivan lingvo-uzadon, do eble utilos krei novajn lingvajn normojn, ekzemple helpe de unulingvaj platformoj, kiuj forigas socian dusensecon de la dulingvismo. Aliaj minoritataj lingvoj havos aliajn rilatojn kun la dominanta lingvo, pravigante aliajn solvojn.

Lingvaj specifaĵoj

Finfine, la lingvoj starigas specifajn kaj unikajn lingvajn postulojn, ligitajn al iliaj ortografio, morfologio kaj komputadaj resursoj. La irlanda iusence estas unika kiel minoritata lingvo, ĉar ĝi havas sufiĉe multe da resursoj. Ekzemple kelkaj malmultekostaj aŭ senpagaj funkciaj teknologioj de enigo pere de irlanda klavaro jam alireblas por movteknikaĵoj. Sed inter la potencialaj uzantoj, pri kiuj ni parolis komence de nia esploraĵo, ilia uzado troviĝas je komenca fazo. Neniu el la demanditoj menciis uzon de la klavaro Adaptxt [en] — senpaga klavaro por iOS kaj Android, liveranta altkvalitan funkcion de prognozado kaj aŭtokorektado por la irlandlingvanoj, kaj simplan transŝaltadon de unu lingvo al alia. Kelkaj uzantoj rimarkigis, ke ili uzas la klavaron Swype [en], kiu estas aparta aplikaĵo, sed havas kompletan subtenon de la irlanda.

Ekzistas aktivaj esplorejoj pri la irlanda komputa lingvistiko kiel la Centro ADAPT [en] en Dublino. Kevin Scannell opinias, ke la problemo konsistas ne en manko de la teknikaj resursoj aŭ de subteno, sed en ilia reala uzado: la efika surmerkatigo de la programaro kaj interfacoj en la irlanda por la potencialaj uzantoj, kaj ankaŭ en konvinkado de la kreantoj de la operaciumoj kaj la produktantoj de la aplikaĵoj pri neceso integri la irlandan lingvon en iliajn produktojn. Oni povas supozi, ke tio okazos ankaŭ rilate aliajn lingvojn — la lasta versio de aplikaĵo por la klavaro Google GBoard [en] por iOS kaj Android subtenas la irlandan kaj ebligas realigi la aŭtokorektadon kaj prognozadon en kelkaj lingvoj samtempe.

Teresa Lynn, komputada lingvisto kaj esploristino ĉe la Centro ADAPT dum konferenco TEDx rakontas pri la irlanda lingvo kaj sociaj retejoj.

Vivkapablo de la lingvo postulas praktikadon tie, kie la homoj libere komunikas kaj interŝanĝas ideojn. Dum tiaj tutmondaj teknologiaj gigantoj kiel Facebook kaj Google, translokiĝas al evoluontaj landoj [en], aferoj kiel lingva mem-identeco kaj kontraŭkoloniisma rezistado akiras ĉiam pli gravan signifon. Stimulado de la ĉiutaga uzado de la endanĝerigitaj lingvoj, ĉu en Interreto aŭ ekster ĝi, postulas stimulojn por partopreno kaj engaĝiĝo en tiuj procezoj fare de aktivuloj, dezajnistoj kaj kreantoj, reprezentantaj la minoritatajn lingvokomunumojn.

Samtempe la informteknologioj transiras en pli mallarĝajn kaj evoluantajn kulturajn kuntekstojn kaj platformojn de la sociaj retejoj, kio helpas al komunikado. Tamen streĉiĝo inter la regionaj lingvoj kaj tutmondaj teknologioj plu maltrankviligos lokajn komunumojn kaj homojn, kiuj okupiĝas pri kreado de tiu ĉi interago. Kvankam la irlanda estas unika minoritata lingvo, ĝia esplorado ebligas kompreni kiel helpe de movteknikaj interfacoj okazas interago de la tutmonda kaj loka praktikoj.

Pli detalaj informoj riceveblas el jena artikolo: Lackaff, D. & Moner, W. J. (2016). Local languages, global networks: Mobile design for minority language users. Proceedings of the 34th Annual International Conference on the Design of Communication (SIGDOC ’16). doi: 10.1145/2987592.2987612

2 komentoj

  • Marcionilo

    Interesega artikolo. Krom ebligi al mi koni iom pri la irlanda lingvo, ĝi ankaũ multe pensigis min pri la graveco uzi minoritatajn lingvojn ĉiel. Uzi Esperanton enrete, ekzemple, estas rezistemo kiu vivigas ĝin kaj ebligos ĝian pluvivecon al estonteco. Ne plu estas sufiĉe nur presitaj libroj, sed ankaũ la komputeka etoso ĉirkaũ iu lingvo jam estas parto de ĝia viveco. Dankon pro la traduko kaj pro la eblo donacita al mi legi tiun tekston en Esperanto.

Nuligi la respondon

Partopreni en la konversacio -> Marcionilo

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.