Manuel Ruelas: arto inter prahispana origino, lukto kaj satiro

Lignogravuraĵo. 2017. Foto uzata kun permeso de la artisto.

[Krom speciala mencio, ĉiuj ligiloj sendas al esperantlingvaj paĝoj, ndlr]

Manuel Ruelas estas gravuristo kaj pentristo el Ĥalisko, okcidente de Meksikurbo, kiu por aliuloj nomiĝas “Fases”, esploranta en siaj verkoj konsumismon, migradon kaj teritoriecon satire kaj profunde. En liaj verkoj miksiĝas antaŭhispana arto kaj ĉiutaga popola kulturo. Ili estis prezentitaj je nacia kaj internacia niveloj en okazaĵoj kiel la 6-a Internacia Bienalo de Gravuraĵoj 2020 de Szekerland (Sikullando, Rumanio) kaj la dua eldono de “Bienal Arte Lumen” (Bienala Arto Lumo) en Meksiko.

Lia verkado spertas influon de la TGP “Taller de Gráfica Popular” [es] (Ateliero de Popola Grafikaĵo), kiu estas granda referenco pri nuntempa arto en Meksiko, ĉar tio estis lernejo por multaj majstroj de gravuraĵo kiel Leopoldo Méndez, Pablo O'Higgins kaj Luis Arenal Bastar [es]. Tiu kolektivo subtenis diskutadon por denunci klasbatalon tra la uzo de simboloj kaj popolaj elementoj de Meksiko.

Samtempe Ruelas aludas la estetikon de meksik-usonana arto, kiun distingas la uzo de simboloj religiaj, politikaj, indiĝenaj kaj la spegulado de sociaj problemoj kaj de identeco en meksik-usonana kunteksto. Manuel ankaŭ agnoskas stilan influon de la germana ekspresionismo.

Hodiaŭ lia verkado disvolviĝas inter pentraĵo kaj gravuraĵo ene de la Taller-Galería Barranca Gráfica (Ateliero-Galerio Barranca Gráfica), kiu estas lia krea spaco. Tiu ateliero havas nuntempe du sidejojn, unu en Meksiko, alian en Usono kaj, plie, artgalerion. La unua troviĝas en Meksikurbo, lokita en colonia condesa (kolonio kondesa), unu el la plej klerigaj lokoj de Meksikurbo, kaj la dua troviĝas en Oakland (Kalifornio, Usono), kie li nuntempe loĝas kaj estras ambaŭ spacojn.

Proksimume antaŭ unu jaro, mi havis la ŝancon raporti pri tiu ateliero Barranca Gráfica, kie mi ekkonis Manuel Ruelas. Hodiaŭ mi povis interparoli kun li pri liaj influoj, kaj ankaŭ pri lia arta vizio.

“Malbonŝancoj de la fido”. Gravuraĵo reliefa 50 x 70 cm 2019. Foto uzata kun permeso de la artisto.

Alejandro Barreto: Via verkaro plenas je satiro. Ĝis kiu grando pintas la kritiko de Manuel Ruelas?

MR: El sentido del humor y la sátira es algo inherente en la cultura mexicana, crecemos, vivimos, y morimos con él, el humor ha servido de vehículo para atacar y sobrellevar las miserias y dolencias del país. En mi caso, este se dio de manera natural y casual, me dio la posibilidad de mantener una postura crítica y política ante los acontecimientos históricos. El contexto social, la mezcla de pobreza, violencia y corrupción se convierten en una realidad en México, una defensa constante en una ciudad que termina por volver rudos a sus ciudadanos. En México hay culto a las luchas y a la  rivalidad de todo tipo, la industria del deporte, la política, la religión y la televisión. Trato de captar un fenómeno del cual somos parte; el infortunio  en la sociedad, que va desde enfermarse, o volverse más pobre, violento o corrupto dentro de ella, por ende, el límite del infortunio es la muerte, por eso siempre es recurrente este concepto en mi trabajo.

MR: Humuro kaj satiro estas io heredita en la meksika kulturo, ni kreskas, vivas kaj mortas kun ili. Humuro servis kiel veturilo por denunci kaj elteni mizeron kaj suferojn de la lando. En mia kazo tio okazis nature kaj akcidente, sed tio ebligis al mi konservi kritikan sintenon fronte al la historiaj okazaĵoj. La socia kunteksto, la miksaĵo de malriĉeco, perforto kaj korupteco konvertiĝas je realeco en Meksikurbo, kiel konstanta defendo en la urbo, kiu finfine igas akraj siajn civitanojn. En Meksiko oni kultas luktojn kaj rivalecon je iu ajn formo, sportan industrion, politikon, religion kaj televidon. Mi provas kapti fenomenon kies parto ni estas, malbonŝancon en la socio, kiu iras el malsaniĝi aŭ fariĝi pli malriĉa, perfortita, aŭ koruptita ene de ĝi, konsekvence. La limo de la malbonŝanco estas la morto, pro tio ĉiam tiu koncepto ĉeestas en mia verkado.

“Kodekso”. Lignogravuraĵo 2019. Foto uzata kun permeso de la artisto.

AB: Laŭ via konsidero kiun spacon okupas la stratarto en la aktuala monda socio?

MR: Democratizó los escaparates, cualquier artista o persona que quisiera decir o pintar algo puede hacerlo, llevó el mensaje a públicos que quizá nunca habían ido a un museo o galería. El gran problema para mí en la actualidad, es que ahora los grandes capitales se dieron cuenta de ello y lo ha convertido en un producto comercial y elitista, un recuso  para la gentrificación, lo cual lo vuelve estéril y meramente decorativo, un fondo ideal para “selfies” y publicidad a gran escala. Aún así, hay grandes artistas de él, firmes y congruentes con su postura.

MR: Ĝi demokratigis la montrofenestrojn. Ĉiu artisto aŭ persono kiu deziras diri aŭ pentri ion ja povas fari ĝin. Ĝi alportis la mesaĝon al publikoj kiuj eble neniam iris al muzeo aŭ galerio. La granda problemo laŭ mi nuntempe estas ke la grandaj kapitaloj ekkomprenis tion kaj konvertis ĝin en komercan kaj elitan produkton, remedion por enburĝigado, kiu igas ĝin sterila kaj tute ornama, ideala fondo por memfotadoj kaj reklamo je granda skalo. Sed eĉ tiel aperas grandaj artistoj en ĝi, firmaj kaj kongruaj kun sia sinteno.

AB: Nuntempe vi loĝas en Usono, ĉu tio ŝanĝis vian percepton de la meksik-usonana kulturo kompare al periodo, kiam vi loĝis en Meksiko?

MR: El punto de partida y la conexión con la cultura méxico-americana para mí fue el concepto de Nepantla, una palabra indígena náhuatl muy importante para nosotros los mexicanos que significa “en el medio” “entremedio”, entonces, la experiencia de vivir en Estados Unidos, me ha llevado indagar por los caminos de la añoranza; la propia y la colectiva desde “en medio”, ese concepto está muy presente en mi trabajo. Al mismo tiempo voy recolectando historias sobre segregación, xenofobia y racismo, pero también de la superación personal, organización, colectividad y lucha.

MR: La elirpunkto kaj la konekto kun la meksik-usonana kulturo por mi estis la koncepto de Nepantla (es), indiĝena naŭatla vorto gravega por ni meksikanoj, kiu signifas “meze”, “en la mezo”, tiam la sperto vivi en Usono instigis min enketi sur la vojoj de bedaŭro, mia kaj kolektiva, ekde “en la mezo”, tiu koncepto multe ĉeestas en mia verko. Samtempe mi kolektas historiojn pri segregacio, ksenofobio kaj rasismo, sed ankaŭ pri persona supereco, organizado, kolektiveco kaj luktado.

“Nigra spegulo kiu fumas”. Linogravuraĵo 15 x 20cm, foto uzata kun la permeso de la artisto.

AB: Estas multaj referencoj al pop kulturo kaj al paroladoj pri la teritorio en viaj verkoj. Kiel tiuj du konceptoj funkcias en vi kiel artisto?

MR: Funcionan partiendo del mito antiguo de la migración de Aztlán de los “Mexicas” o “Aztecas” [hacia donde queda la Ciudad de México hoy], la migración y la construcción de la identidad-territorio. La gente de Aztlán, los Aztecas, tuvo que abandonar su hogar en busca de la tierra prometida por los dioses. Por órdenes del dios de la guerra y el sol, Huitzilopochtli,  iniciaron una peregrinación hasta encontrar un águila devorando a una serpiente, posada sobre un nopal para fundar México-Tenochtitlán, [la actual Ciudad de México]. Esto para mí, es un valor cultural transfronterizo y de migración, con el que quise construir puentes entre lo propio y lo ajeno, la mezcla de la iconografía de los signos aztecas pero idealizados por la cultura de barrio o popular y reinterpretada a la luz de la nueva cultura de consumo de masas. Los elementos consumistas populares y los de culto en el imperio Azteca. Nombres, personajes comunes y marcas presentes en nuestra cultura colectiva. Estos ejercicios de apropiación y e hibridación me han hecho buscar nuevos significados a los iconos, reformulando sus narrativas y dándole nuevas maneras de representación.

MR: Ili funkcias el la antikva mito de la migrado de Aztlán de la “Meksikanoj” aŭ “Aztekoj” (ĝis tie, kie lokiĝas hodiaŭ Meksikurbo), la migrado kaj konstruado de la identeco-teritorio. La homoj de Aztlán [es], la Aztekoj, devis forlasi sian hejmon serĉonte la teron kiun promesis liaj dioj. Pro la ordonoj de la milit- kaj sun-dio, Huicilopoĉtli, ili komencis marŝadon ĝis renkonti aglon formanĝantan serpenton metitan sur figokakto, por fondi México-Tenochtitlán (Meksiko-Tenoĉtilan), la nunan Meksikurbon. Tio laŭ mi havas kulturan valoron translandliman kaj ankaŭ pri migrado. Per tio mi deziris konstrui pontojn inter tiu, kiu estas propra kaj tiu fremda, kaj tio kondukas al ikonografia miksaĵo de aztekaj signoj, sed idealigataj en la kvartala aŭ popola kulturo kaj reinterpretataj per la lumo de la nova kulturo de amaskonsumo. La popolaj konsumistaj elementoj kaj tiuj kiuj venas el la kultoj de la azteka imperio. Nomoj, komunaj personoj kaj markoj ĉeestantaj en nia kolektiva kulturo. Tiuj ekzercoj de proprigado kaj hibridado puŝis min ŝerĉi novajn signifojn de la ikonoj, reformulante liajn rakontojn kaj donante al ili novajn manierojn de figurado.

“Dualeco”. Lignogravaĵo 15 x 10 cm. Foto uzata kun permeso de la artista.

Oni povas trovi pli el lia verko ĉe lia konto Instagram.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.