Lukaŝenka aŭ Lukaŝenko? Kial anglalingvaj amaskomunikiloj malsame skribas la familinomon de la belorusa ŝtatestro?

 

Aro da titoloj el anglalingvaj amaskomunikiloj, montrantaj malsaman aliron de redakcioj al la familinomo de la ŝtatestro. Mapo de Belorusio laŭ regionoj, kreita de uzanto Golbez (CC BY-SA 3.0). Foto de Aleksandr Lukaŝenko fare de Sergej Serebro, “Popolaj novaĵoj de Vitebsko” (CC BY-SA 4.0). Kunmuntaĵo fare de Georgia Popplewell (CC BY 3.0).

Post la disputebla prezidenta baloto, okazinta la 9-an de aŭgusto, Belorusio estas centre de atento de la mondo kaj en amaskomunikiloj aperis malsamaj variantoj de la skribo de la familinomo de ties plurjara prezidento. Lukashenka aŭ Lukashenko: kiu estas ĝusta?

Respondo: ambaŭ variantoj estas ĝustaj. La nomo “Лукашенко” havas du malsamajn skribojn: beloruse – Аляксандр Лукашэнка, ruse – Александр Лукашенко. Do la angla transliterumo surbaze de la belorusa originalo aspektas kiel Alyaksandr Lukashenka, surbaze de la rusa versio – Aleksandr (Alexander) Lukashenko.

La rusa, same kiel la belorusa, havas oficialan statuson en la Respubliko Belorusio, kie la loĝantaro plejparte estas pli-malpli dulingva. Kvankam tiuj ĉi lingvoj estas parte reciproke kompreneblaj, ĉar ambaŭ apartenas al la orientslava lingvaro, ili tamen estas diferencaj. Hodiaŭ en la belorusa okazas ŝtataj solenaĵoj, ĝin parolas ŝtatoficistoj en la ministerioj, tra la tuta lando estas starigitaj vojsignoj kun surskriboj en tiu ĉi lingvo. Tamen en la ĉiutaga vivo la plejparto de loĝantoj de grandaj urboj plu parolas ruse, kaj en la lastaj jaroj la nombro de belorusparolantoj malkreskis, parte pro malkresko de la rolo de la belorusa lingvo en edukado [en].

Dum The Guardian, The New York Times [en] kaj BBC [en] uzas varianton surbaze de la rusa (Lukashenko), Radio Libereco [en], kiu elsendas ankaŭ beloruse, uzas la belorusan version (Lukashenka). Rimarkindas ke ni trovis artikolon en The New York Times el 2006 [en] kiu uzis la belorusan varianton.

Tia diferenco okazas ankaŭ rilate al la familia nomo de la estro de la opozicio: la angla versio de ŝia nomo aspektas kiel Sviatlana Tsikhanouvskaya, se preni kiel bazon la belorusan version Святлана Ціханоўская. Sed ĝi transformiĝas je SvetlanaTikhanovskaya se transskribi ĝin de la rusa varianto (Светлана Тихановская).

La ondo de la protestoj ruliĝis tra la tuta lando, do oni povas fari la saman demandon pri la nomoj de diversaj urboj. Ĉu laboristoj strikis en Grodno aŭ Hrodna? Ĉu protestantoj manifestaciis en Gomel aŭ Homyel? En alilingvaj amaskomunikiloj, belorusaj toponimoj foje estas skribataj malsame.

Eĉ pli komplikas la situacion la fakto, ke kvankam nun en la belorusa estas uzata la cirila alfabeto, ĝi havas ankaŭ tiun latinan – Łacinka, kiu estis uzata en la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj, kaj dum la nazia okupado de Belorusa SSR dum la Dua mondmilito. Alian varianton de la skribo – Taraŝkevica – uzas kelkaj belorusparolantoj loĝantaj eksterlande. Ĝi uzas preskaŭ la saman cirilan alfabeton, sed rifuzas kelkajn lingvajn reformojn, realigitajn en 1933.

Krome, ekde la 15-a jarcento, tatara islama malplimulto, loĝinta en grandprinclando Litovio, kies parto estis teritorio de la nuntempa Belorusio, skribis en la belorusa, uzante adaptitan formon de la araba skribo nomitan кітаб” [en] aŭ ارابیصا (“arabica“), poiomete perdante propran lingvon kaj alproprigante la belorusan, sed restante plu fidelaj al la islamo.

Tio povas memorigi al iuj legantoj la najbaran Ukrainion. Post la eventoj de 2014 kaj la sekvinta milito en la orienta parto de la lando, sur la paĝoj de internacia gazetaro aperadis ĉiam pli da informoj pri tiu ĉi ŝtato. Post akraj disputoj, kelkaj eldonaĵoj diris ke ili skribos la nomon de la ukraina ĉefurbo laŭe al la ukraina transliterumo – Kyiv, ne kiel antaŭe – Kiev. En Ukrainio milionoj da homoj, multaj el kiuj estas etnaj ukrainoj, flue parolas la rusan, sed tiu ĉi lingvo ne estas oficiala. Do la orientaj urboj Kharkiv kaj Luhansk estas tradicie skribataj en la ukraina varianto, ne en la rusa (Kharkov kaj Lugansk), kiel ilin nomus multaj loĝantoj.

La belorusa politika kaj sociolingvistika situacioj grave diferenciĝas de la ukraina. Sed tiuj problemoj plu konfuzas redaktorojn tra la mondo. En kelkaj germanaj eldonaĵoj, la landon oni plu nomas Weißrussland (laŭvorte: “Blanka Rusio”), ne Belarus kiel preferas lokanoj. En la rusia gazetaro la landon, malgraŭ protestoj de belorusoj, oni plu vaste nomas “Belarussija”.

Tiaj aferoj daŭre pensigos redaktorojn tra la mondo al kiu ili pravigu siajn agojn – ĉu al la ŝtata lingvopolitiko, al la lingva praktiko de la loĝantoj de la lando aŭ al eksterlandaj legantoj, kiuj ofte konas malproksimajn lokojn sub tute aliaj – foje arkaiĝintaj – nomoj? Respondi tiujn demandojn ne estas ĉiam facile. Sed kiam la atento de la mondo estas alkroĉita al nekonata lando, travidebleco iĝas la plej bona politiko, ebliganta al la legantoj kompreni la signifon de unusola litero.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.