Internaciaj konfliktoj koncernas ankaŭ nomojn: la kazo de Montara Karabaĥo

Foto de la montaro de Montara Karabaĥo. Wikipedia, foto de Sonashen, uzata laŭ licenco CC BY-SA 3.0 

La 27-an de septembro la du landoj situantaj en Suda Kaŭkazo, Azerbajĝano kaj Armenio, relanĉis armitan konflikton, kaŭzintan militajn kaj civilajn perdojn ĉe ambaŭ flankoj. La ĉefa kaŭzo de la konflikto estas la kontrolo super teritorio de enklavo nomata Montara Karabaĥo en Esperanto (Nagorno-Karabakh en la angla), kiun internacia juro konsideras parto de Azerbajĝano, sed kiu estas kontrolata de la memproklamitaj armenaj aŭtoritatoj ekde 1994.

La enklavo, kiu estas centro de konflikto nesolvita dum tri jardekoj, situas en montara areo, kiu dum jarcentoj estis enloĝata de miksita loĝantaro: plejparte de kristanaj armenoj kaj ŝijaistaj azeroj, sed ankaŭ de aliaj grupoj kiel rusoj, kurdoj kaj grekoj.

Same kiel en ĉiuj teritorioj enloĝataj de diversaj etnoj uzantaj malsamajn lingvojn, ĉi-kaze de azeroj parolantaj la tjurkan azeran lingvon kaj armenoj parolantaj la hindeŭropan armenan lingvon, geografiaj objektoj havas po pli ol unu nomon. Krome la areo venis sub kontrolon de diversaj koloniismaj imperioj, kiuj aldonis iliajn lingvojn en nomojn de teritoriaj unuoj, ĉi-kaze temas pri la persa, turka kaj rusa.

La nomo plej ofte uzata en la angla estas Nagorno-Karabakh, kio reprezentas miksaĵon de rusa, turka kaj persa elementoj. La unua parto, Nagorno- (ruse: Нагорно-) en la rusa signifas laŭvorte “surmonta” reference al geografia situo de la teritorio. Karabaĥo rilatas al du turkaj vortoj: kara kiu signifas nigra kaj bağ kiu signifas ĝardeno, sed la vorto mem devenas el la persa kaj estas vaste uzata en ĉiuj tjurkaj lingvoj.

La termino Montara Karabaĥo (angle: Nagorno-Karabakh) devenas de sovetia administra nomo — Aŭtonoma Provinco Montara Karabaĥo (ruse: Нагорно-Карабахская автономная область), kiu estis establita en 1923. Tiu ĉi administra unuo entenis parton de la regiono, nun konata en la rusa kiel Нагорный Карабах.

En Azerbajĝano, la plej vaste uzata por priskribi la teritorion termino estas skribata kiel Qarabağ. En la angla, ambaŭ terminoj estas uzataj por priskribi la loĝantaron kaj la lingvon: Azerbaijani kaj Azeri, sed Azerbaijani estas preferata kiel pli oficiala kaj respektinda.

En la armena, ekzistas du terminoj rilate tiun ĉi teritorion. La unua estas Ղարաբաղ, prononcebla kiel Gharabagh kaj referencanta al la sama historia nomo de la teritorio, kiu estas uzata en la azera. La dua estas Արցախ, kutime skribata en Esperanto kiel Arcaĥo kaj en la angla kiel Artsakh, kiu estas promociata de la memproklamita respubliko, de facto kontrolanta la teritorion politike kaj milite sub la nomo Respubliko Arcaĥo. La respubliko estas agnoskita sub tiu ĉi nomo de tri aliaj neagnoskitaj aŭ parte agnoskitaj teritorioj: Ĉednestrio, Sud-Osetio kaj Abĥazio. Armenio oficiale ne agnoskis ĝin, sed provizas politikan, ekonomian kaj militan subtenon al la aŭtoritatoj de Arcaĥo kaj deklaris, ke ĝi povus agnoski ĝin kaze de plua eskaliĝo.

Dueco de nomoj aplikeblas ankaŭ rilate la ĉefurbon de la teritorio, kiu nomiĝas Ստեփանակերտ en la armena (angle: Stepanakert; esperante: Stepanakerto). Tiu ĉi nomo estis aprobita en 1923 de sovetiaj aŭtoritatoj omaĝe al armena bolŝevika heroo Stepan Ŝaumjan. En la azera, la urbo estas konata kiel Xankəndi, kutime transskribata angle kiel Khankendi.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.