La meksikaj indiĝenaj artistoj kiuj defias kliŝojn kaj stereotipojn

Homoj de Malacateticpac, 2015, de la aŭtoro, Isela Xospa.

Mi nomiĝas Isela Xospa kaj estas sendependa ilustristo kaj redaktisto. La grafika projekto kiun mi prilaboras estas rezulto de persona vojiro por trovi manierojn aserti mian indiĝenan identecon en nuntempa kaj transnacia kunteksto. Malkovri kaj akcepti mian indiĝenan identecon donacis al mi ilojn por konstrui novajn eblecojn diskonigi internan mondon, profunde influitan de la indiĝena kulturo de la origina loĝantaro sude de Meksikurbo.

Nokto de la paperaj balonoj, 2019, fare de la aŭtoro, Isela Xospa.

Dum la Internacia Tago de Indiĝenaj Popoloj, la 9-an de aŭgusto 2020, mi decidis diskonigi la verkojn de junaj ilustristoj indiĝen-devenaj, kaj mi denove diskonigas ilin en ĉi tiu artikolo. Mi faris tion ĉar ekzistas malmultaj ilustristoj kiuj identigas sin kiel indiĝenoj. Alia kialo estas, ke kontraŭe al stereotipoj, gravas la publikigado de iliaj verkoj kiel provoko kiu defias la ideojn kaj kliŝojn pri indiĝenaj popoloj kaj iliaj prezentadoj.

Ni ne perdu tiujn ŝancojn kontesti la formojn kaj fasonojn uzatajn por prezenti indiĝenajn grupojn en ilustraĵoj. Tiujn ni konsideru kiel ŝancojn por ribeli kontraŭ trudoj de ne-indiĝenoj, sciigi pri niaj politikaj vidpunktoj, kaj disvastigi proponojn, atingojn kaj ideojn por kuraĝigi kreadon de novaj rakontoj kaj perceptoj, faritaj de kaj por indiĝenoj.

Por ni, la #Díadelospueblosindígenas [Tago de la Indiĝenaj Popoloj] celebras ne kliŝojn, kutimojn kaj ekzotaĵojn. Kontraŭe, ĝi agnosku la senĉesajn provojn forviŝi kaj engluti nin laŭ nacio-ŝtata projekto, kiu rezultis en la perdado de la lingvoj, teritorioj, vestaĵoj, scioj, sano kaj oportunaĵoj de indiĝenaj popoloj.

Ekde la malgrandaj lokoj kiuj inspiris nian kreemon, ĉu kun niaj politikaj vidpunktoj, ĉu kun la forta volo esprimiĝi vive kaj grafike, ni daŭre kreos rakontojn por infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj de indiĝenaj popoloj? Ni esperas, ke niaj rakontoj atingos, ŝanĝos kaj efikos sur la estontajn generaciojn de grafikaj rakontistoj kiuj revenas al la uzado kaj akceptado de sia kulturo.

El niaj kreemaj lokoj, ni kunhavigas al vi niajn grafikajn bibliotekojn.

Sociaj komunikiloj:
Xospatronik [es]
XospatronikNYC [es]
@EXospatronik [es]

Mitzy Juárez

Mitzy Juárez estas ilustristo kaj grafikisto el la indiĝena etno Chocholteco Ngiba, en Oaĥako, Suda Meksiko. Ŝi naskiĝis kaj kreskis en malgranda kaj fora urbo en la ebenaĵoj de la miŝteka regiono, en Oaĥako, kie troviĝas la plej belaj akvofontoj. La fontoj de inspiro por la ilustraĵoj de Mitzy estas la popolo, lingvo kaj tradicioj kun kiuj ŝi kreskis. Per ilustrado, ŝi trovis manieron konservi la sciojn kiujn ŝi heredis de sia komunumo – sciojn kiujn ŝi kunportas kien ajn ŝi iras.

La malgranda maizo estis forblovita ekde la bienoj de Milpa ĝis la urboj, trans maroj, riveroj, ebenaĵoj, veturvojoj kaj montoj! (Gabriel del Río) Tio estas Tchíxa, la malgranda maizo!

Sociaj komunikiloj:
Mitzy Juárez [es]
Mitzy Juárez [es]

David Canul – El pájaro Toj (La birdo ‘Toj’)

David Canul originas el la majaa regiono de Kampeĉo, en la Meksika Golfo. Lia laboro kiel profesia ilustristo varias inter nefikciaj libroj, poemoj, porinfanaj verkoj kaj eĉ ceramikaĵoj. Li ankaŭ organizas, mastrumas kaj disvastigas festivalojn pri porinfana kaj porjunula literaturoj en la duoninsulo Jukatano.

Fantazioj sur biciklo
Metodoj: grataĵo kaj cifereca kolorado

#scratch #pajarotojilustrador #drawing [desegnaĵo] #illustration [ilustraĵo] #illustratoroninstagram [ilustristo en Instagram] #illustragram #ilustracióninfantil [infandesegnaĵo] #lij #illustrationartists [ilustro-artistoj] #illustrationartist [ilustro-artisto] #illustrated [ilustrita] #librosparaniños [infanlibroj] #illustracion [ilustraĵo] #moreillustrations [pliaj ilustraĵoj] #illustrationnow [ilustraĵo nun] #theillustrationroom [la ilustra ĉambro] #illustrator [ilustristo] #illustratrice [ilustristino] #illustrationoftheday [ilustro de la tago] #illustratorsoninstagram [ilustristoj en Instagram]
#instaart #instaartist #instartists #xolo #childrensbooks [infanlibroj] #creativeart [kreema arto] #art_spotlight #artwork [artaĵo] #artistoninstagram [artistoj en Instagram] #art [arto]

Sociaj komunikiloj:
Pájaro Toj Ilustrador [es]
 El Pájaro Toj [es]

Griss Romero

La jaguaro ĉiam aperas en la verkoj de Griss Romero. Ĝi ankaŭ estas nomata “tekuani” aŭ “tiger“, kaj estas unu el la plej gravaj identecaj simboloj de la regiono Gerero. Griss inspiriĝas de la praulaj radikoj kaj kulturo de la naŭatla komunumo en San Luis Acatlán. Ŝia arto estas ilo por konsciigi pri la indiĝenaj popoloj de Gerero, Suda Meksiko, kaj disvastigi iliajn agrikulturajn sciojn kaj ritojn.

Nuntempe artverko de Griss Romero troviĝas en la virtuala arto-ekspozicio Poetics of Colour (Koloraj Poemoj), kaj baldaŭ ankaŭ aperos en la virtuala ekspozicio “FROM MY WINDOW (El mia fenestro), sopiroj de artisto en kvaranteno”.

Sociaj komunikiloj:
Griss Romero [es]
  Griss Romero [es]

Cuauhtémoc Wetzka

Cuauhtémoc Wetzka estas grafikisto kaj ilustristo kiu ekspoziciis verkojn en Argentino, Kolombio, Hispanio, Francio, Estonio, Pollando, Ĉinio, Kanado kaj Usono. Cuauhtémoc devenas de la naŭatla komunumo en Sierra de Zongolica, centra regiono de Verakruĉo, ĉe la atlantika marbordo de Meksiko. En 2015, li ricevis la unuan premion en la 25-a Katalogo por Infanaj kaj Junulaj Verkoj, de la Nacia Konsilio pri Kulturo kaj Arto de Meksiko. En la sama jaro, li ankaŭ estis finalisto en Arta Konkurso kaj Ekspozicio por Infanoj, de hispandevenaj artistoj, en Lasvegaso, Nevado, Usono.

Sociaj komunikiloj:
Behance: Cuauhtémoc Wetzka [es]
 Cuauhtémoc Wetzka [es]
 Wetzka Temo [es]

Gil Kupyum (Gilberto Delgado)

Gilberto Kupyum loĝas en Tlahuitoltepec Mixe, indiĝena komunumo nord-okcidente de Oaĥako, regiono de nebuloj kaj arbaroj. En lia laboro aperas temoj kiel la naturo, parola tradicio kaj muziko, pri kiuj li verkas en pluraj formoj, ekzemple, pentrado, serigrafio, gravuraĵo, litografio kaj ceramikaĵo. Lia vera nomo estas Gilberto Delgado, sed amikoj lin nomas Gil Kupyum aŭ Mish Kupyum, kio signifas “pegedo-knabo” en la lingvo ayuujk. Li identiĝas kun tiu birdo ĉar ligna ĉizado uzeblas en grafika fasonado.

Gilberto Kupyum ankaŭ laboras kun virinoj kaj junuloj el sia komunumo. Kune, ili faras sakojn, ĉemizojn, kajerojn, gravuraĵojn kaj aliajn produktojn kio servas kiel fonto de komunumaj laborpostenoj.

View this post on Instagram

#rompecabezas

A post shared by Gil Kupyum (@kupyum) on

Sociaj komunikiloj:
 Gil Kupyum [es]
Gilberto Kupyum [es]

Valentín Peralta

Valentín Peralta Betanzos apartenas al mazateka indiĝena grupo kaj naskiĝis en Eloxochitlán de Flores Magón, unu inter la 45 urboj en la kanjona regiono de Oaĥako.

Valentín konfesas ke li estas allogata de la nuntempa mondo kaj uzas novajn ideojn kaj materialojn en siaj aktualaj verkoj. Li apogas sin sur diverseco, ĉar li kredas, ke arto estas lingvo kaj esprimo de ĉiuj sensoj.

MARIA SABINA
Omaĝo al Maria Sabina, mazateka virino konata kiel “patrino de sanktaj fungoj”. Mi vere ŝatas fari ion tian… Kiam mi rememoras la montojn plenajn je vivo, la homojn ĉirkaŭe, la vizaĝojn kaj rigardojn… modlitajn el pasto.

#arteoaxaca [arto el Oaĥako] #modelingclay [modlopasto] #plastilina [modlopasto] #art [arto] #plasticine [modlopasto] #hechoamano [manfarita]

Sociaj komunikiloj:
 Valentín Peralta [es]
 Valentín Peralta [es]

Vics Gaspar

Victoria Gaspar Teodocio estas zapoteka virino kiu devenas de la komunumo San Melchor Betaza, en Oaĥako. Ŝi estas ilustristo kaj studis grafikan fasonadon ĉe la Meksika Nacia Aŭtonoma Universitato. Vics metas siajn ilustraĵojn en metiartaj kajeroj kaj serigrafiaĵoj sur pluraj materialoj, kaj ankaŭ ŝatas fari dokumentajn filmojn kaj foto-portretojn. En la arto de Vics, la virinoj estas la ĉefaj figuroj, kiuj esprimas siajn liberecon, pasion kaj amon. Ŝiaj ilustraĵoj estas omaĝo al ŝiaj patrino, avinoj kaj ĉiuj virinoj kiuj efikis sur ŝian vivon. Vics partoprenas en la grupo Dill Yel Nbán, kiu disvastigas la zapotekan lingvon.

Muzikistinoj el la urboj San Melchor Betaza kaj Villa Hidalgo Yalálag, en la norda montaro de Oaĥako. La muziko de la montoj estas identeco, heredaĵo, kanto, lumo, forto, feliĉo, saĝo, memoro, danco – tio estas historio brodita sur huipil [Ndlr: tradicia virina vestaĵo en Centra Ameriko, ĉefe en Meksiko kaj Gvatemalo], kun floroj kiuj ĉiam floros en la komunumo.

#ilustracional [ilustre] #illustration [ilustraĵo] #ilustración [ilustraĵo] #ilustradoresmexicanos [Meksikaj ilustristoj]  #artistasmexicanas [Meksikaj artistinoj] #artistasmexicanos [Meksikaj artistoj]

Sociaj komunikiloj:
Vics Gaspar [es]
Vics Gaspar [es]

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.