Tiu ĉi taktboksista budhisma monaĥo el Japanio muzikas por “redukti suferon”

Japan's Beatboxing Monk

Yogetsu Akasaka. Ekrankopio de lia jutuba kanalo.

Japana monaĥo, kiu “faras muzikon por redukti timon kaj suferon”, estas rekompencita per milionoj da aŭskultantoj. Yogetsu Akasaka [ja], 37-jaraĝa Zen-budhana monaĥo, uzas buklostacion por kombini kaj kovri taktbokson kun budhana ĉantado, kaj poste alŝutas la filmetojn al YouTube. Lia plej populara filmeto, “Heart Sutra Live Looping Remix” [ja], havas ĝis nun du milionojn da vidoj.

La moderna interpretado de la Kora Sutro (般若 心 経) fare de Akasaka, historie unu el la plej konataj kaj popularaj sutroj, fulme disvastiĝis en YouTube en majo 2020. La budhisma monaĥo kombinas taktboksajn buklojn kaj taktojn kantante diversajn tradiciajn budhismajn sutrojn [eo], aŭ skribaĵon, en sia jutuba kanalo [ja]. La celo, diras Akasaka, estas helpi redukti suferon.

Mi faras “muzikon por malpli da timo”
Mi kantas por “malpli da suferado”

Por ke ĉiuj estaĵoj estu feliĉaj.

Plena filmo https://t.co/0Vde5Xgxhf#beatbox #handpan #loopstation pic.twitter.com/mIdYJRUAQ5

Antaŭ iĝi monaĥo, Akasaka vivis eksterlande kiel stratmuzikisto. En 2009, Akasaka komencis kombini taktboksadon kun voĉaj tavoloj kaj de tiam aldonis budhisman ĉantadon al sia repertuaro.

Akasaka, kiu nun loĝas en Tokio, fariĝis Zen-budhisma monaĥo en 2015, sekvante la paŝojn de sia patro, kiu nun estras templon en la kampara gubernio Iwate.

Kiel Akasaka diris al Vice:

Usually in Japan, people become monks because their family lives in a temple. But for my father, he was just a normal person who decided to become a monk. […] I was inspired, and decided I wanted to succeed in my father’s current role as an abbot in a temple in the Iwate Prefecture.

Kutime en Japanio homoj monaĥiĝas ĉar ilia familio loĝas en templo. Sed rilate al mia patro, li estis nur normala homo, kiu decidis fariĝi monaĥo. […] Li inspiris min kaj mi decidis, ke mi volis sukcesi en la nuna rolo de mia patro kiel abato en templo en la gubernio Iwate.

Eĉ antaŭ ol lia versio de la Kora Sutro fulmrapide disvastiĝis, la muziko de Akasaka kaptis atenon en Japanio. Ĝi aperis [ja] ĉe la Techno Hosho [ja] 2019, koncerto okazinta kiel parto de la pli granda ĉiujara evento Chokaigi, kiu kombinas budhismajn ritojn, tekno-muzikon kaj projekcion.

Akasaka ne estas la sola interpretisto, kiu miksas budhismon kun nuntempa muziko. Ĉi tie, ĉe la evento Techno Hosho en 2018, prezentisto, kiu nomiĝas Gya, miksas teknon kaj trancan muzikon kun budhisma ĉantado:

Uzanto alŝutis filmeton pri projekcia mapado ĉe Techno Hosho (en aprilo 2018).

Projekcia mapado de #Gya. Kanto: “Sanbutsu” (“laŭdo honoranta Budaon”)

La “Heart Sutra Live Looping Remix” [ja] de Yogetsu Akasaka kaj aliaj kantoj spekteblas ĉe YouTube.

Yogetsu Akasaka gastigas aktivan Tviter-konton, kaj lia muziko troviĝas en YouTube [ja], Spotify [eo] kaj aliaj retaj servoj.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.