Bangladeŝo klopodas revivigi la produktadon de muslino, legenda teksaĵo

A woman in Bengal region of the Indian subcontinent, clad in fine Bengali muslin, 18th century, painted by Francesco Renaldi. Image via Wikipedia. Public Domain.

Virino en la bengala regiono de la Hinda subkontinento, vestita en fajna bengala muslino (la 18-a jarcento). Pentraĵo de Francesco Renaldi. Bildo el Vikipedio. Publika posedaĵo.

Muslino, la fajna manfarita kotono, kiu originis el Dako, la ĉefurbo de Bangladeŝo, nun estas preparata por revivigo.

La teksaĵo, produktita surbaze de varianto de la kotonarbo, kreskanta nur en la areo sude de Dako, havas longan historion. Produktita ekde antaŭkolonia tempo kaj speciale favorita de la Mogola kortego, ĝi estis importata al Eŭropo dum plejparto de la 17-a kaj komenco de la 18-a jarcentoj kaj estis aprezata pro sia fajna kvalito. La bengala muslina industrio tamen estis finfine subpremita de la britaj koloniaj regantoj favore al maŝinŝpinitaj britaj teksaĵoj kaj ambaŭ la tipo de kotono kaj la konoj pri ĝia plektado kaj komplikaj teknikoj uzitaj por produkti la delikatan teksaĵon poiomete malaperis.

Bangladeŝo prezentis peton pri geografia indikado (GI) de muslino, nomado kiu povus protekti ĝin kiel unikan produkton de la lando. Tio sekvis kelkajn klopodojn dum la lasta jardeko revivigi la originalan permanan muslinan produktadon. En oktobro 2014 ĉefministro Sheikh Hasina ordonis al oficialuloj en la Ministerio pri Tekstilo prilabori la revivigon de muslino kaj la registaro lanĉis projekton “Restarigo de la teknologio de farado de muslinaj vestoj por kreado de ora ŝpinaĵo kaj revivigo de muslina produktado“, en kiu estis engaĝitaj kelkaj bangladeŝaj esploristoj.

Vesto kiel “la leĝeraj vaporoj de mateniĝo”

Muslino (ankaŭ konata en Bangladeŝo kiel mulmul) estis manfarita el fajnegaj manŝpinitaj kotonaj ŝpinaĵoj. La teksturo estis tiom fajna, ke la korpo de la vestita persono estis videbla tra ĝi; iuj variaĵoj de muslino estis tiom maldikaj kaj fajnaj, ke tuta muslina sario farita el tia teksaĵo povis enspaciĝi je unusola alumeta skatolo.

Yuan Chwang, ĉina budhisma monaĥo kaj vojaĝanto, trovis la teksaĵon kiam li vizitis Baraton en 629 kaj skribis: “La vesto estas kiel la leĝeraj vaporoj de mateniĝo”.

En Fejsbuko Tareq Aziz skribas pri la famo kaj la degrado de la manfarita muslina teksaĵo en Dako, la ĉefurbo de Bangladeŝo:

১৭৬৩ সালের জুন মাসের কথা। বাংলা থেকে রওয়ানা হয়ে এ বন্দর সে বন্দর পার হয়ে “দ্যা ফক্স” নামের জাহাজ পৌঁছেছে বিলাতে। ইউরোপের বিভিন্ন বাজারে বিক্রির জন্য জাহাজটি নিয়ে এসেছে নানান পণ্য যার মধ্যে একটা বড় অংশ জুড়ে রয়েছে হরেক রকম বস্ত্র। আর এই হরেক রকম বস্ত্রের সিংহভাগ জুড়ে আছে মলমল নামের একপ্রকার বস্ত্র। [..] ঢাকার সুপ্রসিদ্ধ মসলিন কারিগরদের অন্যতম শ্রেষ্ঠ সৃষ্টি এই মলমল। [..] পুরো ১৮ শতক জুড়েই এরকম শত সহস্র জাহাজ বাংলা থেকে নিয়ে গেছে সে সময়ের হিসাবে লক্ষ লক্ষ টাকার মসলিন।

১৮ শতকের দ্বিতীয়ার্ধে মসলিনের বিক্রি মুঘল সাম্রাজ্যে প্রায় শূণ্যের কোঠায় এসে ঠেকলেও ইউরোপের বাজারে তখনো টিকে ছিল। কিন্তু দুর্ভাগ্যজনক হল, ১৭৮০ তে বিলাতের শিল্প বিপ্লব মসলিন তাঁতীদের ঐ শেষ আশ্রয়টাও ধ্বংস করে দেয়।

বিলাতে ঢাকা থেকে আমদানিকৃত মসলিনের উপর তারা শতকরা ৭০-৮০ভাগ কর বসাল। [..] পত্রপত্রিকায় চললো মসলিন নিয়ে নানান অপপ্রচার, মসলিনকে হেয় করে ছাপাতে লাগল নানা রকম ক্যারিকেচার। শুধু তাই নয়, কথিত আছে, দেশীয় তাঁতীরা যাতে মসলিন বোনার কৌশল পরবর্তী প্রজন্মকে শেখাতে না পারে সেজন্য তাদের হাতের আঙুলও কেটে ফেলেছিল স্থানীয় ইংরেজ বনিকরা।

এভাবে ইংরেজ কুটকৌশল আর অত্যাচারের শিকার হয়ে ১৯ শতকের মাঝামাঝিতে পুরোপুরিই বিলুপ্ত হয়ে যায় ঢাকার মসলিনশিল্প।

Tio okazis en junio de 1763. Brita ŝipo nomita “La Vulpo” [the Fox] eliris el Bengalio kaj venis al Anglio. La ŝipo portis vastan gamon de produktoj por vendado en diversaj merkatoj de Eŭropo, inkluzive vastan gamon de diversaj teksaĵoj. Kaj la granda parto de tiuj vestoj apartenis al speco de vestoj nomita muslino (mulmul). […] Tiu teksaĵo estis unu el la plej bonaj kreaĵoj de la famaj muslinaj metiistoj el Dako. […] Dum la 18-a jarcento centoj da tiaj ŝipoj transportis el Bengalio muslinon valorantan milionojn da hindiaj rupioj.

En la dua duono de la 18-a jarcento la vendado de muslino en la Mogola imperio malkreskis, sed la eŭropa merkato plu prosperis. Malfeliĉe la industria revolucio en Britio en 1780 detruis ĉiujn esperojn de la muslinaj teksistoj.

Anglio trudis 60-70% doganimposton je muslino importita el Dako. […] Okazis multe da propagando rilate muslinon kaj diversaj karikaturoj estis printitaj en la novaĵgazetoj, insultante muslinon. Krom tio, oni diris ke la lokaj anglaj negocistoj ankaŭ fortranĉis la fingrojn de la metiistoj por ke tiuj originaj teksistoj ne povu instrui al la sekva generacio teksadon de muslino.

Pro tio la muslina industrio en Dako komencis estingiĝi meze de la 19-a jarcento danke al la britaj koloniaj regantoj.

Nun la vorto “muslino” referencas al preskaŭ iu ajn malpeza, travidebla kotona teksaĵo. Ili estas kutime maŝinfaritaj kaj uzataj por diversaj celoj kiel farado de gazo kaj en la Hinda subkontinento por farado de vestoj kiel sarioj.

La serĉado de perditaj konoj

Bangladeŝanoj scias pri la originala kaj legenda muslino el lernolibroj kaj historiaj tekstoj kaj eble ankaŭ danke al eksponado de muslinaj produktoj en la Bangladeŝa Nacia Muzeo. Konoj pri ambaŭ aferoj — la variaĵo de kotona planto kaj la antikva tekniko uzita por fari aŭtentikan muslinon — tamen estis grandparte perditaj, do la teksaĵo ne plu povis esti produktata.

En 2014 eta teamo ligita al Drik Picture Library [Bilda Biblioteko Drik], neprofitcela organizaĵo el Dako, gvidata de internacie agnoskita fotisto Shahidul Alam, aktive esploris la originojn de muslino kun asisto de kuratoroj, teksistoj kaj metiistoj. Tiu esplorado kulminis en la eldonado de la libro Muslin: Our Story [Muslino: Nia historio] kaj la aranĝo de la unua Muslina Festivalo la 6-an de februaro 2016. La festivalo prezentis la historion de la vestoj kaj proponis metian instruadon kaj filmprezentadojn, kaj inspiris renoviĝintan interesiĝon pri la revivigo de la legenda teksaĵo.

La unua defio estis trovi la ĝustan specimenon de muslino; la dua estis trovi la ĝustan ŝpinaĵon. La teamo de la registara projekto publikigis anoncojn en novaĵgazetoj, serĉante specimenojn de malnova muslino el bangladeŝaj muzeoj kaj kolektoj, sed tiuj ricevitaj ne estis originala kaj tradicia muslino. Kvarmembra teamo vojaĝis al Londono en 2017 por kolekti sariojn, teksitajn en 1710, el la Muzeo Viktoria kaj Alberto.

Sepmembra skipo subestre de la prezidanto de la Bangladeŝa Manteksaĵa Organizaĵo tamen lanĉis mision por esplori pri la ŝpinaĵo, kiu estis tradicie uzata por teksi muslinon, laŭ raporto, publikigita en la populara ĉiutaga ĵurnalo Prothom Alo.

La serĉado de la originala planto

Sveda botanikisto Carolus Linnaeus notis en sia libro Species Plantarum (1753) ke la variaĵo de kotono uzita por fari muslinon estis phuti karpas, variaĵo de Gossypium arboreum.

La esploristoj diskonigis desegnaĵon de la planto phuti karpas tra naciaj taggazetoj kaj novaĵgazetoj, esperante trovi koincidojn. Ili ankaŭ kolektis aliajn variaĵojn de kotono el kelkaj areoj en la lando por testi, ĉu iu el ili koincidas kun la kotono de la sario el la Muzeo Viktoria kaj Alberto. La teamo trovis iun sufiĉe proksiman al ĝi kaj kultivis la planton en la kampoj de la botanika departemento de la Universitato Rajshahi.

Ili ankaŭ trovis du teksistojn kun praulaj konoj, kiuj povis teksi muslinajn sariojn sekvante dezajnon de la sario el 1710. Ili produktis ses unuajn ekzemplerojn  de sarioj; la kosto de ĉiu longa peco de teksaĵo estis proksimume 360 000 barataj rupioj (4 245 usonaj dolaroj).

Retumanto Kaniz Binte Zaman jubilis, aŭdinte la novaĵon:

#Muslino renaskiĝis. Dankon al la ĉefsciencisto #MonzurHossain kaj al liaj kolegoj-sciencistoj, kiuj per pena laboro revenigis muslinon. Ĝi estas agnoskita kiel la kvara GI-produkto el Bangladeŝo. Revenigo de muslino estis obstina deziro de la honorinda ĉefministro Sheikh Hasina ekde 2014. pic.twitter.com/yGsFD6JBvT

— ????? ℬℯ??ℯ ????? (@KanizBenteZaman) La 31-an de decembro 2020

Esploristo Ataur Rahman Kollol pepis:

Post 170 jaroj la sciencistoj kaj esploristoj sukcesis renaskigi la muslinon el Dako. Muslino estas ne nur speco de teksaĵo por la bengaloj, sed ankaŭ parto de la riĉa heredaĵo, kiu estis dum longa tempo perdita en la manoj de brita ekspluatado. pic.twitter.com/yfbaotRIHA

— Ataur rahman kollol (@MAR_kollol) La 2-an de januaro 2021

Muslina teksaĵo farita el la originala tipo de kotono devos iĝi komerce alirebla dum la sekvaj du jaroj.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.