Fejsbuko forigis ukrainajn porregistarajn kaj opoziciajn retojn pro “kunordigita neaŭtentika konduto”

facebook_ukraine_cib

Fejsbuko trovis kunordigitajn influo-kampanjojn, ligitajn al ukrainaj porregistaraj kaj opoziciaj politikistoj. Bildo de Pete Linforth el Pixabay.

En raporto afiŝita la 6-an de majo Fejsbuko diris ke ĝi forigis du retojn de kontoj, kiuj celis ukrainajn uzantojn pro “kunordigita neaŭtentika konduto” – termino, kiun la platformo uzas por kontoj kreitaj por partopreno en kunordigita manipulado de publika opinio aŭ por disvastigo de misinformoj. Kaj kio estas la scivoliga parto de la afero? Unu el la grupoj havis rilatojn kun la partio reganta en Ukrainio Sluha Narodu (Servisto de la Popolo).

Cifereca influo iĝas dominanta

Ukrainio ne estas novulo en manipulado de sociaj retoj: botoj, verkado de partiecaj menditaj komentoj kvazaŭ tiuj de senpartiaj uzantoj, kunordigita blokado de kontoj kaj falsaj kontoj ĉeestas en ĝia interreta medio. Kvankam oni diras ke la plej suspektinda agado originas de eksterlande (enketado de Global Voices trovis botajn kontojn kaj falsajn retejojn ligitajn al Rusio), la enlandaj politikaj ludantoj ankaŭ ĉiam pli konkurencas pri interreta influo.

Laŭ raporto afiŝita en 2019 pri la antaŭtempa parlamenta baloto en Ukrainio kaj verkita de OPORA, reto monitoranta civilajn rajtojn kaj balotojn, interreta politika reklamo estis uzata de ĉiuj politikaj partioj, kiuj sume elspezis tiucele ĉirkaŭ 1,8 milionojn da dolaroj por reklamo en Fejsbuko. Kvankam ukraina balota leĝaro ne reguligas la interretan politikan reklamon, tiuj ĉi materialoj subiĝas al specifaj reguloj de Fejsbuko kaj estas oficiale stokitaj en la Librejo de Politika Reklamo de tiu ĉi platformo. Tio ebligis al esploristoj de OPORA analizi la reklamon kaj taksi la elspezojn de la partio por interreta PR.

Krom politika reklamo, tamen ekspertoj sugestas ke la ukraina politika socimedia spaco estas plena je “nigra PR” kaj emocie ŝarĝitaj orkestritaj komento-kampanjoj. Identigi ilin estas sufiĉe komplika afero, ĉar ili ne subiĝas al la samaj postuloj pri travidebleco kiel kutima politika reklamo. Pro tio oficiala rimarko fare de Fejsbuko kaj aliaj platformoj pri tiaj aktivadoj estas grava.

Kion forigis Fejsbuko?

En sia raporto Fejsbuko indikis ke ĝi forigis du malsamajn retojn de kontoj, kiuj partoprenis en kunordigita neaŭtentika konduto. La unua konsistis el “105 Fejsbuk-kontoj, 24 paĝoj kaj kvin Instagram-kontoj, kiuj originis el Ukrainio kaj celis ĝin”. Fejsbuko diris ke la suspektinda aktivado altiris ĝian atenton dum enketado de Bukvi, sendependa novaĵretejo en Ukrainio.

La homoj kiuj gvidis la reton kombinis falsajn kaj aŭtentikajn kontojn por kundividi miksaĵon de laŭleĝaj novaĵoj kaj sian propran enhavon kun siaj 23 000 abonantoj kaj ankaŭ administris paĝojn, kiuj aspektis kiel novaĵpaĝoj por liveri vizitantojn al retejoj prezentitaj kiel laŭleĝaj amaskomunikiloj. Kvankam la homoj malantaŭ tiu ĉi aktivado klopodis kaŝi siajn identecojn kaj la kunordigitecon de agado, enketado de Fejsbuko trovis ligojn al personoj asociitaj kun Sluha Narodu (Servisto de la Popolo), la reganta politika partio en Ukrainio, de kiu elektiĝis prezidanto Zelenskij kaj kies nomo spegulas la televidserion kiu lin famigis.

The people behind this activity posted in Ukrainian and Russian about news and other topics like corruption; politics; automotive industry; satiric content about COVID-19; supportive commentary about the Sluha Narodu party and the current Ukrainian government; and criticism of opposition parties and politicians including former president Poroshenko and the mayor of Kyiv, Vitali Klitschko.

La homoj malantaŭ tiu ĉi aktivado afiŝis en la ukraina kaj rusa pri novaĵoj kaj aliaj temoj kiel korupto; politiko; aŭtomobila industrio; satira enhavo pri KOVIM-19; subtenaj komentoj pri Sluha Narodu kaj la nuna ukraina registaro; kaj kritiko de opoziciaj partioj kaj politikistoj, inkluzive eks-prezidanton Poroŝenko kaj la urbestron de Kievo Vitalij Kliĉko.

facebook ukraine sluha narodu

Ekzemplo de enhavo kundividita de la konta reto ligita al la ukraina partio Sluha Narodu. Bildo: materialoj por gazetaro prezentitaj de Fejsbuko.

Alia rimarkinde pli granda grupo de kontoj estis identigita kaj forigita de Fejsbuko laŭ sugesto de FBI. Sume 447 Fejsbuk-kontoj, 363 paĝoj, 35 grupoj (sekvitaj de 2,37 milionoj da homoj) kaj 29 Instagram-kontoj (kun malpli ol 30 000 sekvantoj) kiuj originis el Ukrainio kaj celis ĝin estis forigitaj. La kontoj ankaŭ elspezis ĉirkaŭ 0,5 milionon da dolaroj por reklamo ĉe Fejsbuko promocianta iliajn afiŝojn.

Enketado de Fejsbuko atribuis tiun ĉi reton al “entoj kaj personoj kontraŭ kiuj ekde januaro 2021 validas sankcioj de la Usona Departemento de la Trezorejo” — temas pri la politikistoj Andrij Derkaĉ kaj Petro Ĵuravel, pri amaskomunikilaj kompanioj ligitaj al la trafita de la sankcioj Begemot Media, kaj pri politikaj konsilantoj asociitaj kun du aliaj politikistoj: Volodimir Grojsman kaj Oleg Kuliniĉ.

Dum Derkaĉ kaj aliaj estis trafitaj de sankcioj pro supozita enmiksiĝo je usona baloto, ilia aktivado ĉe Fejsbuko ĉi-foje estas fokusita sole je ukraina uzantaro kaj temoj kaj estis parto de pli larĝa “operaco de falsa influo” involvinta diversajn socimediajn platformojn kaj retejojn.

They built a ready-made network of seemingly independent media websites and social media assets that worked to promote content favorable to the three politicians and their political groups, while also engaging in similar behavior in support of other political actors across the entire political spectrum, likely for hire. This included competing political parties in Ukraine. The operation posted consistently anti-Russia content.

Ili konstruas pretan reton de ŝajne sendependaj retejoj kaj socimediaj resursoj kiu laboras por promocii enhavon favoran al la tri politikistoj kaj iliaj politikaj grupoj, dume ankaŭ partoprenante en simila konduto subtene al aliaj politikaj agantoj tra la tuta politika spektro, plej verŝajne laŭmende. Tio inkluzivas konkurantajn politikajn partiojn en Ukrainio. La operaco sinsekve afiŝis kontraŭ-rusian enhavon.

Du strangaj aferoj je tiu ĉi operaco. Unue strukturo. Tri teamoj, ĉiu ligita al malsama politikisto, sed ĉiuj laborantaj kune por misgvidi homojn. Ili promociis ne nur “siajn” politikistojn, sed ankaŭ aliajn, eĉ konkurantajn.

La alia stranga afero estis ĝia kontraŭ-rusia enhavo.

Sinsekva tamburado de artikoloj kaj memeoj — plejparto de ili kopiitaj de aliaj lokoj, kiel tiu ĉi kopio de @bobscartoons. pic.twitter.com/rYOM770Vxf

Ben Nimmo, gvidanto de Enketado de Minacoj forme de Influo-Operacoj ĉe Fejsbuko, rimarkigis en la raporto ke Ukrainio estas “inter la ĉefaj resursoj” de kunordigita neaŭtentika aktivado, kiun la platformo identigis kaj forigis en lastaj jaroj kaj ke “la granda plimulto de mensogaj kampanjoj” celis lokan uzantaron. Nimmo opinias ke tio sendas signalon pri maltrankviliga evoluo de “la kreskanta industrio de tio, kion ni nomas laŭmendaj influo-kampanjoj, kiuj proponas amaskomunikilajn kaj socimediajn servojn, involvante neaŭtentikajn aktivadojn kaj mensogajn troigojn tra Interreto”.

Samtempe Nimmo diris ke Fejsbuko rekonas la rolon de neregistaraj organizaĵoj kaj sendependaj enket-raportistoj en Ukrainio, “kiuj daŭrigas malkovradon kaj raportadon de tiuj mensogaj kampanjoj” kaj sugestis ke estus bone pritaksi la influon de tiuj ĉi publikaj enmiksiĝoj kaj scii, ĉu tiuj influo-kampanjoj sukcesis aŭ fiaskis.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.