Nova raporto detalas krudajn rompojn de humanitara juro dum la Dua Milito en Montara Karabaĥo

Ekrankopio. Nova raporto “Kiam bruletaĵoj transformiĝis je flamoj”, https://www.iphronline.org/wp-content/uploads/2021/06/NK_final_report_2021.pdf

Tiu ĉi artikolo unuafoje estis publikigita ĉe OC Media. Redaktita versio estas republikigita ĉi tie surbaze de interkonsento pri partnereco pri enhavo.

Nova raporto publikigita de la Internacia Partnereco por Homaj Rajtoj (IMPHR) kaj Truth Hounds (angle: Ĉashundoj de Vero) detalas enormajn rompojn de internacia humanitara juro fare de armenaj kaj azeraj trupoj dum la Dua Milito en Montara Karabaĥo. La rompoj inkluzivas interalie kontraŭleĝan bombadon, eksterjusticajn murdojn kaj torturojn.

La ampleksa raporto de pli ol 100 paĝoj enhavas sendepende konfirmitajn 46 bombadojn de civiluloj kaj civila infrastrukturo. Ĝi atestas ke 32 el tiuj ĉi incidentoj estas kvalifikataj kiel “sendistingaj kaj/aŭ neproporciaj atakoj kontraŭ civiluloj” kaj rompas internacian humanitaran juron.

Ĝi ankaŭ detaligas sep eksterjusticajn ekzekutojn, almenaŭ unu perfortan malaperigon fare de azeraj trupoj, la morton de unu civilulo en azera kaptiteco “kiel rezulto de la kondiĉoj de lia deteno” kaj tion, kio aspektas kiel du eksterjusticaj ekzekutoj de vunditaj azeraj soldatoj fare de armenaj trupoj.

IMPHR estas sendependa neregistara organizaĵo, kiu havas sidejon en Bruselo kaj okupiĝas pri homaj rajtoj. Truth Hounds estas organizaĵo kiu havas sidejon en Kievo kaj okupiĝas pri homaj rajtoj, dokumentante militkrimojn kaj krimojn kontraŭ homaro dum militoj.

Kontraŭleĝa bombado fare de azeraj trupoj

Laŭ la raporto, azeraj trupoj uzis “esence sendistingajn armilojn, inkluzive grapolbombojn” kaj plenumis “sendistingajn kaj neproporciajn bombadojn” en Montara Karabaĥo, inkluzive en la urboj Stepanakerto (Ĥankandi), Martakerto (Agdere) kaj Martuni (Ĥoĝavend).

La enketitaj atakoj kaŭzis 20 mortojn de civiluloj kaj “multajn vundojn kaj grandskalajn detruojn de civilaj domoj, vendejoj kaj de alia infrastrukturo”.

En Stepanakerto, la ĉefurbo de Montara Karabaĥo, enketado de IMPHR kaj Truth Hounds trovis, ke tie haveblis nur unu “potenciala milita celo”, konstruaĵo kiu “servas kiel sidejo de la civila kaj milita administracio” de Montara Karabaĥo. Atakoj uzantaj “esence sendistingajn armilojn” kontraŭ infrastrukturo de civiluloj kaj militistoj, ekzemple kontraŭ la Stepanakerta elektra substacio kaj telekomunikaj ekipaĵoj, estis konsiderataj kiel “neproporciaj rilate la potencialan militan avantaĝon atingeblan danke al ili” kaj kaŭzis “enorman damaĝon de civiluloj kaj grandegan damaĝon de civila infrastrukturo”.

Aldone la enketado trovis ke se ne estus “multe da bombŝirmejoj” en Stepanakerto, “povus esti oble pli da civilulaj perdoj”.

En Martakerto la raporto notis ke nur unu laŭleĝe milita celo, armea bazejo, estis lokita en la urbo kaj “ĝi estis forte damaĝita kaj preskaŭ forlasita post la unua semajno de la konflikto”. Kiel rezulto, atakoj kontraŭ la urbo “uzantaj esence sendistingan sengvidan artilerion kaj aerbombojn” inter septembro kaj oktobro ne povus esti pravigitaj de internacia humanitara juro.

En Martuni enketistoj trovis ke dum plejparto de la milito la “plej proksima laŭleĝa milita celo” estis proksimume 1 km for de la urbolimo kaj ke mankis celoj en Martuni mem ĝis la lastaj tagoj de la konflikto — kiam Martuni iĝis parto de la frontlinio kaj “armenaj/de Montara Karabaĥo trupoj eniris ĝin”.

Kiel rezulto, la raporto asertas, ripetaj sengvidaj artileriaj atakoj kontraŭ Martuni/Ĥoĝavend fine de septembro kaj en oktobro 2020 estis “sendistingaj” kaj konsistigis rompon de internacia humanitara juro.

Kontraŭleĝa bombado fare de armenaj trupoj

IMPHR  kaj Truth Hounds konfirmis ankaŭ 13 atakojn kontraŭ azeraj civiluloj fare de armenaj trupoj dum la milito, kio kaŭzis 80 mortojn de civiluloj. Laŭ la raporto, naŭ el la incidentoj estis “sendistingaj kaj/aŭ neproporciaj atakoj”, kiuj rompis la internacian humanitaran juron. La raporto konfirmis atakojn interalie en la urboj Ganĝa, Barda kaj Terter.

En Ganĝa la enketistoj konfirmis tri apartajn atakojn kontraŭ la urbo, du el kiuj inkludis la uzadon de misiloj SCUD [Ndlt: SCUD estas la nomo el la NATO-klasifiko; la origina nomo estas R-17 “Elbrus”]. La atakoj mortigis civilulojn, detruis domojn kaj, laŭ enketistoj, estis “ekstrema rompo” de la internacia humanitara juro. Enketistoj trovis ke en ĉiuj tri kazoj ne haveblis laŭleĝaj militaj celoj en la trafitaj areoj. La sola laŭleĝa milita celo, la urba flughaveno de Ganĝa, situis “ekster la urba areo trafita de la atakoj”. Pliaj pruvoj kolektitaj de enketistoj montras ke unu el la atakoj kontraŭ Ganĝa estis lanĉita de la municipo Vardenis en Respubliko Armenio.

La enketistoj konfirmis ankaŭ grapolbombojn kaj split-eksplodilajn raketkapojn, uzitajn de armenaj trupoj la 28-an de oktobro en la urbo Barda. La atako mortigis 24 civilulojn — la plej alta civilula perdo en unu tago dum la tuta konflikto. Laŭ la enketistoj, “mankis apude militaj celoj kaj neniuj militaj perdoj aŭ damaĝoj estis raportitaj”.

En la urbo Terter kaj ĝiaj ĉirkaŭaj vilaĝoj la raporto konfirmis “civilulajn mortojn, multajn civilulajn vundojn kaj la kompletan aŭ partan detruon de civilulaj domoj, vendejoj kaj lernejo” kiel rezulton de “daŭra pafado” de armenaj trupoj. Laŭ la enketistoj, “mankis laŭleĝaj militaj objektoj, lokitaj en la areoj trafitaj de la atakoj”.

Eksterjusticaj murdoj

La enketado de IMPHR  kaj Truth Hounds dokumentis la nombron de rompoj de la internacia humanitara juro fare de azeraj trupoj, inkluzive la ekzekuton de tri kaptitaj armenaj batalantoj, la murdon de tri armenaj civiluloj kaj “perfortan malaperigon de du aliaj armenaj civiluloj”. Aldone unu armena civilulo mortis en azera kaptiteco “kiel rezulto de la kondiĉoj de sia deteno”. La eksterjusticaj murdoj de militkaptitoj kaj civiluloj estis dokumentitaj per video kaj aspektas kiel plenumitaj de la taĉmento de Specialaj Azeraj Maristaj Fortoj.

Laŭ la raporto, la murdoj ne havis “pravigojn” en la internacia humanitara juro kaj estas “grava rompo” de la rajto je vivo. La enketistoj trovis neniujn indikojn ke enketadoj de tiuj ĉi incidentoj “se tiuj entute okazis, estis sendependaj, rapidaj, publikaj kaj efikaj aŭ rezultis je iu ajn kriminala persekuto”.

La enketado vidis ankaŭ “nekonfirmitajn atestojn” de du ekzekutoj de vunditaj azeraj soldatoj fare de armenaj trupoj. Se tiuj murdoj estus konfirmitaj, ili estus rompo de la internacia humanitara juro. La armena registaro sin devigis laŭ la internacia humanitara juro “plenumi sendependajn, rapidajn, publikajn kaj efikajn” enketadojn de tiuj ĉi incidentoj, sed ĝis nun “mankis indikoj ke la registaro de Armenio plenumis tiujn ĉi sindevigojn”.

Aliaj rompoj de humanitara juro

IMPHR  kaj Truth Hounds dokumentis vaste uzitajn torturojn de armenaj militkaptitoj fare de azeroj, same kiel tri kazojn de “malbona traktado kaj perforto kontraŭ armenaj civiluloj” fare de azeraj trupoj. Ili dokumentis ankaŭ sep kazojn de “malbona traktado de azeraj militkaptitoj” fare de armenaj trupoj, kiu “atingas la nivelon de torturo”. Aliaj tri kazoj registritaj per video, inkluzive de kazo kiu “povis finiĝi per la morto de la viktimo”, postulas “pluan enketadon”.

La raporto ankaŭ notas incidentojn de rabado de la mortintoj fare de armenaj kaj azeraj trupoj, la laŭcelan trafadon de lokoj kiuj “havas religian aŭ kulturan signifon” fare de azeraj trupoj, inkluzive la katedralon Gazanĉecoc en Ŝuŝo kaj kvin incidentojn de “intencaj atakoj de azeraj armitaj fortoj kontraŭ hospitaloj kaj medicina personaro”.

“Armitaj fortoj de ambaŭ flankoj intence kaj sendistinge pafis kontraŭ civiluloj per peza artilerio aŭ aviadila subteno, foje mortigante aŭ vundante tutajn familiojn” diras Roman Avramenko, direktoro de Truth Hounds, en deklaro eldonita kune kun la raporto.

“La internacia komunumo ne povas lasi tion ĉi pasi sen sankcioj, ĉar tio farus la leĝojn de milito sensencaj.”

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.