Turkio kaj Ĉinio en la orienta Mediteraneo: ĉu partneroj aŭ konkurantoj?

Ilustraĵo de Giovana Fleck, uzata kun permeso.

Ĉinio estas unu el la lastaj nacioj venintaj al la disvolviĝo de la orienta Mediteraneo, sed ĝi uzis sian Zonan kaj Vojan Iniciaton (BRI en la angla) kiel enirejon al la areo. Turkio ankaŭ disvolvas sian propran transregionan strategion pri ekonomia kaj strategia kunlaboro, precipe la Mezokoridoran Iniciaton. En siaj klopodoj influi ĉi tiun regionon, ĉu Pekino kaj Ankaro [ĉiuj eo] estas aliancanoj aŭ kontraŭuloj?

Monda politika ekonomio kaj geopolitiko de la orienta Mediteraneo

Centre situanta inter Azio, Afriko kaj Eŭropo [ĉiuj eo], la orienta Mediteraneo ĉiam estis grava strategia vojkruciĝo por tutmonda komerco.

Krome, la orienta Mediteraneo ofertas la plej mallongan marvojon inter aziaj kaj eŭropaj merkatoj, danke al la Sueza Kanalo, kiu ligas la Hindan Oceanon kaj la Mediteranean Maron. Ĉiujare preskaŭ 12% de monda komerco kaj varoj kostaj je pli ol miliardo da dolaroj trapasas la kanalon. Krome, la regiono estas grava vojo por transportado de nafto kaj gaso de la golfo al eŭropaj merkatoj. Ĉirkaŭ 70% de la energia bezono de Eŭropo estas transportata ĉiujare tra Mediteraneo.

La orienta Mediteraneo estas sidejo de regionaj potencoj kiel Grekio, Turkio, Israelo kaj Egiptio [ĉiuj eo], kaj ĝia geoekonomia kaj geopolitika graveco historie altiris neregionajn gravajn potencojn al la regiono: Usono, kune kun ĝiaj NATO-aliancanoj, Rusio, kiu plifortigis sian influon post la enlanda milito en Sirio, kaj nun Ĉinio, kiu ekradikiĝis nur fine de 2013, post kiam BRI startis en Turkio.

Ĉina politiko en la orienta Mediteraneo kaj BRI

Ĝis nun, Ĉinio ĉeestas ĉefe per investoj en infrastrukturo, kiel la ekonomia koridoro Ĉinio – Centra Azio – Okcidenta Azio kaj la Mara Silka Vojo, kiel la haveno Pireo en Grekio, la haveno Kumport en Turkio, la havenoj de El Dekheila kaj Aleksandrio en Egiptio, kaj la havenoj de Ĥajfo [eo] kaj Aŝdod en Israelo.

En Egiptio, Ĉinio investis en la industria zono de la Sueza Kanalo kaj konstruas partojn de la Nova Administra Ĉefurbo, krom financi proksimume 85% de la projekto je 3000 milionoj da dolaroj kadre de sia Ekonomia Zono de Silka Vojo. Ankaŭ, ekde 2016, Ĉinio investis en pluraj projektoj pri pura energio en Grekio. En Israelo, ĝi investis en transportado, teknologio kaj aliaj industrioj. La plej granda investo de Ĉinio ĝis nun estas la karba energia centralo Emba Hunutlu. Krome, la lando diskutas kun Turkio por financado de la projekto Kanalo Instanbulo, navigada kanalo kiu celas ligi la Marmoran Maron kun la Nigra Maro. La ĉina privata sektoro ankaŭ partoprenas en kelkaj agadoj: pli ol mil ĉinaj kompanioj investis en turkaj sektoroj, de turismo kaj financo ĝis transportado, minado kaj energio.

En la lastaj jaroj, Ĉinio ankaŭ provis pliigi sian militan ĉeeston en la regiono. En majo 2015, Pekino okazigis sian unuan militan ekzercadon en Mediteraneo apud Rusio. Du jarojn poste, ĝi faris testadon pri incendio. La pliiĝo de ĉinaj ekonomiaj rilatoj en ĉi tiu parto de Mediteraneo devenas de decida momento en 2011, kiam ĝi devis evakui siajn civitanojn el Libio pro malstabileco en la lando, kaj rimarkis ke ĝi bezonas pli da penoj por protekti siajn investojn en la regiono.

Meza Koridoro de Turkio kaj fortaj politikoj en la orienta Mediteraneo

En novembro 2015, Turkio kaj Ĉinio subskribis Memorandon de Konsento por akordigi la Mezkoridoran Iniciaton de Turkio kun BRI.

Per sia Meza Koridoro, Turkio intencas utiligi sian geografian avantaĝon kiel enirejon inter Azio, Eŭropo kaj Mezoriento por iĝi orient-okcidenta komerca centro. Ĉi tiuj planoj estis reliefigitaj de la ministro pri transportoj kaj infrastrukturo, Adil Karaismailoğlu, kiu diris en deklaro en junio: “[…] kun la Meza Koridoro, Turkio fariĝos nova tutmonda loĝistika bazo”.

En 2015, la Respublikana Popola Partio (CHP), la ĉefa opozicia partio de la lando, proponis la projekton Turkia Centro (Merkez Türkiye), kiu celas poziciigi Turkion kiel loĝistikan kaj produktadan centron konektantan Eŭropon, Azion kaj Afrikon. Ĉi tiu projekto etendas la Mezan Koridoron al Afriko tra Mezoriento konservante sian kongruecon kun BRI. Krome, ĝi estas signo de la komuna intereso inter la registaro de Turkio kaj la opoziciaj partioj.

Se Turkio povas poziciigi sin kiel ekonomian zonon inter Eŭropo, Azio kaj la mezorienta kaj nordafrika regionoj, la Meza Koridoro povus fariĝi pli alloga por Ĉinio kaj aliaj regionaj partneroj, pliigante la ekonomiajn kaj politikajn avantaĝojn de la lando.

Laborraporto de majo 2021 pri Azia Disvolva Banko sugestas ke interregiona komerca zono kaj eksterregionaj integriĝaj politikoj disvolvitaj kiel parto de la Meza Koridoro povus faciligi engaĝiĝon inter Eŭropo kaj Ĉinio. Tia zono, gvidata de Turkio kaj subtenata de transregiona komerco, ankaŭ povus plifortigi la rolon de Turkio por regionaj ŝtatoj, Eŭropo kaj Ĉinio.

Tamen, male al la ĉina BRI, la regiona integriĝa vizio de Turkio ne inkluzivas maran koridoron. Anstataŭe, ekde 2015, Turkio realigas firman politikon en la orienta Mediteraneo kiu sin apogas sur militajn kapablojn, anstataŭ diplomatiaj intertraktoj, por regi siajn marajn jurisdikciojn kontraŭ regionaj ŝtatoj kiel Grekio, suda Kipro kaj Egiptio. Tamen, la lastaj politikoj de Turkio en Mediteraneo povas esti rigardataj kiel defendaj.

En januaro 2019, suda Kipro (Respubliko Kipro), Egiptio, Grekio, Israelo, Italio, Jordanio kaj Palestino [ĉiuj eo] establis la Orientan Mediteranean Gasan Forumon por krei energian centron en la regiono. La ekskludo de Turkio de la grupo estigis streĉojn en Ankaro, kaj instigis Turkion lanĉi unuflankan gasan esploradon kaj boradon subtenatan de batalŝipoj. En novembro 2019, Turkio kaj Libio difinis sian maran limon, kiu parte koliziis kontraŭ la Ekskluzivaj Ekonomiaj Zonoj (EEZ) de Grekio kaj Egiptio, kaŭzante fortajn reagojn de ambaŭ.

Lokaj ekspertoj, kiel sciencisto İlhan Uzgel, asertas ke la nunaj memcertaj mararmeaj politikoj de Turkio en la orienta Mediteraneo, resumitaj de la doktrino pri Blue Homeland de 2013, similas al la nov-otomanismaj politikoj antaŭenigitaj de eksa ministro pri eksterlandaj aferoj kaj ĉefministro Ahmet Davutoğlu en la 2000-aj jaroj kaj komence de la 2010-aj jaroj.

La ofendaj politikoj de Turkio provokis fortajn reagojn de aliaj regionaj potencoj kaj, en iuj kazoj, pligravigis streĉojn. En majo 2020, la ministroj pri eksterlandaj aferoj de Kipro, Egiptio, Francio, Grekio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj [ĉiuj eo] denuncis la agadojn de Turkio en la Ekskluziva Ekonomia Zono de suda Kipro, “mara zono en kiu suverena ŝtato havas specialajn rajtojn pri esplorado kaj uzado de maraj rimedoj”. En septembro 2020, la tiama ŝtata sekretario de Usono, Mike Pompeo, konfirmis subtenon al Grekio, same kiel la egipta prezidanto Abdel-Fattah al-Sisi en novembro. La sekvan monaton, la Eŭropa Konsilio trudis sankciojn al Turkio.

Regionaj konkurantoj aŭ kunlaborantoj?

Ĉinio ofte silentas pri streĉoj en Mediteraneo penante konservi pozitivajn rilatojn en la regiono kaj maksimumigi siajn avantaĝojn. Tamen, ĉi tiu pozicio povus ŝanĝiĝi depende de estontaj eventoj.

Laŭ Gu Zhenglong kaj Zou Zhingiang de la Ŝanhaja Universitato pri Internaciaj Studoj kaj Zhang Li de la Zhejiang-a Universitato pri Internaciaj Studoj, la politikoj de Turkio en la orienta Mediteraneo kaŭzas malstabilecon. Se tio daŭros, Ĉinio povus retaksi la rolon de Turkio en BRI.

Pro ĉi tiuj eventoj, oni atendas ke Ĉinio kaj Turkio daŭrigos kunlaboradon por akordigi siajn malsamajn sed intermiksitajn viziojn por transkontinenta integriĝo, kiel substrekis ĉina vicprezidanto Wang Qishan. Se la politikaj kaj militaj ambicioj de Ankaro kreskos en la regiono, Pekino povus rekonsideri la rolon de Turkio kiel fidinda partnero en BRI.


Ĉi tiu artikolo estas parto de enketo de la Civitana Amaskomunikila Observejo pri konkurencaj rakontoj pri la Iniciato Ĉina Zono kaj Vojo, kaj esploras kiel socioj kaj komunumoj havas malsamajn perceptojn pri la eblaj avantaĝoj kaj damaĝoj de disvolviĝo gvidata de Ĉinio. Por pliaj informoj pri ĉi tiu projekto kaj ĝiaj metodoj, klaku ĉi tie.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.