Oficialaj diplomatiaj rilatoj de Tajvano: komplika ludo fronte al obstakloj fare de Ĉinio

Ekrankopio el la Jutuba kanalo TaiwanPlus News montranta ĉiujn diplomatiajn partnerojn de Tajvano.

Respubliko Ĉinio en Tajvano estis membro de la Unuiĝintaj Nacioj ĝis 1971, post kiam kreskanta nombro de landoj decidis anstataŭe agnoski Popolan Respublikon Ĉinio, kadre de  principo “unu Ĉinio” enkondukita de Pekino. Nuntempe 13 ŝtatoj havas kompletajn diplomatiajn rilatojn kun Tajvano, inkluzive de Paragvajo, kiu komence de majo elektis prezidenton favoran al plua lojaleco al Tajpejo. Dume, iuj landoj kiuj subtenis la insulon dum jardekoj eksubtenis Pekinon dum la lastaj sep jaroj. Por kompreni la evoluon de la tajvana diplomatia izoliteco, Global Voices interparolis kun James Baron, longdaŭra observanto de la eksteraj rilatoj de Tajvano.

Baron estas brita ĵurnalisto, loĝanta en Tajvano kaj verkanta pri ĝi dum pli ol du jardekoj. Li ankaŭ laboris por la Tajvana Buroo de Eksterlanda Evoluiga Helpo (angle: ICDF). La intervjuo estas redaktita rilate longecon kaj klarecon, kaj estis efektivigita per retpoŝto.

Por ekscii pli legu: Ĉu Tajvano estas neagnoskita lando?

Filip Noubel (FN): Kio estas via pozicio rilate la lastajn ŝanĝojn pri landoj subtenantaj diplomatiajn rilatojn kun Tajvano? Kio klarigas la ŝanĝojn de la pozicioj de ĉiuj tri flankoj: Tajvano, Ĉinio kaj landoj kiuj transiris de unu al alia?

James Baron (JB):  While not ideal, the dwindling diplomatic ally count may not be as problematic as it once was. Many observers may feel the quest for diplomatic recognition is played out: ‘What benefit are these geopolitically insignificant countries?’ But that seems a misplaced rhetorical question. Have successive governments in Taiwan been so stupid, incompetent or venal as to not have considered this? The end-game is UN accession, and the idea is to have the prerequisites in place, including recognition by sovereign states. I don’t hear these arguments being made with Somaliland or Kosovo, which — unlike Taiwan — has forced itself onto the agenda at the UN thanks to official recognition. So, there’s a logic to the effort to maintain official relations.

Foreign policy was considered among the few successes of former KMT [Kuomintang] President Ma  Ying-jeou after the DPP [Democratic Progressive Party] government of his predecessor Chen Shui-bian was embroiled in ‘dollar diplomacy’ scandals. But Ma’s unofficial ‘diplomatic truce,’ was contingent on the erosion of Taiwan’s sovereignty. The 2014 Sunflower Movement [protest movement opposing rapprochement with China] was a reaction to this backsliding.

So, it’s no surprise the ally count is dropping again under [current DPP president] Tsai Ing-wen — it’s all down to Beijing. The ally-poaching resumed the moment Tsai got power, with Gambia, and has continued, most recently with Honduras. But I think Tsai’s retreat from dollar diplomacy and a cannier attitude towards alternative avenues — business and trade, culture, and civil society are making this less important. Increased resistance to China’s bully-boy tactics among ‘smaller’ states also helps.

James Baron (JB): Kvankam tio ne estas ideala, la malmultiĝo de diplomatiaj partneroj ne estas nepre same problema kiel antaŭe. Multaj observantoj povas ekpensi ke strebado al diplomatia agnosko estas finita: “Kiun utilon havas tiuj ĉi geopolitike sensignifaj landoj?” Sed tio aspektas kiel malĝusta retorika demando. Ĉu sinsekvaj registaroj de Tajvano estis tiel stultaj, nekompetentaj aŭ koruptitaj ke ili ne pensis pri tio? La fina celo estas aliĝi al UN, kaj la ideo estas plenumi la kondiĉojn, inkluzive la agnoskon de suverenaj ŝtatoj.

Mi ne aŭdas similajn argumentojn rilate al Somalilando [eo] aŭ Kosovo [eo], kiuj — malsame ol Tajvano — enigis sin en la agendon de UN danke al oficialaj agnoskoj. Do ekzistas certa logiko en la strebo subteni oficialajn rilatojn.

Ekstera politiko estis konsiderata inter la malmultaj sukcesoj de la eksa Kuomintanga prezidanto Ma Ying-jeou post kiam la registaro formita de lia antaŭulo Chen Shui-bian, reprezentanto de la Demokratia Progresema Partio [DPP], estis engaĝita je skandalo pro “dolara diplomatio”. Sed la neoficiala “diplomatia truko” de Ma dependis de la erozio de la tajvana suvereneco. La Sunflora Movado en 2014 [protesta movado oponinta proksimiĝon al Ĉinio] estis reago al tiu ĉi retiriĝo.

Do ne estis surprizo ke la nombro de la partneroj falis dum [la ofico de la nuna DPP-prezidanto] Tsai Ing-wen — ĉio danke al Pekino. La partnero-ĉasado komenciĝis denove en la momento kiam Tsai venis al la potenco, de Gambio kaj estis daŭrigita antaŭnelonge per Honduro. Sed mi opinias ke la rezigno de Tsai je “dolara diplomatio” kaj la pli skrupula traktado de alternativaj aliroj — komerco kaj negoco, kulturo kaj civila socio, faras tion malpli grava. La rezistado al la ĉina taktiko de ĉikanado, kreskanta inter “pli etaj” ŝtatoj, ankaŭ helpas.

FN: Kiuj strategioj aspektas pli sukcesaj por Tajvano? Krom oficialaj diplomatiaj rilatoj, ĉu ekzistas aliaj vojoj por konstrui fortajn rilatojn?

JB: I’ve been writing about and advocating for civil society ties for years, and it’s great to see them blossoming. Cooperation on areas such as China’s soft power and malign influence ops abroad is growing through the likes of organisations such as Doublethink Lab and their counterparts worldwide. If Taiwan can build goodwill and genuine friendships among foreign publics, politicians in those countries may question the benefit of continued cosying up to China.

There are indeed a range of other options: Business and trade that can go through official Foreign direct investment (FDI), government-sponsored bodies such as TAITRA [Taiwan External Trade Development Council], representative offices, private sector investment and venture capital.

An example is Startup Terrace, which offers support for international startups. In March they invited 15 foreign startups to soft land in Taiwan at the Smart City Summit and Expo. This was cohosted by the Czech-Taiwan Chamber of Commerce and the Prague-based Startup Kitchen. Business also influences people-to-people relations, as private individuals in countries that don’t maintain relations call for normalising ties.

We’re also seeing an uptick in parliamentary delegations to Taiwan, especially from Europe, and following a visit by the Inter-Parliamentary Alliance on China late last year, Taiwan was invited to join IPAC in January.

JB: Mi dum jaroj verkas pri kaj pledas por rilatoj surbaze de civila socio, kaj mi ĝojas vidi kiel tiuj ĉi rilatoj ekfloras. Kooperado en areoj kiel milda povo de Ĉinio kaj operacoj kadre de malica influo eksterlande kreskas danke al organizaĵoj kiel Doublethink Lab kaj iliaj partneroj tra la mondo. Se Tajvano povos konstrui bonan kaj sinceran amikecon kun eksterlanda publiko, politikistoj en tiuj ĉi landoj povos ekdubi pri la utileco de daŭra amindumado kun Ĉinio.

Necesas pluraj aliaj opcioj: komerco kaj negoco kiuj devas evolui helpe de oficiala Eksterlanda Rekta Investado (angle: Foreign direct investment, do FDI), organizaĵoj subtenataj de registaro kiel Tajvana Konsilio pri Eksterlanda Negoca Evoluigo [angle: Taiwan External Trade Development Council, do TAITRA], reprezentaj oficejoj, investado fare de la privata sektoro kaj riskinvesta kapitalo.

Kiel ekzemplo povas servi Startup Terrace, kiu proponas subtenon al internaciaj ekfirmaoj [eo]. En marto ĝi invitis 15 eksterlandajn ekfirmaojn veni al Tajvano ĉe la Pintokunveno Inteligenta Urbo [angle: Smart City Summit] kaj rilata ekspozicio. Kunorganizantoj estis la Ĉeĥa-Tajvana Komerca Ĉambro kaj Startup Kitchen, kiu havas sidejon en Prago. Komerco influas ankaŭ interhomajn rilatojn, ĉar individuoj en landoj, kiuj ne subtenas rilatojn, alvokas al normaligo de ligoj.

Ni ankaŭ vidas multiĝon de parlamentaj delegacioj al Tajvano, speciale el Eŭropo, kaj sekvante viziton de la Interparlamenta Alianco kun Ĉinio lastjare, post kio en januaro Tajvano estis invitita aliĝi al tiu ĉi asocio.

FN: Ĉu Centra Eŭropo (Baltaj ŝtatoj, Slovakio, Ĉeĥio) estas nova nodo por Tajvano rilate agnoskon kaj strategiajn aliancojn?

JB: Definitely. In my 22 years in Taiwan, I’ve not seen this kind of groundswell of support. And this time, it feels different to some of the hot-air that has been spouted in in the past.

Obviously, Lithuania’s case made big headlines and the Baltic nations have all left the so-called [Pro-China economic alliance] 17+1, reducing it to 14+1, and there’s the possibility of others following suit, as some of the nations grow weary of empty promises from China under the Belt and Road Initiative.

Albanian PM Edi Rama summed up the prevailing mood in the Balkans when he said his country had seen zero benefits from the 17+1. China’s poor performance on projects in Montenegro, North Macedonia, and elsewhere has caused consternation; and the fact that legislation has been passed in several countries to prevent Chinese investment in 5G, telecoms, and public infrastructure is an encouraging sign.

The recent support from Czechia has felt like something special. The events I mentioned were just part of the programme for the Czech delegation to Taipei. The European Values Center for Security Policy (EVC) helped organise this and they are proving to be real friends to Taiwan — pushing for substantive cooperation even in controversial areas such as defence. Finally, Central and Eastern European countries are seen as a gateway to EU access for Taiwan, so this has helped push things along.

JB: Sendube. Dum mia 22-jara restado en Tajvano, mi neniam vidis tiel grandan ondon da subteno. Ĉi-foje tio diferencas de la varmega aero blovita en pasinteco.

Evidente la kazo de Litovio [eo] trafis la ĉeftitolojn kaj la baltaj nacioj forlasis la tiel nomatan [por-ĉinan ekonomian aliancon] 17+1, reduktinte la nombron de ĝiaj membroj ĝis 14+1, kaj ekzistas probableco ke aliaj sekvos ilin, ĉar kelkaj nacioj jam tediĝis je malplenaj promesoj de Ĉinio kadre de la Iniciato Zono kaj Vojo [eo].

Ĉefministro de Albanio Edi Rama [eo] resumis la humoron dominantan en Balkanio, kiam li diris ke lia lando ricevis nulan profiton de 17+1. Malbona plenumado de projektoj fare de Ĉinio en Montenegro, Nord-Makedonio kaj aliaj lokoj, kaŭzis konsterniĝon; kaj la fakto ke en kelkaj landoj estis akceptitaj leĝoj malpermesintaj ĉinan investadon je 5G, telekomunikado kaj publika infrastrukturo, estas kuraĝiga signo.

La lasta subteno fare de Ĉeĥio [eo] aspektis kiel io speciala. La eventoj kiujn mi menciis estis nur parto de la programo de la ĉeĥa delegacio en Tajpejo. La Centro de Eŭropaj Valoroj pri Sekureca Politiko helpis organizi tion kaj pruvis ke ĝi estas vera amiko de Tajvano — promociante gravan kooperadon eĉ en tiaj kontraŭdiraj areoj kiel defendo. Fine, landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo estas rigardataj kiel pordego ebliganta al Tajvano eniri EU, do tio helpis antaŭenigi la aferon.

FN: Kio pri la ĉeesto kaj la videbleco de Tajvano en Afriko?

JB: I worked for a couple of years at the International Cooperation and Development Fund — Taiwan’s Overseas Development Agency, and developed an interest in Taiwan’s relations in Africa. At the time, several of the African countries that recognised Taiwan had their embassies in the same building as our office, and I attended events that focussed on the continent.

I interviewed quite a few experts and policymakers about the Republic of China’s official relations on the continent — particularly the history, which can be traced back to the establishment of a consulate in South Africa under the Qing Dynasty. There are some fascinating, untold stories there, especially from the Cold War era when the two Chinas were jockeying for influence on the continent.

Alas, Taiwan’s few remaining allies in Africa started jumping ship around the time I began working at the ICDF. Chad broke ties just as I came onboard in summer 2006, and Malawi followed suit in early 2008. In both cases, it was simply about Beijing writing bigger cheques. Upon ending relations in 2005, Senegalese President Abdoulaye Wade captured the mood by paraphrasing Lord Palmerston’s comments about allies and interests. Countries have only the latter was Wade’s blunt assessment in a letter to Chen announcing the split.

After the Ma administration refused Gambian dictator Yahya Jammeh’s final ludicrous demand for a handout, and the West African nation broke ties in 2013, it was noticeable that Banjul sat in limbo for a couple of years before China reestablished relations. Next to go was Sao Tome and Principe, which from a personal perspective was sad, as I worked on book for the ICDF detailing an outstanding malaria eradication project there by Taiwanese medical teams. As I also knew students and long-term Taiwan residents from Burkina Faso, it was a shame for them when they broke ties in 2018.

All of which is to say, I don’t see much prospect of renewed ties in Africa for the foreseeable future, especially with the enormous soft power influence China wields.

JB: Mi laboris du jarojn en la Internacia Fonduso pri Kooperado kaj Evoluigado — Tajvana Agentejo de Eksterlanda Evoluigo, kaj evoluigis intereson pri rilatoj de Tajvano en Afriko. Tiutempe kelkaj afrikaj landoj, agnoskintaj Tajvanon, havis siajn ambasadejojn en la sama konstruaĵo kiel nia oficejo, kaj mi ĉeestis eventojn kiuj koncentriĝis je la kontinento.

Mi intervjuis multajn ekspertojn kaj politikistojn pri oficialaj rilatoj de Respubliko Ĉinio en la kontinento — speciale pri historio, kiu povas esti spurata ĝis la establo de konsulejo en Sud-Afriko [eo] ĉe la dinastio Qing. Estas kelkaj fascinaj nerakontitaj historioj, speciale el la epoko de la Malvarma Milito, kiam la du Ĉinioj vere luktis pri influo en la kontinento.

Sed ve, la malmultaj restintaj partneroj de Tajvano komencis forlasi la ŝipon proksimume je la tempo, kiam mi eklaboris ĉe la fonduso. Ĉado [eo] rompis rilatojn ĝuste kiam mi venis sur ferdekon en somero 2006 kaj Malavio [eo] sekvis ĝian ekzemplon komence de 2008. En ambaŭ kazoj tio okazis simple pro tio ke Pekino subskribis pli grandajn ĉekojn. Post fini rilatojn en 2005, la prezidento de Senegalo Abdoulaye Wade [eo] kaptis la humoron modifante komenton de Lordo Palmerston [eo] pri aliancanoj kaj interesoj. Landoj havas nur la lastajn, kion Wade akre rimarkigis en letero al Chen, anoncante la disiĝon.

Post kiam la administracio de Ma rifuzis finan ridindan postulon de la diktatoro de Gambio Yahya Jammeh [eo], kaj la okcidentafrika nacio rompis ligojn en 2013, iĝis rimarkeble ke Banĝulo [eo] fiksiĝis en limbo por du jaroj antaŭ ol Ĉinio restarigis la rilatojn kun ĝi. Sekva estis Santomeo kaj Principeo [eo], kio estis malĝojiga por mi persone, ĉar mi estis preparanta libron por la agentejo (ICDF), kiu priskribis elstaran projekton pri elradikigo de malario fare de medicinaj teamoj el Tajvano. Mi konis ankaŭ studentojn kaj homojn el Burkino [eo], kiuj dum longa tempo loĝis en Tajvano, por ili estis granda hontego ke ili rompis rilatojn en 2018.

Ĉio ĉi signifas ke mi ne vidas grandajn perspektivojn por la restarigo de rilatoj en Afriko dum prognozebla estonteco, speciale konsiderante la enorman influon de la milda povo de Ĉinio.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.