Artikoloj pri Civitanaj komunikiloj je Septembro, 2014
Turka ‘Lernejo de Naturo’ rememorigas, kion ni forgesis
Doğa Okulu, turka ‘Lernejo de Naturo’, estas modelo de kunlaboro inter aktivistoj, lokaj komunumoj kaj loka estraro. Dum sep monatoj la lernejo jam faris multon pri instruado.
Pekino esperas, ke homoj de Honkongo estu senkritikaj voĉdonantoj
David Webbs, komentisto pri financaj novaĵoj konkludis [angle], ke la decido de Pekino [angle] pri la nomumo de kandidatoj por Ĉefdirektoro en 2017 celas ŝanĝi homojn de Honkongo en senkritikajn voĉdonantojn.
Japanio, Ĉinio kaj Koreio estu feliĉaj: deziro de grupo de universitataj studentoj en Kioto
Rilatoj inter la tri landoj ofte fariĝas dornaj pro disputoj teritoriaj kaj historiaj. Inspirite de la muzika filmeto 'Happy', studentoj faris filmeton por progresigi amikecon.
La Vero pri Ebolo
La Vero pri Ebolo [angle] estas fejsbuka paĝo, kiu celas dokumenti la situacion pri ebola viruso en afrika kontinento.
Barato: Litro da lumo lumigas domon
Eltrinkinte botelon da akvo, preskaŭ ĉiuj homoj ekhavos la emon forĵeti ĝin. Tiuj homoj, tamen, ne konscias, ke ili forĵetas genian inventaĵon por lumigi domon.
Butano: Memstara kampanjo donas renovigitajn ŝuojn al miloj da bezonantoj
La butana entreprenisto Dawa Drakpa purigas kaj renovigas malnovajn ŝuojn kaj transdonas ilin al homoj, kiuj ne povas aĉeti decajn piedvestojn. Proksimume 1 procento de la landa loĝantaro jam ricevis ŝuojn.