Promocii lingvistike pli diversan interreton per la gepatralingva memeo-defio 2018

mememl3

Post la sukcesa pasintjara kampanjo por festi la internacian tagon de la gepatra lingvo, ni invitas vin partopreni la duan memeo-defion  kreante humoran aŭ filozofian interretan memeon en via denaska lingvo inter la 14-a kaj la 21-a de februaro 2018.

La Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo oni fondis por antaŭenigi kaj celebri lingvan diversecon en la mondo, kun speciala emfazo je indiĝenaj, malplimultaj, heredaĵaj kaj endanĝerigitaj lingvoj. Per helpo de ciferecaj iloj kaj la interreto, nun ekzistas unika spaco por sin esprimi kaj konektiĝi kun aliaj homoj kiuj same agas por revivigi siajn gepatrajn lingvojn.

Dum la pasintjara defio, ni ankaŭ renkontis lingvajn ĉampionojn, kiuj partoprenis kreante memeojn en la beria-burbona (angle (en), konsiderata kiel lingvo de Oïl kaj parolata en la francaj provincoj Berry kaj Bourbon), karuka (en), fulfulda (en), viradjura (en) parolata en Aŭstralio, keĉua kaj kvak̓vala (en), indiĝena lingvo el Nordameriko. Memeoj en centoj da lingvoj estis kreitaj kaj kundividitaj interrete. Vi povas vidi elekton de ĉi tiuj memeoj en ĉi tiu resumo de la pasintjara kampanjo.

Ni ripetu ke tiu ĉi defio estas kunorganizata de Rising Voices (en) kaj niaj geamikoj ĉe la Living Tongues Institute (en) (instituto de vivantaj lingvoj), First Peoples’ Cultural Council  (en) (Kultura Konsilio de la Unuaj Popoloj),  Indigenous Tweets (Indiĝenaj Tvitoj), Endangered Languages Project (Projekto Endanĝeraj Lingvoj) kaj la Digital Language Diversity Project (en) (Projekto de Cifereca Lingvodiverseco), samkiel de nombro de tutmondaj partneroj. La Gepatralingva Memeo-Defio invitas vin aktivigi vian kreemon kaj pasion por lingvoj, kreante memeojn en via gepatra lingvo.

Por partopreni, simple sekvu la paŝojn klarigitajn en la retejo de la memeo-defio (http://memeML.org), kio inkluzivas trovi bildon, aldoni tekston kaj kradvortojn, inkluzive de #MemeML kaj kundividi ilin en via plej ŝatata socia komunikilo. Certiĝu ke vi “etikedas” (angle ‘tag’) iujn personojn, invitante ilin krei siajn proprajn memeojn en sia gepatra lingvo.

Vi ankaŭ trovos ligilojn al iuj senpagaj retaj platformoj por krei kaj konservi viajn kreaĵojn. En la semajno antaŭ la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo 2018, ni kundividos, retvitos kaj ŝatos kontribuojn el la tuta mondo, montrante iujn el niaj preferatoj ĉi tie en Rising Voices.

Se vi apartenas al organizaĵo, kolektivo, projekto aŭ alia grupo kiu nun laboras por lingvorevitaligo ĉirkaŭ la mondo, ni serĉas novajn partnerojn kiuj volas aliĝi al ni por promocii ĉi tiun defion. Ni ankaŭ serĉas helpon por traduki proksimume 150 vortojn por multlingvigi la retejon por ke ni atingu parolantojn de pli da lingvoj. Ĝuste nun, la retejo (http://memeML.org) haveblas jam en pli ol 35 lingvoj kaj ni esperas aldoni multe pli da lingvoj ĉi-jare. Bonvolu kontakti nin (en) por pliaj informoj.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.