Video: 150 jaroj de cejlona teo — unu tago el la vivo de rikoltinto

Tiu ĉi artikolo kaj la video de Salvaraja Rajasegar origine aperis en Groundviews, premiita retejo de civitana ĵurnalismo en Srilanko [eo]. Adaptita versio estas [eo] publikigata kadre de interkonsento pri kundivido de enhavo kun Global Voices. La ligiloj de tiu ĉi artikolo irigas al paĝoj en la angla, krom la mencio [eo] kiu ligas al Vikipediaj artikoloj en Esperanto.

Saraswathi havas tridek ok jarojn. Ŝi vekiĝas je la 5h30 por sendi siajn infanojn al la lernejo antaŭ iri al sia laboro.

Ŝia historio reliefigas kelkajn el la malfacilaĵoj alfrontitaj de la tamila [eo] komunumo malaiyaha [en] (plantejo) [eo], kiu loĝas kaj laboras en Srilanko de pli ol cent kvindek jaroj.

La gepatroj ofte spertas malfacilaĵojn por doni al siaj infanoj la manĝojn postulatajn de la registara programo pri lerneja nutrado: la rotio (speco de pano) kiun ili kutime manĝas, havas neniun nutran valoron, sed estas ofte la sola manĝaĵo kiun ili kapablas aĉeti.

En Srilanko, la tea industrio laborigas, rekte aŭ nerekte, pli ol milionon da homoj. La plejmulto el la kvincent miloj da plantejistoj estas tamiloj [eo]. Ili devenas de la malmultekosta laborforto transportita de Barato al Srilanko de la britaj koloniistoj en la 19-a jarcento. Pli ol duono estas virinoj.

Dum jaroj, la plantejaj laboristoj petis altigon de sia taga baza salajro al 1 000 rupioj (ĉirkaŭ 5,5 usonaj dolaroj aŭ 5 eŭroj [eo]). La sindikatoj kaj la regionaj plantejoj subskribis freŝdate kolektivan interkonsenton [eo]), kiu fiksas la tagan bazan salajron je 700 rupioj (ĉirkaŭ 3,90 usonaj dolaroj aŭ 3,40 eŭroj), sed tiu interkonsento kaŭzis ĝeneralajn strikojn de la plantejistoj samkiel solidarajn manifestaciojn en la ĉefurbo Kolombo [eo].

La plantejoj asertas ke ne eblas pagi 1 000 rupiojn tage. Kvankam la cejlona teo estas unu el la ĉefaj produktoj kiujn Srilanko eksportas, la industrio suferis pezajn perdojn pro diversaj kialoj, interalie pro la klimata ŝanĝo [eo]. Tamen, kiel montras la historio de Saraswathi, la salajro kiun ŝi gajnas tute ne sufiĉas por vivteni la familion. La juna generacio de plantejistoj devas pli kaj pli ofte foriri kaj serĉi alian laboron.

Spektu la videon kun subtekstoj [eo] en la angla:

சரஸ்வதியின் ஒருநாள் கதை

சரஸ்வதியின் ஒருநாள் கதை maatram.org/?p=7508 #MalayagaTamil

Geplaatst door Maatram op Dinsdag 5 februari 2019

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.