Sinbruligo de profesoro ĵetas lumon sur la fragilan estontecon de rusiaj minoritataj lingvoj

Lasta intervjuo de profesoro Albert Razin, antaŭ la Ŝtata Konsilio de Udmurtio, el Jutuba video de Udmtuno.

[Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, escepte de tiuj markitaj per [en] aŭ [ru], kiuj estas en la angla, respektive en la rusa]

La 10-an de septembro (2019), Albert Razin stariĝis ekster la sidejo de la Ŝtata Konsilio en Iĵevsko, urbo en okcident-centra Rusio, kaj sin bruligis. La 72-jaraĝa profesoro estis portita al malsanulejo, sed poste mortis pro la brulvundoj.

Afiŝo trovita proksime al Razin diris “Se mia lingvo malaperos morgaŭ, mi pretas morti hodiaŭ” – citaĵo de avara-lingva poeto Rasul Gamzatov [en]. La lasta protesto de Razin ne estis la unua. La profesoro estis brava defendanto de sia denaska udmurta lingvo, kaj pro pluraj kialoj li fariĝis tre malespera pri ĝia estonteco.

La udmurta apartenas al la urala lingvaro (kelkfoje nomata finn-ugra lingvaro), parolata ĉefe en la Udmurtia Respubliko, Volga federacia distrikto de Eŭropa Rusio. Ĝi mondfamiĝis por nelonge kiam la loka muzikgrupo Buranovskije Babuŝki, kantis en la udmurta ĉe la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012.

Nuntempe, pli ol 100 lingvoj estas parolataj en Rusio, kaj 35 el ili havas oficialan statuson same kiel la rusa en la 22 aŭtonomaj respublikoj [NDLR / ruse – республика)] de la lando, inkluzive de Udmurtio. Multaj el tiuj lingvoj riskas malaperi kaj la udmurta ne estas escepto. Rusiaj popolnombradoj montras ke inter 2002 kaj 2010 la kvanto de udmurtaj parolantoj malgrandiĝis de 463 000 ĝis 324 000 – malgrandiĝo je 30% dum nur ok jaroj. En 2011, la Mapo de UN pri Lingvoj en Danĝero [en] prezentis la udmurtan kiel “sendube endanĝerigitan”. Studoj montras [en] ke la situacio ne pliboniĝis.

Centoj ĉeestis funebran ceremonion por Razin [ru] en la Ŝtata Teatro de Iĵevsko, la 12-an de septembro, inkluzive de registaraj oficialuloj.

La morto de Razin provokis malgrandan debaton, enrete kaj en gazetoj, pri la sorto de rusiaj minoritataj lingvoj. Parolantoj de aliaj minoritataj lingvoj montras solidarecon al udmurtaj parolantoj per la kradvortoj #АльбертРазин kaj #МонМиРазин (“Mi estas / Ni estas Razin”, en la rusa / udmurta).

Tamen, tiuj diskutoj estas ne tre profundaj. Fakte, multaj rusianoj ŝajnas trovi la agon de la profesoro tute nekomprenebla.

Estas maltrankvila tempo por minoritataj lingvaj rajtoj en Rusio. Junie (2019) Razin estis inter kelkaj elstaruloj kiuj sendis malferman leteron postulante de lokaj oficuloj ne subteni kontestatan leĝon [en] kiu nuligas la devigan lernadon de minoritataj lingvoj en la aŭtonomaj respublikoj de la lando. Prezidanto Vladimir Putin argumentis ke infanoj ne devas lerni lingvojn kiuj ne estas denaskaj; nun, instruado de minoritataj lingvoj estas tute nedeviga, tio provokis timojn ke multaj lernejoj simple ne plu proponos ilin. La Eŭropa Konsilio forte kritikis [en] la leĝon en februaro 2018 kaj rimarkigis ke “dum la lastaj jaroj okazis granda klopodo favore al la rusaj lingvo kaj kulturo, kvankam minoritataj lingvoj kaj kulturoj ŝajnas marĝenigitaj”.

Idel-Ile, blogo en la tatara kaj rusa lingvoj, kiu parolas pri la interetnaj rilatoj en la regiono, priskribis la situacion tiel [ru]:

В школах УР изучаются удмуртский, татарский, марийские языки. В минимально достаточном объёме – 3 урока в неделю – родные языки изучаются только в небольших сельских школах мононациональных сёл. В райцентрах, где учатся около половины сельских детей, родной язык изучается не более 1 часа. В городах национальные языки ни в качестве родных, ни удмуртский государственный практически не изучаются. Выбор родного языка носит фиктивный характер, почти везде “выбирают” русский язык … Таким образом удмуртский язык практически не изучается в школах городов и райцентров, и доступен для изучения только жителям удмуртских поселений – для не более чем половины сельских удмуртов.

La udmurta, tatara kaj maria lingvoj estas instruataj en udmurtiaj lernejoj. En la minimuma kvanto: tri lecionoj semajne. Indiĝenaj lingvoj estas instruataj nur en malgrandaj kamparaj lernejoj en etne homogenaj vilaĝoj. En regionaj centroj, kie ĉirkaŭ duono de la vilaĝaj infanoj studas, indiĝenaj lingvoj estas instruataj dum ne pli ol unu horo. En urboj, tiuj lingvoj praktike ja ne estas instruataj, ĉu kiel indiĝenaj, ĉu kiel ŝtataj lingvoj. La decidopovo lerni indiĝenan lingvon estas fikcio: homoj “elektas” la rusan preskaŭ ĉie […] Tiel la udmurta praktike ne estas instruata en lernejoj de urboj kaj regionaj centroj, kaj ĝi estas alirebla nur al loĝantoj de udmurtaj setlejoj, kie ne pli ol duono de la kamparaj udmurtaj parolantoj loĝas.

Do, por sindevontiga udmurta aktivisto kiel Razin, la nova leĝo estis la fina bato.

Estas ankaŭ signoj, tamen, ke la fortaj vidpunktoj de Razin ne reprezentas ĉiujn udmurtajn aktivistojn. Vladimir Bajmetov, membro de organizaĵo Udmurt Keneŝ, rakontis en loka retejo “Udm-Info” [ru] ke “[Razin] estis respektata aĝulo; li estis aktiva en la udmurta movado la tutan vivon, sed li kelkfoje havis tre radikalajn vidpunktojn”.

Aŭtoritatoj de Udmurtio esprimis kondolencojn, sed kun singardemo. La 11-an de septembro, la ĉefo de la respubliko Aleksander Breĉalov, laŭdis [ru] la kontribuojn de Razin al la udmurta kulturo, sed petis gazetaron “ne spekuli pri ligoj inter respublikaj etnaj leĝoj kaj sinbruligo de la aktivisto… la leĝoj de la regiono celas nur subteni la [udmurtajn] lingvon, kulturon kaj historion”.

La vortoj de Breĉalov estas tre signifaj en Udmurtio, kiu malofte aperas en rusa gazetaro kaj ne estas konsiderata kiel centro de etnaj streĉitecoj.

Tiel, se la ligo inter leĝoj kaj la protesto de Razin estas klara por liaj karaj minoritataj aktivistoj, aliaj havas tre malsaman vidpunkton. En retaj diskutoj pri Razin, multaj uzantoj de RuNet senvalorigas indiĝenajn lingvojn kaj miregas pri tio, ke iu povas uzi ilin en ĉiutaga vivo, des pli morti por ili. Ĉi tio tute ne estas malofta en Rusio.

La komentoj pri afiŝo pri Razin [ru] en populara grupo pri Iĵevsko ĉe la socia retejo VKontakte estas bona ekzemplo. Multaj uzantoj komparis la sorton de minoritataj lingvoj kun aliaj “pli urĝaj” sociaj problemoj:

За удмуртский язык? Что блеат? Это основная проблема в рф что ли? Акцизы, медицина, образование да хотя бы пенсионный возраст, нет блин из за удмуртского языка…

— Антон Городецкий, ВКонтакте, 10 сентябрь 2019

Por la udmurta lingvo, ĉu vere? Ĉu tio estas la ĉefa problemo en Rusio? Akcizoj, medicino, edukado, aŭ almenaŭ la emeritula aĝo, sed ne, damne, por la udmurta lingvo…

— Anton Gorodeckij, VKontakte,  la 10-a de septembro 2019

Aliaj komentintoj en la sama fadeno spekulils pri la mensa sano de Razin aŭ riproĉis lin, ke li ne uzis malpli ekstremajn rimedojn por konservi la lingvon, baziĝante sur “popola lingvistiko” por demandi ĉu la udmurta kaj aliaj regionaj lingvoj estas “bezonataj” en la modernaj tago kaj epoko. Ekzemple, tiu ĉi Tviter-uzanto [ru] citas la fakton, ke la udmurta literatura normo estis kodita dum la frua soveta periodo, kiel “pruvon” por ĝia kultura regreso kompare al la rusa.

Pli da akraj respondoj troveblas en udmurtaj lingvolernaj grupoj [ru] ĉe VKontakte, populara rusa socia retejo. Parolantoj kaj entuziasmuloj bedaŭras la malrapidan sed ŝajne neinversigeblan estingiĝon de la lingvo, en diskutoj titolitaj “kial la homoj hontas esti udmurtoj?”. Grave, multaj el tiuj ĉi diskutoj komenciĝis jarojn antaŭ la sinmortigo de Razin. Virino rimarkas:

Iamaniere, en la malproksimaj 1990-aj jaroj, mi estis veturanta per buso kaj parolanta kun amiko en mia denaska lingvo. Sekvis torento [de kritiko]: ja venis kvazaŭ “eksterlandanoj” ĉi tie! Ni respondis ke ni loĝas en nia eta patrujo kaj ke ni rajtas paroli en nia propra lingvo laŭplaĉe. Sed multaj homoj [en tiaj situacioj] ne povas argumente respondi kaj nur ekploras.

— Ljudmila Evdokimova, VKontakte, la 11-ande septembro 2019

Kelkaj retumantoj sarkasme komparis la indiferentecon de la patriotoj rilate la sorton de minoritataj lingvoj de Rusio kun ilia zorgemo rilate al la rajtoj de rusparolantoj en aliaj postsovetaj ŝtatoj:

Razin, estimata akademiano de Udmurtio, faris solecan proteston, kun afiŝoj en siaj manoj postulante ke la udmurta lingvo estu konservata, kaj mortis bruligante sin. Li forpasis en malsanulejo.

Do nun, vi vatnik-kretenoj [en], diru al mi kiel ili subpremas la rusan lingvon en UkrainioLatvio!

— Ледовый лоцман (@MarchDok), Tvitero, la 10-an de septembro 2019

Tamen, la ĵurnalisto Maksim Gorjunov emfazis ke “milda ŝovinismo” troveblas ankaŭ en la rusa opozicio kaj sendependa gazetaro:

про Российскую империю в головах: у Новой Газеты первый заголовок о самосожжении Альберта Разина – «В Ижевске… поджег себя защитник малых народов».

Альберт Разин защищал удмуртский язык. это государственный язык Удмуртии. вместе с русским.

Удмуртия, согласно статье №1 ее конституции 1994 года, является «государством в составе Российской Федерации». […] то есть, Альберт Разин защищал государственный язык своей страны, а не «малые народы». он не про «культурный Гринпис» для «индейцев». он про права и свободы народа, у которого уже есть конституция и территория. почувствуйте разницу. очевидно, автор заголовка не считает Удмуртию государством. «малый народ» – это скорее про природный парк с милыми людьми в традиционных одеждах. надо ли говорить, что у российского чиновника схожее мнение?

— Максим Горюнов, Facebook, 10 сентябрь 2019

Kelkaj vortoj pri la rusa imperiismo. La unua ĉeftitolo de Novaja Gazeta pri la sinbruligo de Albert Razin diras “en Iĵevsko… defendanto de etaj etnoj bruligis sin”.

Albert Razin defendis la udmurtan lingvon. Ĝi estas la ŝtata lingvo de Udmurtio, kune kun la rusa.

Udmurtio, laŭ la unua artikolo de sia konstitucio de 1994, estas [aŭtonoma] “ŝtato kiu estas parto de la Rusia Federacio”. […] [NDLR: esprimo ‘Rusa Federacio’ estas laŭsignife erara. En Ruslando krom rusoj loĝas multegaj popoloj, kaj la ĝusta formo estas Rusia Federacio, ne la Rusa. Ikar’ A. en la vikipedia diskutpaĝo pri Rusio]. Alivorte, Albert Razin defendis la ŝtatan lingvon de sia lando, kaj ne “etajn etnojn”. Li ne estis parolanta pri “kultura Greenpeace” por “indianoj”. Li estis parolanta pri la rajtoj kaj liberecoj de nacio kiu jam havas proprajn konstitucion kaj teritorion. Vidu la diferencon. Estas klare ke la verkisto de la ĉeftitolo ne taksas Udmurtion vera ŝtato. “Eta etno” sonas pli kiel natura rezervejo plena je ĝentilaj homoj en tradiciaj vestaĵoj. Ĉu vere estas bezonate diri ke la rusiaj funkciuloj havas la saman opinion?

— Maksim Gorjunov, Facebook, la 10-an de septembro 2019

Observantoj kun diversaj politikaj pozicioj traktis la agon de Razin kiel ekstreman paŝon por marĝena afero. Oĉki Breĉalova aŭ “Okulvitroj de Breĉalov”, populara kanalo en Telegram kiu sekvas politikon de Udmurtio, esprimis esperon ke la senespera akto de Razin estos finfine komprenita:

Это был тяжёлый день. Он, безусловно, войдёт в историю Удмуртии. О поступке Альберта Разина будут рассказывать следующим поколениям удмуртов, как сейчас рассказывают о Кузебае Герде, ставшим жертвой сталинского ГУЛАГа. Ещё много будет чего сказано и написано. Настоящее осмысление трагедии впереди. Уроки в краткосрочной перспективе извлечены, к сожалению, не будут. Ни властью, ни национальным удмуртским сообществом. Это по реакции четко показал сегодняшний день.

—Очки Бречалова, Telegram, 10 сентябрь 2019

Estis malfacila tago. Tago kiu, sendube, eniros la historion de Udmurtio. La venontaj generacioj de udmurtoj parolos pri la ago de Albert Razin kiel ili nun parolas pri tiuj de Kuzebaj Gerd  [en] [udmurta poeto], kiu iĝis viktimo de la stalinisma gulago. Multe pli estos dirata kaj skribata. Sed kompleta taksado de tiu ĉi tragedio sekvos. Mallongatempe, bedaŭrinde, lecionoj ne estos lernataj, nek de aŭtoritatoj, nek de la udmurta komunumo. La hodiaŭaj reagoj montras tion tre klare.

— Oĉki Breĉalova, Telegram, la 10-an de septembro 2019

Sed ĉu la lecionoj estos lernataj tro malfrue? En tiu ĉi kazo, kio ajn estos dirata aŭ skribata pri la morto de Razin post 20 aŭ 30 jaroj, estas malprobable ke multo el tio estos en la udmurta.

4 komentoj

  • Alparuh Pelem

    Bedaŭrinde en la teksto estas nenio dirite pri la tradicio de la volgiaj popoloj, pri tipŝaro (protesto kontraŭ ofendo per sinmortigo anstataŭ damaĝi la ofendinton fizike).
    Kompreneble por la plimulto tute ne estas grava demando ĉar tio ne koncernas ilin… Same tio ne estas problemo por tiuj kiuj perdis sian identecon kaj krom scii kelkajn bazajn frazojn. Sed por multaj homoj kiuj alfrontas la problemon de ignoro de la problemo (manko de infanĝardenoj en la regiona lingvo, lernejoj, fakte neleĝa instruo de la regiona historio + de la loka popolo, dulingvaj afiŝoj, grandega sinĝenemo aparteni al loka popolo, akĉento en la rusa ks). Malgraŭ la deklaro pri la egaleco de ambaŭ lingvoj, estas plena ignoro de la regionaj lingvoj (krom folkloro, pri kiu ne nur rajtas indiĝenaj popoloj sed oni postulas je ĉiuj niveloj t.n. lokan komponenton…). Razin estas tute sobra homo kun tute sobraj ideoj sed ne kiel oni emus ĝin prezenti.

  • La originaj citaĵoj estis en la rusa lingvo. Kial aperigi ilin en la angla ??

Partopreni en la konversacio

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.