Lingvoj: reta aktivismo por savi la ĉakman lingvon

Ĉi tiu artikolo estas parto de nia antaŭprezento de “Uzi civitanajn amaskomunikilojn por antaŭenigi subreprezentitajn lingvojn” [en].

Chakma Script. Image Courtesy hilledu.com  Ĉakma skribo. Bildo kun persmeso de hilledu.com

Unu el la ĉefaj indiĝenaj lingvoj en Bangladeŝo estas la ĉakma lingvo, kiu estas hindeŭropa lingvo parolata de ĉirkaŭ 310.000 homoj en sudorienta Bangladeŝo kaj aliaj 300.000 en la plej orientaj partoj de Barato. Oni skribas ĝin uzante la ĉakman alfabeton, kiu estas mortanta, ĉar multaj ĉakmaoj ne havas la ŝancon lerni sian lingvon en lernejoj.

La ĉakmaoj estas senigitaj de iu ajn radio- aŭ televido-kanalo en sia lingvo, sed regule aperas ĉakmalingvaj kantoj en YouTube.

Eble menciindas ĉi tie, ke inter la pli ol 30 indiĝenaj lingvoj en Bangladeŝo, du jam mortis kaj aliaj dek alfrontas formorton.

La aŭtoritatoj provas enkonduki la ĉakman lingvon en lernejojn, kie ĝi tamen estas bremsita pro politikaj kialoj kaj kreskanta debato [bn] pri normigo de alfabetoj kaj tiparoj. Sed la ĉakmaoj uzas sociajn komunikilojn kaj retajn teknologiojn por disvastigi sian lingvon kaj krei konscion pri ĝi. Chakma Skripts [en] estas la nomo de interaga retejo, kiu disponigas diskutforumon, lernilojn pri la ĉakma alfabeto kaj lingvo, e-libro [cifereca libro], filmetoj ktp, por diskonigi la uzon de la lingvo. La indiĝena komunumo kreskas forte per sia ĉeesto en blogojFacebookĉakma vortaroretaj novaĵleteroj, ktp. [ĉiuj anglalingve]

Multaj retumantoj uzas ilojn kiel YouTube por afiŝi lernilojn rilate al la ĉakma lingvo:

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.