La malmulte konata beleco de rizgarbaj artaĵoj de Barato kaj Nepalo

‘Jhutti’ farita el rizgarboj. Foto de CK Kalyan Tharu. Uzata kun permeso.

[Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, escepte de tiuj markitaj per [en], kiuj estas en la angla.]

Rizo estas bazmanĝaĵo en aziaj komunumoj dum jarcentoj, do estas nesurprize ke tiu ĉi grava manĝaĵo iĝis ero de arto en tiu regiono. Dum kelkaj artistoj skizis kaj pentris la grenon, aliaj komunumoj daŭrigis la malmulte konatan, multjarcentan tradicion de teksado de rizgarboj en belaj formoj por ornami siajn domojn.

Kathirkula

En la sudbarata subŝtato Keralo, kathirkula – rizgarboj kunteksitaj en bukedo – pendas en domoj kaj temploj. Oni kredas ke ili alportas sanon, riĉecon kaj prosperon en la domon.

NELKATHIR estas la sekigataj rizsemoj.

Kathirkula (bukedo de rizgarboj) estas etna bildo uzata por prospero en hejmoj.

Kathirkula estas teksata fasko de rizaj spikoj forme de bukedo kaj kutime pendas en la domoj en Keralo.

En fejsbuka paĝo R-Aadya ankaŭ verkas pri la pendigo de rizgarboj [en] en Keralo, Barato:

“Nelkathir” is a bunch of artistically plaited bouquet of rice seeds, usually hung in front of the entrances to old ancestral homes (Tharavadu) in Kerala.

This symbolizes prosperity in homes. It is linked to a traditional custom called “Illam Nira”-(House filling with Paddy). This ritual heralds the farming and harvesting in Kerala. […] This can also be seen in front of all temples in Kerala as a symbol of opulence.

Deepthi Menon (RCP)

Nelkathir estas fasko de arte teksita bukedo de rizgarboj, kiu kutime pendas antaŭ la enirejoj de malnovaj praulaj domoj (tharavadu) en Keralo.

Tio simbolas prosperon en domoj. Ĝi estas ligata al tradicia kutimo nomata Illam Nira (plenigo de domo per rizo). Tiu ĉi rito simbolas la kultivadon kaj la rikoltadon en Keralo. […] Tio ankaŭ videblas antaŭ ĉiuj temploj de Keralo kiel simbolo de riĉeco.

Deepthi Menon (RCP)

A nostalgic symbol of a bygone era #Kathirkula . pic.twitter.com/AMX6Gysqwp

— Dhanya Madhavan Nair (@DhanyaMN) November 14, 2013

Jhoti

En la orienta barata subŝtato Odiŝo, jhoti aŭ chita – tradicia Odia artaĵo farata el riza pasto – estas desegnata sur muroj kaj plankoj dum festoj. Dum Divalo, la festivalo de la lumoj, motivoj de rizaj stakoj aŭ rizgarboj estas desegnataj. La Departemento por la Odia Lingvo kaj Kulturot diras [en]:

During this auspicious occasion, the mud walls and floors are decorated with murals in white rice paste or pithau. They are called jhoti or chita and are drawn not merely with the intention of decorating the house, but to establish a relationship between the mystical and the material, thus being highly symbolical and meaningful. […] For each occasion a specific motif is drawn on the floor or on the wall. For instance, in Lakshmipuja a stack of paddy or rice sheaves is drawn on the walls structured like a pyramid. […]

Dum tiu ĉi favora okazo, la kotaj muroj kaj plankoj estas dekoraciataj per murpentraĵoj de pasto de blanka rizo aŭ pithau. Ili estas nomataj jhotichita kaj estas desegnataj ne nur por dekoracii la domon, sed ankaŭ por starigi rilaton inter mistiko kaj materio, estante do forte simbolaj kaj sencohavaj. […] Por ĉiu okazo specifa motivo estas desegnata sur planko aŭ sur muro. Ekzemple, en Lakshmipuja rizgarbaro aŭ rizgarboj estas desegnataj sur la muroj forme de piramido. […]

Jhutti

Dum jhoti estas desegnataj sur muroj en Barato, jhutti estas farataj el rizgarboj [en] en la sudaj kampoj de Nepalo ekzakte kiel la kathirkula de Keralo, sed kun formoj pli kompleksaj. Post la rikoltado de la rizo, elektitaj rizgarboj estas teksataj en jhutti kaj pendigataj alte ĉe meh (bambua stango al kiu la bovoj estas alligataj dum riztraŝado). La tarua popolo [en] […] estas ĉefe konata pro la preparado de jhutti per ĉiuj specoj de rizo kiujn ili rikoltas.

Foto, maldekstre al dekstre: kakahi – la kombilo; maur – la kapvesto de la novedzo; kauwa tholi – la beko de korvo; kaj Patiya – la mato. Foto de CK Kalyan Tharu. Uzata kun permeso.

Jhutti havas diversajn formojn kaj dimensiojn. Ili estas inspirataj de naturo kaj objektoj de la ĉirkaŭaĵo, kiel ekzemple kauwa tholi – la beko de la korvo; patiya – la mato; kakahi – la kombilo; jhunjhuna – la ludilo de la bebo; bena – la ventumilo; bakhari – la grenejo; maur – la kapvesto de la novedzo; kaj aliaj.

Oni kredas ke, post la rikoltado de la rizo, restas nenio por la birdoj por beki. Jhutti iĝis simbolo de amo al naturo ĉe la tarua popolo, ĉar ili estis origine pendumataj por provizi la birdojn per manĝo kaj jhutti faritaj el ĉiuj specoj da rizo rikoltitaj.

En intervjuo por Global Voices, eksa prezidanto de la Siraha [en] filio de Taruo Kalyankarini Sabha (tarua bonfara organizaĵo) Chandra Kishore Kalyan Tharu substrekadis la gravecon de la naturo en la tradicio de farado de jhutti:

Our ancestors loved and worshipped nature. They weaved Jhuttis so that the birds wouldn’t die of hunger after harvest.

Niaj praavoj amis kaj adoradis naturon. Ili teksis jhutti por ke la birdoj ne mortu pro malsato post la rikoltado.

Skanita novaĵo pri jhutti-konkurso organizita de la Forumo por Komunuma Disvolviĝo de Barchhawar por revivigi la tradicion de la artfarado de jhutti, raportita de la nepala tagĵurnalo Kantipur. Foto de CK Kalyan Tharu.

Tamen, tiu ĉi bela artformo estas forgesata en Nepalo kaj la juna generacio preskaŭ forgesis la arton fari jhutti. Necesas konservi tiun ĉi antikvan tradicion de teksado de rizgarboj en belaj artformoj.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.