Kiel Edir Macedo kreis imperion kun la Universala Eklezio, banko kaj politika partio

La ĵurnalisto Gilberto Nascimento pasigis grandan parton de sia kariero zorgante pri aferoj ligitaj al religio kaj politiko. Bildo uzata kun permeso: Divulgação/Ed.Companhia das Letras.

[Krom speciala mencio, ĉiuj ligiloj sendas al paĝoj portugallingvaj, ndt]

Je la aĝo de 75 jaroj, la episkopo Edir Macedo havas imperion: li posedas la due plej grandan televidkanalon en Brazilo [eo] (Record), politikan partion (Republicanos), bankon, li gvidas unu el la plej fortaj novpentekostaj komunumoj en la mondo, la Universalan Eklezion de la Reĝo de Dio, establitan de li mem en la 1970-aj jaroj, kaj li estas proksimulo de la prezidento de Brazilo, Jair Bolsonaro.

Pri la historio de la supreniro de unu el la plej potencaj homoj de la lando rakontas la libro O Reino – A história de Edir Macedo e uma radiografia da Igreja Universal (“La Reĝo — historio de Edir Macedo kaj radiografio de la Universala Eklezio”), publikigita fare de Companhia das Letras, en 2019, (en la portugala), kies aŭtoro estas la ĵurnalisto Gilbert Nascimento, kiu havas grandan sperton en verkado pri aferoj ligitaj al religio por publikaĵoj kiel Folha, Estadão, O Globo kaj Istoé.

Li enketis kvar jarojn pri la maniero kiel religia, politika kaj ekonomika povoj ligiĝas al fido kaj ambicio. En tiu ĉi libro, Macedo estas prezentata nek kiel malbonulo, nek kiel heroo. De la komenco ĝis la episkopiĝo, la aŭtoro trairas polemikajn aferojn, ekde la naskiĝo de la Universala Eklezio ĝis la elekto de prezidento Jair Bolsonaro kaj la ekspansio de novpentekostaj grupoj tra la lando.

Librokovrilo (Companhia das Letras)

Por la enketo, Nascimento traserĉis dokumentojn kaj juĝajn aferojn, denuncojn de la Ministerio pri Justico kaj atestojn de homoj kiuj havis spertojn kun la Universala Eklezio. Nascimento ankaŭ profunde esploris universitatajn librojn, magazinojn kaj ĵurnalojn eldonitajn ekde la 1980-aj jaroj.

Hodiaŭ la Universala Eklezio de la Reĝo de Dio estas unu el la plej potencaj en la mondo, kun pli ol 10 000 temploj dissemitaj tra Brazilo kaj eksterlande. Kun pli ol 1 800 000 da eklezianoj, laŭ tiu libro, ĝi influas la politikon, la moralon kaj la kutimojn de la brazila socio.

Nascimento montris kiel la kontaktoj kun la povo-sferoj kontribuis al la supreniro de la heredaĵo de Macedo, kiu diversigis siajn negocojn ekde amasmediaj elsendoj ĝis la administrado de kreditkartoj kaj sanasekuro.

Nascimento parolis telefone kun Global Voices. La intervjuo estis redaktita kaj mallongigita.

Global Voices: Kio instigis vin raporti pri la historio de Edir Macedo?

Gilberto Nascimento: Já existia a biografia oficial do Edir Macedo, no livro “O Bispo”, escrito pelo jornalista Douglas Tavolaro [diretor de jornalismo da TV Record, de Macedo, na época da publicação — ed] e os três volumes de “Nada a Perder”, escritos pelo próprio Edir Macedo [livros que ganharam adaptação no cinema]. A história não oficial não havia sido contada. E muitos ex-integrantes da Igreja, que tiveram papel importante nela, praticamente não existem no relato oficial. Muitos deles queriam contar a sua versão para fatos marcantes ocorridos na Igreja, que presenciaram. É importante registrar esses acontecimentos, mostrar o crescimento vertiginoso da Universal e o imenso poder religioso, político e econômico acumulado pelo bispo Macedo. É o único brasileiro a ter sob seus domínios uma Igreja, uma rede de televisão, um partido político e um banco.

Gilberto Nascimento: Jam ekzistis oficiala vivhistorio de Edir Macedo, prezentita en la libro O Bispo [“La Episkopo”] verkita de la ĵurnalisto Douglas Tavolaro [kiu estis ĉefredaktoro de de la televidkanalo Record — red.] kaj en la tri volumoj de Nada a perder [“Nenio perdota”], verkitaj de Edir Macedo mem [libroj poste adaptitaj por filmoj]. La neoficiala historio ne estis rakontita. Kaj multaj eks-membroj de la Eklezio, kiuj havis gravan rolon en ĝi, preskaŭ ne aperas en la oficiala rakonto. Multaj el ili deziris rakonti sian version de signifaj eventoj okazintaj en la Eklezio, kiujn ili ĉeestis. Estas grave registri tiujn okazaĵojn por montri la kapturnigan kreskon de la Universala Eklezio (UI) kaj la vastegan povon, religian, politikan kaj ekonomian, kiun episkopo Macedo arigis. Li estas la sola brazilano kiu havas sub sia kontrolo eklezion, televidkanalon, politikan partion kaj bankon. 

GV: Kiuj faktoj mankas al la oficiala historio, sed estas konsiderataj rakontindaj de la menciitaj membroj de la Universala Eklezio?

GN: Em biografia oficial, a tendência quase sempre é do personagem citado só publicar aquilo que for interessante para ele, que vai mostrar que ele é bom, generoso, um ser humano perfeito. Se um jornalista faz uma história de um personagem ele irá contar tudo, não só o que é bom. Nos livros escritos por Edir Macedo, a história é contada a partir da visão e do interesse dele. Os problemas na justiça são citados em um parágrafo, que diz que é tudo inverdade,  ele se diz o tempo todo perseguido pela Igreja Católica e pela Rede Globo. Tem muitos fatos ali que não saíram de intrigas, mas de denúncias formuladas pelo Ministério Público Federal, Ministério Público Estadual, por documentos e por denúncias de ex-integrantes da igreja, de fiéis que foram à Justiça. Meu livro vai contar outra parte da história dele, com intrigas, desavenças internas e denúncias.

GN: En oficiala vivhistorio preskaŭ ĉiam la tendenco estas publikigi pri la ĉefa persono nur tion, kio estas favora al li kaj kio montras ke li estas bona, oferema, perfekta homo. Sed se ĵurnalisto verkas vivhistorion, li rakontos ĉion, ne nur tion, kio estas bona. En la libroj verkitaj de Macedo, la historio estas rakontita de lia vidpunkto kaj interesoj. La problemoj kun la justico estas citataj en paragrafo kiu diras ke la tuto estas malvera. Li diras, ke li estas ĉiam persekutata de la Katolika Eklezio [eo] kaj de la televidkanalo Rede Globo. Multaj aferoj venas ne de intrigoj, sed de denuncoj fare de la Federacia Publika Ministerio kaj de la Ŝtata Publika Ministerio, pere de dokumentoj kaj denuncoj de eks-membroj de la Eklezio, de eklezianoj kiuj iris al la justico. Mia libro rakontas la alian parton de lia vivhistorio kun intrigoj, internaj malakordoj, kaj denuncoj.

GV: Kial tiuj homoj ne estis aŭskultitaj antaŭe?

GN: Quem não tem história para contar que interessa para o Bispo não vai ser citado. E aqueles que saíram da igreja, que eram amigos e aliados, mas romperam, não aparecem.

GN: Kiu ne havas historion kontentigan la episkopon, tiu ne estos citata. Kaj tiuj kiuj forlasis la Eklezion aŭ kiuj estis amikoj aŭ aliancanoj, sed poste eksiĝis, tiuj ankaŭ ne aperas en ĝi.

GV: Konsiderante la aktualan situacion en Brazilo, kial estas grave eldoni tiun libron?

GN: O livro mostra o surgimento e a evolução de uma das mais atuantes igrejas neopentecostais do mundo, o poderio alcançado pelas bancadas da Universal e de outras igrejas evangélicas, o fortalecimento do ativismo evangélico no país, que influi decisivamente hoje na discussão e aprovação de pautas conservadoras no Legislativo e, inclusive, ajudou a levar ao Palácio do Planalto o atual presidente da República, Jair Bolsonaro. Creio que o livro ajuda a entender um pouco o que acontece hoje no Brasil e porque fomos nos meter nesse buraco.

GN: La libro montras la ekeston kaj la evoluon de unu el la plej aktivaj novpentekostaj eklezioj en la mondo, la povon kiun akiris grupoj de la Universala kaj de aliaj evangeliaj eklezioj, la firmiĝon de la evangelia aktiveco kiu hodiaŭ forte influas la diskuton kaj aprobon de konservismaj starpunktoj en la Parlamento kaj, krome, helpis ke la nuna prezidento, Jair Bolsonaro, venis al la Palacio do Planalto [seĝo de la Prezidento]. Mi kredas ke la libro ebligas iom kompreni, kio okazas hodiaŭ en Brazilo kaj kial ni metis nin en tiun sakstraton.

GV: Kia estas hodiaŭ la ĉeesto de la Universala Eklezio ekster Brazilo?

GN: A Igreja é forte hoje na África, principalmente em Angola e Moçambique. No momento, enfrenta uma crise interna em Angola. Bispos e pastores, que ainda estão na Igreja, têm se rebelado contra os brasileiros dirigentes da instituição.

GN: La Eklezio estas hodiaŭ forta en Afriko, ĉefe en Angolo [eo] kaj Mozambiko [eo]. Nuntempe tiu Eklezio alfrontas internan krizon en Angolo. Episkopoj kaj pastroj, kiuj ankoraŭ estas en la Eklezio, ribelis kontraŭ la brazilaj ĉefoj de la Institucio.

GV:  Ĉu la Universala Eklezio ĉeestas en landoj sen jud-kristanaj tradicioj?

GN: A Universal é forte no Brasil, em Portugal e na África. A igreja sempre encontrou dificuldade para entrar em países onde predomina o Islamismo. Embora esteja presente em dezenas de nações, em algumas regiões tem uma presença pequena. Não há um levantamento preciso sobre o tamanho e a força da Igreja em cada um dos países onde ela se instalou.

GN: La Universala Eklezio fortas en Brazilo, en Portugalio kaj en Afriko. La Eklezio ĉiam malfacile eniris landojn kie regas islamo [eo]. Kvankam ĝi ĉeestas en dekoj da landoj, en kelkaj regionoj ĝi havas magrandan ĉeeston. Ne ekzistas preciza takso de la grandeco kaj forteco de la Eklezio en ĉiu lando kie ĝi ĉeestas.

GV: Kiuj estas la diferencoj inter la Universala Eklezio kaj la aliaj novpentekostaj eklezioj kaj kiuj estas ĝiaj sociaj radikoj?

GN: As igrejas neopentecostais, em geral, têm como uma de suas principais características a identificação com a teologia da prosperidade. Segundo essa doutrina, a bênção financeira é um desejo de Deus. Prega que o discurso positivo e as doações a Deus levarão o fiel a obter a riqueza material. As igrejas pentecostais mais antigas e tradicionais, como a Assembleia de Deus e a Congregação Cristão do Brasil, têm uma atuação mais discreta, inclusive na ação política e na forma de colher as ofertas. Esses dois segmentos evangélicos, por sua vez, são bem diferentes das igrejas protestantes tradicionais, as chamadas históricas, derivadas diretamente da Reforma Protestante de Martinho Lutero, no século XVI.

GN: La novpentekostaj eklezioj havas ĝenerale kiel unu el siaj ĉefaj karakteristikoj sinidentigon kun la teologio de prospero (sukcesteologio). Laŭ tiu dogmaro, la financa beno estas deziro de Dio. Ili predikas ke pozitiva parolado kaj oferoj al Dio ebligas al la eklezianoj ricevi materialan riĉecon. La pentekostaj eklezioj pli malnoval kaj tradiciaj, kiel la Asembleo de Dio aŭ la Kristana Kongregacio de Brazilo, havas pli diskretan aktivadon, ankaŭ en la politika sfero kaj en la maniero kolekti oferdonojn. Tiuj du evangeliaj movadoj, cetere, ja tre malsimilas de la tradiciaj protestantaj eklezioj [eo], kiujn oni nomas historiaj kaj kiuj devenas rekte de la Protestanta Reformado [eo] de Martin Luther [eo] en la 16-a jarcento.

GV: Kial la episkopo Macedo montris tiom da rezisto kontraŭ enkonduko de filozofio kaj teologio en la instruadon de siaj pastroj? Kiuj estas la kredoj kaj principoj de sia Eklezio?

GN: Edir Macedo é muito pragmático. Queria pastores com boa oratória e desenvoltura, com capacidade para comandar e liderar multidões e condições de convencer os fiéis a doar para Deus e fortalecer o projeto de sua Igreja. Não iria “perder tempo” com estudos e teorias que poderiam se voltar, depois, contra a própria instituição. Queria religiosos mais práticos e “eficientes”.

GN: Edir Macedo estas ege pragmatika. Li deziris pastrojn parolemajn, senĝenajn, kun la kapablo komandi kaj estri amasojn, por konvinki la eklezianojn oferi al Dio kaj por fortigi la projekton de sia Eklezio. Li ne deziris “perdi tempon” por instruado kaj teorioj, kiuj povus poste turniĝi kontraŭ la Institucio mem. Li volis religianojn pli praktikemajn kaj efikajn.

GN: Edir Macedo kreis la Universalan Eklezion en 1977, kiam Brazilo estis sub milita diktaturo. Kia estis lia rilato kun la povoj kaj la politiko tra la jaroj?

GN: Sobre o período militar, não tive acesso a informações, mas a família dele tinha relação com o Carlos Lacerda, ex-governador do Rio de Janeiro, que foi comunista, apoiou o golpe de 1964, se tornou conservador, depois rompeu com os militares e virou oposição. A Igreja cresce muito no final dos anos 80, [depois da ditadura]. Depois que Edir Macedo compra a TV Record, ele começa uma relação com o governo porque era necessária — ele se aproximou do em busca de apoio para conseguir a concessão e acabou conseguindo. O livro mostra as relações deles com os sucessivos governos. Em 1989, foi a primeira eleição para presidente após o regime militar, então é a partir deste momento que a Igreja adquire expressão e força e passa a conversar com presidentes.

GN: Dum la milita periodo mi ne havis aliron al informoj, sed lia familio havis rilaton kun Carlos Lacerda, eks-provincestro de Rio de Janeiro [eo], kiu estis komunisto [eo], apogis la ŝtatrenverson en 1964, fariĝis konservema, poste rompis kun la militistoj kaj fariĝis ilia kontraŭulo. La Eklezio multe kreskis fine de la 1980-aj jaroj [post la diktaturo]. Poste Edir Macedo aĉetis la TV-kanalon Record kaj ekproksimiĝis al la registaro, ĉar li bezonis apogon por ricevi dissendorajtojn kaj fine sukcesis ricevi ilin. La libro montras liajn rilatojn kun la sinsekvaj registaroj. En 1989 okazis la unua prezidenta balotado post la milita reĝimo. Ekde tiu momento la Eklezio akiris esprim-kapablon kaj forton kiuj ebligis interparoli kun prezidentoj. 

GV: Kio ŝanĝiĝis kun Bolsonaro por la Universala Eklezio?

Mostro no livro que eles sempre procuraram ter boas relações, com qualquer governo, seja de direita, centro ou esquerda, para entre outras coisas obter mais receptividade no atendimento das suas reivindicações. Agora muda bastante coisa, é um governo que tem uma linha de ação, uma plataforma política muito mais identificada com a Universal e com a pauta de evangélicos conservadores. Bolsonaro já disse que vai nomear um Ministro do Supremo Tribunal Federal “terrivelmente evangélico”. A Record que apoiou e deu espaço para ele durante a campanha já está recebendo verbas de publicidade maiores do que a Rede Globo, que é a maior emissora e tem mais audiência. O partido político comandado pela Universal, o Republicanos, vai abrigar os candidatos apoiados pelo Bolsonaro nas próximas eleições municipais, vai funcionar como uma espécie de legenda de aluguel. [Bolsonaro está tentando criar um partido próprio, mas ele não ficará pronto até às eleições deste ano]

Mi montras en la libro ke ili [la estroj de la Universala Eklezio] ĉiam provis havi bonajn rilatojn kun iu ajn registaro, ĉu dekstra, centra aŭ maldekstra por, inter alie, favorigi la potencon al siaj streboj. Nun la afero multe ŝanĝiĝis. La registaro havas agad-linion kaj politikan platformon multe pli proksimajn al la Universala Eklezio kaj al la starpunktoj de la konservemaj evangelistoj. Bolsonaro jam diris ke li tuj nomumos Ministron por la Suprema Federala Tribunalo “rezolute evangelistan”. La TV-kanalo Record, kiu subtenis lin kaj donis spacon al li dum la balota kampanjo, jam ricevas reklamajn kontraktojn pli grandajn ol Rede Globo, kiu estas la plej granda televido-dissendilo kaj havas pli grandan publikon. Republicanos [La Respublikanoj], la politika partio kiun estras la Universala Eklezio, prezentos la kandidatojn subtenatajn de Bolsonaro en la venontaj municipaj balotoj.

GV: Ĉu la proksimeco al la politiko estis ĉefa sekreto de la sukcesa ekspansio de la Eklezio en Brazilo kaj aliaj landoj? Kio okazus pri la Eklezio sen tio?

GN: Sim. Principalmente aqui no Brasil, a gente sabe que em países da África, Edir Macedo e a Universal sempre procuraram se aproximar dos governantes e inclusive de alguns países em sistema de ditadura, para a Igreja não sofrer restrições na sua atuação. E o que seria da Igreja Universal sem isso? Obviamente encontraria mais dificuldade com a sua expansão. A boa relação com os governantes é uma coisa muito clara para eles, eles prezam muito, e continuam procurando atuar dessa maneira até hoje.

GN: Jes. Ĉefe ĉi tie en Brazilo, la homoj scias ke en afrikaj landoj la Universala Eklezio ĉiam provos proksimiĝi al la registaroj kaj en kelkaj landoj eĉ al diktaturaj sistemoj, por ke la Eklezio ne suferu limigojn de sia aktivado. Kio estus la Eklezio sen tio? Evidente ĝi havus pli da malfacilaĵoj en sia kreskado. La bona rilato kun la registaroj estas ege necesa afero por ili. Ili tre ŝatas tion kaj pli aktivadas tiel ĝis hodiaŭ.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.