Intervjuo kun Veer Keram, aktivisto pri la gonda lingvo

Aktivisto pri la gonda lingvo Veer Keram, foto liverita de Veer Keram.

Post lastjara sukcesa kampanjo en sociaj komunikiloj, kiu celebris enretan lingvan diversecon en Azio, la kunlabora projekto daŭras en 2020. Ĉiusemajne, nova lingva aktivisto kaj subtenanto administros laŭvice la Tviter-konton @AsiaLangsOnline por kundividi siajn spertojn, bonajn agadojn kaj lernitajn lecionojn rilate al la revigligo kaj antaŭenigo de sia denaska lingvo, kun speciala atentigo pri la rolo de Interreto. Tiu ĉi kampanjo estas kunlaboro inter Rising Voices, Digital Empowerment Foundation kaj O Foundation.

Ĉiusemajne, la gastiganto respondos kelkajn demandojn pri sia fono kaj disponigos mallongan superrigardon pri sia lingvo. Tiu ĉi intervjuo kun Veer Keram (@veerkeram750), pere de Demandoj kaj Respondoj, donas unuan antaŭrigardon pri tio, kion li pridiskutos dum la semajno kiam li administros la konton.

Rising Voices (RV): Bonvolu rakonti al ni ion pri vi mem.

Veer Keram (VK): My name is Veer Keram, and I belong to the Gond tribe. I was born and brought up in Madhya Pradesh, in central India. I've graduated with a degree in law from Rani Durgavati University, in Jabalpur, Madhya Pradesh. With Gondi being my mother language, I have always had a keen interest in it. I've been in the field interacting with people who speak Gondi, trying to gather information about the language as well as the speakers. I am currently a part of the Endangered Language Documentation Project which aims at promoting the use of Gondi language.

Veer Keram (VK): Mi nomiĝas Veer Keram kaj estas ano de la gonda komunumo. Mi naskiĝis en Madja-Pradeŝo, centra Barato. Mi diplomiĝis pri juro en la Universitato Rani Durgavati, en Ĝabalpur, Madja-Pradeŝo. Ĉar la gonda estas mia gepatra lingvo, mi ĉiam multe interesiĝas pri ĝi. Mi interparolas kun homoj kiuj parolas la gondan, por kapti informojn pri la lingvo kaj pri la parolantoj. Nuntempe, mi partoprenas en al Projekto pri Dokumentado de Endanĝerigitaj Lingvoj, kiu celas disvastigi la uzadon de la gonda lingvo.

RV: Kia estas la aktuala stato de via lingvo, rete kaj eksterrete?

VK: Gondi is a South Central Dravidian language spoken by about 2 million people belonging to the Gond tribe. Although it is the language of Gondi people, only one fifth of them actually use it, thereby making it vulnerable to extinction. Former Madhya Pradesh Chief Minister Kamal Nath had decided to include Gondi in the primary education curriculum of the state's tribal dominated districts, but the plan has not been put into action until now. The rapid decline observed in the number of Gondi speakers is a matter of grave concern.

VK: La gonda estas sudcentra dravida lingvo, parolata de ĉirkaŭ 2 milionoj da anoj de la gonda komunumo. Kvankam ĝi estas la lingvo de la gonda popolo, nur kvinono de la popolo vere uzas ĝin, kaj tiel ĝi fariĝis endanĝerigita. La eksa ĉefministro de Madja-Pradeŝo Kamal Nath decidis enigi la gondan en la instruplanon por elementa edukado, en la distriktoj kie plimultas la gonda popolo, sed la plano ne efektiviĝis ĝis nun. La rapida malgrandiĝo de parolantoj de la gonda estas zorgiga afero.

RV: Je kiuj temoj vi intencas koncentri la atenton dum la semajno, kiam vi administros la Tviter-konton @AsiaLangsOnline? 

VK: During the week that I'll manage the @AsiaLangsOnline twitter account, I plan to focus primarily on the importance of language and why language conservation is the need of the hour in order to protect our identity as well as our culture and our traditional knowledge.

VK: Dum la semajno kiam mi administros la Tviter-konton @AsiaLangsOnline, mi parolos ĉefe pri la graveco de lingvoj kaj pri kial lingva konservado gravegas por protekti niajn identecon, kulturon kaj tradiciajn sciojn.

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj de via cifereca aktivismo por via lingvo? Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj por via lingvo?

VK: Drawing inspiration from Dr Abhay Sagar Minz, assistant professor at Dr Shyama Prasad Mukherjee University, Ranchi, I wish to work towards protecting tribal languages and our rich cultural heritage with the same energy and vigor he displays.

Having said this, I have great hopes and dreams for my language in the future. Language is the vehicle that maintains our identity through generations. It is language that transmits the elements of our culture and traditional knowledge from one generation to the next. I wish for the Gondi language to become mandatory at the primary education level so that the coming generations remain attached to their roots from the very start. I also wish for it to gain recognition in the eighth schedule of our Constitution, which lists India's official languages. Members of the Gond community shall take immense pride in their language and culture.

VK: Inspirite de D-ro Abhay Sagar Minz, asista profesoro ĉe la Universitato Ranchi, de D-ro Shyama Prasad Mukherjee, mi volas labori por protekti indiĝenajn lingvojn kaj nian riĉan kulturan heredaĵon, kun la sama vigleco kiel li.

Tiel dirite, mi multe esperas kaj revas por mia lingvo. Lingvo estas la vojo por konservi nian indentecon trans generacioj. Estas la lingvo kiu transdonas elementojn de nia kulturo kaj tradiciajn sciojn, de nunaj generacioj al la venontaj. Mi deziras ke la gonda lingvo fariĝu deviga en elementaj lernejoj, tiel ke la venontaj generacioj restu ligitaj al siaj radikoj ekde la komenco. Mi ankaŭ deziras ke la gonda estu agnoskita en la oka skemo de la barata konstitucio, kiel oficiala lingvo. Membroj de la gonda komunumo multe fierus pri sia lingvo kaj kulturo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.