“La Buŝo de la Strato”: la brazila ĵurnalo komplete produktita de strataj homoj

Marcos Scher vendas la ĵurnalon je semaforo, antaŭ la pandemio. Foto: Charlotte Dafol/Uzata kun permeso

Antaŭ 19 jaroj, komencis cirkuli en Porto-Alegro, en la suda parto de Brazilo, ĵurnalo komplete farita de homoj senhejmaj aŭ en stato de socia vundeblo. La ĵurnalo Boca de Rua [“La Buŝo de la Strato”] naskiĝis el la volo de grupo de ĵurnalistoj vidi tiujn ĉi homojn paroli pri si mem, ne nur traktitajn kiel viktimojn aŭ sub la stigmato de la mizero.

La projekto estis elpensita en 2000 kaj jaron poste, dum la unua renkontiĝo de la Tutmonda Socia Forumo, estis lanĉita la unua eldono de Boca, kiel la ĵurnalo estas konata. Hodiaŭ, tio estas la sola ĵurnalo inter tiuj membrantaj en International Network of Street Papers (Internacia Reto de Strataj Ĵurnaloj), tutmonda asocio de publikaĵoj produktitaj de senhejmuloj, komplete kreita de homoj kiuj loĝas surstrate.

La aperigo de Boca estas trimonata kaj ĝia temaro iras de denuncoj pri mistraktoj suferitaj de senhejmuloj ĝis pozitivaj rakontoj. Dum tri monatoj, la grupo organiziĝas por difini la temaron, iri enketi, fari intervjuojn, foti kaj kolekti atestojn por la artikoloj. La rotacio de la membroj estas alta, sed proksimume ĉirkaŭ 50 homoj laboras por ĉiu eldono.

Post la presado, ĉiu membro de la grupo ricevas kvoton de ekzempleroj por vendi en la stratoj de Porto-Alegro. La tuta kolektita sumo iras al la raportistoj-ĵurnalistoj. La ĵurnalo estas ankaŭ subtenata per donacoj de subtenantoj, multaj el ili anonimaj, kiuj ne postulas kompenson pro sia kontribuo.

Rosina Duarte, unu el la iniciantoj de Boca de Rua kaj de la NRO ALICE (Agência Livre para a Informação, Cidadania e Educação – Libera Agentejo por Informo, Civitaneco kaj Edukado), al kiu la ĵurnalo estas ligata, rakontas ke la origina celo estis “doni voĉon al senvoĉuloj”. Tamen, post iom da tempo, ili ekkonsciis ke tio estis tro memfida afero – la voĉoj ĉiam estis tie, sed la socio ne aŭskultis ilin, diris ŝi.

En intervjuo al Global Voices per telefono, ŝi rakontas:

Quando nós chegamos, a gente tinha ainda aquele discurso bonito, que carrega muito resquício do “preconceito bonzinho”, como eu digo, que é o de querer dar algo a eles, de ajudar. Mas a gente percebeu que nós é que tínhamos que ser alfabetizadas na linguagem da rua. Eles não tinham a alfabetização da linguagem escrita, mas nós éramos analfabetas completas sobre a vida na rua.

Kiam ni alvenis, ni ankoraŭ havis tiun belan diskurson, kiu portas multajn spurojn pri “bonintenca antaŭjuĝo”, kiel mi diras, kio signifas voli doni ion al ili, helpi ilin. Sed ni rimarkis ke fakte ni devis esti alfabetigitaj en la lingvo de la strato. Ili ne havis la alfabetigon de la skribita lingvo, sed ni estis komplete analfabetoj pri la vivo en la strato.

Catarina kaj Daniel, de la ĵurnalo Boca de Rua. Foto: Luiz Abreu/Uzata kun permeso

La dekomenca ideo de la ĵurnalistoj estis la kreado de radiostacio elsendata per laŭtparoliloj instalitaj en la fostoj de la urbo. Sed kontaktante grupon de senhejmuloj, tiuj ĉi estis firmaj: “Ni volas ĵurnalon pri ni”. Rosina diras ke la ideo timigis ŝin komence, sed ĝi funkciis:

Quando eles disseram que queriam um jornal, fomos atrás de financiamento, ainda tateando no escuro, sem saber o que fazer. Mas um dia caiu a ficha: ao contar o que acontecia nas ruas, eles faziam notícia. E, se eles tivessem consciência disso, o texto se organizava de uma forma muito clara. Porque a gente faz notícia o tempo inteiro. Tem os que fazem de uma forma mais objetiva, outros menos objetiva, mas a gente faz.

Kiam ili diris ke ili volas ĵurnalon, ni iris serĉi financadon, ankoraŭ palpe en la mallumo, sen scii kion fari. Sed iun tagon ni havis revelacion: rakontakte tion, kio okazas surstrate, ili donas novaĵojn. Kaj se ili konscius pri tio, la teksto organiziĝus en multe pli klara formo. Ĉar oni ĉiam donas novaĵojn. Kelkaj pli objektive, aliaj malpli objektive, sed oni faras tion.

Iom poste, krom la ĵurnalo estiĝis socia movado. La grupo kunvenas semajne por pridiskuti kolektivajn pledojn kaj subteneblojn al individuaj temoj de siaj membroj. Aldone ĝi estas ligata al samtemaj iniciatoj, kiel Movimento Nacional da População de Rua (Tutbrazila Movado de Strata Homamaso) kaj Amada Massa (Ŝatata Pastaĵo) – panvendejo kiu celas ebligi aŭtonomion de homoj en vundebla kunteksto kaj ankaŭ kiuj spertis loĝadon surstrate.

Pri la enhavo de raportoj, Rosina memorigas:

Parece que é só sofrimento, parece que é só dificuldade. E não é. Descobrimos essa alegria, essa resistência, valorizamos essa imensa, fantástica capacidade de sobreviver, não só de se manter vivo, mas de manter viva a esperança, a alegria, o afeto e todas essas questões.

Ŝajnas esti nur sufero, ŝajnas esti nur malfacilo. Sed ne! Ni eltrovas tiun ĝojon, tiun reziston, ni aprezas tiun egan, impresan kapablon postvivi, ne nur plu vivi, sed vivdaŭrigi la esperon, la ĝojon, la karesemon kaj ĉiujn ĉi tiujn temojn.

Surstrataj voĉoj

Elisângela Escalante, kiu eniris la grupon antaŭ ses jaroj, dum plu surstratis, emfazis la gravecon de la ĵurnalo en sia vivo en telefona intervjuo al Tutmondaj Voĉoj.

Muita coisa aconteceu comigo através do jornal. Ele me tirou da rua. Porque eu vivi três anos e meio na rua e eu saí depois de uns meses indo pro jornal. Eu fui guardando um dinheiro e comecei a alugar o meu espaço. Antes eu não ganhava o meu dinheiro, dependia do meu companheiro pra tudo. Faz diferença pra mim, eu gosto de ter meu dinheiro.

Multaj aferoj okazis al mi per la ĵurnalo. Ĝi elmetis min ekster la straton. Ĉar mi vivis tri jarojn kaj duonon surstrate kaj mi eliris post kelkaj monatoj ĉeestante la ĵurnalon. Kaj mi konservadis monon kaj komencis lui mian propran lokon. Antaŭe mi ne gajnis mian monon, kaj dependis de mia partnero por ĉio. Tio gravas por mi, mi ŝatas havi mian propran monon.

Koverto de la eldono kiu atentigis pri la defioj de patrineco dum stratloĝa situacio. Foto: Agentejo ALICE/Boca de Rua, uzata permese.

Elisângela memorigas speciale eldonon, kiam kovrilpaĝa raporto demandis “Kial ni ne povas esti patrinoj?”. Ĝi pritemis defiojn kiujn stratloĝantaj virinoj frontas por ekzerci sian patrinecon.

Dum la preparo de la raporto, kelkaj virinoj kiuj teamanas al la ĵurnalo sukcesis rehavi kontakton kun siaj gefiloj, kiujn ili ne vidis de jaroj, rakontas Elisângela:

Eu acho que o que a gente fala [no jornal] é a verdade. É o que a gente sente e o que a gente vive dentro da sociedade. Se não fosse o Boca, não teria outra maneira de fazer isso e ser ouvido por tanta gente. Através dele eu consegui muitas coisas e ajudei muitas pessoas também.

Mi pensas ke kion ni rakontas [ĵurnale] estas vera. Tion ni sentas kaj ni travivas ene de socio. Se ne estintus Boca, mi havus nenian alian manieron fari tion kaj esti aŭskultata de tiom da homoj. Pro ĝi, mi atingis multajn aferojn kaj aldone helpis multajn personojn.

La unuan fojon en ĝia historio, ne eblis surstrate vendi la ĵurnalon pro la kronvirusa pandemio. Por ne ĉesi, kaj provi mildigi la efikojn de tio sur la produktadon de enspezoj por siaj raportistoj, Boca de Rua ciferiĝis.

Per minimuma kontribuo de po 20 R$ (brazilaj realoj) ĉiun trian monaton [pt], la abonanto ricevas la plej novan eldonon de Boca, kune kun pli malnovaj eldonoj kaj kromaj materialoj.

Por kunlaborantoj kaj raportistoj, la plej grava estas, ke surstratulaj voĉoj plu trairu dum la pandemio.

Marcos Sher, teamano de la ĵurnalo de 13 jaroj, rakontas post esti demandata en telefona babilado pri sia sento rilate al la ĵurnalo:

Pra mim é bom, muito bom. Pra você ver que eu não largo, né? Às vezes eu dou um tempo, mas eu volto de novo. Pra mim o jornal foi uma maneira de sair do tráfico [de drogas] e voltar a trabalhar. É bom porque é alguma coisa pra fazer, pra me tirar de casa. Ter alguma coisa pra fazer é muito importante pra mim.

Por mi estas bone, tre bone. Por ke vi vidu, ke mi ne lasas ĝin, ĉu ne? Foje mi donas tempon, sed mi ankoraŭfoje revenas. Por mi, ĉi ĵurnalo estas maniero eliri la komercon [de kontraŭleĝaj drogoj] kaj reveni al laboro. Estas bone, ĉar ĝi estas io farebla, por porti min ekster la hejmon. Havi ion farotan estas tre grave al mi.

Noto de la redaktisto de la originalo: Talita Fernandes kunlaboras kun la ĵurnalo Boca de Rua (Porto-Alegro, Suda Rio-Grando) kaj verkis disertaĵon “Rua, substantivo feminino: mulheres em movimento e o direito ao corpo na cidade” (Strato, ina vorto: virinoj en movo kaj rajto al korpo tra la urbo), ĉe la Federacia Universitato de Suda Rio-Grando (UFRGS).

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.