Regetono, la latinamerika ambasadoro en la mondo

Imagen de un artista sobre un pódium con los brazos estirados, con la sombra de la estatua del premio de los Oscars detrás de él, y en el segundo plano, un edificio representando las instituciones políticas en quiebre.

Ilustraĵo de CONNECTAS

Tiu ĉi artikolo estis verkita de Grisha Vera por CONNECTAS, poste republikigita kaj redaktita de Global Voices kadre de amaskomunikila interkonsento.

Esti sur kovrilpaĝo de la magazino Time estas io, kion malmultaj publikaj figuroj el iu ajn kampo povas atingi; eĉ pli malmultaj en la ne-anglaj lingvoj kaj de latinamerika muzika ĝenro. Sed ĝuste tion atingis Bad Bunny en marto 2023. Monaton pli frue, la portorika artisto estis stelulo dum la malferma ceremonio de la premio Grammy.

Bad Bunny, “el conejo malo” [eo: Malbona Kuniklo], estas la latinamerika artisto kiu gajnis plej multe da mono en 2022 kaj kiu dum tri sinsekvaj jaroj estis la plej aŭskultata artisto en Spotify. Kaj ĉion ĉi li sukcesis fari kantante hispane kaj plejparte regetonon.

Taylor Swift dancas dum Benito kantas — estas kion vi devas vidi, sed vi ne sciis.

La kritiko rilate tiun ĉi urban ĝenron kreskis ekde kiam ĝi aperis antaŭ pli ol 20 jaroj. Unu kritiko venas de tiuj, kiuj konsideras ĝin malbona ekzemplo por junaj generacioj. Tamen ĝi iĝas ĉiam pli influa ĝenro rilate diversajn sociajn aspektojn, kiel genraj roloj aŭ politiko. Aldone, nuntempe — same kiel kelkaj aliaj latinamerikaj artistoj — ĝia ĉeesto nerefuteble kreskas en aliaj regionoj.

Dum Latinameriko perdas ekonomian kaj politikan pezon sur la tutmonda areno, ĝi konkeras la mondon sur scenejo. La graveco de tiu ĉi kultura ekspansio, kvankam ofte nerimarkata, povas prezenti oran oportunon por promocii la regionajn interesojn en la mondo.

La komenco de internacia kresko de regetono

Marco Antonio Chávez Aguayo, esploristo de Virtual University System de la Universitato de Gvadalaharo (Meksiko), klarigas  ke en la 20-a jarcento, kun la leviĝo de la industrio, registrado kaj aliaj ritmoj, “la poluso ŝoviĝis de Eŭropo al Usono. Do usonaj produktoj kiel popmuziko, repo kaj hiphopo komencis domini. Mi opinias ke nun — mi ne scias ĉu ne estas tro frue diri tion — ni, latinamerikanoj, estas la poluso”.

Víctor Lenore, hispana ĵurnalisto, skribis en 2020 ke Bad Bunny estis la nova Bob Dylan. Nun li rimarkas pli grandan influon de latinamerika popkulturo en Usono kaj en la mondo ĝenerale. “Ekzemple en Hispanio ekzistas preskaŭ nekonscia kolonia antaŭjuĝo laŭ kiu la aferoj venantaj de Latinameriko estas malpli gravaj ol tiuj venantaj de Londono, Nov-Jorko kaj Los-Anĝeleso. Feliĉe gejunuloj kiuj havas nun 15, 25 aŭ 30 jarojn ne plu sekvas tiun ĉi antaŭjuĝon. Ili aŭskultas latinamerikan muzikon pli nature kaj tio estas unu el la plej gravaj faktoroj”.

Tio validas ankaŭ rilate la artistojn. Nun oni ne havas antaŭjuĝojn kaj respektas iliajn kulturajn radikojn, klarigas Lenore. “Ekzemple Julio Iglesias, kiu estis tre populara artisto, kiam li ekdeziris konkeri la latinamerikan merkaton, venis al Los-Anĝeleso kaj registris albumon en la angla celante usonajn aŭskultantojn. Tio jam [komencis] ŝanĝiĝi, okazis vere gravaj precedentoj, speciale en Meksiko, kiel Luis Miguel kaj Juan Gabriel, kiuj rifuzis registri albumon en la angla”.

Kaj li montras plian motivon por la sukceso de regetono: la sociaj retoj. “La anglosaksa industrio ĉiam preferas promocii siajn artistojn. Sed subite, pro tio ke la Jutubaj algoritmoj estas bazitaj sur la kantoj aŭskultataj, la aŭskultantaro estas direktita al plia latinamerika kanto. Tio iĝis fundamenta afero en la paradigma ŝoviĝo kaj en la fakto ke nun latinamerikaj artistoj povas konkurenci kun tiuj anglosaksaj” diris li al CONNECTAS.

La evoluo de regetono

De la pioniroj de regetono kaj la fino de la 1990-aj jaroj, ĝis la famiĝo de Bad Bunny, multaj aferoj ŝanĝiĝis kaj nun la artistoj eĉ promocias valorojn kiel feminismon. Por Chávez, ankaŭ konata kiel S-ro Regetono, tiu ĉi evoluo ebligis esti unu el la centraj figuroj en muziko en tiu ĉi jarcento. “Artistoj el ambaŭ la “subterejo” kaj la “ĉefa fluo” faris regetonon vehiklo por mesaĝoj ĝuste kontraŭ masklismo, koloniismo kaj multaj aliaj aferoj”.

En konversacio kun CONNECTAS, Chávez atentigas pri alia ŝanĝo: la enpovigo de virinoj. “Bichota (unu el la furorkantoj de la kolombia regeton-kantisto Karol G) venas de “bitch” (eo: putino). Tio signifas: Mi estas la plej bona putino; Mi estas tiu kiu faras la decidojn; Mi kontrolas mian korpon, miajn rilatojn, miajn emociojn… Alivorte, frazoj kiuj ne aŭdeblis komence en regetono aŭ en aliaj ĝenroj”.

La kunlaboro inter artistoj kaj la miksado de latinamerikaj ritmoj ankaŭ estas alte uzataj resursoj de tiu ĉi ĝenro, aldonas la esploristo. “Ne ĉiuj kantoj estas pura regetono, multaj el ili estas miksitaj kun aliaj ritmaj tradicioj kiel salso, kumbio, sambo, baĉato kaj flamenko”.

Eĉ pli, Chávez atentigas ke regetono estas ankaŭ produktita ekster la latinamerika mondo. “Mi vidis bonan regetonon el Barato, Britio, Francio, Italio, Pollando, Finnlando, Koreio, Japanio, Ĉinio, Aŭstralio… Vere, la nombro estas granda”. La kantoj en lia listo havas po almenaŭ unu frazo en la hispana kaj estas miksitaj kun lokaj ritmoj.

Tutmonda influo de regetono

Dum la muzikaj industrioj de la regiono pli kaj pli kreskas mondnivele, la temoj kiuj interesas Latinamerikon estas plu ŝovitaj for de la internacia politika agendo. Aktuale neniu latinamerika gvidanto ĝuas la influon kiun havas multaj regetonaj artistoj.

Eduardo Torres Arancivia, perua historiisto, klarigas ke la politikaj diskutoj pri ideologioj kaj iliaj rilatoj al la potenco ne interesas la gejunulojn same kiel antaŭe. “Sed arto donas al ili la eblon forlasi la realon, kiu aspektas tro komplika aŭ tro malĝojiga, ĉar arto estas ankaŭ fuĝovojo. Arto en sia katarso generas alternativan universon, kie eblas atingi tion, kio ne atingeblas en politika realo”.

Lenore aldonas ke la problemo de politika gvidanteco estas tutmonda. “Simple la politikaj gvidantoj, la partioj, la unioj havas ĉiam malpli kaj malpli da povo. Do ili ne povas ŝanĝi la aferojn multe, tial ni kredas al ili malpli”.

Kaj li rimarkigas ke artistoj, unuflanke, havas multe da influo kiel sociaj gvidantoj. “Regetono estas kritikita ĉar ĝi promocias krimulan vivostilon kaj parte tio estas vero, sed aliflanke kiel diris Daddy Yankee mem: antaŭ ol mi komencis kanti, la infanoj en mia kvartalo deziris iĝi vendistoj de narkotikaĵoj; poste ĉiu ajn ekdeziris iĝi kantisto”.

Li ankaŭ memorigis kiel Ricky Martin, Residente kaj Bad Bunny partoprenis en la protestoj en 2019 kontraŭ la guberniestro de Porto-Riko, Ricardo Rosselló, post kiam likinta sonregistraĵo malkovris lian koruptecon kaj homofobian pozicion. “Bad Bunny faris tion, kion mi konsideras la plej granda ebla politika ago: li rezignis monon por aliĝi al la popola protesto. Li estis en turneo tra Eŭropo, ricevante po duonmiliono ĝis miliono da eŭroj kontraŭ ĉiu koncerto, kaj li revenis al San-Juano por promocii tiujn ĉi popolajn protestojn”.

Bad Bunny y Residente están encabezando las protestas en contra del gobernador de Puerto Rico. Su papel es fundamental en las revueltas. Vivimos tiempos en donde las manifestaciones no las encabezan sindicalistas, sino referentes culturales. Y esto no es ni mejor, ni peor. pic.twitter.com/yLRfAL4iGg

— Isabel Serrano (@isabelsd99) July 18, 2019

Bad Bunny kaj Residente estas gvidantaj la protestojn kontraŭ la guberniestro de Porto-Riko. Ilia rolo estas fundamenta en la ribelo. Ni vivas en tempo kiam manifestacioj estas gvidataj ne de sindikatoj, sed de kulturaj gvidantoj. Kaj tio estas pli bona ol malbona.

Por Torres tio estas nur specifa fakto, li klarigas ke multaj artistoj preskaŭ tute ne estas politike engaĝitaj, almenaŭ en la tradicia maniero. Kaj dum tio povas esti vero, por ekstari kontraŭ aparta gvidanto aŭ ideologio estas multaj aliaj vojoj por influi publikan diskuton, kiel la mondo estas rigardata kaj kiel ĝi devas esti transformita.

Ekzemple Lenore opinias ke estas strange ke en socioj, kiuj levis la flagon kontraŭ imperiismo, la kontraŭimperiisma povo de regetono estas subkomprenata. “La intuicio kaj klopodoj krei festeman, danceblan kaj pli hedonisman repmuzikon estas la plej kontraŭimperiisma afero farebla, ĉar baze ĝi estas refutanta la kulturajn produktojn kiujn la dominanta potenco provas vendi al vi”. Bad Bunny esprimis tion ĉi klare en intervjuo al El País: “Vi devas rompi la imagon ke gringoj [eksterlandanoj] estas bonaj… Ne, paĉjo.”

Aldone la sukceso de latinamerika repmuziko en aliaj branĉoj de la kulturaj industrioj kiel Holivudo estas vere grava sed nekomparebla kun la influo de popmuziko aŭ latinamerika literaturo en la jaroj de la “eksplodo” [en: boom] en la dua duono de la 20-a jarcento.

Chávez estas optimisma: “Mi opinias ke ĉio ĉi povas servi kiel referenco por kompreni la gravecon de la momento kiun havas regetono, ĝian rolon en generado de grava intereso pri io specifa ĉe ni, kio estas kreaĵo ne artefarita, sed vere organika. Ĝi komencas promocii aliajn tradiciojn kiuj apartenas al ni, inkluzive nian lingvon, niajn manierojn pensi, celebri, esti”.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.