Kial subteni Ebur-Bordon en la Futbala Mondopokalo

CostadeMarfil

Teamo de Ebur-Bordo dum la Futbala Mondopokalo 2010 en Sud-Afriko, fotita de Meraj Chhaya, uzanto de Flicker. (CC BY 2.0)

En la retejo LaMula.pe [retejo pri novaĵoj en Peruo] Juan Carlos Urtecho klarigas [hispane], kial li subtenas Ebur-Bordon en ĝia Mondopokala futbalmatĉo kontraŭ Kolombio okazonta ĵaŭde la 19-an de junio [originala artikolo aperis la 19-an de junio, 2014]:

Desde que les ganaron a Japón en su debut, los marfileños se han vuelto mis preferidos en este mundial. […] Uno escoge a sus engreídos de la manera más simple. Costa de Marfil, ubicado en la costa occidental de África, con un PBI de 19 mil millones de euros y un per cápita de 967 euros es el tercer país más pobre de los que están en el mundial después de Honduras y Bosnia. La economía de Japón (PBI de 5 billones de euros y 30 mil per cápita) es la segunda detrás de Estados Unidos. Costa de Marfil es un país que intenta recuperarse de una sangrienta guerra civil que dejó a decenas de miles de muertos y cientos de miles de desplazados entre el 2002 y el 2007. Japón, es… bueno, Japón.

Ekde la momento, kiam Ebur-Bordo venkis la japanan teamon en sia unua matĉo, ĝi fariĝis mia plej ŝatata teamo en la ĉi-jara Futbala Mondopokalo. […] Vi facile juĝos, kiu el la du estas dorlotita. Ebur-Bordo, kiu situas sur la okcidenta marbordo de Afriko kaj kies malneta enlanda produkto (MEP) estas 19 miliardoj da eŭroj, aŭ 967 eŭroj je persono, estas la tria plej malriĉa lando post Honduro kaj Bosnio-Hercegovino en la ĉi-jara Futbala Mondopokalo. Japanio, kies MEP estas 5 bilionoj da eŭroj, aŭ 30 mil eŭroj por persono, estas la dua plej riĉa lando post Usono. Ebur-Bordo estas lando, kiu baraktas por restariĝi post sia sanga enlanda milito, kiu postlasis dekojn da miloj da mortintoj kaj centojn da miloj da senhejmuloj inter 2002 kaj 2007. Dume, Japanio estas … nu, Japanio.

1 komento

Nuligi la respondon

Partopreni en la konversacio -> Olga Gorichenko

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.