Vi eble ne scias, sed se vi parolas la hispanan, vi parolas iom de la araba ankaŭ

La Fortreso de Alhambro en Granado, Hispanio, estis konstruita de la arabparolantaj maŭroj en la 13-a jarcento, kiam ili regis partojn de la ibera duoninsulo. Foto de Jeanne Menj. CC BY-ND 2.0

La Fortreso de Alhambro en Granado, Hispanio, estis konstruita de la arabparolantaj maŭroj en la 13-a jarcento, kiam ili regis partojn de la ibera duoninsulo. Foto de Jeanne Menj. CC BY-ND 2.0

Tiu ĉi artikolo kaj radioraporto de Joy Diaz por The World originale aperis ĉe PRI.org la 15-an de oktobro 2015, kaj estas reeldonita ĉi tie kiel parto de enhavo-interŝanĝa konsento.

Ribah Massif, origine el Libano, estis instruistino de mia filino en Aŭstino. Kiel knabineto, mia filino Camila, parolis ĉefe en la hispana. Kaj Massif memoras tagon, kiam Camila estis ĉagrenita, ĉar ŝi ne povis rememori vorton en la angla.

Ŝi diris al mi ion pri sia camis,” Massif diras.

Camisa estas la vorto en la hispana por “ĉemizo” kaj Massif komprenis ĝin perfekte, ĉar camis signifas same en la araba.

“Mi pensis ‘Ho! Estas iom da vortoj kiuj rilatas al la araba,'” ŝi diras.

Por vidi kiom similas la du lingvoj inter si, Massif kaj mi faris ekzercon. Mi diris vorton en la hispana, kaj ŝi rediris ĝin en la araba.

“Aceite? [oleo]”

“Ni diru ceit,” Massif diras.

Guitarra? [gitaro]”

“Ni diru guitar.

Pro tio ke mi nun konsciiĝas, ŝajnas al mi ke mi aŭdas arabajn vortojn ĉie.

Ekzemple, unu el miaj plej ŝatataj kantoj de latina Grammy-gajninto Juan Luis Guerra.

“Ojalá Que Llueva Café” estas spicita kun vortoj kiel café (kafo) kaj ojalá (per la volo de dio, aŭ espereble) — kiuj ambaŭ venas el la araba.

Aŭ, la frapfrazo de la forpasinta kantistino Celia Cruz, ¡Azucar!, signifas sukero, surbaze de alia araba vorto.

Lingvisto Victor Solis Parejo el la Universitato de Barcelono en Hispanio diras ke parto de la lingvo kiun hispanparolantoj uzas, venas el heredaĵo de la maŭroj. “Maŭroj” estis la nomo de la arablingva grupo el Nord-Afriko, kiu invadis en la oka jarcento la landon, kiu poste fariĝis Hispanio. Ilia influo daŭris ĉirkaŭ 700 jarojn kaj estas ankoraŭ videbla.

“Precipe se vi vojaĝas en la sudo de Hispanio. Ekzemple, en Merido, en la urbo kie mi naskiĝis, ni havas la Alcazaba Arabe, araban fortikaĵon,” Parejo diras. “Do, vi povas vidi tion en la urboj nuntempe, sed vi povas ankaŭ vidi tiun islaman ĉeeston, tiun araban ĉeeston en la lingvo.”

Kompreneble, tiu ĉeesto vojaĝis al Ameriko kun la hispanoj. Ĉirkaŭ 4 000 hispanaj vortoj verŝajne venas rekte el la araba. Tial Maria Gutierrez, meksika helplaboristino ĉe ne-profitcela organizaĵo en Jordanio, diras ke ŝi portas kajereton kien ajn ŝi iras.

“Jes! Mi provas ĉasi ĉiujn tiujn vortojn. Mi ofte taksas, ‘Unu plia vorto!’ Almenaŭ ĉiutage mi trovos vorton, kaj mi pensos, ‘Ho, ĝi estas precize same kiel en la hispana!’ aŭ, ‘Ĝi estas tre simila al la hispana,'” ŝi diras.

Ju pli frue Gutierrez majstras la lingvon, des pli baldaŭ ŝi agos efike en sia helplaboro, kaj nuntempe la kapablo paroli la hispanan donas al ŝi ŝparvojon.

Sed kial tiu kuniĝo de la hispana kaj la araba gravu al usonanoj? Nu, la du plej parolataj lingvoj en Usono estas la angla kaj la hispana. Do iuj homoj, inkluzive Parejon, scivolas kio povus okazi al ĉi tiuj lingvoj dum la tempo pasas.

“Lingvoj vivas,” li diras.

Lingvoj adaptiĝas kaj pruntas vortojn el la aliaj, precipe el tiuj, kiuj ekzistas en proksimeco.

“Mi ankoraŭ memoras kiam mi unuafoje venis al Teksaso,” Parejo diras. “Mi iris al tiu ĉi restoracio kun mia edzino, kaj la kelnero demandis nin, ‘Ĉu vi volas verspermanĝi ene aŭ vi volas iri al la patio?” Mi neniam aŭdis tiun vorton en la angla.”

Patio (korto) estas vorto de la hispana.

Se jam la influo sur la angla ekzistas ĝis la punkto, ke ni ofte ŝercas pri la ekzisto de “Spanglish,” imagu kion usonanoj parolos post 100 aŭ 200 jaroj, kiam dekoj da milionoj da pliaj hispanlingvanoj loĝos en Usono.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.