Konatiĝu kun Roy Boney, gastiganto de la tviter-konto @NativeLangsTech inter la 16-a kaj la 22-a de majo 2019

Foto liverita de Roy Boney.

En 2019, kiel parto de socia amaskomunika kampanjo por disvastigi lingvan diversecon enrete [eo], aktivuloj el usonaj indianaj [eo] kaj unuaj naciaj [eo] kaj antaŭenigantoj laŭvice administros la tviter-konton @NativeLangsTech por diskonigi siajn spertojn pri revigligo [eo] kaj disvastigo de amerikaj lingvoj. Tiu ĉi profilpaĝo temas pri Roy Boney (@royboney) kaj pri tio, kion li intencas pridiskuti dum sia semajno kiel gastiganto.

Rising Voices: Bonvolu rakonti pri vi.

My Cherokee name is ᎧᏂᎦ ᎪᎳᎭ (Kaniga Kolaha). I am a second language learner of Cherokee and love art and technology. I am the Cherokee Language Program Manager for Cherokee Nation Education Services.

Mia ĉeroka nomo estas ᎧᏂᎦ ᎪᎳᎭ (Kaniga Kolaha). Mi lernis la ĉerokan [eo] kiel duan lingvon kaj mi amas arton kaj teknologion. Mi estas la estro de Language Technology Program (Programo de Lingva Teknologio) por Cherokee Nation Education Services [en] (Eduka Servo de Ĉeroka Nacio).

RV: Kiel fartas nuntempe via lingvo interrete kaj eksterrete?

The Cherokee language is supported by iOS, Android, Mac OS, Windows, Google Search, Google Maps, and Gmail. You can use our language on all the social media platforms, too. There are approximately 2,000 fluent Cherokee speakers still living.

La ĉeroka lingvo estas subtenata de iOS, Android, Mac OS, Windows, Google Search, Google Maps, kaj Gmail. Oni povas uzi nian lingvon en ĉiuj sociaj retejoj. Ekzistas ĉirkaŭ 2000 fluaj ĉerokaj parolantoj kiuj ankoraŭ vivas.

RV: Kiujn temojn vi intencas enfokusigi en la semajno, dum kiu vi administros la tviterkonton @NativeLangsTech?

I will highlight the various language revitalization efforts at Cherokee Nation such as our online classes, Immersion School, Master Apprentice Program, and community programs with a focus on tech.

Mi volas elstarigi la multajn klopodojn por lingva revivigo [eo] en la Ĉeroka Nacio, ekzemple niajn enretajn kursojn, lingvan mergan lernejon [eo], Magistran Lernejan Programon kaj komunumajn programojn, kiuj metas la fokuson sur teknologio.

RV: Kiuj estas la ĉefaj kialoj de via cifereca aktivismo por via lingvo? Kion vi revas por via lingvo?

I grew up in a family of first language Cherokee speakers. Many of those family members have passed away and I see the effect their loss is having on our community. I want to hear our language spoken everyday again by all ages in our community.

Mi kreskis en familio de ĉerokaj denaskuloj. Pluraj anoj de tiu familio forpasis kaj mi vidas la efikon de ilia malĉeesto en nia komunumo. Mi volas aŭdi nian lingvon parolatan en nia komunumo denove ĉiutage, de ĉiuj generacioj.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.