Tour Delirio: salso, gvatado kaj genro en la stratoj de Kalio, Kolombio

Una de las escneas del cómic Tour Delirio: Salsa y Vigilancia. Imagen utilizada bajo una licencia Creative Commons Atribución-NoComercial-CompartirIgual 4.0 Internacional (CC BY-NC-SA 4.0).

Unu el la scenoj de la bildrakonto Tour Delirio: Salsa y Vigilancia. Bildo prenita el Archive.org kaj uzita kun permesilo Creative Commons Atribución-NoComercial-CompartirIgual 4.0 Internacional (CC BY-NC-SA 4.0).
(Teksto de la bildo : … ĉar kameraoj ja estas en ĉiuj lokoj).

La urboj estas teknologiaj spacoj. Tiu realeco ne nepre limiĝas al koncepto de inteligentaj urboj (smart cities), koncepto ankoraŭ ambigua kaj temo de konstantaj revizioj. La multobligo de sekurec-kameraoj, la transportaj kaj energiaj infrastrukturoj kaj la adoptado ĉiam pli granda de la komunikaj teknologioj meze de la ordinara popolo evidentigas tion.

Tamen, tiuj karakterizaĵoj estas akompanataj de la afero, kiu plej maltrankviligas la subtenantojn de homaj rajtoj: la gvatado fare de registaroj kaj firmaoj. Se oni inkluzivigas ĝin en latinamerikan kuntekston kaj traktas ĝin rilate al genro, la afero iĝas pli urĝe pritraktenda.

Tio instigis María Juliana Soto al kreado de noviga transmedia projekto titolita Tour Delirio: Salsa y Vigilancia, cifereca bildrakonto kiu celas instigi pli da homoj partopreni la diskuton pri la gvatado en interreto. Kaj ĉio ĉi en ritmo de salso.

Laura Vidal parolis kun María Juliana Soto pri tiuj temoj kaj petis ŝin paroli pri la konsekvencoj de la registara, firmaa kaj socia gvatado de la vidpunkto de homaj rajtoj:

María Juliana Soto (MJS): Promover el tema de la seguridad digital y la privacidad en internet ha sido un reto para mí. […] Las corporaciones nos han ganado, lo tenemos todo muy naturalizado. […] Pues tienen a su favor la facilidad de los servicios que ofrecen, por ejemplo, WhatsApp, la narrativa de lo gratis, de lo necesario, de lo indispensable. Mis amigas me miran raro cuando les digo que hablemos por Signal, por ejemplo. Tenemos que hacerle más preguntas a esas narrativas que naturalizan que entreguemos nuestros datos e información a terceros.

María Juliana Soto (MJS): Antaŭenigi la aferon pri cifereca sekureco kaj interreta privateco estis defio por mi. […] Korporacioj venkis nin, ĉio ŝajnas al ni tre natura. […] Ili havas je sia dispono la facilecon de la servoj, kiujn ili proponas, ekzemple, WhatsApp, la rakontojn pri senpago, pri neceso, kaj nemalhaveblo. Miaj amikinoj miras kiam mi diras, ke ni parolas per Signalo, ekzemple. Ni devas pli pridubigi tiujn rakontadojn, kiuj naturigas, ke ni liveras niajn datumojn kaj informojn al aliaj.

Tour Delirio estas fortostreĉo por alporti la diskuton al homoj. Kiel indikis ĝia kreintino, mankas kreado de pli granda konscio pri la graveco pridemandi servojn kiel Facebook aŭ Google, kiuj alfrontis kritikadon pro kompilado de datumoj pri iliaj uzantoj kaj posta uzado de ili en manieroj ne vere travideblaj:

MJS: Con Tour Delirio lo que quiero es despertar esas preguntas, esa curiosidad de saber adónde van nuestros datos, o si alguien lee nuestras conversaciones. Despertar la curiosidad, y un poco la malicia frente al uso de tecnologías. […] Como ciudadanos nos falta más curiosidad y más perspicacia. […] A la tecnología le hemos creído todo.

MJS: Kun Tour Delirio mi volas veki tiujn demandojn, tiun scivolon scii kien iras niaj datumoj aŭ ĉu iu legas niajn konversaciojn. Veki scivolemon kaj iom da kolero kontraŭ la uzo de teknologioj. […] Al civitanoj mankas sufiĉaj scivolo kaj kompreno. […] Ni kredis blinde je teknologio.

Pri kio oni ne parolas nuntempe?

La afero pri gvatado inkluziviĝas en multaj problemoj kiuj ne estas novaj en Latinameriko. Pro tio gravas pridemandi la rakontojn koncerne gvatadon kaj privatecon:

MJS: No se habla mucho de finalmente a quién se vigila. Hay comunidades que se vigilan para que no les pase nada, y hay otras a las que se les vigila para tenerlos controlados. Es un secreto a voces que a unos se les cuida y a otros se les controla.

La vigilancia ha sido equiparada con seguridad. En estos días cualquier candidato político habla de cámaras de vigilancia y de aumentar el uso de dispositivos tecnológicos para mejorar la seguridad en las ciudades. A pesar de que existen estudios y posturas críticas que demuestran la ineficacia de estas estrategias y el riesgo en el que ponen el derecho a la privacidad. Sin embargo, no hay una exploración crítica ni se cuestionan estas propuestas.

MJS: Oni ne multe parolas pri kiu estas gvatada. En kelkaj komunumoj ekzistas gvatado por ke okazu neniu malagrablaĵo kaj en aliaj gvatado celas superregi ilin. Estas sekreto ke oni prizorgas iujn kaj superregas aliajn.

Gvatado estis similigita al sekureco. Nuntempe ĉiu politika kandidato parolas pri sekur-kameraoj kaj pligrandigo de teknologiaj aranĝaĵoj en urboj. Kvankam ekzistas kritikaj esploroj kaj vidpunktoj, kiuj pruvas la neefikecon de tiuj strategioj kaj la riskon kiun ili reprezentas por la rajto al privateco. Tamen oni ne vere pridemandas tiujn poziciojn.

Poste la konversacio iris al tio, kion povas signifi “privateco” en latinamerika kunteksto:

MJS: ¿Qué es la privacidad en un barrio popular de una ciudad como Cali, en Colombia? Donde las casas son de puertas abiertas, donde familias numerosas comparten una misma casa, donde la gente está afuera, en el barrio, contándose todo. Hay una idea de privacidad que se rompe todo el tiempo. Otras culturas son mucho más distanciadas.

Así se arman las comunidades en estos territorios. Muy de puertas pa’ fuera. Lo que queda adentro es mucho menos en comparación a otras sociedades. En este contexto, hablar de la importancia de la privacidad supone un esfuerzo distinto, una estrategia distinta.

MJS: Kio estas privateco en ordinara kvartalo de urbo kiel Cali (Kalio) en Kolombio? Kie domaj pordoj restas malfermitaj, kie multinfanaj familioj kunloĝas en unu domo, kie la homoj vivas ekstere, en la strato, rakontante ĉion unu al la alia. Tie la ideo de privateco estas ĉiam fakte dubigita. En aliaj kulturoj oni ne vivas tiel proksime.

Tiel organiziĝas la komunumoj en tiuj regionoj. Ekstere de la domoj. Tio kio restas ene estas multe malpli ol en aliaj societoj. En tiu kunteksto, paroli pri la graveco de privateco supozigas apartan klopodon, apartan strategion.

La vojkruciĝo inter genro kaj gvatado

En Tour Delirio ĉiuj estas virinoj. La vojkruciĝo de gvatado kaj virinoj — aŭ problemoj de genroj — kaj ankaŭ la diferencoj de sociaj klasoj kaj etnaj diskriminacioj estas kernaj problemoj en la pli larĝa konversacio pri gvatado kaj privateco :

MJS: El tema de género apareció con la música. Yo empecé jugando a hacer una playlist con una amiga, con canciones que podrían habernos dedicado Google o las oficinas de vigilancia de Estados Unidos. Era un juego. Pero escuchando las letras caímos en cuenta de que había algo más. Estas canciones hablaban de mujeres. Más allá del chiste de que “every breath you take” parece escrita por la NSA [National Security Agency, por sus siglas en inglés], nos dimos cuenta de que esto es sobre un hombre que vigila a una mujer. Y de ahí pasamos a la salsa, que es la música que nos conecta más fuertemente con nuestra ciudad, con Cali. En la salsa encontramos una representación del amor como una relación de propiedad. Por generaciones hemos cantado y bailado canciones que dicen que somos propiedad de alguien y en esa medida, somos susceptibles a ser vigiladas.

Estas relaciones culturales entre violencia y género han sido un tema abordado por las feministas desde hace rato. En cuanto a la música, las críticas y los análisis se han enfocado, especialmente, a revisar el reggeatón. ¿Pero y la salsa? Ahí le pusimos más cuidado a las mezclas y a la playlist. Hemos usado un montón de metáforas para hablar de privacidad y vigilancia: el gran hermano, por ejemplo o el panóptico… Pero estos son imaginarios heredados, de activismos que han surgido en Europa o en Estados Unidos y en consecuencia, no tenemos la misma conexión con ellos. Tour Delirio propone utilizar metáforas que salen de acá, de nuestro contexto cultural. Un contexto en el que además de ser sujetos de vigilancia, si se es mujer esto puede ser muchísimo más peligroso y constante. Las historias de vigilancia que cuenta Tour Delirio son historias cotidianas que nos invitan a reflexionar sobre la relación que tenemos con nuestros teléfonos, con las cámaras de seguridad en las ciudades o con las redes sociales que usamos a diario. Además, nos invitan a cuestionar las prácticas de vigilancia social que existen en nuestro contexto latinoamericano y que se reflejan en expresiones culturales como la salsa.

MJS: La temo pri genro aperis kun muziko. Mi komencis ludi farante liston de kantoj kun amikino, kun kantoj kiujn povintus dediĉi al ni Google aŭ la oficejoj pri gvatado de Usono. Tio estis ludo. Sed kiam ni aŭskultis la vortojn ni ekkomprenis ke estis io pli. Tiuj kantoj parolis pri virinoj. Krom la ŝerco ke “every breath you take” (ĉiu spiro, kiun vi prenas) ŝajnas esti verkita de NSA [National Security Agency / Agentejo pri Nacia Sekureco], ni ekkomprenis ke tio temas pri viro kiu gvatadas virinon. Kaj de tio ni iris al salso, kiu estas la muziko kiu plej rilatigas nin al nia urbo, Kalio. En salso ni trovas koncepton de amo kiel rilato al propraĵo. Dum generacioj ni kantis kaj dancis kantojn kiuj diras ke ni estas propraĵo de iu kaj en tiu senco oni povas gvatadi nin.

Tiuj kulturaj rilatoj inter perforto kaj genro estas temo pritraktita fare de la feministoj jam de longe. Pri muziko, kritikoj kaj analizoj celis aparte la regetonon. Sed salso? Nun ni estas pli atentemaj pri la miksaĵoj kaj muzik-listoj. Ni uzas multegajn metaforojn por paroli pri privateco kaj gvatado: la granda frato, ekzemple, aŭ la panoptiko… Sed tiuj estas hereditaj imagoj, kiuj venas de aktivismoj kiuj aperis en Eŭropo aŭ Usono, do ni ne havas la saman ligilon kun ili. Tour Delirio proponas uzi metaforojn kiuj devenas de tie ĉi, de nia kultura kunteksto. Kunteksto en kiu pli ol esti objekto de gvatado, esti virino ja povas iĝi multe pli konstanta danĝero. La historioj pri gvatado, kiujn rakontas Tour Delirio, estas ĉiutagaj historioj kiuj invitas nin pripensi la rilaton kiun ni havas kun niaj telefonoj, kun la sekurec-kameraoj en urboj kaj kun la sociaj retoj kiujn ni uzas ĉiutage. Plie, ili invitas nin pridemandi la kutimojn de socia gvatado kiuj ekzistas en nia latinamerika kunteksto kaj kiuj speguliĝas en kulturaj esprimoj kiel salso.

Se tiu historio interesis vin, vi povas sekvi ĝin ĉe Instagram @TourDelirio aŭ kun la kradvorto #TourDelirio ĉe Twitter por daŭre esti informata pri ĉio kiu rilatas al tiu noviga transmedia projekto.

Ángel Carrión kunlaboris en la kreado de tiu ĉi artikolo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.