Meksika gravuristo renaskigas preskaŭ forgesitan rusan lignogravuran tradicion

Nuntempa gravuraĵo en la lubok-stilo fare de Alejandro Barreto, bildiganta Rusion kaj Meksikon. Foto uzata kun permeso.

Fine de la 17-a jarcento en Rusio domoj kaj manĝejoj ofte estis ornamataj per specifaj artaĵoj — lubok [eo]. Tio estis malmultekostaj lignogravuraĵoj, amase vendataj en bazaroj kaj plej ofte bildigantaj scenojn el la ĉiutaga vivo — kvankam foje, malgraŭ cenzuro, ankaŭ satiraĵojn pri religiuloj kaj politikistoj.

Lubok iĝis tiom populara, ke en la 19-a jarcento eĉ la monarĥio ekproduktis proprajn patriotajn versiojn. Tiu ĉi arto estis forgesita post la Oktobra Revolucio en 1917 kaj nun eĉ en Rusio ĝi estas precipe konata en sciencaj rondoj kaj artaj subkulturoj.

Jarcenton poste lubok traveturis la mondon kaj trafis studion de la meksika gravuristo Alejandro Barreto, kiu malkovris tiun ĉi tradicion, lerninte la rusan. Li estis ĉarmita de ĝi kaj decidis krei proprajn lubok-ojn kun tradiciaj bildoj de sia kara Meksiko.

Mi interparolis kun li pri tiu arta kaj interkultura vojaĝo. La intervjuo estas prezentata en konciza versio.

Filip Noubel [FN]: La rusa lubok estas parto de kulturo tre interesa, sed malmulte konata eĉ en Rusio. Kiel vi eksciis pri ĝi?

Alejandro Barreto [AB]: Fue durante mi proceso de aprendizaje del idioma ruso hace unos 10 años, en algún libro pude apreciar el grabado lubok referente al Gato De Kazán y me enamoré a primera vista ya que fue mi primer contacto como grabador con una de estas piezas. Fue curioso darme cuenta cuando viví en Rusia, que la gente común casi no conoce esta manifestación artística pese a que es un testigo antropológico vivo de su historia. Los niños los ven en los libros de escuela, pero en realidad no saben que estas imágenes son lubok, ni cómo se hacen. Mi motivación principal para aprender ruso fue lo exoticidad del lenguaje comparado con el español que es mi lengua natal y la fascinación que me produjeron las caricaturas soviéticas de la casa fílmica Soyuzmultfilm.

Alejandro Barreto: Tio okazis antaŭ dek jaroj, kiam mi lernis la rusan. Mi trovis lubok-on en iu libro, prezentinta [bildon] de Kato la Kazana [tio estas unu el plej famaj lubok-herooj]. Mi tuj enamiĝis je ĝi, ĉar mi kiel gravuristo unuafoje renkontiĝis kun lubok. Kiam mi loĝis en Rusio, por mi ŝajnis strange ke ordinaraj rusianoj preskaŭ nenion scias pri tiu arta tradicio, kvankam lubok estas la viva antropologia atesto de ilia historio. Infanoj vidas ilin en lernolibroj, sed ne scias, ke tiuj bildoj nomiĝas lubok, nek kiel ili estas faritaj. Mi eklernis la rusan ĉefe pro ĝia ekzotikeco komapre al la hispana, mia denaska lingvo. Krome mi interesiĝis pri la animaciaĵoj de la studio Sojuzmultfilm [en].

Kato la Kazana estas unu el plej famaj lubok-aj bildoj, aperinta en la 18-a jarcento. Iuj historiistoj opinias, ke ĝia prototipo povis esti la imperiestro Petro la GrandaVikimedia Komunejo. CC-BY 3.0

 

FN: Foje oni nomas lubok-on antaŭulo de satiroj, bildrakontoj kaj socia kritiko. Ĉu vi samopinias?

AB El Lubok es un documento histórico en sí mismo, consigo viene una cantidad fabulosa de información, valiosa en todos los aspectos de las épocas donde tuvo su auge (Siglo XVIII-XIX) hay algunos estilos de vida rurales, los cuales hoy en día que se conocen gracias a estos grabados, canciones, anecdotarios, leyendas, chismes. Lubok era un medio de comunicación impreso y humorístico que podía abordar cualquier tema, tal y como lo hicieran las gacetas europeas o el mismo periódico actualmente. Siempre he pensado que el bajo precio, el humor y la manera colorida de pintarlos fueron aquello que enganchaba al espectador a comprar los impresos incluso para decorar las puertas o paredes de su casas.

AB: Lubok estas la historia dokumento, enhavanta neimageblan abundon da informoj, valoraj por ĉiuj aspektoj de la 18-a kaj 19-a jarcentoj, kiam lubok atingis sian pinton. Ĝi povas rakonti kiel vivis homoj en kamparo, pri kio ni scias nun danke al tiuj gravuraĵoj, kantoj, anekdotoj, legendoj, onidiroj (sur multaj lubok-oj krom bildoj videblas ankaŭ tekstoj). Lubok estis presita amaskomunikilo plena je humuro, kaj kapabla tuŝi iun ajn problemon, same kiel tion faris siatempe la eŭropaj gazetoj aŭ kiel ili faras tion nun. Mi ĉiam opiniis, ke la malalta prezo [de lubok, presita sur maldika papero], humuro kaj brilaj koloroj allogis homojn. Ili aĉetadis presaĵojn kaj eĉ ornamis per ili pordojn kaj murojn de siaj domoj.

Alejandro Barreto prilaboras lubok-on. Foto uzata kun permeso.

FN: Kiel vi uzas la rusan lubok-on en via arto kaj artkolekto? Kiel vi kundividas vian ŝatokupon en Meksiko kaj Interreto?

AB: Para mí el lubok ruso es una gran fuente de inspiración y objeto de estudio. Para poder compenetrarme y adaptarlo a la cultura mexicana, en mi país hice una tesis doctoral que explicaba la historia y formalidades de este arte en comparación con la gráfica popular del taller TGP, Manuel Manilla y José Guadalupe Posada de principios del siglo XX en México y con los cuales comparten muchos géneros de estampa narrativa y humorística. Siento que fue el mejor ejemplo para poder dar a conocer a los mexicanos lo que es y representa un lubok en Rusia. Mi trabajo llevó un proceso donde tuve que apropiarme las herramientas y estilo burdo de lubok para crear estampas que hablaran de la cultura popular y la historia de México. A esa serie le llamé lubokus.ru.mx, logré realizar un acervo amplio de piezas relacionadas a este tema México-Rusia, para poder ser presentadas en exposiciones en varias partes del México, Rusia y el extranjero, tan solo el año pasado se presentó en Bulgaria y en Polonia.

AB: Por mi lubok estas bona inspirfonto kaj esplorobjekto. Por kompreni kaj adapti ĝin al la meksika kulturo, mi verkis kandidatan disertacion en Meksiko, klarigintan historion kaj regulojn de tiu ĉi arto kompare al la Metiejo de la popolaj grafikaĵoj [ru – kolektivo de maldekstrulaj artistoj, fondita en Meksiko en 1937], en kiu laboris homoj kiel Manuel Manilla kaj José Guadalupe Posada. La populara meksika grafikaĵo kundividas kun lubok historiojn kaj humurajn gravuraĵojn. Mi sentis, ke tio estas plej bona ekzemplo ebliganta al la meksikanoj kompreni kio estas lubok kaj kio ĝi estas en Rusio. Mia laboro igis min adapti la instrumentojn kaj krudan stilon de lubok por kreado de gravuraĵoj, kiuj rakontas pri la populara kulturo de Meksiko kaj ĝia historio. Mi nomis tiun ĉi serion lubokus.ru.mx kaj sukcesis krei grandan kolekton de la verkoj, ligitaj al tiu ĉi meksiko-rusa temo. Mi prezentis ilin en ekspozicioj en diversaj lokoj de Meksiko, Rusio kaj eksterlande. En 2019 ili estis ekspoziciataj en Bulgario kaj Pollando.

FN: Kiel lubok estas ligita al aliaj formoj de la pop-arto, kiujn vi kolektas?

AB Sin lugar a dudas lubok es el antecesor de los comics rusos, creo que es muy importante el papel que juegan con las historietas y también como antecedente del cartel soviético. Encontré parecidos muy interesantes a nivel formal e histórico con grabados populares de otras culturas como en el nordeste brasileño con la literatura de “Cordel” la cual involucra rimas con narrativas de carácter popular con grabados y se venden a bajos costos. Tuve mi propia oportunidad de hacer mis cordeles lubok alrededor un tema muy mexicano: “Lucha Libre”. También he visto otras manifestaciones que gozan de muchas similitudes con lubok como los pergaminos de patua en Bengala, India y luboks que he visto de otros países eslavos como Bielorusia, Ucrania y Kazajos. 

AB: Sendube lubok estas antaŭulo de la rusaj bildrakontoj. Mi pensas ke ĝi ludis gravan rolon en evoluo

Lubok “Melquiades Herrera” . Bildo de Alejandro Barreto, uzata kun permeso.

de la nuntempaj rusiaj bildrakontoj kaj estas antaŭulo de la sovetiaj propagandaj afiŝoj [Vento ROSTA, ruse: Окна РОСТА]. Mi trovis tre interesajn similaĵojn kun la popularaj gravuraĵoj de aliaj kulturoj rilate formaton kaj historion, ekzemple en la nord-orianta Brazilo ekzistas ŝnurliteraturo, malmultekostaj broŝuroj kun poemoj kaj popularaj rakontoj. Mi koncentris miajn lubok-ojn je la tre meksika temo de Lucha libre mexicana [es]. Mi renkontis ankaŭ aliajn artformojn, tre similajn al lubok. Ekzemple rulskribaĵoj de patua [ru] el Bengalio kaj Barato, aŭ lubok-oj, kiujn mi vidis en aliaj postsovetiaj landoj kiel Belorusio, Ukrainio kaj Kazaĥio

Metala monstro el Kazaĥio. Bildo de Alejandro Barreto kun permeso.

FN: Kion vi plej ŝatas en la lubok-arto?

AB: Desde que estudio el tema lubok soy un fanático, he realizado mis grabados inspirado en ellos, pero también en mi viaje a Rusia pude obtener algunos impresos originales lubok de varios temas, desde grabados de la biblia ilustrada por Vasily  Koren (La primera en ruso de 1692 y con la cual llegó la técnica del grabado en madera a ese territorio como antecedente del lubok popular) hasta impresos sobre anecdotarios, hechos insólitos y relatos políticos satíricos.

Yo amo la estética de la representación de las figuras. Me doy cuenta de la ingenuidad del pueblo ruso de aquellas épocas, ante hechos extraordinarios, aquellos impresos eran interpretados de una manera muy pura, es decir se hablaban de animales exóticos o de monstruos sin tener una referencia real o fotografía y las representaciones al ser hechas a base de relatos, los hacían unos personajes maravillosos emanados del mundo Naïf.

AB: Mi estas ĝia adoranto ekde kiam mi komencis esplori lubok-on kaj mi kreas gravuraĵojn, inspiritajn de ĝi. Kiam mi estis en Rusio, mi sukcesis aĉeti originalajn lubok-presaĵojn, bildigantajn diversajn historiojn, inkluzive bibliajn gravuraĵojn, ilustritajn de Vasilij Koren [ru] (temas pri la unua Biblio, eldonita en la rusa en 1692 kun uzado de lignogravuraĵoj per metodo, kiu antaŭis tiun de lubok), kaj anekdotojn, malkutimajn faktojn kaj politikan satiron.

Mi ŝatas estetikon de figuroj, bildigitaj en lubok. Mi komprenas inventemon de la rusoj de tiu tempo. Tiuj gravuraĵoj interpretis je tre pura maniero malkutimajn eventojn kaj bildigis ekzotajn bestojn kaj monstrojn sen fotoj aŭ ebleco vidi realan objekton. La bildoj baziĝis sur historioj, en kiuj aperas mirindaj personoj, venintaj el la naiva arto.

FN: Ĉu eblas ligi lubok al formo de la meksikaj kulturo, arto aŭ humuro?

AB Como decía anteriormente, en México hubo un periodo muy importante del grabado mexicano con la construcción de nuestra nación a finales del siglo XIX y principios de siglo XX, donde la restructuración del país estaba gestionándose, la cultura mexicana comenzaba a notar sus primero atisbos como nación moderna. Había mucho castigo por parte del gobierno y la clase poderosa, eso gestionaba ciertas condiciones para el grabado se convirtiera también en una arma de protesta, al ser accesible, hablar por el pueblo, levantar la voz de la crítica y el humor. Una nación saludable para mi forma de ver debe tener sentido del humor y debe ser crítica y tanto lubok como nuestro grabado mexicano comparten ese capítulo en sus respectivas historias. 

AB: Kiel mi jam diris, en Meksiko ekzistis tre interesa periodo de meksikaj gravuraĵoj, kiu koincidis kun la nacia konstruado fine de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj, kiam nia lando spertis rekonstruadon. Tiutempe en la kulturo de Meksiko aperis la unuaj

Kantiflas Rumbo en teatro. Bildo de Alejandro Barreto kun permeso.

signoj de la moderneco. La registaro kaj potenculoj subpremadis la loĝantaron kaj tiuj [reprezalioj] formis la kondiĉojn, en kiuj gravuraĵoj iĝis armilo de protesto. La gravuraĵoj estis alireblaj, ili parolis anstataŭ homoj, ili levis la voĉon de kritiko kaj humuro. De mia vidpunkto, sana nacio devas havi humursenton kaj esti memkritika. La historioj de lubok kaj de niaj meksikaj gravuraĵoj kundividas tiun ĉi ĉapitron.

Pli da gravuraĵoj de Barreto oni povas vidi en lia paĝo ĉe Instagram.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.