Transloĝiĝo al Kanado. Ĉu la vera usona revo?

 

[Ĉiuj ligiloj en la teksto kondukas al tekstoj en la angla, se ne estas indikite alie.]

Ni nomu tion kanada sindromo de la usonano.

Baldaŭ post distanca labora renkontiĝo en loka kafejo komence de februaro, Victoria Heath, usonanino, loĝanta en Toronto, iĝis atestanto de nekutima okazaĵo. Viro venis al vendotablo kaj petis akvon. Kiam la kelnero sin turnis por preni tason, la viro kaptis la skatolon kun trinkmono. La maltrankviligita personaro provis admoni lin redoni la skatolon, oni eĉ proponis al la viro kelkajn dolarojn kaj senpagan manĝon. “Pardonon, sed mi ne havas monon” diris la viro kun videbla pento kaj foriris kun la skatolo.

Victoria Heath miris, sed la okazaĵo havis neniun draman daŭrigon. Por montri sian kunsenton al la personaro, klientoj trovis alian malplenan skatolon kaj ekplenigis ĝin per mono.

“Tio ke mankis minacoj aŭ agreso kontraŭ tiu ĉi homo estas vera superrealismo por la usonanoj. Mi eĉ ne certas, ke ili vokis policon” skribis poste Heath en sia LinkedIn. “Estis nur trankvila kompreno de tio, ke la homo ne deziris fari al iu fizikan damaĝon kaj verŝajne malespere bezonis monon”.

Turoj el ŝtalo kaj vitro, grupoj da senemociaj pasaĝeroj kaj fidelaj sportaj zelotoj — Toronto facile konfuzeblas kun ajna usona urbo. Tamen ĝuste en momentoj kiel tiu atestita de Heath, oni ekkomprenas simplan aferon: Kanado vere povas konsideri sin aparta mondo for de Usono.

En 2018 mi forveturis el Ĉinio, kie mi naskiĝis kaj kreskis, por sekvi superan edukadon [eo] en Kanado. Mi ĵus finis sepjaran ĵurnalisman karieron dum perspektivoj de tiu ĉi profesio iĝis ĉiam pli mornaj en la aŭtoritata ŝtato. Transloĝiĝinte al Kanado, mi ekvidis ŝancon enradikiĝi en malferma kaj demokratia loko. Same kiel Heathn ofte kaptas min la penso, ke en ĉiutaga vivo de novulo mi komparas Kanadon kun ĝia suda najbaro. Ambaŭ landoj — dum laboro kun usonanoj kaj studado en Kanado — lasis profundan spuron en miaj personeco kaj mondkoncepto.

La aŭtoro en la Internacia flughaveno de Pekino. La 17-an de aŭgusto 2018. Foto uzata kun la permeso de la aŭtoro.

Ekzemple mi lernis la parolan anglan helpe de la usona televidserio “Friends” [Amikoj]. Kiam mi magistriĝis en Ĉinio, mia scienca kuratoro estis usonano el Kansaso. Mi akiris mian unuan ĵurnalisman sperton, laborante en la usona eldonkompanio McClatchy Newspapers, kaj preskaŭ tri jarojn laboris por The New York Times en Pekino. Se mia gepatra ĉina kulturo instruis al mi laboremon kaj obeemon, do usonanoj konatigis al mi alian valorsistemon, kiu aprezas kritikan pensadon, mensofleksecon kaj personan liberecon.

Longan tempon mi pensis ke Kanado estas nur alia Usono, nur kun pli afablaj homoj kaj pli malvarma vetero. Ekde mia transloĝiĝo al Toronto, mi estis ravita de specialaj rilatoj inter ili. La kanadanoj, laŭ mia sperto, ofte penas vortumi tion, kio difinas ilin mem kiel nacion, krom kultura diverseco, kaj emas vortumi sian identecon en la stilo “ni-ne-estas-ili”.

“Ili” komprenble estas la plej proksimaj najbaroj de Kanado. “Ni simple NE estas usonanoj” dirus al mi multaj kanadanoj, antaŭ ol krei liston de malsamaĵoj: sanservo, posedado de armiloj kaj eĉ nacia karaktero.

Sed tamen kion ajn diras la kanadanoj pri sia suda najbaro, Usono plu okupas gravan lokon en la animo de ĉiu kanadano.

Ni rememoru nian studentan junaĝon. Kanada samkursano ofte amuzis nin per siaj lertaj parodioj de usonaj prezidentoj — de Donald Trump ĝis Ronald Reagan. Profesoro fanfaronis, ke nia programo de superaj studoj [Ndlt: doktoriĝo] grandparte kongruas al nivelo de la plej bonaj usonaj universitatoj. Kaj malgraŭ sia malestimo de la usona vivmaniero, iuj kanadanoj el mia grupo sekvis la usonan politikon kun pli granda intereso ol glacihokeon.

Kampuso de la Universitato de Toronto. Foto de la aŭtoro. Uzata kun permeso.

“Kanadanoj neeviteble kaj komplete komparas Kanadon kun Usono” skribis Jeffrey Simpson, eksa ĵurnalisto de The Globe and Mail, en sia libro “Stel-kovritaj kanadanoj” (angle: Star-Spangled Canadians), publikigita en 2000. “Tiu kanada komparo elvokas kalejdoskopon da reagoj, de envio ĝis kolerego, de komplekso de malsupereco ĝis morala supereco, de dubo ĝis malobeemo”.

Ĉe tio Kanado mirinde preskaŭ ne aperas en la usona konscio. Kiam en 2015 BuzzFeed News petis usonan intervjuanton nomi ĉefurbon de Kanado, li diris ke tio estas “aŭ Toronto [eo] aŭ Kebekurbo [eo] aŭ io kun Viktorio [eo]”. Ne mirindas ke la aŭtoro Margaret Atwood [eo] komparas la usono-kanadajn rilatojn kun “unuflanka spegulo”, tra kiu la kanadanoj vidas Usonon dum la usonanoj apenaŭ distingas Kanadon. En 1969, ĉefministro Pierre Trudeau kiel konate rimarkigis, ke esti najbaro de Usono estas kiel “dormi kun elefanto, […] kiam ĉiu ĝia movo aŭ enspiro influas vin”.

Malgraŭ tia malekvilibro, iuj asertas, ke la sentataj diferencoj estas troigitaj. Ni prenu Charlotte, mian usonan samkursaninon, kiu transloĝiĝis al Kanado post plurjara studado en Skotlando. “Mi sciis, ke mi ne bezonos longan adaptiĝon. Mi devis transloĝiĝi pli proksime al la hejmo, for de loko kie mi studis en universitato, sed fakte ne revenante al Usono” diris ŝi. “La kanadanoj konsideras sin diferencaj de la usonanoj, ĉar ili ne pretas agnoski kiom similaj ili estas”.

Efektive, demandu kiujn muzikon kaj filmojn preferas homoj el Usono kaj Kanado kaj iliaj gustoj estos mirinde similaj. Ambaŭ landoj estas funkciantaj demokratioj kun granda nombro de enmigrintoj. Ĉirkaŭ 70% de la internacia komerco de Kanado okazas tra la plej longa en la mondo negardata limo kun Usono.

Ed Grabb, profesoro pri sociologio de Western University [Okcidenta Universitato], opinias ke ajna provo analizi diferencojn inter la du landoj devas konsideri faktoron de la regiona diferenco. Laŭ lia opinio, la malsamecon plej facilas kompreni, dividinte Usonon kaj Kanadon je kvar subgrupoj: la konservativisma Usona Sudo [eo], la politike kaj kulture maldekstra liberala Kebekio, la angla Kanado kaj Norda Usono [eo]. “La angla Kanado kaj Norda Usono tre proksimas en siaj vidpunktoj kaj konduto” rakontis Ed Grabb al UBC News en 2011.

Tamen la tendaro “ni-ne-estas-usonanoj” en Kanado plu estas neŝancelebla en sia kredo, movata de sento de patriotismo kaj kanada fiero. Norda Usono, diras ili, ankaŭ estas ne monolito. Kaj eĉ inter la plej proksimaj najbaroj ekzistas fajnaj diferencoj — de politiko ĝis etiketo [eo] kaj kutimoj.

Populara en 2000, reklamo de kanada biero kun partopreno de Joe, ulo en tipa kvadratita ĉemizo de arbohakisto, plenis je pikaj vortoj rekte al Usono.

“Mi havas ĉefministron, ne prezidenton. Mi parolas la anglan kaj la francan, ne la usonan” Joe elbuŝigas inspiran monologon sur granda ekrano, lia voĉo iĝas ĉiam pli laŭta. “Mi kredas je la pacigo, ne je polico, je diverseco — ne je asimilado… kaj litero “z” estas prononcata kiel “zed”, ne kiel “zee!”… Kanado estas la dua [de la mondo] laŭ surfaca areo, la unua lando de glacihokeo [eo] kaj la plej bona parto de Nordameriko! Mi nomiĝas Joe kaj MI ESTAS KANADANO!”

Granda abismo en temperamento. La stereotipa usonano estas aroganta, orgojla kaj memfida. La kanadanoj aliflanke estas konsiderataj estimaj, ĉarmaj kaj prudentaj. Diferencoj — almenaŭ laŭ populara versio — formiĝis dum kelkaj jarcentoj.

Imagante novan respublikon, la patroj-fondintoj de Usono skribis “vivo, libereco kaj strebo al feliĉo” en la Deklaracio de sendependeco en 1776. Post la Usona revolucio [eo] — triumfo super la britaj koloniistoj — tiu ĉi slogano metis semojn de senbrida individuismo kaj profunda skeptikismo rilate la ŝtatrenversojn.

Kanado ekiris alian vojon. Ĝia konstitucia slogano — paco, ordo kaj bona registaro — estis kreita en Londono por la brita kolonio. La forpasinta kanada verkisto Robertson Davies iris tiom for, ke eĉ nomis sian landon “socialisma monarĥio”. Oni opinias, ke neregataj flankoj de libereco riskas subfosi la grandan kolektivan bonon.

Rimarku la antaŭnelongan reagon de la registaro al la krizo de KOVIM-19. Dum en Usono ardaj politikaj diskutoj malfortigis la klopodojn pri mobilizado de la registaro, la kanadaj politikistoj diversspecaj unuiĝis je kolektiva movado por superi la senprecedencan krizon. La morteco pro KOVIM-19, rekalkulita je unu loĝanto, en Usono estas duoble pli alta ol en Kanado.

Se mi doktoriĝus [eo] en Usono, kia nun estus mia vivo? Ĉu mi sukcesos rekonstrui mian vivon en Usono de Trump, kie eksterlandaj laboristoj kaj studentoj iĝis viktimoj de senkompataj enmigradaj limigoj?

Malsame ol Usono, Kanado ne rezignis je enmigrintoj, multaj el kiuj venas al la lando por realigi siajn revojn kaj ambiciojn. Ili helpas konstrui ekonomion kaj fortikigi la socion. Laŭ oficialaj datumoj, publikigitaj en 2011, la averaĝa nombro de homoj kun civitaneco inter enmigrintoj, loĝantaj en la akceptanta lando dum ses ĝis dek jaroj, konsistigis 71% en Kanado kompare al 24% en Usono.

Matenaj pasaĝeroj en Toronto, unu el la plej kulture diversecaj urboj en la mondo. Foto de la aŭtoro. Uzata kun permeso.

Certe Kanado estas ne ideala. Multaj problemoj, kiuj hantas Usonon, inkluzive de rasismo kaj senhejmeco, influas ankaŭ Kanadon. Tamen la lando sentas sin alie — pli protektema kaj akceptema. Mi sentas min libera, parolante en la angla en Yonge Street en Toronto, en la plurkultura urbo, kie haŭtkoloro kaj akĉento malofte alfrontas malaprobon. Kaj kvankam la homoj atendas de mi estimon, neniu igas min agi “kanade”.

Kiam mi ekplanis mian vivon en Kanado dum la pandemio, ankaŭ mi maltrankvile observis la malboniĝon de rilatoj inter mia gepatra lando kaj Usono, ĉar Pekino kaj Vaŝingtono luktas por pli granda influo en la mondo. Nun la pandemio de KOVIM-19 akcelas danĝeran konkuron de la du ŝtategoj, dum ĉiu el ili reklamas sian kvazaŭan unikecon en la regado. Bedaŭrinde agreso iĝas nova mono en la tutmonda politiko. Forta bato por Kanado iĝis aresto de estro de la ĉina teknologia kompanio en Vankuvero en 2018 laŭ peto de Usono. Post tio Otavo alfrontis ambaŭ — koleron de Pekino kaj indiferentecon de Usono.

Por multaj enmigrintoj, loĝantaj en Usono, agreso povas esti turmenta. Ĉina amiko, kiu planas doktoriĝi pri filozofio en universitato de Ivy League, pakis siajn aĵojn, sin preparante al la pleja malbono post kiam la administracio de Trump — feliĉe malsukcese — minacis nuligi vizojn de la eksterlandaj studentoj, kies kursoj pro la pandemio iĝis komplete distancaj.

Pasintsemajne tiu ĉi amiko sin turnis al mi kun malkutima peto. “Multaj miaj samklasanoj en Vaŝingtono deziras elmigri al Kanado. Ĉu vi havas tempon por babili?” demandis li en Fejsbuko. Dum unuhora konferenco en Zoom li kun siaj kolegoj, kelkaj el kiuj laboras en internaciaj organizaĵoj kiel la Internacia Mona Fonduso [eo] kaj la Monda Banko [eo], superŝutadis min per demandoj pri la vivo en Kanado, kaj pri ĝia enmigra politiko. Ili sentis sin hejme nek en Usono, nek en Ĉinio.

Nun, post du jaroj de mia vivo en Kanado, mi plu rememoras adiaŭajn vortojn de eksa usona kolego: “Gratulon, vi plenumis ambaŭ — la ĉinan [revon] kaj la usonan revon [ambaŭ en eo] — vi transloĝiĝis al Kanado”.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.