En la periferioj de San-Paŭlo, enmigrantaj infanoj restas sen aliro al lernejo dum la pandemio

La urbo San-Paŭlo havas 6 000 registritajn studentojn kiuj devenvas de aliaj landoj | Bildo: Magno Borges/Agência Mural

Tiu ĉi teksto estis verkita de Lucas Veloso. Ĝi estas republikigata per partnereco pri kundivido de enhavo inter Global Voices kaj Agência Mural.

En duĉambra domo de Guaianases, en la periferio de San-Paŭlo, loĝas la niĝerianino Amaka Anele, 6-jaraĝa, kun du gefratoj kaj la gepatroj. Ŝi estas lernanto en la unua jaro de la baza lernejo en la plej granda urbo de Brazilo, kaj pro la pandemio de la nova kronviruso, ŝi forestas de la lernejo de ĉirkaŭ naŭ monatoj. “Estas malbone resti nur tie ĉi”, diras la knabino, parolante pri sia domo.

Sen poŝtelefono aŭ komputilo por akompani la retajn aktivecojn de la lernejo, Amaka pasigas la tagojn ludante kun la gefratoj kaj sen ajna kontakto kun la lernejo en kiu ŝi estis lernanta de tri jaroj en sia kvartalo. “Tie mi havas miajn kolegojn. Kie ili estas?”, demandas ŝi. 

Laŭ la gepatroj, ekde la 16-a de marto, kiam la kursoj de publikaj kaj privataj lernejoj de San-Paŭlo estis nuligitaj per dekreto de la ŝtata registaro pro la pandemio, la knabino ne plu iras al la lernejo. Krom la nuligo de kursoj, tio ankaŭ lasis ŝin sen la manĝo kiun ŝi ricevis senpage en la lernejo. 

En la sama kvartalo en kiu loĝas Amaka, rakontoj de aliaj gepatroj naskiĝintaj en aliaj landoj rimarkigas pri la manko de publika povo fronte al enmigrintoj meze de la pandemio.

Zuri Bintu, sepjaraĝa lernanto en la dua jaro de la baza lernejo de la municipa reto, ankaŭ loĝanta en la regiono, restis sen kursoj kaj sen aliro al materialoj, ĉar en ŝia domo ne haveblas komputiloj kaj la du poŝtelefonoj apartenas al ŝiaj angolaj gepatroj, kiuj bezonas ilin por labori kaj paroli kun ilia familio en la devenlando. “Ne ekzistas instruisto nek kurso kun miaj kolegoj”, diras ŝi.

Ekde la komenco de la pandemio, la situacio de la kursoj en la periferioj estis problemo pro la manko de infrastrukturo kaj pro la problemoj akiri aliron al Interreto

Intertempe, ankoraŭ mankas prognozo pri la funkciado de edukado en 2021. En novembro, la kursoj revenis en la ŝtata reto en fakultativa formo, sed, pro la nova kresko de kronvirusaj kazoj, malmultaj lernantoj iris tien. La registaro de la ŝtato San-Paŭlo anoncis ke la reveno okazos en la unua semajno de februaro, sed ekzistas duboj pri la eblo de surloka reveno.

En la orienta zono de San-Paŭlo, inter la enmigrintoj, 59% de la studentoj estas bolivianoj, 10% haitianoj, 8% angolanoj kaj 5% venezuelanoj, laŭ la Ŝtata Sekretario pri Edukado. En la kazo de Guaianases, kvartalo kun plimulto de nigraj enmigrintoj, la situacio prezentas aliajn pliakrigaĵojn kaj estas daŭre zorgiga

Ekde majo, ekzemple, dekreto publikigita de la registaro de San-Paŭlo igis deviga la ĝeneralan uzadon de maskoj, sed la manko de mono malpermesas ke tiu parto de la loĝantaro aĉetu ĉi tiun bazan aĵon en la stratoj de la kvartalo – la senlaboreco malebligas la aliron al produktoj. La maskoj kostas kutime 5 realojn (malpli ol 1 usonan dolaron), kio ŝajnas malmulte, sed estas multekoste por tiuj, kiuj vivas kun tre malmulte da mono. 

Du stratojn post la domo de Amaka loĝas la haitiano Ronal Joseph, 46-jaraĝa. Li laboras en la publika servo en la Pinakoteko de ŝtato San-Paŭlo, en la kvartalo Luz, en centra regiono de la urbo. Krom tio, li studas juron kaj provas fari la kursojn per poŝtelefono pro manko de komputilo kiu helpus por tiu tasko, dum la pandemio. 

Patro de tri knabinoj, unu 14-jaraĝa, alia 2-jaraĝa kaj alia 10-monataĝa, Ronal troviĝas en trudizoliĝo ekde marto, elirante la domon nur por labori, kaj rakontas pri tio, ke en la komenco li estis timigita pro la pandemio. 

Krom la timo pri la sano de siaj ĉirkaŭuloj, li rakontas pri tio, ke li timas la situacion de Haitio [eo], kie ankoraŭ loĝas parto de lia familio, kiel la patrino kaj la gefratoj. Oficiale, 236 personoj mortis en tiu lando de Centra Ameriko, dum nur en la urbo San-Paŭlo, estas ĉirkaŭ 16 miloj en 2020.

Alia defio estas la rutino de la filinoj. La knabinoj ne sukcesas plenumi la studojn hejme, pro la haveblo de nur unu komputilo, uzata de la patro, kaj pro la kvalito de Interreto, kaj ili estas malĝojaj pro tio ke ili ne iras al la lernejoj nek al la preĝejo. 

Malgraŭ tio, li rakontas ke la vivo ne ĉesis por tiuj, kiuj venis de Haitio kaj vivas kiel enmigrintoj. “Mi parolis kun kelkaj haitianoj kiuj estas laborantaj. Multaj el ni, haitianoj, estas masonistoj, helpantoj en la konstruado de domoj kaj en la civila konstruado”, komentas li, memorigante pri la aktiveco kiu estis taksata esenca servo kaj kiu ne ĉesis. 

En la periferioj, eĉ kiam la limigo de ekonomiaj aktivecoj estis pli granda pro la kresko de kazoj, granda parto de la loĝantaro restis en la stratoj por konservi ian enspezon. Tio estas la kazo de granda parto de la loĝantoj de la kvartalo Ronal. La elekto loĝi en Guaianases, kiu posedas 54,6% de la nigrula loĝantaro, ankaŭ multe rilatis al la vivokostoj. 

La kvartalo estas eta portreto de San-Paŭlo. Nuntempe, la municipo gastigas ĉirkaŭ 6 000 eksterlandajn studentojn, el kiuj la plejparto estas boliviaj kaj haitiaj enmigrintoj. La nombroj tendencas esti pli grandaj, ĉar ekzistas loĝantoj kiuj ne estas registritaj.

Afrikaj kaj latinamerikaj landoj estas la deveno de plej multaj enmigrintoj| Bildo: Magno Borges/Agentejo: Mural.

De Haitio, la enmigrintoj venis en la kvartalon post la tertremo kiu detruis la landon kaj postlasis inter 220 mil kaj 300 mil mortintojn kaj pli ol 300 mil vunditojn en januaro 2010. 

Koncerne venezuelanojn, ili transiras la limojn de ambaŭ landoj, forlasante Santa Elena de Uiarén por eniri brazilan teritorion en Pacaraima, urbo en la nordo de Roraima. Kun kelkaj vestaĵoj, dokumentoj kaj malmultaj personaj posedaĵoj, ili fuĝis de la politika krizo okazinta post la morto de Hugo Chávez, en marto 2013.

Ĉi tiu nova kontingento de loĝantoj evitis malfacilaĵojn kaj sukcesis vivteni sin per apogo kaj ankaŭ per neformala laboro. Tamen la situacio malboniĝis ekde la komenco de la sankrizo, kiam la ekonomio estis trafita kaj la loĝantoj de la periferioj sentis la kreskon de senlaborecoLa sola subteno estis la helpo pro krizsituacio, sumo pagita de la brazila registaro, por ke memstaraj kaj senlaboraj homoj vivtenu sin dum la pandemio, kiu valoras malpli ol la minimuma salajro.

“La fakto ke ili estas malpli integritaj en la socio kreas malfacilaĵojn kompreni la eventojn. Ekzemple, kompreni la monhelpon de 600 R$, ekde la burokratio kun la dokumentoj”, diras Sidarta Borges Martins, 44-jaraĝa, financa direktoro de Adus, Instituto pri Reintegriĝo de Rifuĝintoj, kiu ofertas al rifuĝintoj lecionojn pri la portugala,  integriĝon en la labormerkato kaj juran gvidadon.

Por li, ankaŭ cifereca inkludo ne atingis ĉi tiun parton de la loĝantaro, kio ekskludis infanojn kaj adoleskantojn de distancaj aktivaĵoj. “Multaj enmigrintoj havas poŝtelefonojn, sed ili ne estas de la plej juna generacio. Aliaj neniam havis komputilon, precipe tiuj, kiuj venis el Afriko”, li aldonas. “La fakto ke tiuj infanoj forlasis la lernejon havos influon dum la resto de iliaj vivoj”, li diras.

Leĝo 13.684 de junio 2018 temas pri kriza monhelpo por enmigrintoj kiuj venis al Brazilo pro humanitara krizo. Ĝi garantias, interalie, la netuŝeblecon de la rajto je vivo, libereco, egaleco, sekureco kaj posedaĵo, same kiel civilajn, sociajn, kulturajn kaj ekonomiajn rajtojn kaj liberecojn por enmigrintoj en la lando. 

En la regiono Itaquera kaj Guaianases, kie Reinaldo Andrade, 45-jaraĝa, instruas en du lernejoj, la malfacilaĵoj de lernantoj pro distanca lernado videblas en la ĉiutaga vivo ekde marto. De monatoj la instruisto ne kontaktas enmigrintajn studentojn pro manko de infrastrukturo. La plej multaj studentoj, li diras, loĝas en areoj kiujn ili okupis, kie Interreto ne haveblas.

Pro manko de Interreto kaj publika helpo, enmigrintaj infanoj ne aliris edukadon dum la pandemio| Bildo: Magno Borges/Agentejo: Mural.

“La malfacilaĵoj de ili [enmigrintoj] similas al la malfacilaĵoj de nigraj studentoj”, diras la profesoro. “Ĉi tio estas fakto, kiu igas ke tiuj ĉi studentoj havas neniun kontakton kun ni aŭ kun tiuj agadoj kiujn ni faras en la pandemio”.

Demandita pri la nombro de aliroj sur la instruaj platformoj, kaj kiaj materialoj estis disponeblaj por enmigrintaj infanoj por sekvi la lecionojn, la urba sekretario pri edukado (SME) respondis ke ĝi tradukis parton de la pedagogiaj kajeroj al tri lingvoj: la angla, la hispana kaj la franca, kun la celo servi studentojn de la urba lerneja sistemo kaj iliajn familiojn.

Laŭ la urbodomo, la iniciato celas studentojn kiuj alfabetiĝas portugale. Entute ĉirkaŭ 150 instruistoj mobiliziĝis kaj volontule faris la tradukojn. La kajeroj ankaŭ haveblas ĉe la SME-retejo, por ke la aktivaĵoj povu esti faritaj hejme, igante la materialon alirebla dum la periodo de trudizoliĝo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.