Kolombio, dividita kaj alfrontata al profunda ŝanĝo antaŭ la prezidentaj balotoj

Foto de Leon Hernandez/Flickr (CC BY-NC-ND 2.0) 

Kolombio [eo] elektos sian ŝtatprezidanton kaj vicprezidanton en voĉdonoj kiuj okazos dimanĉe la 19an de junio. Male al aliaj jaroj, ekzistas senprecedenca polarizo kaj vera ebleco ke la populara maldekstro, kiu neniam akiris potencon, sukcesos gajni la baloton.

La 29-an de majo, la rezultoj de la unua raŭndo al la prezidanteco kaj vicprezidanteco montris, ke neniu kandidato sukcesi atingi 50 procenton plus unu voĉo necesa por esti rekta gajninto.

Sekve, dua raŭndo okazos inter prezidenta kandidato Gustavo Petro kaj lia balotpartnero Francia Márquez — kiu gajnis 40,32 procentojn de la voĉoj — kaj la “eksteran” paro Rodolfo Hernández kaj Marelen Castillo — kun 28,15 procentoj. Laŭ analizistoj de la sendependa amaskomunikilar, la Silla Vacía, la politika establo reprezentita de Uribismo, populisma kaj novliberala politika movado de eksprezidanto Álvaro Uribe Vélez— estis la plej granda perdanto en ĉi tiuj balotoj, lasante la arenon malfermita al “batalo inter du populismoj”.

La kandidatoj de la Historia Pakto (es: Pacto Histórico) estas Gustavo Petro, iama membro de la malmobilizita urba gerilana movado Movimiento 19 de abril (M19), senatano kaj iama urbestro de Bogoto [eo], kaj precipe, lian vicprezidantan kandidantinon, Francia Márquez, ekologiisto kaj afrikkolombiana [eo] advokato, kiu ankaŭ estis domlaboristo. Unuafoje en la historio de Kolombio, populara maldekstrema koalicio eble povas atingi potencon kaj transformi la geopolitikajn aliancojn de la regiono.

“Kolombio neniam estis direktita de revoluciuloj kiel MeksikoBolivio, aŭ de popularaj movadoj kiel peronismo en Argentino, aŭ de socialisto kiel Salvador Allende en Ĉilio [ĉiuj eo]”, deklaris la BBC. “La maldekstraj reformismaj politikistoj kiuj estis proksimaj al la regado, estis mortigitaj”.

De la teamo Ligas Gobernantes Anticorrupción (Kontraŭkoruptaj Reganta Ligoj), la prezidenta kandidato estas multmilionulo Rordolfo Hernández. Malgraŭ koruptaj akuzoj, li fokusis sian kampanjon kontraŭ korupteco kaj tradiciaj politikistoj. Krome, li ankaŭ kaŭzis polemikon ne nur ĉar pluraj subtenantoj de Uribe apogis lin – kvankam li asertas esti sendependa, – sed ankaŭ ĉar multaj rigardas lin kiel spegulan bildon de eksa usona prezidanto Donald Trump. Lia vicprezidanta kandidato Marelen Castillo ankaŭ estas afrokolombiano, kio signifas, ke la lando vidos sian unuan afro-kolombian vicprezidanton ĵurkonfirmita la 7-an de aŭgusto, sendepende de kiu venkas en la dua raŭndo.

Laŭ la amaskomunikilo El Espectador, tio kio okazis en Kolombio “respondas al politika fenomeno kiu skuis plurajn naciojn de la kontinento”, kun dekstraj populismoj tiel kiel Donald Trump en Usono, Jair Bolsonaro en Brazilo, Nayib Bukele en Salvadoro, aŭ eĉ kiel Pedro Castillo en Peruo [ĉiuj eo].

En ĉi tiuj balotoj, malfido estis generita ĉar la Comisión Nacional Electoral [eo: Nacia Voĉdona Komisiono] ne povis dungi internacian aŭditorion, tial ili estis tenitaj kun la tradiciaj softvaraj aŭditoroj tutlande. Ĉi tio generis popolan maltrankvilon pri ebla voĉdona fraŭdo de pluraj partioj.

Kial la lando estas dividita?

Por multaj homoj, la ekstrema politika polarizo komenciĝis en 1948, kiam la progresema politikisto Jorge Eliecer Gaitán [eo] estis mortigita, kaj poste formiĝis flankoj de gerilanoj kaj kontraŭ-gerilanoj kiuj kondukis al la perforto kiu ankoraŭ ne ĉesas, precipe, en kamparaj regionoj. Ekzemple, lastatempe la paramilita grupo Clan del Golfo [eo: Golfa Klano] kaŭzis “Paro armado” [ndlt. En Kolombio, la “Paros armados” aŭ “Armitaj strikoj” en Esperanto, rilatas al agadoj de kontraŭleĝaj armitaj grupoj de gerilanoj, paramilitistoj aŭ drogkomercistoj, kiuj atakas civilulojn kaj militistojn, per blokado de vojoj, limigo de movebleco, minacoj kiuj devigas la fermon de komercaj lokoj kaj suspendo de klasoj en lernejoj kaj universitatoj; fonto: Klaku ĉi tie] kiu tuŝis 178 municipojn en kamparaj regionoj de Kolombio, kiel venĝa respondo al la ekstradicio de ĝia plej sperta gvidanto, Dairo Antonio Úsuga David, ankaŭ nomata Otoniel, al Usono.

Do, la polarizo devenas de la interna konflikto en Kolombio, kiuj lasis centojn da miloj da mortintoj kaj milionoj da delokitaj homoj kaj kiu daŭrigas malgraŭ historia pacinterkonsento inter unu el la ĉefaj gerilaj grupoj en 2016. Multaj pridubas la observon kiun la nuna prezidanto Iván Duque [eo] estis faranta por la pacprocezo inter la registaro kaj la FARK, subskribita en 2016. En enketo de februaro 2022, 73% de la loĝantaro malaprobis lian registaron. La plimulto estas malkontenta pri ŝlosilaj aferoj kiel korupteco, civitana sekureco, ekonomio, dungeco, sano, vivmedio kaj edukado. La 4-an de junio 2022, Duque estis kondamnita al doma aresto pro malobservado de juĝa decido por la protekto de naturrezervejo.

Unuflanke, dekstraj fortoj, profitantaj de la ĝenerala malkontento kaŭzita de gerilaj armitaj grupoj, puŝis mesaĝojn kontraŭ maldekstraj ideoj kaj la Revoluciaj Armitaj Fortoj de Kolombio (FARK) [eo], precipe en tradiciaj amaskomunikiloj, kiuj intensiĝis depost la registaro de Uribe ekoficis en 2002. Nun granda parto de la loĝantaro timas la maldekstran registaron ĉar oni diris al ili, ke se Gustavo Petro venkus, Kolombio “iĝus Kubo aŭ Venezuelo”. Ili timas ke Petro estos popolisto kiu povus konduki Kolombion al bankroto aŭ iĝi aŭtoritata. Pli ol 90% de la kolombia loĝantaro malaprobas la prezidanton de Venezuelo, Nicolás Maduro. Ĉirkaŭ 1,7 milionoj da venezuelanoj vivis en Kolombio ekde marto 2021, multaj fuĝis pro profundiĝanta humanitara krizo.

Aliflanke, aliaj kolombiaj balotantoj diras, ke ili vekiĝis kiam ili eksciis la veron pri la “falsaj pozitivoj ” — la murdoj de miloj da civitanoj, ĉefe membroj de la kolombia armeo, por prezenti ilin kiel venkon en la batalo kontraŭ gerilanoj kaj drogokontrabandistoj — kaj ankaŭ kiel rezulto de la nacia striko en 2021 kaŭzita pro la anonco de imposta reformo. Dum la striko, 80 junuloj estis mortigitaj, kaj multaj aliaj, vunditaj; organizaĵoj akuzas ŝtatajn fortojn pri la arbitra kaj misproporcia uzo de forto. Oni ankaŭ protestis kontraŭ la masakroj kaj murdoj de tiom da sociaj gvidantoj (kaj la mortigoj ankoraŭ ne ĉesis), kontraŭ la korupteco kaj inflacio. Samtempe ili postulis la defendon de digna vivo, socia egaleco kaj homaj rajtoj. La manifestaciantoj malakceptis la registaron de Duque, ĉar ili kredas ke la kontrolaj povoj estas je lia servo.

La 19-an de junio la dividita Kolombio balotos por sia estonteco. Venku kiu venku, sed la kolombianoj volas ŝanĝon.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.