Ĉu vi vidas ĉiujn lingvojn supre de la paĝo ? Ni tradukas rakontojn el Global Voices por ke civitanaj komunikiloj tra la mondo estu alireblaj por ĉiuj.

Lernu pli pri LINGUA Traduko  »

Pardonu, mi ne parolas la anglan; mi parolas fotografion

Perkutisto en strato de Detroit, Miĉigano, Usono. (Bildo de aŭtoro, publikigita kun permeso).

Paroli pri kio signifas elmigri eble estas malfacila, sed eble tempo aŭ distanco kapabligas iujn vidi elmigran procezon pli klare kiel tutaĵo enhavanta miriadon de partoj. Ĉiu elmigra rakonto estas unika, sed tiuj rakontoj ankaŭ estas interligataj al aferoj kiuj transcendas ilin kaj tio faras ilin egalaj al aliaj viv-rakontoj. Ĉu tiu klarigo povus helpi homojn kiuj nun forlasos aŭ jam forlasis siajn hejmojn ? Por tiuj homoj ne ekzistas vortoj sufiĉe fortaj por konsoli aŭ konsili. Neniu iam estas plen-preta por foriri.

En la Venezuelo de kie mi elmigris, mi estis parto de kundividita historio de grupo de homoj kiuj mi ne bezonis klarigon de mi. Ĉio estis facile komprenebla : gestoj, kutimoj, danĝeroj, pasinteco kaj perspektivoj de estonteco – eĉ se ombritaj de politika malstabileco. Ĉar persona kaj grupa identeco enhaviĝis en ĉiuj tagaj aferoj, la demandoj pri kiu mi estas kaj kiu ili estas ne ekzistis por mi. Tiam la nombro de elmigrantoj el Venezuelo ankoraŭ ne atingis la ŝokan gravecon kiun ni vidas hodiaŭ (es) kaj elmigri ankoraŭ havis revan signifon: tiutempe elmigrri signifis prosperi en alia lando.

La Venezuelo elpensita en ekzilo ekde 1999 estis tre miskomprenita de la Venezuelo postlasita. Plendoj de la elmigrintoj pri ilia nova viv-situacio ne estis akceptitaj de iliaj samlandanoj kiuj, tiam, komencis suferi sub kio estas komprenita hodiaŭ kiel la plej malbona politika, ekonomia kaj homrilata krizo en la nuntempa historio de Venezuelo. Pro tio, elmigrintoj perdis ilian rajton sin esprimi : iliaj politikaj opinioj pri ilia lando estis malkonsideritaj pro la distanco kaj la malfacilaĵoj kiujn ili alfrontis en iliaj viv-ŝanĝoj ne estis akceptitaj kiel tiel. La kredo ke alia lando proponas vivon sen gravaj malfacilaĵoj, almenaŭ kompare kun la malfacilaĵoj alfrontataj de tiuj kiuj restis en Venezuelo, plenigis la imagojn de tiuj kiuj restis en la hejmlando. Samtempe en la lando kiu ricevis la enmigrintojn oni konsideris la opiniojn de la novalvenintoj ne validaj kaj oni akceptis ilin multe malpli kiel politikaj aktoroj.

La aliaj, fremdaj realecoj kaj nepenetreblaj mondoj

Mi nenion sciis pri la aferoj al kiuj mi nun repensas, kiam mi alvenis en Usono somere de 2011. Tiam mi ne povis diri pli ol iujn salutojn kaj la necesajn pardonpetojn por ne paroli la anglan. (Ne eblis telefoni al geamikoj kiuj ankoraŭ estis en Venezuelo, por malpezigi la koron). Por interparoli, mi bezonis helpon de mia edzo por skribi, legi kaj traduki kion mi diris al aliaj homoj kaj, poste, traduki kion ili diris al mi.  

Bildo fotografita dum ĵazfestivalo en Detroit. Malantaŭ ĉi tiu juna virino, kiu rekte kaj sentime rigardas al fotilo, estas religia aktivulino por pardonado kaj pentado. Tio estas en akra kontrasto kun la juna virino kiu stariĝis antaŭ mia fotilo kaj pozis sen ke mi eĉ petis ŝin. Bildo de la aŭtoro, publikigita kun permeso.

Resume, kiam mi estis 26-jara, mi fariĝis nelegipova virino kiu dependis entute de sia edzo por komuniki. Tiu timo faris ke mi enfermis min hejme, akompanate de senfinaj horoj de plena izoleco. Kiam iu elmigras, eĉ la plej sensignifa epizodo okazanta en rilato al la nova mondo, eble havas grandegan senkuraĝigan efikon, kiu povas ĵeti iun en la plej profunda necerteco.

Kaŝiĝi estas do elektebla vojo kaj estis ĝuste tiun kiun mi elektis dum longa periodo.

Dum mia periodo de enfermado, la fenestro de mia domo fariĝis mia preferata kamerao. Tiuj larĝaj aperturoj en la muroj de la domo ebligis min alproksimigi la socian dinamikon kiun mi konsideris nepenetrebla. La fascino por observi aliulajn parte rilatas al demandoj kiujn fremda realeco elvokas. Same, la karaktero de la respondoj al tiuj demandoj ankaŭ povas elvoki pliajn neresponditajn demandojn.

Observante, pripensante kaj reagante, mi lernis ke la homoj kiujn mi observis, estis ĉiuj tre malsamaj. Dum tiu ĉi mondo, riĉa je diferencoj, prosperis kaj pligrandiĝis, mia persona identeco alprenis novan formon. Mi ne plu estis rigardata kiel mi mem, persono el la urbo Barquisimeto, sed kiel persono el Venezuelo. Mi eĉ apartenis al nova kaj nekomprenebla kategorio : mi estis latina, termino por indiki personon egale ĉu por iu kiu venas el Tierra del Fuego ol por iu el la urbo Juárez, en Meksiko.

Tamen mi konservis ion pozitivan de ĉio ĉi: mi komprenis ke, preskaŭ senescepte, ĉiuj venezuelanoj en la hejmlando aŭ vivantaj eksterlande, sed ankaŭ la usonanoj sendepende de ilia devenloko, ne malaprobis la rakontojn aŭ produktojn post ilia renkonto kun bildo aŭ fotografisto. Tion mi lernis kiam mi decidis ĉesi observi  tra mia fenestro kaj unuafoje eliris mian domon kun mia fotilo. Ekde nun la fotilo ĉiam akompanas min.

Pecoj de la mondo

Estas iel nenorma la simpla ago fotografi. La bildo kaptita estas la malgranda trofeo de malica subŝtelisto kiu fariĝas posedanto de frostita peco de la mondo. La spaco de la stratoj malgrandiĝas kaj ĉiu gesto fariĝas grava, ne por rekoni tiujn de kiuj mi ŝatus forkuri, sed por klopodi regupigi ilin, kolekti kaj kompreni ilin, nokte, kiam mi prijuĝas la bildojn de la tago.

Mi, kiu restis hejme dum kelkaj jaroj, subite kuraĝiĝis elmigri kaj renkonti homojn kun mia kamerao. Kiam mi komencis legi, la unuaj malgrandaj tekstoj kiuj aperis survoje estis aldonitaj al la scenoj de iuj homoj en la stratoj, por servi kiel bazon por fari pli fortajn fotojn.

Ann Arbor, urbo en Miĉigano. (bildo de la aŭtoro, publikigita kun permeso).

Eĉ kiam mia kapablo komuniki estis tre limigita, homoj alproksimiĝis kaj petis fotografi ilin. Regi situacion en kiu iu individuo apartenanta al tiu ĉi indiferenta mondo, en kiu iu en alia momento preterpasus antaŭ mia fenestro sen vidi min kaj en kiu iu nun rigardas min rekte en la okuloj, estis nova maniero senti min enmigranto. Estis ankaŭ malgranda venko super la malcertecoj kiujn ĉiu enmigranto devas alfronti.

Kiel Venezuelano mi faris, helpe de mia fotilo, bildon de Usono por mi mem, sed kaj ankaŭ por mia supervivo. Konigi miajn fotojn ebligis al mi ree komuniki, utiligante lingvon de bildoj prefere al paroloj.

Utiligante fotilon mi makovris mian novan mondon. Mi lernis paroli, nur ne pere de la angla aŭ la hispana, sed pere de fotografio. Kaj ne malpli grava : mi lernis kiel homoj denove rigardas en miajn okulojn. Fotografio estis la ponto per kiu mi malkovris ke mi estas la “aliulo” en ĉi tiu lando, sed ankaŭ ke diferenco estas bona afero; estas nenio kio ne fotografeblas, nenio kio ne pravigas rakontadon de nova rakonto.

Vidu pli da fotografaĵojn de Natali en Instagram.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.