Global Voices (Tutmondaj Voĉoj) estas partnero por la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj 2019

Krom alia mencio, ĉiuj ligiloj en ĉi tiu artikolo kondukas al retpaĝoj en Esperanto.

La jaro 2019 estis deklarita de Unuiĝintaj Nacioj: “Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj” [en].

Mi ĝojas anonci, ke Global Voices estis invitita fariĝi oficiala partnero por ĉi tiu kampanjo kiu daŭros tutan jaron (tamen nia markemblemo ankoraŭ ne funkcias). Rising Voices-RV [en] kunordigos nian partoprenon kunlaborante kun la diversaj sekcioj, regionaj kaj lingvaj skipoj. Kiel vi scias, RV luktis dum la pasintaj jaroj favore al cifereca lingva diverseco kaj esploris kiel teknologio povas esti laborilo por komunumoj partoprenantaj en lingva revitaligo.

La oficiala lanĉo okazis fine de januaro 2018 en Parizo ĉe la ĉefsidejo de Unesko. Nia kolegino Gwen Lefeuvre [en] ĉeestis kiel reprezentanto de Rising Voices (RV) por raporti pri la evento en la Tviter-konto de RV. Ŝi estis grava subtenanto de ĉi tiu laboro kaj mi dankas ŝin pro tio. Alia membro de nia lingvoreto, Juan Carlos Romero, ankaŭ reprezentis Rising Voices per partopreno en ronda tablo pri lingva cifereca aktivismo. Nuntempe li loĝas en Parizo kaj estas denaska parolanto kaj profesoro pri la kecŭa lingvaro. Li helpis kunordigi unu el niaj lingvaj metiejoj en Cochabamba [en], ĉi tie en Bolivio.

Kiel mi povas esti engaĝita?

  • Komence de 2019, RV lanĉis propran novaĵleteron forme de Netizen-raporto kiu fokusiĝos sur lingva revitaligo kaj teknologio. Se vi interesiĝas partopreni, kundividante ligilojn aŭ verkante mallongajn pecetojn pri ĉi tiu temo, sciindas ke ni estas formantaj grupon de partoprenontoj. Bonvolu sciigi min.
  • Skribu aŭ traduku artikolojn pri indiĝenaj lingvoj en la mondo (el teknika vidpunikto aŭ ne). Ekzistas pluraj esplorindaj vidpunktoj kaj multaj el vi troviĝas en unika pozicio por scii la rolon de ĉi tiuj lingvoj en viaj propraj landoj. Bonvolu paroli kun via eldonisto, reteja mastrumanto aŭ kun mi mem pri ĉi tiuj opcioj. Ni havas multajn artikolojn en niaj arkivoj [en], kiuj ne multe perdas aktualecon kaj kiuj estas tradukindaj kaj tradukendaj.
  • Repepu kaj diskonigu nian laboron en viaj kontoj ĉe sociaj retejoj. Ni estas tre aktivaj ĉe la tviter-konto @risingvoices [en] kun la kradvorto #IYIL2019 [en] ekde januaro 2019. Ni ankaŭ proksime kunlaboras kun nia socia amaskomunikilara skipo por ĉi tiu interreta kampanjo. Cele al pli proksima kunlaboro ni baldaŭ ankaŭ kontaktos la diversajn regionajn kaj lingvajn grupojn kiuj mastrumas siajn sociajn amaskomunikilojn.

Ni estas malfermaj al novaj ideoj! Ni ŝatus aŭdi viajn opiniojn.

Krome, kun la helpo de Jer [en], la teknika gvidanto de GV,  ni esperas ĝisdatigi nian portalon Activismo Lenguas [es] — Aktivismo Lingvoj], kiu faris kartografion de la diverslingvaj projektoj de cifereca aktivismo tra Latinameriko. Inspirita de la rotacio de la GV Instagram-konto, nia reto de lingvaj aktivistoj en Latinameriko mastrumos laŭvice tviter-konton, dediĉitan al indiĝenaj lingvoj en la regiono.

Dankon pro via subteno kaj interesiĝo. Unu el la ĉefaj kialoj akcepti la inviton por fariĝi partnero estas, ke nia komunumo komprenas la potencialon kaj gravecon diskonigi rakontojn kaj aliri informojn en diversaj lingvoj ĉirkaŭ la mondo kiel manieron kreskigi transkulturan interkompreniĝon. Ni troviĝas en unika pozicio por videbligi ne nur nian aktualan laboron, sed ankaŭ la eblojn kiujn ĉi tiu UN-kampanjo esperas plenumi.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.