Ĉu vi vidas ĉiujn lingvojn supre de la paĝo ? Ni tradukas rakontojn el Global Voices por ke civitanaj komunikiloj tra la mondo estu alireblaj por ĉiuj.

Lernu pli pri LINGUA Traduko  »

Artikoloj je Resumo

Kvin jarojn post HIV-eksplodo en kamboĝa komunumo, vilaĝanoj sentas sin forgesitaj

Virinaj HIV-pacientoj en la komunumo Roka de Battambang, junio 2019 (VOD / Saut Sok Prathna)

Ĉi tiu redaktita artikolo de Saut Sok Prathna aperis en VOD News, sendependa novaĵretejo en Kamboĝo, kaj estas republikigita en Global Voices [Tutmondaj Voĉoj] kiel parto de interkonsento pri enhavo-interŝanĝo.

Post 5 jaroj, la naciaj kaj internaciaj organizaĵoj forgesis la viktimojn de HIV en la komunumo Roka, situante en la distrikto San Ker de Battambang, Kamboĝo.

Yem Chrin, loka kuracisto, estas en malliberejo pro lia malrespondeca agado transdoninte la HIV-viruson pro reuzado de ne-sterilaj seringoj.  En 2015, provinca tribunalo trovis lin kulpa pro la neleĝa praktikado de medicino. Inter amaso da aliaj akuzoj, Yem Chrin estis respondeca, finfine, pri la disvastigo de la HIV-viruso inter centoj da vilaĝanoj en 2014.

Ray, 66-jara virino vivanta kun HIV, diris

Neniu atentas pri ni. Neniu pensas pri ni. Mi ne scias, kial ili ne zorgas por ni.

Laŭ kelkaj HIV-pacientoj la viktimoj estas forgesitaj, neniu zorgas pri ili kvankam la novaĵo altiris la atenton [en] de nternaciaj organizaĵoj kiel Monda Organizaĵo pri Sano. Pro la atento iuj aferoj jam pliboniĝis: konsilado pri lerni vivi kun HIV, plibonigo de lokaj vojoj, krei hospitalon el la ekzistanta sanocentro kaj kroma programo por helpi en la edukado de infanoj.

Iom post iom oni malkovris, ke preskaŭ 300 vilaĝanoj – de junaj infanoj ĝis 80-jaruloj kaj eĉ monaĥoj – testis HIV pozitive.

Lokaj oficialuloj tamen diris, ke 95% de la trafitaj vilaĝanoj ricevis kontraŭvirusojn, kaj ke nur 10 pacientoj migris aŭ ĉesis preni siajn medikamentojn. La vicdirektoro de la provinca sana departemento de Battambang, Su Sanith, diris ke 31 el la 285 HIV-pozitivuloj en la vilaĝo jam mortis, plejmulto de mortintoj estante pli ol 60-jaraj. Unu infano kaj tri pli junaj homoj ankaŭ estis inter la forpasintoj.

Su Sanith diris, ke almenaŭ du novaj kazoj de HIV estis malkovritaj en la komunumo Roka.

La virinoj kiuj estas HIV pacientoj diras ke neniu zorgas por ili. Ili ne vidis iujn ajn registarajn oficialulojn reviziti la areon en pli ol unu jaro. Sento de neglekto kaj seniluziiĝo transformiĝis en rankoro.

 

Tradukita resumo de la originala artikolo en VOD Khmer

Germana laborfoiro por rifuĝintoj kaj dungistoj : Workeer.de

Screenshot der Seite workeer.de

Ekrankopio de la paĝo workeer.de

[Rimarku ke la origina artikolo el kiu ekestis traduko en Esperanto jam aperis en 2015!)

Workeer [de] estas la unua labormerkato en Germanio, kiu specife celas rifuĝintojn. Ĉi tiu platformo celas krei spacon por ambaŭ rifuĝintoj kaj dungistoj por faciligi la aliron al taŭgaj laborfortoj kaj al la germana labormerkato.

La laborfoiro estis kreita jam en julio 2015 kiel parto de la tezo de la studentoj David Jakob kaj Philipp Kühn. Por ili, rifuĝintoj estas motivitaj, engaĝitaj kaj ofte bone edukitaj laborfortoj, kiuj povas daŭreble riĉigi kompaniojn per siaj ofte specialaj vivo-rakontoj, kulturaj influoj kaj spertoj. Laŭ la du fondintoj, tiu labormerkato havas grandan potencialon, krom interligi rifuĝintojn kaj dungistojn. Ili emfazas, ke la integriĝo de rifuĝintoj en la germanan labormerkaton povas daŭreble ŝanĝi la socian klimaton. Sur ilia retejo ili skribas:

Ein gelungener Einstieg von Flüchtlingen in den Arbeitsmarkt ist für die gesamte Gesellschaft ein Erfolg. Flüchtlinge sind nicht länger auf Sozialleistungen angewiesen, sondern können ihren Lebensunterhalt eigenständig bestreiten. Als Steuerzahler tragen sie dann sogar zur wirtschaftlichen Leistungsfähigkeit Deutschlands bei. Auch der positive Effekt auf die Integration von Flüchtlingen und deren Lebensgefühl führt im Endeffekt zu einem verbesserten Gesellschaftsklima und ist damit nicht zu unterschätzen. Von einer gelungenen Integration in den Arbeitsmarkt, kann unsere Gesellschaft nur profitieren.

Sukcesa eniro de rifuĝintoj en la labormerkaton estas ankaŭ sukceso por la tuta socio. Rifuĝintoj ne plu dependas de sociaj avantaĝoj, sed povas memstare vivteni sin. Kiel impostpagantoj, ili eĉ kontribuas al la ekonomia agado de Germanio. La pozitiva efiko sur la integriĝo de rifuĝintoj kaj ilia vivsinteno finfine kondukas al plibonigita socia klimato, kio ne devas esti subtaksata. La socio nur povas profiti de ilia sukcesa integriĝo en la labormerkaton.

La platformo estis konceptita por kontentigi la specifajn bezonojn kaj postulojn de rifuĝintoj kiuj serĉas laboron. Ĉi tio permesas krei profilojn, kiuj emfazas ekzemple la scion de diversaj lingvoj. Dungantaj firmaoj estonte ankaŭ devus ricevi specialajn konsilojn kaj subtenajn servojn. Tio devus helpi pli facile supervenki burokratajn obstaklojn.

En la momento de publikigo de la originala germanlingva artikolo (septembro 2015), la projekto estis ankoraŭ en testofazo, sed la oficiala lanĉo okazis fine de 2015. Workeer.de ĝis hodiaŭ daŭre helpas la rifuĝintojn trovi laborpostenon.

Kodummaratono por la bono : Konekti rifuĝintojn kun siaj perditaj familioj

[Kodummaratono estas fasona sprinteca evento de programkreado dum kiu programistoj kaj aliaj, inkluzive de grafikistoj, interfacfasonistoj, projektmanaĝeroj kaj aliaj, intense kunlaboras pri komputilaj projektoj ]

[Lingvaj ligiloj inter krampoj : en + eo]

Refugess United [en] kaj Ericsson [eo] organizis serion de kodummaratonoj [en] en Kairo, Najrobo kaj San-Francisko [ĉiuj eo] por evoluigi novajn teknikajn kaj movajn solvojn al la problemoj, kiujn alfrontas rifuĝintoj por retrovi mankantajn familianojn.

Refugees United estas interreta servo, kiu konektas la senhejmigitojn [eo] kun siaj mankantaj familianoj. Almenaŭ 200 000 rifuĝintoj registris sin (2013) dekomence sur la platformo kaj la celo de Refugees United estis atingi 1 milionon da registritoj ene de du jaroj.

Ĵurio selektis du finalistojn en ĉiu el la urboj kie okazis ‘tutmonda hako por la bono’. La 20-an de junio 2013, je la Monda Tago de Rifiĝintoj [eo], tri gajnintoj estis elektitaj. La premio estis vojaĝo al Kenjo por testi la prototipojn [eo] en la rifuĝejo Kakuma [en Kenjo].

Virinaj komunikistoj indiĝenaj kaj afrikdevenaj celas “okupi la komunikilojn kaj la retojn”

[La originalo de ĉi tiu artikolo aperis en la 2a de septembro 2015.]

La oficala anonco estas farita por la Dua Konferenco de Virinaj Komunikistoj de Indiĝena kaj Afrika Devenoj. La konferenco, kies slogano estas “Ni okupu la komunikilojn, ni okupu la retojn”, okazos de la 6a ĝis la 10a de oktobro 2015, en la Centro de las Artes CASA (Centro de la Artoj) en San Agustín Elta, Oaxaca, Meksiko [eo].

Laŭ la anonco la konferenco “intencas dediĉi apartan atenton al interŝanĝo de spertoj cele al kuna pensado pri la defioj kaj malfacilaĵoj en la laboro de virinaj komunikistoj, profundiĝi en temojn kiel socia sekso kaj interkulturismo en la komunikiloj [eo]; komunumaj komunikiloj kaj leĝaro; partopreno en la politika decidproceso kaj emancipiĝo de virinoj kaj uzado de la informaj kaj la komunikadaj teĥnologioj por komunikadaj strategioj”:

Mujeres que participan en proyectos comunicación, procedentes de comunidades indígenas y afrodescendientes de México y Centroamérica, se reunirán para potenciar el uso de herramientas digitales y transformar la información en acción; generando estrategias de comunicación al servicio de sus proyectos…

Virinoj, kiuj partoprenas en komunikadaj projektoj, afrikdevenaj aŭ venantaj de indiĝenaj komunumoj en Meksiko kaj Centra Ameriko, kunvenos por plibonigi la uzadon de ciferecaj helpiloj kaj por transformi informojn en agadon, kunmetante komunikadajn strategiojn por uzado en siaj projektoj.

Antaŭkondiĉoj por partopreno estas:
  • Comprometerse a participar durante los 5 días del Encuentro.
  • Trabajar o colaborar en la actualidad y de manera continua en proyectos de comunicación (radio, fotografía, video documental, etc).
  • Pertenecer a alguna comunidad / pueblo indígena o afrodescendiente de México o Centroamérica.

• Promesi partoprenadon dum la kvin tagoj de la konferenco.
• Daŭre kaj seninterrompe labori aŭ kunlabori en komunikadaj projektoj (radio, fotografio, dokumentaj filmoj ktp…).
• Esti de afrika deveno aŭ veni de indiĝena komunumo en Meksiko aŭ Centra Ameriko.

Por kandidatiĝi, plenigu la retan formularon disponeblan ĉi tie.

Konatiĝu kun Sam Wakoba de la Blogo TechMoran

[La originalo de ĉi tiu artikolo aperis en la 14a de aŭgusto 2015.]

Asocio de Kenjaj Bloguloj (Bloggers Association of Kenya) profilas Sam Wakoba, kiu zorgas pri la blogo Techmoran. Techmoran gajnis la Premion Plejbona Blogo pri Teknologio de Kenjo en 2015:

We caught up with Sam to get some insights into his blogging journey.

Who is Sam Wakoba, in a few words?

Sam Wakoba is a humble and hardworking Kenyan, passionate about bettering lives in any way he can. He believes that, with the right information, anyone can be empowered to become a better citizen, employee or business person. My calling has been to dedicate my life and time to empower communities. This is just the start.

How did you come up with the name for your blog. Why ‘TechMoran’?

A Moran is a warrior and tour guide in the Maasai community. As tech ‘Morans’ we want to protect our local tech ecosystem as well as guide those who are new to it. International media covers African tech in a bad way – focusing more on NGO backed companies. We want to show the world everyday innovations in Africa hence protect the entire ecosystem

Ni parolis kun Sam por scii pri lia bloga laboro.

Kiu estas Sam wakoba, en kelkaj vortoj?

Sam wakoba estas humila kaj laborema kenjano, fervora por plibonigi vivojn ĉiamaniere laŭ sia kapablo. Li kredas ke, kun la ĝusta informo, iu ajn povas havi la povon fariĝi plibona civitano, dungito aŭ entreprenisto. Mia profesio estas dediĉi mian vivon kaj tempon por plenpovigi komunumojn. Tio estas nur la komenco.

Kiel vi elektis la nomon de via blogo? Kial ‘TechMoran'?

Moran estas batalanto kaj vojaĝgvidanto en la komunumo de masajoj. Kiel teknologiaj ‘Moran’oj ni volas protekti nian lokan teknologian ekosistemon samkiel gvidi tieajn novulojn. Internaciaj amaskomunikiloj montras afrikan teknologion en malbona maniero – kaj preferas paroli pri kompanioj subtenataj de NRO-oj. Ni volas montri al la mondo ĉiutagajn novigojn en Afriko kaj sekve protekti la tutan ekosistemon.

Advokatoj de zambia entreprenisto peticias ke GoDaddy forigu novaĵretejon

[La originalo de ĉi tiu afiŝo publikigita en la 7a de aŭgusto 2015]

Retejo de civitana komunikilo  Zambia Reports  alfrontas leĝan minacon de loka entreprenisto Rajan Mahtani, kiu peticias, ke GoDaddy, retejgastiga firmao, forigu Zambia Reports el sia servilo.

Laŭ Zambian Watchdog, rivala retejo, Zambia Reports jam estas akuzita pro publikigo de kalumniaj artikoloj pri Dr. Mahtani, kiu estas la fondinto de Finance Bank, unu el la plej grandaj bankoj de Zambio, kaj serion de aliaj entreprenoj.

Letero laŭdire skribita de uson-bazitaj advokatoj de Rajan Mahtani al GoDaddy.

Letero laŭdire skribita de uson-bazitaj advokatoj de Rajan Mahtani al GoDaddy. Uzata kun permeso de Zambian Watchdog.

La usonaj advokatoj petas GoDaddy ĉesi gastigi la retejon de Zambia Reports kaj forigi ĝian enhavon el la serviloj de GoDaddy.

Venezuela filmo, kandidata al Oskar-premio, parolas indiĝenan lingvon

“Gone with the River” de Mario Crespo estas la venezuela kontribuo al Oskar-premio en la kategorio Plej Bona Fremdlingva Filmo…

“Lo que lleva el río” [“Forportita de la rivero”] de la kuba-venezuela filmisto Mario Crespo estas venezuela filmo, kiu disvolviĝas preskaŭ tute en la guaraa lingvo parolata de la indiĝena popolo en la delto de la rivero Orinoko. La filmo estas venezuela kandidato al la Oskar-premio por Plej Bona Fremdlingva Filmo.

Andrew S. Vargas komentis en Remezcla:

The story follows an indigenous woman named Dauna who is marked by difference within her community. Torn between her love for Tarsicio or her desire to pursue studies outside of her village, Dauna’s decision to challenge the expectations of her traditional culture lead to suffering and, ultimately, reconciliation.”

La filmo rakontas la historion de Dauna, virino kiu apartenas al indiĝena popolo en kiu ŝi malsamas de siaj kunvilaĝanoj. Ŝirita inter sia amo por Tarsicio kaj sia deziro studi ekster sia vilaĝo, Dauna rompas per sia decido la tradician kulturon, kio kondukas al suferoj kaj, finfine, al repaciĝo.

La filmo estis elektita komence de la jaro 2015 por esti prezentata en la avangarda ekspozicio NATIVe dum la Berlina Filmfestivalo. Jen estas la antaŭfilmo:

Kiel oni diras “fraĉjo” en Latinameriko?

The Bromap: ¿Cómo se dice “bro” en Latinoamérica?

Posted by Pictoline on Wednesday, August 26, 2015

La fratmapo: Kiel oni diras “fraĉjo” en Latinameriko?

Afiŝita de Pictoline en merkredo, la 26a de aŭgusto 2015.

La Fejsbuka paĝo de Pictoline, kiu estas retpaĝo por novaĵoj kaj informaĵo, kundividis tiun ĉi mapon de malsamaj manieroj por diri “fraĉjo”, karesformo de la vorto “frato”, en Latinameriko. Dum oni diras wey en Meksiko kaj pata en Peruo, ĝi estas pana en Venezuelo kaj parce en Kolombio.

Mozambiko: La ĉefo de RENAMO eskapis senvunde el atako al sia sekvantaro

La partia emblemo de RENAMOArmita grupo de la registaro atakis sabate (12an de septembro) akompanantaron de RENAMO, kiu sekvis sian gvidanton Afonso Dhlakama, kaŭzante kvin vunditojn. Laŭ novaĵagentejo Lusa, kiu estis en la loko, “Dhlakama eskapis senvunde el la atako efektivigita de viroj de Trupo por Rapida Interveno de defenda kaj sekureca fortoj de Mozambiko (UIR).”

La lastaj agadoj de RENAMO, kiu anoncis krei sian propran policon kaj alian militan kazernon en la provinco de Zambezio, kreis maltrankvilon en la lando:

RENAMO: Propra polico + dua armea kazerno (…)

La brita alta komisaro por Mozambiko, Joanna Kuenssberg, reagis al tiu atako per sia tvitera konto kiel jene:

Mi esperas ke la vundoj ne estu gravaj kaj detaloj estu pli klaraj morgaŭ.

Tiuj mapoj montras, kie kamboĝaj ĵurnalistoj estis mortigitaj kaj turmentataj

turmentado al amaskomunikiloj en Kamboĝo

turmentado al amaskomunikiloj en Kamboĝo

La Kamboĝa Centro por Homaj Rajtoj lanĉis portalon por dokumenti la atencojn kontraŭ homaj rajtoj, spertitajn de kamboĝaj ĵurnalistoj. La kamboĝa konstitucio garantias liberecon de parolo sed ĵurnalistoj ankoraŭ estas turmentataj kaj mortigitaj, precipe tiuj, kiuj raportas pri la misuzoj faritaj de lokaj funkciuloj kaj komercaj profitoj rilataj al potencaj ĉefoj.

ĵurnalistoj mortigitaj en Kamboĝo

ĵurnalistoj mortigitaj en Kamboĝo

Reviziita de Vastalto

Malavio: Studento memfaras TV-stacion

Chisomo Daka [Ŝisomo Daka], studento ĉe la rektora kolegio de la Malavia Universitato, kreis sian propran televidan stacion, Paul Ndiho raportas:

Innovation is happening across Africa, in all different sectors, from education to energy, banking to agriculture and in television broadcasting. In Malawi, a university student has created a community TV station called “analog TV project” one that he hopes will transmit all social events taking place on campus. Malawi TV Project
Chisomo Daka is a student at the University of Malawi’s chancellor college. He is pursuing a degree in education science and he is trying to make his mark in the television broadcasting industry. By his own admission, he says that he is not an engineer by training, nor does he claim to know much about engineering. But his love and passion for tale-communications has inspired him to build from scratch a community television station. Daka says he hopes to use this TV station to broadcast social events and student projects throughout the entire campus.
“We have been able to transmit a video signal and we have been able to capture that. But by the end of the day, we would want to finalize it and make it a full working television station for the campus.”
Before his first broadcasting test signal, he was just a normal student, and few students knew about his innovation. Today, Chisomo Daka has created a name for himself as the new kid on the block. His community TV station is a hit on campus and everybody is talking about him. He says operating out of the norm is what is drove him to be innovative.

Novigado okazas nuntempe en tuta Afriko, en ĉiuj diversaj sektoroj, ekde edukado ĝis energio, de bankaj aferoj ĝis agrikulturo kaj en televida elsendado. En Malavio, universitata studento kreis komunuman televidan stacion nomatan  “analoga TV-projekto” kiu laŭ lia espero elsendos ĉiujn sociajn eventojn okazantajn en la universitata tereno.

Malavia TV-projekto
Ŝisomo Daka estas studento ĉe la rektora kolegio de la Malavia Universitato. Li klopodas diplomiĝi en scienco pri edukado kaj li penas sukcesi en la industrio de televida elsendado. Li mem deklaras ke li ne estas inĝeniero laŭ trejnado, nek li diras ke li scias multe pri inĝenierado. Sed lia amo kaj pasio al komunikado inspiris lin fari el nulo komunuman televidan stacion. Daka diras ke li esperas uzi tiun TV-stacion por elsendi sociajn eventojn kaj studentajn projektojn tra la tuta universitata kampuso.
“Ni sukcesis elsendi videan signalon kaj ankaŭ sukcesis bone kapti ĝin. Sed, ĝis la fino de la tago, ni volis finfari ĝin kaj fari ĝin plenfunkcianta televida stacio por la universitata kampuso.”
Antaŭ lia unua elsendo de provsignalo, li estis nur ordinara studento kaj malmutaj studentoj sciis pri lia novigado. Hodiaŭ Ŝisomo Daka fariĝis konata kiel la nova knabo en la kvartalo.  Lia komunuma TV-stacio estas sukceso en la kampuso kaj ĉiuj personoj parolas pri li. Li diras ke agado ekster la normo gvidas lin al novigemo.

 
Reviziita de Vastalto

Malajzio lanĉis novan markemblemon kiel la prezidanto de ASOAN 2015

Malajzio estas la nova prezidanto de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj (ASOAN) por la jaro 2015. Ĉi tiu jaro estas decidiga por ASOAN, ĉar la regiono faras agadon por atingi plenan integriĝon kiel unueca komunumo. La nova markemblemo [angle] prezentas “harmonion, firman partnerecon kaj aspiron de la popoloj de la dek ASOAN-landoj, celantaj atingi la kundividitan vizion” de la komunumo.

la markemblemo de ASEAN

 

Noto de la tradukinto:
Filmeto pri la himno de ASOAN.

 

Reviziita de Vastalto

Informgrafiko: 5 faktoj pri tamila komunumo en la nordo de Srilanko

La  Centro por Politikaj Alternativoj (CPA), kiu estas pensfabriko pri civila socio en Srilanko, lastatempe faris unuanivelan esploron pri ”Demokratio en postmilita Srilanko 2014“. La rezultoj montras ke opinidiferenco pri la repaciĝo ankoraŭ ekzistas inter la tamila kaj la sinhala popoloj post la civila milito de Srilanko.

La konstatoj de la esploro rilate al la tamila komunumo estas tre signifaj. Iliaj ĉefaj problemoj estas malriĉeco kaj senlaboreco kaj ili sentas ke ili estas senigitaj je okazoj por diri pri la aferoj de la lando. Tie ĉi estas informgrafiko montranta ilian malfacilan situacion [sekvos resuma traduko en Esperanto]:

Informgrafiko danke al Centro por Politikaj Alternativoj

Informgrafiko danke al Centro por Politikaj Alternativoj

[La informgrafiko diras resume:
Kvin faktoj pri la landinterna tamila komunumo de Srilanko
1 La financa situacio de ilia hejma mastrumado malboniĝis en la lastaj du jaroj
2 Ilia opinio pri evoluigo malsamas ol la naciaj gravecoj
3 Ili jam malkreskigis sian hejman elspezon en tiu ĉi jaro
4 La plimulto de la komunumo ne scias LLRC-on (Komisiono pri Lernitaj Lecionoj kaj Repaciĝo)
5 Ili ne sentas ke ili havas ŝancon por diri opinion pri tio, kio okazas en Srilanko]

 

Reviziita de Vastalto

Peruo: Vidi naskiĝurbon tra okuloj de infanoj

Bildo en Flickr farita de uzanto iñaki de luis (CC BY-NC-ND 2.0).

Bildo en Flickr farita de uzanto iñaki de luis (CC BY-NC-ND 2.0).

Chapacoco, perua vilaĝo, kiu troviĝas je alteco de 3000 metroj, parto de la distrikto Chilcaymarca en la provinco Castilla de la departemento Arekipa, aperas en novaĵoj dank’al siaj infanoj.

La 10an de oktobro, 2014, la libro “Chapacoco vidata de la infanoj” estis lanĉita. Lernantoj de la 4a kaj 5a klasoj de la Baza Lernejo 40351 skribis la libron. Sub la gvido de sia instruisto Ronny Durand, zorganto de la projekto “Fari sciencon ludo”, la lernantoj esploris dum pli ol unu jaro la morojn kaj riĉaĵojn de la regiono.

El libro resulta de Proyecto de Innovación Pedagógica “Haciendo Ciencia Como Jugando”, que tiene como objetivo que los niños desarrollen competencias y capacidades utilizando el conocimiento de la realidad, promoviendo la identidad cultural, la conciencia ambiental y la participación comunitaria. Resultado de esta es que la obra contiene: los datos generales (ubicación, población, servicios y geografía); costumbres y tradiciones, como mitos, cuentos y leyendas; la gastronomía, artesanía, paisajes turísticos y restos arqueológicos del lugar; y la riqueza natural de la flora y fauna.

La libro rezultas de la Projekto de Eduka Novigo “Fari sciencon ludo”, kiu celas ke infanoj evoluigu kompetentojn kaj kapablojn uzi scion de la realo, stimuli kulturan identecon, naturmedian konscion kaj komunuman partoprenon. Rezulte la libro enhavas ĝeneralajn informojn (lokon, loĝantaron, servojn kaj geografion); morojn kaj tradiciojn kiel mitoj, fabeloj kaj legendoj; gastronomion, metiaĵojn, turismajn pejzaĝojn kaj arkeologiajn elfosaĵojn; kaj la naturan riĉecon de la plantaro kaj bestaro.

 

Reviziita de Vastalto

Pekino esperas, ke homoj de Honkongo estu senkritikaj voĉdonantoj

David Webbs, komentisto pri financaj novaĵoj konkludis [angle], ke la decido de Pekino [angle] pri la nomumo de kandidatoj por Ĉefdirektoro en 2017 celas ŝanĝi homojn de Honkongo en senkritikajn voĉdonantojn.

Investo-konsento kun Ĉinio lasas al jamajkanoj pli da demandoj ol respondoj

I AM SO FLABBERGASTED: WHO gives a FOREIGN government the RIGHT to CHOOSE WHICH LAND IT WANTS?

MI ESTAS TIEL KONSTERNITA: KIU cedas al FREMDA registaro la RAJTON ELEKTI KIUN GRUNDON ĜI DEZIRAS?

Kadre de interŝanĝo de investoj, la jamajka registaro konsentis doni 1 200 akreojn (485 hektarojn) da tero al la ĉina registaro – kie ajn ĝi volas. Cucumber Juice [en] havas fundamentajn demandojn, kiujn laŭ ŝia opinio la registaro devas respondi: Kia estas la valoro de la tero? Kiel ĝi estos uzata? Kion fari, se ĝi jam estas okupita? Ŝi konkludas ke “Jamajko estas aĉetebla, oni ĝin vendas, kaj ĝi tute ne estas tiel sendependa, kiel ĝiaj civitanoj kaj loĝantoj emas pensi.”

Dua plej granda arta festivalo okazas en Sud-Afriko

Vivaj raportoj el Nacia Arta Festivalo okazanta en Grahamstown [grahmstaŭn], Sud-Afriko:

Every winter, for 11 days in early July, the sleepy South African college town of Grahamstown comes alive with art. Artists from all over the world swarm to the tiny town, and every nook and cranny is packed with theatre, dance, performance art, film, comedy puppets and face paint with the sweet sounds of jazz spilling onto the streets. The National Arts Festival, that celebrated its 40th anniversary this year, is the second biggest arts festivals in the world. For the last couple of years, a group of journalism students at Rhodes University cover the festival through a pop-up newsroom called CueTube, where they interview a variety of artists, choreographers and directors. Here’s some samples of the work.

Ĉiu-vintre por 11 tagoj en frua julio vigliĝas per arto la kvieta universitata urbo Grahamstown en Sud-Afriko. La artistoj el la tuta mondo svarmas al tiu tre malgranda urbo, kaj ĉiuj anguloj de la urbo estas plenigitaj de teatraĵoj, dancoj, kinoj, plenumartoj, pupkomedioj kaj vizaĝpentradoj, kiuj okazas kun agrablaj ĵaz-muzikoj disfluantaj sur la stratojn. La Nacia Arta Festivalo, kiu festis sian 40-jaran datrevenon ĉi-jare, estas la dua plej granda festivalo en la tuta mondo. En la lastaj du jaroj  grupo da studentoj de ĵurnalismo de la Universitato de Rhodes priraportas la festivalon en portempa novaĵredaktejo, nomata CueTube, kie ili intervjuas diversajn artistojn, koregrafojn kaj reĝisorojn. Jen, kelkaj ekzemploj de iliaj laboroj.

Koruptado en Nepalo: Ĉu ĝi fariĝas socie akceptebla?

Homoj estas koleraj kaj lacaj, kaj amaskomunikiloj ofte publikigas novaĵojn pri kontakto inter politikaj gvidantoj kaj bandaĉoj, sed neniu eliras surstraten por protesti kontraŭ koruptado – nenormalaĵo por lando kie oni havas tutlandajn strikojn por ajna problemo.

Siromani Dhungana [angle] afiŝas analizon ĉe United We Blog! for a Democratic Nepal [Blogo de Unuiĝintaj Ni por Demokratia Nepalo] reliefigante ke koruptado en Nepalo fariĝas normala kaj akceptebla.

 

Reviziita de Vastalto

Kameruno malkonstruas 3 000 domojn kaj faras 15 000 senhejmulojn

Blogulo Mathias Mouendé Ngamo rakontas kiel atestanto [france] pri la malkonstruo de ĉirkaŭ 3 000 domoj en la kvartalo Nkomba en la urbo Dualao en Kameruno. Oni kalkulas ke pli ol 15 000 okupantoj loĝas en tiu neleĝa barakaro establita sur tereno de Misio por Disvolvo kaj Administrado de Industriaj Zonoj, publika korporacio, kiu respondecas pri kreo de industriaj zonoj en Kameruno:

Des policiers et gendarmes empêchent aux habitants de franchir le cordon de sécurité. Plus de 150 éléments des forces du maintien de l’ordre encadrent l’opération des casses. Ils sont constitués des policiers de l’Equipe spéciale d’intervention rapide (Esir), du Groupement mobile d’intervention n°2 (Gmi2), des gendarmes et des forces spéciales de la Misca. Les hommes en tenues sont armés de fusils, de matraques et de bombes à gaz lacrymogène. Des camions antiémeutes de la police et de la gendarmerie sont garés dans un coin. Une bombe à gaz lacrymogène est lancée pour repousser les sinistrés qui défient les forces de l’ordre. La foule se disperse…

C’est la troisième journée des casses au quartier Nkomba. Les déguerpissements ont débuté mercredi 26 mars 2014, vers 5 h. Les maisons ciblées sont celles établies sur le terrain de la Mission d’aménagement et de gestion des zones industrielles (Magzi).

Policistoj kaj ĝendarmoj malhelpas loĝantojn  trarompi la sekureckordonon. Pli ol 150 anoj de sekurigaj trupoj superrigardas progreson de la malkonstruado. Ili konsistas el policistoj de la Speciala Taĉmento de Rapida Interveno (ESIR) kaj de la Rapidmova Intervena Gruparo n-ro 2 (GMI2), ĝendarmoj, kaj specialaj fortoj, kiuj estas parto de la Internacia Misio Subtena al la Centr-Afrika Respubliko (MISCA). La viroj en uniformo estas armitaj per fusiloj, klaboj kaj bomboj de larmiga gaso. Kontraŭ-tumultaj kamionoj apartenantaj al la polico kaj la ĝendarmaro estas parkumitaj en la angulo. Bombo de larmiga gaso pafiĝas por repuŝi la okupantojn, kiuj defias la policanojn. La homamaso do diskuras.

Ĉi tiu estas la tria tago de malkonstruado en Nkomba. Forpelado komenciĝis merkrede, 26an de marto 2014, ĉirkaŭ je la 5a atm. La celitaj domoj estas konstruitaj sur tereno apartenanta al la Misio de Disvolvo kaj Administrado de Industriaj Zonoj (MAGZI).

 

Reviziita de Vastalto

UNESKO: Mapo de eventoj por Monda Tago de Gazetara Libereco

Press Freedom Day events

Ekranbildo de kunlabora mapo de UNESKO por la Monda Tago de Gazetara Libereco

[Ĉiuj ligiloj kondukas al anglalingvaj paĝoj kun elekteblo de kelkaj aliaj lingvoj.]

La 3a de majo estas la Monda Tago de Gazetara Libereco kaj UNESKO markos la okazon per evento en Parizo, Francio, kiu estos senpaga kaj malfermita al la publiko.

Multaj rimedoj troviĝas en ilia retejo por iu ajn, kiu deziras lerni pli pri gazetara libereco aŭ gastigi eventon.

Uzante retan ilon por kunlabora mapado, UNESKO registras la eventojn por la Monda Tago de Gazetara Libereco ĉirkaŭ la mondo kaj invitas vin sendi vian eventon.

UNESKO estas la Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj.

 

Reviziita de Vastalto

Raso kiel politika armilo en Karibio

El ĉiuj ofendaj – kaj malinteligentaj – diraĵoj faritaj en la politiko de la post-sendependa Karibio, la aserto, ke D-ro Keith Rowley, la gvidanto de la opozicio en Trinidado kaj Tobago, estas ‘tro nigra’ por esti ĉefministro, devas esti taksita kiel la plej malbona.

La ĵurnalo Bajan Reporter klarigas [angle], kial tiu ideo “reliefigas la daŭran malfirmecon en personoj kaj grupoj en Karibio.”

 

Reviziita de Vastalto

Kamboĝo: Kial protestoj ne kondukos al “kamboĝa printempo”?

Faine Greenwood skribas [angle] pri prelego prezentita ĉe Stanford fare de Ou Virak,  kamboĝa aktivisto pri homaj rajtoj. Demandite pri la kontraŭregistaraj protestoj en Kamboĝo, Ou Virak klarigis, kial ĝi ne kondukos al ‘politika printempo’:

Mi ne pensas, ke politika printempo okazos en Kamboĝo, nek ke ĝi estas dezirinda… Ni eĉ ne havas vorton por ‘politika printempo’ en la kmera. La plej proksima vorto estas ‘revolucio’, kiu rememorigas al la popolo la Ruĝajn Kmerojn.

Li ankaŭ kritikis, ke la opozicia partio malsukcesis doni klaran plotikan tagordon:

Mi ne vidis tagordon… La sola afero, kiun mi vidis, estas kiom ni (kamboĝanoj) malamas Hun Sen, kaj kiom ni malamas Vjetnamion. Tio estas formulo por konduki al katastrofo, partopreni en tiom da malamo. Ni tute ne scias, por kio ni batalas.

 
Reviziita de Vastalto

La sola pakistanano ĉe la Soĉia Olimpiko memlernis skii per lignaj tabuloj

Tiu ĉi foto alŝutita ĉe la paĝo de See More en Facebook ricevis pli ol 45 000 ŝatojn.

Tiu ĉi foto alŝutita ĉe la paĝo de See More en Facebook ricevis pli ol 45 000 ŝatojn.
La supra teksto: “Tiu ĉi estas Mohammad Karim, la sola pakistana partoprenanto en la Vintra Olimpiko”
La suba teksto: “Li lernis skii per hejmfaritaj lignaj tabuloj pro manko de ekipaĵo”

Kreskinte en norda Pakistano, proksime al kelkaj el la plej altaj montodeklivoj en la mondo, Mohammad Karim memlernis skii per hejmfarita ekipaĵo farita de lia onklo el lignaj tabuloj.

Nun li estas la sola reprezentanto de Pakistano en la Vintra Olimpiko de Soĉi.

Pli pri lia vojaĝo legu tiun ĉi raporton en la pakistana tagĵurnalo the Express Tribune.

 

Reviziita de Vastalto

Belizo, Sankta Vincento: Garifuna kulturo

… la garifuna lingvo, kiu integras la lingvojn de aravakoj kaj kariboj, kaj kiu estis deklarita ‘ĉefverko de la parola nemateria heredaĵo de la homaro’ fare de Unesko en 2001, estas severe minacata. Ĝi posedas formojn kaj strukturojn uzatajn nur de la viroj, kaj estas la unusola postvivanto de la insulaj lingvoj devenintaj de la aravaka.

En la Los Angeles Review of Books, Robin Llewellyn recenzas studon pri la garifunoj (nigraj kariboj) [angle] de Profesoro Joseph Palacio.

 

Reviziita de Vastalto

La plej granda urbo de Kazaĥio kaŝas sian “belan” flankon antaŭ fotiloj

Alte taksata rusa fotoblogisto Ilya Varlamov prezentas [ruse] fotoraporton pri sia lasta vojaĝo al Almato, ĉefurbo de Kazaĥio antaŭ 1997. Tio, kion la blogisto trovis plej surpriza pri la urbo, estas, ke policistoj ne permesas al iu ajn “foti ion bonan, belan kaj novan” en Almato. Tial scivolaj vojaĝantoj estas limigitaj je fotado de bildoj de la “pli malbela” flanko de la plej granda urbo de Kazaĥio.

almaty

Virino vendas fungojn ĉe bazaro en Almato. Bildo de Ilya Varlamov, uzata kun permeso.

 

Reviziita de Vastalto

Tago en la vivo de bambuŝosa rikoltulo en Mjanmao

Ko Pho La montras siajn ĵus kolektitajn bambuajn ŝosojn/ Htet Wai / The Irrawaddy

Ĉi tiu artikolo de Htet Wai estas de The Irrawaddy [eo], sendependa novaĵretejo en Mjanmao, kaj estas republikigita en Tutmondaj Voĉoj kiel parto de interkonsento pri kunhavigo de enhavo.

Malmultaj homoj konas Ko Pho La. Li estas la rikoltulo de bambuaj ŝosoj en Mjanmao.

Lia vivo ne estas tiom facila. Li devas iri al arbaro por rikolti bambuajn ŝosojn.
Sinjoro Ko Pho La loĝas en Kyee Bin, vilaĝo okcidente de la strato Pathein-Monywa en la urbeto Ingapu, apud la montaro Arakan, en la regiono Iravadio tra kiu fluas la rivero Ajejarvadio.

Iuj vilaĝanoj laboras en bieno, la plimulto de ili perlaboras monon kiel rikoltuloj de bambuaj ŝosoj kaj fajro-lignaĵoj.

La unuaj malamikoj de Ko Pho La ne estas sovaĝaj bestoj, sed la moskitoj. Ofte, ankaŭ serpento estas minaco.

Ĝenerale, rikoltuloj rikoltas inter 10 kaj 20 viss [viss estas birma pezo-unuo]. 1 viss [en] respondas al proksimume 1.6329 kilogramoj. Ko Pho La provas ĉiufoje mezume rikolti 15 viss. Post lia hejmreveno, li boligas la bambuajn ŝosojn por pretigi ilin por vendado.

La bambuaj ŝosoj estas vendataj al aĉetantoj laŭlonge de la strato Pathein-Monywa. La prezo estas 300 kjatoj kontraŭ unu viss. La prezo en la vendopalaco de Kwin Kauk, apud la urbeto Kyee Bin, estas 800 kjatoj kontraŭ unu viss.

Bambua ŝoso estas populara kiel flanka plado.

Bambua ŝoso aperas dum la musona sezono [eo] de junio ĝis septembro.

Ko Pho La survoje por rikolti bambuajn ŝosojn / Htet Wai / The Irrawaddy

Bambua ŝoso ekkreskas en arbaro / Htet Wai / The Irrawaddy

Bambuŝosa rikoltulo revenas hejmen / Htet Wai / The Irrawaddy

La virino preparas la bambuan ŝoson por aĉetantoj / Htet Wai / The Irrawaddy

Konservita kaj fermentita bambua ŝoso en vendejo en Jangono / Htet Wai / The Irrawaddy

Signmark kantas sen vortoj

[Reverkita artikolo : la ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en la angla [en] aŭ [eo] = esperanto]

Signmark, kies vera nomo estas Marko Vuoriheimo [en], estas surdulo [eo] el Finnlando [eo], sed malgraŭ tio li ja scias kanti socikonscian hiphop-muzikon [eo]. Ĉu strange? Ne, ĉar li sentas la fortan bason de la kantoj kaj povas sekvi la ritmon.

Signmark volis kanti hiphopon kaj repon*, ne nur pro ĝia ritmo, sed ĉefe pro la ebleco paroli pri gravaj temoj pere de tiu muziko, ĉar hiphopo estas muzika ĝenro kun longa historio de prisocia kritiko.

[*La vorto repo (angle ‘rap’) rilatas al la tipo de ritma parolkantado de hiphopa muziko, aŭ sinonime kun hiphopo, al la speco de muziko mem].

Kiam Signmark rimarkis ke en diversaj partoj en la mondo (Usono, Sudafriko, …) homoj petis egalecon inter blankaj kaj nigraj personoj, li tuj volis ankaŭ peti egalecon por la surduloj pere de liaj kantoj. Tiucele li ankaŭ profesie disvolvis en kunlaboro kun aŭdanta aferpartnero programon enfokusante je edukado, televidprogramoj kaj muzikeldonejoj por konstrui ponton inter aŭdantoj kaj surduloj kaj kontraŭbatali antaŭjuĝojn [eo].

Kiel Signmark komunikiĝas kun siaj spektantoj? Li uzas signolingvon [eo] apud parolata angla fare de signolingva interpretisto.

Unesko [eo] raportis pri Signmark, kiam li partoprenis en la 8-a Junulara Forumo de Unesko [en]. Ke li povis kanti dum la 8a Junulara Forumo de Unesko estas simbolo de espero por gejunuloj el malplimultaj grupoj.

Signmark koncertis ankaŭ dum la ĝenerala asembleo de Unuiĝintaj Nacioj [eo] en Novjorko kaj ĉe la Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj [eo] en Ĝenevo por atentigi pri la rajtoj de handikapuloj. Entute li ĝis nun vojaĝis al pli ol 30 landoj. En 2009 li gajnis la premion “Outstanding Young Person of the World” (elstara mondjunulo). Singmark estas la unua surda repisto subskribante diskokontrakton kun Warner Music.

Signmark estis unu el la artistoj kiuj kunkonkursis dum la finna duonfinalo por reprezenti Finnlandon en 2009 dum la eŭropa kantofestivalo “Eurosong” [eo].

Signmarko en Usono

La vivaj spektakloj de Signmark ĉiam estas dulingvaj: la kantoj estas prezentataj pere de internacia signolingvo aldone al parolata angla fare de interpretisto.

Signmark opinias, ke la socio ne traktu la surdulojn kiel handikapitajn homojn, sed kiel lingvan malplimulton [eo] kun sia propra kulturo, komunuma historio kaj heredaĵo [eo].

Jen video de Signmark sur YouTube en kiu je la fino stariĝas jena demando al sia publiko :

“Se vi scius gestlingvon ĉi tie, tiam mi ne bezonus interpretiston, ĉu ? Do, ĉu mi estas handikapita aŭ ĉu mi nur apartenas al lingva minoritato ?”

Li havas konton ĉe Facebook [en] kaj oficialan retejon [en].

Diskografio

Fonto : la oficiala retejo de Signmark.

Maroka reĝa aŭtokavalkado surveturis apudstaranton

[La originalo de ĉi tiu artikolo aperis en la 21a de septembro 2015.]

Marokanoj diskonigas ligilojn de filmeto montranta ke aŭto, kiu estas parto de reĝa aŭtokavalkado veturiganta Marokan Reĝon Mohammed VI, surveturas viron en Tanĝero dum la vizito de Franca Prezidento Francois Hollande.

Samia Errazzouki afiŝas en Tvitero:

Filmeto montranta ke reĝa sekurecservo surveturas viron en Tanĝero dum la vizito de Francois Hollande

Hollande estis en Maroko por dutaga vizito kaj renkontiĝis kun Maroka Reĝo Mohammed VI en sabato. La filmeto montras, ke veturilo kun la malfermitaj pordoj en aŭtokavalkado surveturas apudstaranton, momenton post kiam pasis la Reĝo kaj lia gasto. La mansvingante huraanta homamaso tiam ekkrias.

La filmeto estis alŝutita fare de Tanja7.com al JuTubo, kaj estas spektita pli ol 31 mil fojojn ĝis nun.

Ne estas klare, kio okazis al la preterpasanto.

Forpasis la nobelpremiito pri paco Liu Xiaobo

Liu Xiaobo - Nobelpremia Ceremonio

Liu Xiaobo ricevas la Nobelpremion pri Paco en 2010. Foto: Marta B. Haga/MFA, Oslo (CC BY-ND 2.0)

Liu Xiaobo [Liu Ŝjaobo 刘晓波 Liú Xiǎobō], ĉina verkisto kaj disidento, forpasis la 13an de julio.

La Hodiaŭa Ĵurnalo publikigis raporton pri li:

Liu suferis pri hepata kancero, sed la Ĉina registaro neis al li laŭcelan kuracadon. Lia morto estigis ondon de internaciaj kondamnoj pri la maniero kiel Ĉinio malzorgas pri siaj politikaj malliberuloj. Usono, Germanio kaj Tajvano proponis flegadon al Liu, sed la Ĉina estraro rifuzis tion.

Liu ricevis la Nobelpremion pri Paco en 2010, li ne partoprenis en la ceremonio ĉar li estis en malliberejo ekde 2008. Liu defendis demokration kaj homajn rajtojn en Ĉinio.

Senpagaj infanlibroj rete haveblaj en 61 lingvoj

Se vi havas arabajn radikojn sed vivas en Brazilo, eble vi volas laŭtlegi al viaj infanoj “Abu Ali conta seus burros” [Abu Ali kalkulas siajn azenojn], popularan rakonton el Mezoriento, haveblan en la portugala en la Internacia Cifereca Biblioteko por Infanoj. Ekzistas pli ol kvar mil senpagaj infanlibroj en 61 malsamaj lingvoj. La celo estas akceli toleremon kaj respekton al diversaj kulturoj.

La plej feliĉaj landoj en la mondo estas ĉiuj en Latinameriko

La plej feliĉaj (kaj malplej feliĉaj) landoj en la mondo, taksitaj en http://t.co/4EccwDNBp7

Gallup intervjuis 150 000 plenkreskulojn en 148 landoj kun demandoj kiel “Ĉu vi ridetis aŭ ridis hieraŭ?” kaj “Ĉu vi lernis aŭ faris ion interesan hieraŭ?” por krei indicon de pozitivaj spertoj. Surprize, laŭ Quartz, la ĉefaj landoj kun pozitivaj emocioj estis ĉiuj en Latinameriko, de Paragvajo ĝis Nikaragvo.

La esploro uzis skalon de 0 ĝis 100, kaj trovis ke la monda averaĝo de la indico de pozitivaj spertoj por 2014 estis 71/100 — “same kiel por 2013 kaj ankaŭ por la jaroj ekde 2006.”

La lando kun la plej malalta poento pri pozitivaj emocioj estis Sudano (47/100). Niveloj de feliĉo estas malalta ankaŭ en Tunizio, Serbio, Turkio, kaj aliaj, evidente pro milito kaj aliaj formoj de politika malstabileco.

En Bolivio kaj Salvadoro, ekzemple, 59 porcentoj de intervjuitoj respondis “jes” al ĉiuj demandoj pri ambaŭ pozitivaj kaj negativaj emocioj, kio donis al ĉi tiuj nacioj aparte altajn “emociajn” poentojn.

La portugala: ĉu tutmonda lingvo?

Komunuma paĝo en Fejsbuko, Língua Portuguesa: Uma Língua Global? (La portugala lingvo: tutmonda lingvo?) sin provizas per diversaj rimedoj por disvastigi la debaton pri la ekspansio de la portugala lingvo kaj ĝiaj konsekvencoj. Rilate la politikojn de ĉi tiu lingvo kun ĉ. 200 milionoj da parolantoj, estas traktataj kelkaj kritikaj temoj kiel minoritataj lingvoj, multlingveco kaj lingvistika koloniismo.

Makedonio: Neloĝeblaj kondiĉoj en studentaj dormejoj malboniĝas

La kolektivo Plena Studentaro, herboradika movado, kiu luktas por la rajtoj de universitataj studentoj en Makedonio, publikigis novajn fotojn pri la neloĝeblaj kondiĉoj, en kiuj loĝas studentoj en la ĉefurbo de Makedonio, Skopjo. La movado sekvas senhalte la situacion en la ŝtataj dormejoj por studentoj, kaj petis plurfoje, ke la ŝtato plibonigu bazan higienon kaj sekurecajn kondiĉojn en la studentaj loĝejoj. Plena Studentaro lastatempe informis la publikon, ke la vivkondiĉoj kaj struktura sekureco de almenaŭ unu el la plej grandaj studentaj dormejoj en Skopjo plimalboniĝis, kaj memorigis, ke la registaro promesis antaŭ pli ol unu jaro tute rekonstrui la dormejojn, post kiam la internaciaj komunikiloj hontigis ilin.

12027701_1680075205556095_5865933752732667760_n 12036458_1680075198889429_8700357373653010949_n

En la akompananta teksto, Plena Studentaro nerekte mencias la novan institucion de speciala prokuroro, kiu devas pritrakti kazojn de korupteco, kiujn la ordinara prokuroro en Makedonio aktive ignoras.

Домовите се распаѓаат исто како и системот во државата, но ние сè уште немаме добиено нов специјален студентски дом за да се спасат студентите живи од бедата во која живеат и која се руши околу нив.

Ова е блокот В во студентскиот дом “Гоце Делчев”, во кој пред некој ден како што може да се види на сликите се срушил дел од кровот во еден од ходниците.

Овојпат немало повредени. Дали и наредниот пат нашите колеги ќе бидат еднакво среќни или пак до тогаш ќе добијат нов (специјален) студентски дом?

Studentaj dormejoj estas en stato de kadukiĝo, kiel estas la tuta ŝtata sistemo, kaj ni ne ricevis novan specialan studentan dormejon por savi la studentojn de la mizero, en kiu ili vivas kaj kiu dispecetiĝas ĉirkaŭ ili.

Tiu estas la Bloko V de la studenta dormejo “Goce Delchev”. La plafono falis en unu el la koridoroj antaŭ kelkaj tagoj.

Ĉi-foje neniu estis vundita. Ĉu niaj kolegoj havos tiom bonŝancon venontfoje aŭ ili ricevos novan, (specialan) studentan dormejon?

Tajlando: Konservi historiajn filmojn

La Tajlanda Filmarkivo alŝutadas historiajn filmojn kaj malnovajn novaĵraportojn en YouTube.

Unu el la filmoj estas Chok Song Chun (Duobla ŝanco), kiu estis la unua silenta filmo en Tajlando produktita en 1927. Restas nur 55 sekundoj de la filmo, kiu montras luktoscenon  kaj aŭtomobilan persekutadon.

Alia malofta filmo estas Hed Mahassajan (La mirakla okazaĵo) farita de Payut Ngaokrachang. Ĝi estis la unua animita filmo en Tajlando prezentita en 1955. Payut estas konata kiel la “Walt Disney de Tajlando”. En la animita silenta filmo Payut vidis trafikan akcidenton en Bankoko.

 

Reviziita de Vastalto

Mapo de koncesiitaj teroj en Kamboĝo

Terkontraktoj donitaj al fremdlandaj kompanioj. Verdaj areoj prezentas vjetnamajn kompaniojn. Ruĝaj estas posedataj de ĉinoj kaj flavaj de malajzianoj. Bildo el Licadho.

Terkontraktoj donitaj al fremdlandaj kompanioj. Verdaj areoj prezentas vjetnamajn kompaniojn. Ruĝaj estas posedataj de ĉinoj kaj flavaj de malajzianoj. Bildo el Licadho.

Licadho, kamboĝa grupo por homaj rajtoj, publikigis siajn datumojn pri terkoncesioj aprobitaj de la registaro en la pasintaj jaroj. La grupo nun instigas la registaron publikigi ĉiujn registraĵojn rilatantajn al la terkontraktoj donitaj al enlandaj kaj eksterlandaj firmaoj. Laŭ aktivistoj, multaj el ĉi tiuj koncesioj estas donitaj koste de malgrandaj farmistoj, kiuj estis poste elpelitaj el siaj vilaĝoj.

Reviziita de Vastalto

Okcidenta Papuo: Dokumenti la luktojn de papuanoj en Indonezio

Papuan Voices [Papuaj Voĉoj] estas iniciato per filmetoj, kiuj reliefigas la luktojn de la popolo de Okcidenta Papuo, provinco de Indonezio. Okcidenta Papuo jam de longe luktadas por esti sendependa ŝtato, kvankam tiu konflikto el Indonezio estas raportita ne vaste en la amaskomunikiloj.

papuan_voices

Reviziita de Vastalto

Filmeto: Kiel palmoleaj plantejoj kaŭzas naturmedian detruon en Indonezio

 La teamo de Coconuts TV iris al la suda Sumatro en Indonezio por dokumenti [angle] la influon de la bruligo de torfejoj kaj arbaroj por doni spacon al palmoleaj plantejoj. La bruligo [angle] de arbaroj en Sumatro devigas endanĝerigitajn speciojn en la insulo ŝanĝi sian loĝlokon; kaj ĝi ankaŭ kreas mortigan fumnebulon, kiu tuŝas Indonezion, Malajzion kaj Singapuron.

 

Reviziita de Vastalto

Makedonio: Duopo vojaĝas por “91 tagoj”

La vojaĝoduopo de Jürgen Horn el Germanio kaj Mike Powell el Usono migras tra la mondo, elektante landojn kaj tie restante por tri monatoj, aŭ ĉirkaŭ 91 tagoj. Dum sia restado de 3 monatoj la du globtrotuloj [aŭ mondvojaĝantoj] provas sperti vivon en sia nova loko pli profunde ol ordinara turisto kaj rakontas siajn spertojn bloge, dirante ke ili planas eventuale verki bitlibrojn pri la temo.

Horn kaj Powell vizitis lokojn en malsamaj kontinentoj, de Japanio al Jukatano, de Idaho al Islando kaj intertempe Istanbulo, Srilanko kaj multaj aliaj landoj. Nun ili esploras kaj skribas pri Makedonio, ili kundividas aŭdvidajn notojn pri urboj kaj vilaĝoj de la landeto de la sudorienta Eŭropo, pri lokoj ligitaj al la kulturo, historio kaj naturo. Oni povas sekvi la vojaĝon de la duopo ĉe sociaj retejoj kaj ĉe ilia blogo.

Arĝenta filigrano de Marta Pejoska en Ohrid

Sud-Afriko: Uzi poŝtelefonojn por kuraĝigi al legado

Lauri skribas [angle] pri projekto en Sud-Afriko, ‘FunDza Literacy Trust’, kiu utiligas poŝtelefonojn por kuraĝigi infanojn legi:

What I find lovely, though, is when Africans sort out innovative solutions to their problems. FunDza Literacy Trust is one such solution. Cellphones have taken off big in Southern Africa and FunDza has latched on to that to get kids reading. I'm proud to be writing regularly for them.

How it works is a story begins on a Friday. Each story has seven chapters and one chapter goes out on the kids’ cellphones each day. Here is my author's page with all of the stories I've written at FunDza. Click on any story and see the comments the readers leave. The kids are reading and seriously engaging with the stories! I think this is wonderful!

Kion mi trovas ŝatinda, tamen, estas kiam afrikanoj kreas pionirajn solvojn al siaj problemoj. ‘FunDza Literacy Trust’ estas unu el tiaj solvoj. Poŝtelefonoj eksplode populariĝis en Sud-Afriko kaj FunDza kaptis la okazon por igi infanojn legi. Mi fieras, ke mi regule verkas por ili.

Kiel ĝi funkcias? Rakonto komenciĝas en vendredo. Ĉiu rakonto havas sep ĉapitrojn kaj unu ĉapitro aperas ĉiutage en poŝtelefonoj de infanoj. Ĉi tie estas mia aŭtora retpaĝo kun ĉiuj rakontoj, kiujn mi verkis ĉe FunDza. Musklaku ajnan rakonton kaj vidu la komentojn lasitajn de la legantoj. La infanoj legas kaj serioze interesiĝas en la rakontoj. Mi pensas, ke tio estas mirinda!

 

Reviziita de Vastalto

La Vero pri Ebolo

La Vero pri Ebolo [angle] estas fejsbuka paĝo, kiu celas dokumenti la situacion pri ebola viruso en afrika kontinento.

Nova Arto, fenestro al la animo de Beogrado

Aleksandar Lambros, serbdevena fotisto, nunmomente loĝanta kaj laboranta en Monako, fotas detalojn, kiuj rivelas la arkitekturan historion de la urbo Beogrado kaj kolektas la fotojn en sia blogo.

Detalo de konstruaĵo en la urbocentro de Beogrado. Foto: Aleksandar Lambros ©.

Detalo de konstruaĵo en la urbocentro de Beogrado. Foto: Aleksandar Lambros© 2014.

Dum la urbo ankoraŭ retenas fragmentojn de romia kaj otomana arkitekturo, ĉar partoj de la urbo estis sub la romia kaj otomana regado tra la historio, la plejparto de la hodiaŭa urbocentro de Beogrado kreskis dum la 19-a jarcento, sub la ankoraŭ tre videblaj influoj de la tre populara eŭropa movado “Art Nouveau” [ar nuvo] de la malfrua 19-a jarcento kaj la frua 20-a jarcento.

Lambros kaptis kelkajn el la plej interesaj ornamaj detaloj sur la pli malnovaj konstruaĵoj de Beogrado kaj faris el ili serion de 18 fotoj. Ili prezentas kuriozan kaj unikan miksaĵon de la serba kulturo kun tre konata eŭropa arkitektura stilo. La kompleta serio kune kun liaj aliaj verkoj estas videbla en lia blogo.

Kial Ruando akuzas Francion pri helpo al la genocido de 1994

[La originala artikolo aperis en la 7a de aprilo 2014.]

Kiam Ruando omaĝas al la viktimoj de la genocido post 20 jaroj de la tragedio, Prezidanto Kagame deklaras denove, ke Francio devas “alfronti la malfacilan veron” de sia rolo en la genocido de 1994. Rezulte de ĉi tiu deklaro Francio retiriĝis el la omaĝaj ceremonioj kaj la franca eksministro pri eksterlandaj aferoj postulas, ke Prezidanto François Hollande defendu honoron de Francio kaj ties armeo.  Rémi Noyon ĉe la franca retejo “Rue 89″ listigas la motivojn,  kial Ruando akuzas denove Francion pri helpo al la genocido:

 1) La France va « de facto » prendre le commandement de l’armée rwandaise face au rebelles du Front patriotique rwandais (FPR).

2) La France craint alors que l’offensive tutsi ne soit télécommandée via l’Ouganda par les Anglo-saxons, et ne vise à enfoncer un coin dans l’influence de la France sur la région

3) La France ne semble pas s’intéresser outre mesure aux négociations de paix.

4) Les soldats n’embarquent pas le personnel tutsi présent à l’ambassade de France (sauf une personne). Ils seront tous massacrés.

5) Quant à l’opération Turquoise, elle continue à diviser : elle a certainement permis de sauver des vies tutsi, mais l’armée est accusée d’être restée passive – et donc complice – face aux atrocités.

1) Francio komandis kelkajn taĉmentojn de la ruanda armeo kontraŭ la ribeluloj de Ruanda Patriota Fronto (RPF).

2) Francio timis, ke la tucia atakado estas eldistance manipulata per Ugando fare de anglaparolantaj landoj kaj intencas malhelpi la influon de Francio en la regiono.

3) Francio ŝajnis ne interesita pri intertraktado por paco antaŭ la konflikto.

4) La soldatoj ne evakuis la tucian personaron ĉeestantan en la franca ambasadejo (krom unu persono). Ili ĉiuj fine estis mortigitaj.

5) Koncerne la operacion Turkiso opinioj plu dividiĝas: ĝi certe savis tuciajn vivojn, sed la armeo estas akuzita pro tio, ke ĝi restis pasiva – do estis kunkrimulo – antaŭ la kruelaĵoj.

 

 Reviziita de Vastalto

Kial subteni Ebur-Bordon en la Futbala Mondopokalo

CostadeMarfil

Teamo de Ebur-Bordo dum la Futbala Mondopokalo 2010 en Sud-Afriko, fotita de Meraj Chhaya, uzanto de Flicker. (CC BY 2.0)

Sur la retejo “LaMula.pe” [retejo pri novaĵoj en Peruo] Juan Carlos Urtecho klarigas [hispane], kial li subtenas Ebur-Bordon en ĝia Mondopokala futbalmatĉo kun Kolombio okazigota ĵaŭde en la 19-a de junio [originala artikolo aperis en la 19-a de junio, 2014]:

Desde que les ganaron a Japón en su debut, los marfileños se han vuelto mis preferidos en este mundial. […] Uno escoge a sus engreídos de la manera más simple. Costa de Marfil, ubicado en la costa occidental de África, con un PBI de 19 mil millones de euros y un per cápita de 967 euros es el tercer país más pobre de los que están en el mundial después de Honduras y Bosnia. La economía de Japón (PBI de 5 billones de euros y 30 mil per cápita) es la segunda detrás de Estados Unidos. Costa de Marfil es un país que intenta recuperarse de una sangrienta guerra civil que dejó a decenas de miles de muertos y cientos de miles de desplazados entre el 2002 y el 2007. Japón, es… bueno, Japón.

Ekde la momento, kiam Ebur-Bordo venkis la japanan teamon en sia unua matĉo, ĝi fariĝis mia plej ŝatata teamo en la ĉi-jara Futbala Mondopokalo. […] Vi facile juĝos, kiu el la du estas dorlotita. Ebur-Bordo, kiu situas sur la okcidenta marbordo de Afriko kaj kies malneta enlanda produkto (MEP) estas 19 miliardoj da eŭroj, aŭ 967 eŭroj je persono, estas la tria plej malriĉa lando post Honduro kaj Bosnio-Hercegovino en la ĉi-jara Futbala Mondopokalo. Japanio, kies MEP estas 5 duilionoj da eŭroj, aŭ 30 mil eŭroj je persono, estas la dua plej riĉa lando post Usono. Ebur-Bordo estas lando, kiu baraktas por restariĝi post sia sanga enlanda milito, kiu postlasis dekojn da miloj da mortintoj kaj centojn da miloj da senhejmuloj inter 2002 kaj 2007. Dume, Japanio estas … nu, Japanio. 

750 milionoj da francparolantoj antaŭvidataj en 2050

Bangui, Centr-Afrika Respubliko. La franca lingvo tenas iom da influo en la francaj ekskolonioj en Afriko.

Bangui, Centr-Afrika Respubliko. La franca lingvo tenas iom da influo en la francaj ekskolonioj en Afriko. Foto el Wikimedia Commons.

Renkontante la aserton de John McWhorter en New Republic (Nova Respubliko), ke lerni la francan estas sensignife [angle], Pascal Emmanuel Gobry skribas en sia blogo de Forbes, ke la franca povus esti la lingvo de la estonteco [angle]:

La franca estas plejofte parolata ne de la francoj, kaj estis tiel dum longa tempo ĝis nun. La lingvo kreskas rapide, kaj kreskas en la plej rapide kreskantaj regionoj de la mondo, precipe en Afriko sude de Saharo. La plej nova prognozo diras, ke la franca estos parolata de 750 milionoj da homoj en 2050. Studo de la investbanko Natixis eĉ sugestas, ke ĝis tiam la franca povus esti la plej parolata lingvo en la mondo, antaŭ la angla kaj eĉ la ĉina. 

La tradukistoj de Tutmondaj Voĉoj konsideris antaŭ monato pri la malfacilaĵoj kaj la avantaĝoj en lernado de la franca [angle].

 

 Reviziita de Vastalto

Meksikanoj strebas al “redemokratiigo” de demokratio

La meksika loĝantaro ne favoras Peña Nieto aŭ la politikan eliton. Eĉ la opinienketoj, ĝenerale simpatiaj al la prezidanto, akceptas, ke neniu apogas Peña Nieto. La politika elito ŝajne pensas, ke tio estas nur ĉar la ekonomio ne kreskis, sed la afero multe superas tion. Meksikanoj ne estas facile trompitaj — ne estas ĝeneraligita apatio, sed anstataŭe sento de senpoviĝo.

Peter Watt el la blogo “Meksiko, Konfuzita kaj Kontestita” [angle] ĉe NACLA intervjuis profesoron John M. Ackerman (@JohnMAckerman) pri la rilatoj inter Meksiko kaj Usono, memdefendaj grupoj [angle], la aresto de la gvidanto de la Kartelo de Sinaloa, El Chapo Guzmán, kaj plu.

 

Reviziita de Vastalto

Honduro lanĉas retan vortaron de indiĝenaj lingvoj

Vortaro de honduraj indiĝenaj lingvoj estis lastatempe eldonita rete [hispane].

Hondura ĵurnalo Tiempo [hispane] eksplikas, ke tiu ĉi vortaro “registras la ekvivalentajn [vortojn] en la hispana, chortí-a, garífuna-a, isleño-a, miskito-a, pech-a, tawahka-a kaj tolupán-a lingvoj, kiuj konsistigas la lingvan heredaĵon de la lando.”

Ekzemple, serĉo por la hispana vorto de pano, “pan” [hispane], donas la sekvan rezulton:

Pano
Bakita mangaĵo farita el faruno.
Ch. b’or.
G. fein.
I. bread.
M. bred.
P. síra arinayoka.
Ta. wan busna / brit.
To. sen

 

Reviziita de Vastalto

Irano: Studento kondamnita al 7 jaroj en karcero

PersianBanoo raportis: “Maryam Shafipour, studenta aktivisto elpelita el Internacia Universitato de Qazvin, ricevis verdikton de sep jaroj en karcero. Antaŭe ŝia familio raportis, ke ŝi estis batita de viraj pridemandistoj dum pridemandaj sesioj”.

 

Reviziita de Vastalto

Uzbekio: Fotoj, kiujn uzbekaj aŭtoritatoj ne volas vidigi al vi

EurasiaNet.org prezentas “Dudek fotoj, kiujn Uzbekio ne volas vidigi al vi” [angle], kolekton de nigra-blankaj bildoj de fotoĵurnalisto Timur Karpov. La fotoj estis forigitaj [ruse] el grupa ekspozicio en Taŝkenta Domo de Fotografio du horojn antaŭ la malfermo de la ekspozicio en la 25a de januaro, ŝajne ĉar ili estis konsiderataj kiel “subfosado” al nacia fiero. Alia fotisto, kies bildoj estis konsiderataj kiel “ofendaj” fare de la organizantoj de la ekspozicio, estas Svetlana Ten. Ŝiajn fotojn oni povas vidi ĉi tie.

Karpov estas unu el la ok aktivuloj, kiuj estis arestitaj de uzbeka polico en la 29a de januaro, post senpermesa kunveno por subteni protestantojn en Ukrainio. Karpov estis ordonita de juĝejo pagi ĉirkaŭ 1 000 usonajn dolarojn da punmono kaj nun estas liberigita.

 

Reviziita de Vastalto

Plej ĝenaj miensimboloj kaj esprimoj en la ĉina enreta komunikado

Enreta enketo malkaŝis liston de la plej malŝatindaj esprimoj kaj miensimboloj en reta komunikado en 2013. Plu legu ĉe Nanfang insider [angle].

La kvar plej ĝenaj miensimboloj: rideta vizaĝo, skrappurigo de nazo, ekskremento, kaj malĉasta vizaĝo. Ekranbildo de Nanfang.

La kvar plej ĝenaj miensimboloj: rideta vizaĝo, skrappurigo de nazo, ekskremento, kaj malĉasta vizaĝo. Ekranbildo de Nanfang.

 

Reviziita de Vastalto

Kiel estas kreski en Maldivoj?

Ĵurnalisto kaj blogisto Hilath Rasheed [angle] dividas pensojn de maldivano en Fejsbuko (Facebook) pri “Kiel estas kreski en Maleo, Maldivoj”:

De Ibrahim Lirar [angle]:

La plej honesta respondo, kiun mi povas doni nun, estas ke “tio estas timiga kaj limiga”. Informoj estis tre rigore reguligataj ĝis lastatempe. Tre malmultaj el ni kreskis vere kredante ke ni povas esti tio, kion ni volis en la mondo kaj ke revo, kiun ni revis, povas fariĝi realaĵo.

Ne, ni estis limigitaj, malkuraĝigitaj kaj premitaj; nia socio kaj familio diris al ni, kiel vivi nian vivon, ĝis kiu grado kaj diktis, kion ni atingos en nia vivo. Niaj infanaĝaj revoj kaj ambicioj estis tute frakasitaj ĝis ni iĝis plenkreskaj. Ni vivis en fermita skatolo, ĉiuj niaj pensoj kaj la tuto de estaĵoj estis enfermitaj en tiu skatolo.

Jen kiel estas por infanoj ĝis mia generacio kreski en Maldivoj.

 

Reviziita de Vastalto