Fokusaj artikoloj je Novembro 2020
Artikoloj je Novembro, 2020
La historio pri kiel latinamerikaj intelektuloj trovis konsolon en la komunisma Prago
Dum la Malvarma milito, Latinameriko havis aŭtoritatajn kontraŭkomunismajn registarojn subtenatajn de Usono. Alfrontante reprezaliojn hejme, verkistoj trovis rifuĝejon en la komunisma Prago, kio estas malmulte konata en la hodiaŭa Ĉeĥio.
En la koro de Eŭropo endanĝerigita tjurka lingvo plu vivas
La malaperanta karaima lingvo iam estis parolata tra Orienta Eŭropo. Nun ĝia lasta restadejo estas fortikaĵo-urbeto en Litovio kaj Romuald Čaprockij estas unu el ĝiaj plej ardaj defendantoj
Nova libro pri la sufero kaj rezisto de iranaj kaptitinoj
En sia libro "Blanka Torturo", Narges Mohammadi intervjuas 12 politikajn kaptitinojn kaj rakontas siajn proprajn spertojn kun la irana malliberejo, kie ŝi estis enkarcerigita dum ok jaroj kaj duono.
La historio de la Sarajeva Hagado, la mezepoka juda libro, kiu postvivis la inkvizicion, la Holokaŭston kaj la Jugoslavajn militojn
Kiam la Nazia Germanio okupis Bosnion kaj Hercegovinon, la Hagado estis kaŝita en la moskeo de islama vilaĝo en la montaro Bjelašnica, kie ĝi restis ĝis la fino de la milito.
La soraa, indiĝena lingvo el Barato, ricevas novan tiparon
Barata tiparo-dezajnistino Sony Salma kreis antaŭnelonge novan tiparon por Sorang Sompeng, malnova kaj malmultuzata alfabeto por la soraa lingvo.
Viktimoj de devigaj steriligoj en Peruo daŭre postulas justecon
La atenco al la korpo kaj al la vivo de la virinoj steriligitaj kontraŭvole kaj la malfruoj en la justecfarado igas Peruon duobla kulpulo pri la malobservado de homaj rajtoj. La virinoj ne rezignas kaj daŭre batalas.
Nova sistemo de “kiberprotektado” en Omano kaŭzas maltrankvilon pro minaco al homaj rajtoj
La Centro pri Kiberprotektado donas al la Agentejo pri enlanda sekureco (ISS) plenan kontrolon super komunikaj retejoj kaj informaj sistemoj en Omano.
Konflikto en Montara Karabaĥo altiras atenton al vendado de armiloj al Azerbajĝano fare de Israelo
Armiloj fabrikitaj en Israelo donis al Azerbajĝano ŝlosilan avantaĝon super Armenio en la lasta milito en Montara Karabaĥo. Sed por iuj homrajtaj aktivuloj tio ne estas kaŭzo por fiero.
Latinamerikaj Facebook-uzantoj reagas al rezultoj de balotoj en Usono per memeoj
Kvankam ne estante kompleksa sondado de popola humoro, tiu ĉi metodo donas rapidan rigardon en lokajn politikajn rakontojn, humuron kaj komentojn.
Nikaragvo: 18 indiĝenaj kaj nigrulaj gvidantoj arestitaj post dokumentado de tereksproprietigoj en sia rezervejo
Ekde 2015, komunumaj arbaristoj de Kriol kaj Rama inspektas la senarbarigon kaj la tereksproprietigojn en la biologia rezervejo.
Tiu ĉi taktboksista budhisma monaĥo el Japanio muzikas por “redukti suferon”
Yogetsu Asakusa kombinas taktboksajn taktojn kun tradiciaj budhismaj sutroj
Civitaneco per investado en Karibio: Ĉu ekonomia bono aŭ diplomatia minkampo?
Civitaneco per investado, nomita la "ora pasporto", proponas al la riĉuloj duan civitanecon en tempo kiam vizaj kaj KOVIM-19 reguloj iĝas pli rigoraj.
KOVIM-19 en Orientafriko: virinoj alfrontas malfacilaĵojn por aliri sanservojn (2/2)
Sub la elirmalpermeso pro KOVIM-19 en Kenjo, transportistoj ne povis aŭ ne volis transporti akuŝantajn virinojn al saninstalaĵoj pro timo al ĉikanado fare de sekurecaj agentejoj.
Aliro al informoj pri sano por virinoj dum la pandemio de KOVIM-19 en Orienta Afriko (parto 1)
En Kenjo gravedaj virinoj luktas por havi konstantan aliron al seksa kaj reprodukta edukadoj kaj informoj dum la pandemio, kaj rete kaj eksterrete.
“Ni havas strangan destinon”: konversacio kun la livona poeto Valts Ernštreits: Parto II
"Prezenti la livonan rakonton al la latva publiko por ke ĝi pli bone komprenu kial la livonoj estas gravaj."
“Ni havas strangan destinon”: konversacio kun la livona poeto Valts Ernštreits: Parto I
"Ekzistas nur kelkaj landoj en Eŭropo, kiuj havas indiĝenojn kaj Latvio estas unu el ili".
“La Buŝo de la Strato”: la brazila ĵurnalo komplete produktita de strataj homoj
Kreita en Porto-Alegro antaŭ preskaŭ 20 jaroj, Boca de Rua estas la sola ĵurnalo inter tiuj membrantaj en la Internacia Reto de Strataj Ĵurnaloj komplete kreita de homoj kiuj loĝas surstrate.
La graveco de la “neesplorita” pasinteco: Intervjuo kun Balkana eksperto Keith Brown
"Kritika pensado... liberigas nin de la iluzioj ke figuroj en la pasinteco imagis ilian propran identecon en terminoj de la naciismoj de ilia estonteco."