Artikoloj pri Politiko
Brulaĵprotestoj iĝas politikaj postuloj tra Kazaĥio
Regiona konflikto kaŭzita de altiĝantaj brulaĵprezoj turnis en amasproteston tra Kazaĥio, kie homoj postulas pli da libereco, dum la Registaro sendis elitajn trupunuojn.
Kartvelia ĉefministro donacis per luaĉeta kontrakto parton de ŝtata arbaro al sia edzino
Kartvelia ĉefministro Irakli Garibaŝvili estis kritikita post kiam la registaro luvendis por lia edzino preskaŭ 6 000 kvadratajn metrojn da ŝtate posedata arbaro en la turisma urbo Bakuriani.
#saluton Türkiye – lastatempa provo de Turkio alinomi sin mem
La nomŝanĝa kampanjo sekvas prezidentan ordonon subskribitan la 4-an de decembro 2021 kaj postulantan uzadon de "Türkiye" en ĉiuj korespondaĵoj kun aliaj ŝtatoj, internaciaj institucioj kaj organizaĵoj.
Ŝanĝo de registaro en Ĉilio: la reveno de la (fragila) espero
"La espero kiun Boric vekis en siaj balotantoj baldaŭ devos alfronti la kompleksan realon."
Ĉu la protestoj en Kazaĥio estis prognozeblaj?
Esploristoj trovis la profundajn kaŭzojn de popola malkontento en Kazaĥio jam fine de 2019. Similaj postuloj estis la kerno de la protestoj kiuj ŝokis la landon en januaro.
Siriaj postvivantoj de torturo festas kondamnon faritan de la Germana Kortumo kontraŭ oficiro
Raslan estis kondamnita pro mortigi pli ol 30 homojn kaj turmentigi milojn inter 2011 kaj 2012, kiam li estis estro de enketado en terura malliberejo.
“Neglekto hejme, profitoj eksterlande”: Kuba medicina sistemo
"La kontraŭdiroj en la kuba sanserva sistemo malboniĝis dum la pandemio, kiu ebligis al la registaro relanĉi siajn misiojn tra la mondo."
La usona registaro konfirmas diplomatian bojkoton de Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022
La Usona Registaro anoncis diplomatian bojkoton de la Vintraj Olimpikoj en Pekino en 2022, pro sia zorgado pri "misuzoj kaj abomenaj avertoj pri homaj rajtoj en Ŝjinĝjiango". Pliaj landoj verŝajne sekvos.
Kartveloj kiuj aspektas malsamaj: “Amikoj petas al mi vesti min tiele ke oni ne batos min”
Cici Ĉĥeidze, konata kiel Indigo, Sandro "Manson" kaj Eka Mdzeluri kundividas siajn spertojn pri vivo kaj laboro en socio kie iliaj nekonformismaj aspektoj provokas kritikon kaj juĝon.
Post COP26, karibia starpunkto pri klimata maljusteco kaj “1,5 por resti viva”
Kion gajnis Karibio, ĉe la fronto de la klimata krizo, nun kiam COP26 finiĝis? Ni parolas kun Yves Renard de Panos Caribbean, kiu kundividas kelkajn fascinajn konsiderojn.
Defendo de la malgrandaj insulaj evoluantaj ŝtatoj ĉe COP26 fare de la ĉefministrino de Barbado Mia Mottley igas ŝin regiona rokstelulino
"Kion Barbado pensas pri ĉefministro Mia Mottley? Ĉar la resto de Karibio sentas, ke vi gajnis la loterion."
Streĉitecoj pliiĝas inter Azerbajĝano kaj Irano pro landlima problemo kaj Armenio
Dum semajnoj, Irano kaj Azerbajĝano interŝanĝis akuzojn kaj komencis militekzercojn, kio povas esti plej bone priskribata kiel batoj en la brusto.
Demokratiigo en Sud-Koreio kaj la heredaĵo de la ribelo en Kŭangĵuo
"Junulara partopreno kaj engaĝiĝo en politiko estas promesplena... Mi vidas ke la sudkorea politika sistemo estas laŭgrade evoluanta kaj la ĝenerala publiko akceptas instituciigitajn demokratiajn praktikojn."
La ignoritaj, nedezirindaj kaj forgesitaj
La 8-an de novembro, dum la celebrado de la Venkotago, nova ĉiujara festo memoriganta pri azerbajĝana venko en la Dua milito en Montara Karabaĥo, homamaso en la centro de Bakuo estis filmita dum ĝi bruligis armenajn flagojn.
Rilatoj inter Turkio kaj Rusio: “Estas komplike”
La 29-an de septembro la du ŝtatestroj kunvenis en la rusia urbo Soĉio por diskuti pri ekonomiaj kaj strategiaj interkonsentoj kaj pri sia ĉeesto en konfliktozonoj.
Kreadi en Hongkongo, laŭ la ĉina disidenta artisto Ai Weiwei
"Arto ne estus arto sen diktatora kadro... verkoj, kiuj defendas liberecon, estas valoregaj kontribuoj en la servo de homa penso."
Komplika situacio je translima transplantado en Ukrainio
Vojaĝi eksterlanden por organa transplantado estas kutima afero en Ukrainio, sed la loĝistiko estas komplika. Tamen nova leĝo kaj entuziasmaj regionaj kuracistoj povas fari nacian transplantan sistemon realo.
Francio nomas hipokrita la interkonsenton de Aŭstralio pri nukleaj submarŝipoj kun Usono kaj Britio
"Mi volas substreki la nivelon de indigno kiu nuntempe ekzistas ĉi tie, en Francio ĉi-momente. Via registaro estas honto, la damaĝo kaŭzita al la bildo de Aŭstralio estas nekalkulebla."
En Belorusio, abonado al “ekstremismaj” Telegram-kanaloj povas kaŭzi problemojn al uzantoj
Kvankam ne estas klare ĉu la belorusia polico povas disdoni prizonpunojn, "neniu povas esti certa" ke oni ne akuzos lin pro aliĝo al kanalo.
Inter du landlimoj: vi ne povas iri pluen
Proponante sian teritorion kiel transitan zonon, Belorusio kreis problemon por EU kaj financan oportunon por si mem, pagigante rifuĝintojn por belorusaj vizoj.
Eŭska separisma grupo ETA ĉesigis bataladon antaŭ 10 jaroj. Ĉu repaciĝo vere okazis?
Multo pliboniĝis dum la lastaj 10 jaroj... sed la eŭska socio plu ellaboras publikan memoron pri la antaŭaj kvar jardekoj de perforto.
Reapero de ĉina ĵurnalisto malaperinta post enketo pri la epidemio
Chen Qiushi, ĉina civitana ĵurnalisto, revenas. Tamen aliaj ĵurnalistoj kiuj deziris raporti pri la KOVIM-epidemio en Ĉinio, kiel Zhanrg Zhan, ankoraŭ ne reaperas.
Turkio kaj Ĉinio en la orienta Mediteraneo: ĉu partneroj aŭ konkurantoj?
Ĉinio kaj Turkio daŭre kunlaboras pri siaj vizioj por transkontinenta integriĝo, kvankam se la politikaj kaj militaj ambicioj de Ankaro kreskos en la regiono, Pekino povus rekonsideri la rolon de Turkio kiel fidinda partnero en BRI.
Sentoj kontraŭ migrantoj kaŭzas perforton en Turkio
Homamaso prirabis kaj damaĝis butikojn, domojn kaj aŭtojn de siriaj enmigrintoj en la kvartalo Altindag de Ankaro.
Rezistante la puĉon kaj la patriarkecon: intervjuo kun Nandar, birma feminisma aktivulo
"Mi volas ke homoj sciu ke esti helpema ne estas multekosta ago. Ĝi povas esti farata multmaniere se vi ne limigas vin."